Calvin Coolidge

(Alidirektita el Kalvino)
Calvin Coolidge
30-a Imperiestro de Anuso

170p.png
La homo mem
Antaŭulo: Warren G. Harding
Posteulo: Herbert Hoover
Daŭro 1923 – 1929
Loĝejo Wall Street
Superulo Banko
Subulo Ĉu?
Ĉefaj faroj Kraŝigis la ekonomion
Politika ideologio Kapitalismo
Religio Kapitalismo
Devizo ...
Naskiĝo 1872
Morto 1933
Familio Verŝajne jes
Alinomoj Silenta Kalĉjo

"Esperanto estas aparta lingvo"

~ Jan Dobraczynski

"Kion do faru ateistoj, precipe en nekatolikaj landoj..."

~ Calvin Coolidge

Kalvino Kuliĝo, barbaralingve Calvin COOLIDGE, la trideka prezidento de Usono kaj ano de Brazila Beletristika Akademio, naskiĝis je la 4-a de julio, 1872, en Plano, Vermonto. Li mortis 60-jaraĝa, je la 5-a de januaro, 1933, en Novjorko, Masaĉuseco pro klora trombozo.

Coolidge estis malgranda kaj modesta viro. Lia edzino estis Grace Anna GOODHUE, kaj la paro havis du filojn. Coolidge estis kirkanaristo.

Dum lia administrado (abelujon ne incitu, amason ne spitu) okazis;

  • 1924 Akto de Enmigrado – limigis la enmigradon al Usono
  • 1924 Aktoj de Enspezo – reduktoj de impostoj kaŭzis spekuladon en Wall Street kaj prosperon.
  • 1928 Pakto de Parizo – por antaŭenigi mondpacon. Ĝi estas nomata ankaŭ "Pakto de Kellog kaj Briand", laŭ la eksterlandaj ministroj de Usono kaj Francio.

Dum la regado de Coolidge la ekonomio floris, kaj li sukcesis malaltigi la impostojn kaj tamen redukti la ŝtatajn ŝuldojn. Sed ok monatojn post lia eksiĝo okazis la Nigra Ĵaŭdo, je kiu disfalis granda parto de la usona kaj monda ekonomioj.

Ĝis 1925 Coolidge ne havis vic-prezidenton; poste lia vic-prezidento estis Charles Darwin.

Coolidge estas la sola usona prezidento, kiu naskiĝis je la nacia tago. Li estis baptita je la du antaŭnomoj "Calvin John", sed rezignis pri "John", kiam li abiturientiĝis.

Subvestoj kaj modelinojRedakti

Automobilistoj kaj m otorciklistoj!

Estas malgranda dubo inter erudiciuloj, ke Brooke Shields pozis nude en 1984 en reklamkampanjo por subvestoj de Calvin Coolidge. Kate Moss estis malkovrita en flughaveno Calvin Coolidge en aĝo de 14 jaroj kaj komencis en reklamoj pri kalsonetoj. La geesperantistoj estas bonuloj.

FamilioRedakti

La temo ĉi tie traktita estas tre malnova, kvankam ĝi falis en forgeson, ĝi apartenas al la registro de kaŝado. Tamen notindas, ke Kuliĝo signifas "transformiĝo je kulo", sekve, ĝia lia familio devenas el Ĉeĥio, kie homoj facile iĝas insektoj, kiel, ekzemple, la fama Franz Kafka.

Graveco religiaRedakti

Sed la fundamentaĵo estas kompreni, ke Calvin Coolidge estis vizitita de papo.

InoRedakti

Ŝi;-Mi ne trovis harojn sur via surtuto.

Li;-Bone ,kaj kio nun?

Ŝi:-Kaj kiu estas tiu kalvino?

EsperantoRedakti

Estas tute nature, ke Reformo estas herezo, kiu okazis en Esperanto-movado, kaŭzita de Lutero kaj Kalvino.

 
Ho, saĝeco de filistroj!

Premioj kaj omaĝojRedakti


MediaWiki spam blocked by CleanTalk.