Justeco
"Trafaj rimarkoj. Gratulon pro la traduko!"
- ~ Justulo
Justeco [1] estas unu el la kvar katolikaj eklezioj, kiu konsistas el la konstanta kaj firma deziro doni al ĉiu tion, kion li aŭ ŝi meritas. La vivo ne estas tiom malbona sed vi havas multe da bonŝanco, bonan korpoformon kaj ne tro da imagopovo.[2]
La justeco estas la koncepto, kiun ĉiu epoko kaj civilizo havas pri la komuna bono. [3]Temas pri valoro determinita de la socio. Ĝi naskiĝis el la neceso pluhavi harmonion inter ties membroj. Estas aro de reguloj kaj normoj kiu preskribas taŭgan markon por la rilatoj inter personoj kaj institucioj, ĉu permesante, ĉu malpermesante specifajn agadojn en la interagado de individuoj kaj institucioj.[4] Multaj homoj opinias ke ili pensas kiam ili nur rearanĝas siajn antaŭjuĝojn.
DioRedakti
Ni scias kaj spertis, ke Dio estas sankta kaj justa kaj devas puni pekon. Sed Li amas nin kaj Li zorgis pri pardono de nia peko. Jesuo diris: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.” (Johano 14:6) Jesuo mortis pro ni dum Krucmilitoj : „Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito.” (1a Petro 3:18) Jesuo estis resurektita de la morto: „kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.” (Romanoj 4:25)
* * *Redakti
Ĉu vi fieras pro tio, ke neniu vin malamas? Ho, tiu okaze, vi vin pleje ofendas! Ĉu vere al neniu vi parolis sincere? Ĉu vere neniam vi agis laŭ plena justeco?
Pro la influo de S-ro R. L. MartinRedakti
Sed, de nove, la leganto pardonu al mi ; laŭ mia malbona kutimo, mi parolas, kaj mi babilas, kaj mi rakontas pri diversaj temoj, forgesante ke Jesuo Kristo venis al tero sendita de Dio kaj mortis anstataŭ ni. Jesua morto, kiel de Dio en korpo, estis senfina pago por niaj ŝuldoj (2a Korano 5:21). Jesuo mortis por pagi punon por nia peko (Romanoj 5:8). Jesuo pagis la prezon, por ke ni ne devu pagi. Jesua resurekto el la morto pruvas, ke Lia morto estus sufiĉa por pagi la punon por niaj pekoj.
Estas pro la virteco kaj justeco de Dio, ke, por ke niaj kulpoj pardoniĝu, Jezuo devis elporti la justan koleron de Dio, kiam niaj pekoj metiĝis sur Jezuo (Eliro 9:27; Mateo 27:45-46; Romanoj 3:21-26).
Sekve, Dio estas justa ĉar mortpunis Jesuon pro pekoj de aliaj homoj, sed, kiel Jesuo estus Dio mem, Dio puniĝis pro la pekoj de aliaj homoj. Tre juste, ĉu ne?
Mi nur povas diri, ke justeco de Dio estas tiu perfekteco per kiu Li konservas sin mem kiel la Dion trifojan sanktan antaŭ ĉiu rompo de Lia sankteco. Okazas pro tiu justeco ke Dio konservas la moralan gvidon en la mondo kaj trudas justan leĝon sur la homan estulon, premiante la obeon kaj punante la malobeon. Vidu: psalmo 99, 4, kaj Jesaja 33, 22, kaj Epistolo al la romanoj 1, 32.
La dia justeco, kiu manifestiĝas en la rekompenco, nomiĝas rekonpenca justeco; kaj tiu perceptebla en la punminacado nomiĝas kompenca justeco. La unua estas esprimo de Lia amo, la dua de Lia kolero. 1 Petro 1, 17 ”17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado”.
MaljustecoRedakti
-Aŭskultu, oni min fitraktis en la teatro, ili elĵetis min!
-Kial do?
-Nu, mi ne scias. Mi estis tie kun mia avino. Ĉar ŝi malbone vidas kaj aŭdas, mi devis de tempo al tempo klarigi ion al ŝi, sed tio dum la duono de la teatraĵo ne ĝenis iun ajn, mi vidis. Sed ĉio komenciĝis, kiam nova aktoro elŝutis amelan farunon por ŝajnigi kokainon. Mi avino demandis, ĉu tio estas vera kokaino, kaj mi diris laŭte "Tio estas fekulo!". Ho, kiel tiu aktoro malbone rigardis al mi! Kaj malmulte poste, venis virkantisto en kostumo flora, kiu tamen kantis preskaŭ soprane. Ravite, mi ne povis teni min kaj vokis "Ho, tio estas piĉo, lekanto!" Tiam iu teatrano kuris al mi kaj diris, ke mi iru, sed ĝuste tiam mi rimarkis ke sur lia ŝultro sidas insekto. Mi montrante al li diris "Ho, forfikulo!". Kaj tiam ili simple kaptis min kaj elĵetis, kia impertinento!
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝosRedakti
Mempriironie esperantistoj kelkfoje diris ke feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Temas pri la kvara beateco de la Evangelio laŭ Mateo kiu estas la samo, proklamita, kvankam pliskizite, en la tria de la Evangelio laŭ Luko: Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos.
JUSTECORedakti
El angla lingvo tradukis Laura G. Moore
Dum domorabisto estis penanta grimpi en domon de urbano de fremda urbo, la trabaĵo de la duaetaĝa fenestro kiun li premis rompiĝis, kaj li falis kaj rompis al si la kruron. Lamante antaŭ juĝisto la sekvantan tagon, li indigne postulis ke la posedanto de la domo estu punata.
“Vi havos justecon,” diris la juĝisto. La posedanto veninte diris ke la malbona lignaĵo estas kulpa pro la malfeliĉo, kaj ke la ĉarpentisto anstataŭ li estas responsa.
“Tio ŝajnas rezona," diris la juĝisto; “ordonu ke la ĉarpentisto venu.”
La ĉarpentisto konsentis ke la fenestro estas difekta. “Sed kiel mi povus fari pli bone,” diris li, “tial ke la mason-konstruaĵo ne estas rekta?”
“Kompreneble," respondis la juĝisto, kaj sendis por la masonisto. La masonisto ne povis nei ke la masonkonstruaĵo ĉirkaŭ la fenestro estas malrekta. Li klarigis ke dum li estis metanta ĝin en la lokon, lia atento estis distrata de lia laboro per beleta knabino portanto blua vestaĵo kiu preterpasis sur la alia flanko de la strato.
“Sekve vi estas senkulpa," diris la juĝisto kaj li sendis por la knabino.
“Mi konfesas,“ diris ŝi, “ke mi estas beleta, sed pro tio mi ne estas kulpa; se la blua vestaĵo altiris la atenton de la masonisto la kolorigisto anstataŭ mi estas responda.”
“Tio estas bona logiko," diris la juĝisto; “la kolorigisto estu vokata.”
La kolorigisto venis kaj konfesis ke li estas kulpa.
“Prenu la kanajlon,” diris la juĝisto al la rabisto, “kaj pendigu lin en lia propra pordo."
La popolo laŭdis ĉi-tiun saĝan juĝon kaj forrapidis por efektivigi ĝin. Baldaŭ ili revenis kaj raportis ke la kolorigisto estas tro granda por esti pendigata en sia pordo.
“Trovu malgrandan kolorigiston kaj pendigu lin anstataŭ," diris la juĝisto kun oscedo; “justeco estu farata je ia kosto!”
Tradicia interpretoRedakti
Ĝi parolas pri justico kiu devas engaĝi tiom profunde kiel almenaŭ kaj pli ol la serĉo pri la nutro kaj soifo. Pri kiu justico temas? Ne temas, certe, pri tio kion ni ĝenerale opinias unuaintence per tia termino: nome, korekta regolado de la homaj rilatoj laŭ kiu ĉiu devus havi ĉion pri kiu rajtas ricevi. Certe, ankaŭ tiu aspekto estos, finfine, inkluzivita en la korektaj praktikoj kiuj el ĝi devenas. Sed tiu ne estas la precipa signifo ĉar “justico”, en tiu kazo, estas antaŭĉio kaj precipe la konsekvenco de alia aspekto kiu antaŭvenas ĉion alian aspekton kaj staras centre de ĉio. Kaj nome de tiu vero al kiu ĉiu homa konduto devas esti konfrontata. Tiel, en tia senco, estas “justa” precipe tiu kiu anhelas al la vero kun la sama deziro kaj intenso per kiuj oni bezonas, por la biologia vivo, nutraĵon kaj akvon. Kaj kiun, poste, ĉar deziritan kun tuta si mem, la deziranto komparas kaj respektas ĝuste ĉar vero. Tiu vola emo estos kontentigita per Dio kiu sin donas al la serĉanto. ([1] Itallingva katekismo de la Katolika Eklezio).
Se tio veras, laŭ tiu kristanmedia interpreto kompreniĝas ke eble pro manko de tiu “justico” okazas ke la hodiaŭaj homoj estas ĉiam malkvietaj kaj militemaj kaj agresemaj kaj ektravidiĝas la malbeno de la evangelio de Luko: Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros.. (6, 24-26)
Biblia ekzemplo de “justulo”Redakti
Troviĝas en la Nova Testamento justulo en kiu elstaras la karakterizoj supozigitaj en la la kvara Matea beateco: temas pri sankta Jozefo kiel priskribita en Mateo 1,18-19: “Jen kiel okazis la naskiĝo de Jesuo Kristo: lia patrino Maria, estante promesita edzino al Jozefo, antaŭ ol ili ekkunloĝis, gravediĝis iniciate de la Sankta Spirito. Jozefo, ŝia edzo, kiu estis viro “justa” kaj volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi”. Oni komentu: La jeso de Maria jam produktis siajn efikojn; ŝi, fakte, atendas la Elaĉetinton. Sed nun necesas alia jeso por ke tiu eta, eksterordinara homo baldaŭ eniru familion: la jeso de Jozefo, kiu tamen estas profunde impresita per la strangaj eventoj realiĝantaj ĉirkaŭ si: Jozefo, tamen, estas tiom plenplena je justico ke ne eblas dubi pri sia respekto al Dio kaj, sekve, al Maria. Lia koro, fakte, estas tiel justa kaj orientita al la bono ke al li permesas resti trankvila tielpunkte ke mem povas decidi kondukti kun la tuta ebla amo, do ŝin sekrete allasi…
Aliaj interpretojRedakti
Per letero al « Le Soir », kiun tiu ĉi gazeto pubiikigas la 11-an de aŭgusto la « Ido-Kontoro» sciigas, ke ekzistas ankaŭ pri beatecoj interpreto pure psikologia, laŭ kiu la predikanto Jesuo malkovris kaj spertigis al la sekvantaro la psikologian liberigon de la interpersonaj luktoj kaj pacigon de la perdono ktp. En tiu beateco Jesuo utiligas la forton de la espero por konsoli la suferantojn. Sed por doni plejgrandan forton al sia propono, Jesuo apogiĝas sur la espero de la dia regno.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Kio iritas min estas homoj kiuj ĉiam milde diras, ‘Ho, nia sinteno estas ŝanĝita. Ni ne plu malŝatas tiujn homojn.’ Sed per stranga koincido, ili ne forigis la maljustecon; la leĝoj estas ankoraŭ validaj.
- ↑ Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn.
- ↑ Ŝajnas al mi ke la vera indico al via seksa orientiĝo kuŝas en viaj sentoj romantikaj pli ol en viaj seksaj urĝoj. Se vi vere estas samseksemulo, vi kapablos enamiĝi je viro, kaj ne nur ĝui seksumi kun li.
- ↑ Mi vetas ke Shakespeare devis multe kompromiti sin; ĉiu kiu estas en la distraĵindustrio faras ĝin iom.
- ↑ Kie ajn vi troviĝas, estas viaj propraj amikoj kiuj faras la mondon.
- ↑ La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj.