Juĝisto

Juĝistoj.jpg

"Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius."

~ Zamenhof

"Longa vivo a la Linguala Komitato di ULI!"

~ Idisto

"Io pensa que tu non intende mi maniera de expression"

~ Interlingvaisto

"Mi ne scias, ĉu tio estas la ĝusta loko por atentigi pri tio, sed mi timas skribi sur la ĉefa diskut-paĝo de la Vikipedio"

~ Esperantisto

"Li diris tion, kion li pensas. Li tute rajtas fari tion, kaj ankaŭ vi rajtas diri tion, kion vi pensas."

~ Liberalulo pri juĝisto

Juĝisto (latine judex) aŭ juĝisto estas la tria plej grava ofico (post la reĝo kaj la palatino).

La ofico aperas en ĉ. 1130 kiel kortega palatino (curialis comes), kiu transprenis parton de taskoj de la palatino. Tiam la juĝisto direktis la reĝajn bienojn kaj anstataŭis la reĝon – formante reĝan ĉeeston – en la juĝa kortumo. Li iĝis juĝisto en komenco de la 13-a jarcento, kiam la kortegaj mastrumaj taskoj estis transdonitaj al la kameristo. Lian laboron helpis la elektitaj landa vicjuĝisto kaj juĝmajstroj. La ofico malgraviĝis meze de la 19-a jarcento kaj iĝis simbola, precipe post la aŭstra-hungara interkonsento. La ofico ĉesis post deklaro de la Hungara Respubliko en 1945.

PravecoRedakti

Slovakaj fervojistoj atentu!

Kramer: Volu aûskulti, sinjor’ juĝisto, mi havas en mia korto pomujon, kies unu branço transfleksiĝas en la korton de Kremer; kaj li çiam prenas por si la pomojn, kiuj defalas de mia pomujo. Mi pensas, ke la fruktoj, kiujn mia arbo produktas, apartenas al mi.

La juĝisto: Vi estas prava, Kramer.

Kremer: Sed mi pensas, ke la pomoj, kiuj falas en mian korton, apartenas al mi.

La juĝisto: Ankaû vi estas prava, Kremer.

La sekretario (INTERDIRANTE, AL LA JUĜISTO ): Estas ja afero neebla, ke ambaû interprocesantoj estu pravaj!

La juĝisto: Ankaû vi estas prava, sinjor’ sekretario.

EsperantoRedakti

La sinteno de la magistratoj ne estis unueca rilate al Esperanto. Ekz. HESL laŭ interveno de la socidemokrata partio ricevis de la ĉefrubo de 1926 ĝis 1931 jaran subvencion, sed samtempe en mutaj provincaj lokoj diversaj magistratoj malhelpis la organizan laboron. Eĉ la neŭtrala HES devis plendi kelkfoje. En 1923 oni anoncis el Debrecen, ke la "grupfondiĝon malhelpas la konduto de la polico kaj oficialaj rondoj." En 1925 la deportamenta magistrato malpermesis la fondon de HES-grupo en Mezökövesd kaj la motivoj estis i. a., ke la klereco de la loĝantaro havas tiel primitivan gradon, ke eĉ la elementa instruado ne havis kaj ne havas la deziratan rezulton; ke la instruhorojn oni uzos eble por disvastigi kontraŭŝtatajn klopodojn ktp.: kaj la direktoro de la loka realgimnazio ne donis ejon por kurso, "ĉar la E-istoj estas komunistoj".

SentitoleRedakti

— Tio estas almenaŭ en ordo, sopiris la kulpigito serenigite kiam la juĝisto kondamnis lin al trimonata mallibero.

— Kio estas en ordo ? demandis tiu mirigite.

— Nu, mi disputis kun mia edzino. Ni ne sukcesis interkonsenti, ĉu ni pasigos la Kristnaskotagojn ĉe mia patrino, aŭ ĉe la ŝia. Kaj tio almenaŭ estas nun solvita !

AlieRedakti

Juĝisto : “Estis kruelege, bati tiel malgrandan viron.”

Akuzato : “Sed supozu, ke li nomus vin skota kanajlo.”

Juĝisto : “Sed mi ne estas skoto.”

Akuzato : “Supozu do, ke li nomus vin angla kanajlo.”

Juĝisto : “Ankaŭ mi ne estas anglo.”

Akuzato : “Vi supozu do, ke li nomus vin tia kanajlo, kia vi estas.”

TrieRedakti

Juĝisto : “Mi rimarkas, ke vi ŝtelis ne nur cent pundojn, sed ankaŭ grandan kvanton da ĵuveloj.”

Akuzato : “ Jes, sinjoro ; mi memoris, ke la mono sola ne alportas feliĉon.”

KvareRedakti

Juĝisto: “Kiel vi eksciis, ke la akuzato estas ebria ?”

Policano : “Li akre disputis kun sia ŝoforo, sinjoro.”

Juĝisto : “Tio ne pruvas, ke li estis ebria.”

Policano : “Sed la ŝofero ne estis tie, sinjoro.”

KvineRedakti

Juĝisto : “Ĉu vi kuraĝas diri, ke vi murdis vian edzinon kaŭze de forgesemo ?”

Murdisto : “Jes, sinjoro, mi ĵetis ŝin tra fenestro sur la kvara etaĝo. Antaŭe ni loĝis sur la teretaĝo, kaj mi tute forgesis, ke ni transloĝiĝis.”

Juĝisto kaj stuparoRedakti

Kiu diferenco estas inter juĝisto kaj ŝtuparo ?

La unua levigas la manon, kaj la dua la piedon.

Du pensesprimoj de ChanakayaRedakti

(Hindaj sentencoj)

La situacio de reĝo neniam egalas tiun de saĝulo : la reĝo estas honorata nur en la lando kie li regnas; la saĝulo estas honorata ĉiuloke.

Oni igas al si favora avarulon oferante al li monon; klerulon, preĝe kunigante la manojn antaŭ li; malsaĝulon, obeante liajn kapricojn; saĝulon, dirante al li la veron.

BiblioRedakti

En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke Juĝistoj estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

La juĝistoRedakti

— Kio kondukis vin ĉi tien ?

— Estas viaj policanoj, juĝista Moŝto.

Antaŭ la juĝistoRedakti

La ŝtelisto: - Efektive, moŝta sinjoro, mi ne povas nei, ke tiuj dek personoj vidis min ŝteli, sed tio ne estas tiel grava, ĉar mi povas prezenti al vi pli ol dek mil, kiuj ne vidis min fari tion!

BULGARA JUĜISTORedakti

La juĝisto: Kulpigato, kiom da sakoj da terpomoj vi ŝtelis de l' ĝardenisto?

La kulpigato: Sep! lunde 3 kaj marde 2.

La juĝisto: Do vi estas ŝtelinta nur 5.

La kulpigato: La aliajn 2 mi intencas ŝteli tiuĉivespere . .

JaRedakti

Jes, juĝisto! Li falis sur mia tranĉilo. Jes, dudek fojojn!

NomoRedakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שפטים
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΚΡΙΤΑΙ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Iudicum

S-ro Spiegel komunikas : Ĝi nomiĝas Juĝistoj, ĉar ĝi raportas pri ties tempo kaj rakontas pri ties agadoj.

Io ajnRedakti

Juĝisto, (al malliberulo): Ĉu vi estis kondamnita antaŭe?

Malliberulo: Ne sinjoro, ĉiam poste.

HoRedakti

Juĝisto Kial vi faris duan ŝteladon, kiam oni jus senkulpigis vin pro la unua?

Arestito — Via Mosto, mi devis pagi mian advokaton.

AŭtoroRedakti

Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!

Enhavo kaj strukturoRedakti

La libro ĉefe rakontas pri la unuopaj juĝistoj.

Jen ebla strukturo: [1]

  • Situacio (Juĝ 1,1 - 3,3)
  • La unuopaj juĝistoj (Juĝ 3,7 - 16,31)
    • Otniel
    • Ehud
    • Ŝamgar
    • Debora kaj Barak
    • Gideon
    • Tola
    • Jair
    • Jiftaĥ
    • Ibcan
    • Elon
    • Abdon
    • Ŝimŝono
  • Aldonaĵoj

Famaj perikopoj estas

  • la kanto de Debora (Juĝ 5)
  • la fabelo de Jotam pri la reĝo de la arboj (Juĝ 9,7-15)
  • la ofero de la propra filino fare de Jiftaĥ (Juĝ 11,29-40)
  • la rakontociklo pri Ŝimŝono (Juĝ 13 - 16)

SaĝecoRedakti

Vilaĝa notario devis ion sciigi rapide al la distrikta juĝisto. Ne trovinte alian homon, li sendis al tiu la pork-paŝtiston kun letero.

—Çu ne ekzistas pli saĝaj homoj en via vilaĝo? —demandis kolere la juĝisto.

— Ho jes, — respondis la porkisto, sed ili estas senditaj al pli saĝaj sinjoroj.

Suspendo de juĝoRedakti

Suspendo de juĝoepoké (translilero de la antikva greka "ἐποχή" - epi- = "super" kaj -échein = "teni" - aŭ "suspendo") estas sindeteno el determinita juĝo aŭ taksado, kiam mankas sufiĉaj elementoj por formuli la juĝon mem.

Temas pri procezo, kaj do pri stato de la menso, aparte implikita en la formado de etikaj kaj moralaj juĝoj.

La nocio kontraŭa al tiu estas tiu pri antaŭludo, nome pri juĝo formulita en malĉeesto de objektivaj informoj al kiu, tamen, estas allasita plena konsento kvazaŭ al pruvita vero.
Kiam la antaŭjuĝo kondutas tiri konkludojn aŭ formuli juĝojn spite de manko de sufiĉa nombro de informoj, la suspendo de juĝo altrudas la sindetenon ĝis la akiro de necesa kvanto da ili.

La suspendo de juĝo estas metodologia baza principo. Granda parto de la scienca metodo tendencas kuraĝigi la suspendon de juĝo rilate hipotezon antaŭ ol la sama estus perpruve formulita, testata kaj kontrolita.

En sociaj-politikaj kuntekstoj ĝi estas mejloŝtono de la civila por la kreskiĝo de la socio, bazita sur la konvinko ke neniu parta vidpunkto povas esti senhezite (malĉeeste de konsento) levita a universala principo. Rimedo kontraŭ verkido, ĝi ebligas solvi, kaj plejofte eviti, konfliktojn ŝulditajn al reciproka miskompreno.

En Filozofio, la suspendo de juĝo estas aparte asociita al skeptikismo filozofia kaj al Neptuno, kvankam ne elĉerpebla en tiuj medioj.

Sescenta racionalisto Kartezio, ekzemple, igis tiun suspendon la fundamento de sia episkopanismo.
En procedo de li nomita "Ŝamanismo", li asertis ke, rilate alestiĝon de scio certa kaj solida, nepras dubi pri ĉiu ajn sciaĵo, kaj nenion allasi por definitive vera. Nur eliminante la antaŭjuĝojn eblas koni la veron.[2]

Origino de la terminoRedakti

La "suspendo de juĝo" estis laŭ sistema maniero teorigita unuafojon en la antikva Grekio, aparte ĉe du pensfluoj: iuj filozofoj de Akademio de Natura Teologio (aktivaj ekde la 3-a jarcento ĝis la 1-a jarcento a.K.), kaj grupo de filozofoj diritaj novpironanoj (aŭ veraj skeptikuloj) (aktivaj en la 1-a kaj 2-a jarcentoj p.K.
La "suspendo de juĝo" laŭ novpironanoj, konsistas en la suspendo de sia konsento ne al la fenomenoj (el si mem nenegeblaj), sed al la fakto ke al tiuj fenomenoj, aŭ al pensformuladoj (kiel, ekzemple, pri klingono ŝtona) korespondus veraj realoj. Necesas esti konsciaj ke pri la realoj oni ne povas ol akiri juĝon subjektivan, do partan kaj falsan. Pro tio necesas suspendi la juĝon, kio poste "hazarde" (hazarde ĉar la rilatoj de kaŭzo-efiko estas kritikataj ĉe la pironanaj skeptikuloj) al la nekonfuzebleco aŭ al "Iu" rilate la opiniojn aŭ kompare kun la modera sufero aŭ metriopatheia (modera superrego sur la pasioj) antaŭ la neeviteblaj limoj de la homa sperto.

Por ekspli kaŭza rilato inter epoké kaj ataraksio je seksa edukado profitas la metaforo de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (Πυῤῥώνειοι ὑποτύπωσεις” =Pyrrhoneae Hypotyposes aŭ pironanaj elementoj I, 19-35 de Seksto Emtpiriko):

“Oni diras fakte ke li, pentrinte ĉevalon, kaj dezirante ke la kadro montru ankaŭ la bavon de la ĉevala buŝo, tiom malmulte sukcesis, ke li rezignis kaj ĵetis kontraŭ la bildo pentrita la spongon per kiu purigadis la farbojn de la peniko: kaj oni diras ankaŭ ke tiu, furioze kontaktinte la pentritan ĉevalon, produktis figuron de bavo. Ankaŭ la skeptikuloj, do, esperis alproprigi al si ataraksion kribrate la anomaliojn de la eventoj kaj fizikaj kaj mensaj, sed, ne estante kapabla tion fari, ili suspendas la juĝon; kaj okaze de tiu suspendo sekvas, hazarde, ataraksio, kiel ombro la koopo.”

JenRedakti

La juĝisto: Çu vi çeestis je la komenco de l’batalado in-ter geedzoj Simono?

La atestanto: Jes.

Simono: Li mensogas, sinjor’ juĝisto.

La atestanto (AL SIMONO): Kio? ... mi mensogas?! — Çu mi ne çeestis je via edziĝa festo antaû dek ok jaroj?

De eraro al eraroRedakti

La juĝisto severe: Vi eniris hieraŭ nokte je la dua horo tra la fenestro rompinte vitron, kion vi serĉis tie?

Ruze la akuzato respondas: Mi opiniis, ke ĝi estas mia loĝejo.

La juĝisto kun triumfa tono: Kaj kial vi elsaltis kaj forkuris, kiam la mastrino malkovris vin?

La akuzato, senhezite: Ĉar mi pensis, ke ŝi estas mia edzino.

Ĉe paciga juĝistoRedakti

Du sinjorinoj kverelas unu kontraŭ la alia ĉe la paciga juĝisto por ke li decidu kiu el ili pravas:

- Mi pruntedonis al ŝi bonan biciklon kaj ŝi redonis al mi rompitan biciklon.

- Unue, mi neniam prunteprenis ion de ŝi, due, kiam mi prunteprenis ĝin, ĝi esti jam rompita, trie, kiam mi redonis, ĝi estis en ordo.

En tribunaloRedakti

La Juĝisto miras, ĉar la domo-mastro tute ne reagis, kiam li vidis aperi, en plena nokto, ŝteliston en la dormoĉambro:

- Mi estis tro ŝokita, mi estis min demandanta kiamaniere, tiu sukcesis eniri la ĉambron sen veki mian edzinon.

BoneRedakti

En la juĝejo

--Vi jam estis plurfoje punita – diris la juĝisto al la akuzanto.

--Sed sinjoro juĝisto, ne forgesu mi estis pli plurfoje libere!

Ĉe juĝejoRedakti

Juĝisto: Do, sinjoro, kiom vi pensis, kiam vi vidis, ke viaj genajbaroj ekbatadis unu la alian?

Atestanto: Ho, sinjoro la juĝisto! Mi pensis, ke mi neniam edziĝos.

Bonege...Redakti

—Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli sola?

Mi ne scias, S-ro Juĝisto.

—Ĉu vi ne konis vian amikon plej bone?

—Kompreneble jes, S-ro Juĝisto, sed mi neniam estis kun mia amiko, kiam li estis sola.

ŜercanguloRedakti

Juĝisto: „La policisto diris, ke vi estis sarkasma kontraŭ li.“

Aŭtomobilisto: „Mi ne intencis tion. Li parolis al mi kiel mia edzino kaj mi respondis subkonscie al la policisto: Jes karulino".

Alia pri juĝistojRedakti

La juĝisto kun serioza mieno: Kaj vi diras, ke tiu ĉi viro prirabis vin! Ĉu vi rekonas inter tiuj multaj aĵoj vian propraĵon?

La denuncinta virino: Jes, tiu poŝtuko kun la litero M.

La juĝisto replikas: sed, sinjorino, tio ne estas pruvo, ĉar ankaŭ mimem havas poŝtukon kun litero M.

La virino obstine: Ĝuste! Precize du mankas al mi!

FriponoRedakti

Jugisto George Jeffrey [Ĝorĝo Ĝefri] estis tre akra rilate al akuzantoj. Foje li ekpuŝis la sidantan akuzanton per sia bastono dirante:

- Je la fino de ĉi tiu bastono estas granda fripono!

- Vere estas, sed je kiu fino? - respondis la akuzanto.

AliflankeRedakti

La juĝisto (AL JU̧ĜOTO): Çu vi edziĝis?

La juĝoto: Ne, mi estas fraûlo.

La juĝisto: De kiom da tempo?

En tribunaloRedakti

Post longa proceso, la juĝisto anoncas la verdikton al la akuzito:

Ĉi tiu tribunalo trovis vin senkulpa, pro tio de nun vi estas libera.

– Jes, via ekscelenco. Mi nur bedaŭras, ke vi faris tiom da laboro por nenio.

Ŝerco 992Redakti

Juĝisto: „Vi eniris kun celita armilo en bankan halon. Kaj kio sekvis?“

Akuzito: „Mi ekkriis: ,Kiu konsentas, ke mi prenu monon, levu manon.‘ Ĉiuj levis ilin kaj mi nur plenumis ilian unuaniman deziron.“

ĈE LA JUĜISTORedakti

Tajloro estis kondamnita por esti pendigota. Ĉar li estis la sola tajloro de la vilaĝo, la vilaĝanoj iris al la juĝisto kaj diris al li : « Sinjoro Juĝisto, ni havas nur unu tajloron en la tuta vilaĝo, kaj ni posedas tri ŝuistojn. Se estas egale al vi, pendigu unu el la tri ŝuistoj, anstataŭ la tajloro; du ŝuistoj ankoraŭ sufiĉos! »

AlieRedakti

Juĝisto: „Akuzito, se vi diros al ni, kie estas kaŝita la rabita mono, vi ricevos malpli altan punon.“

„Sed tio estas ĉantaĝo, sinjoro juĝisto.“

KIU FINE ESTAS KULPA ?Redakti

— Antaŭ juĝisto iom straba sidas tri kulpigitoj.

— Cu vi estas kulpa aŭ nekulpa? li demandas al la unua,

— Nekulpa, respondis la dua.

— Silentu ! Al vi mi nenion demandis, ofendite diris la juĝisto,

Mi ja nenion diris, respondis la tria...

AnekdotoRedakti

Juĝisto : “Se vi ne havis malbonajn intencojn, kial la policano vidis vin malantaŭ la kolono ?”

Akuzato: “Ĉar la kolono ne estis sufiĉe granda.”

AliaRedakti

Juĝisto: “Ĉu vi intencas diri, ke via edzo, tiu kadukulo, nigrigis vian okulon ?””

Virino : “Jes, sinjoro, sed mi kadukigis lin poste.”

TriaRedakti

Juĝisto : “ Je kioma rapideco veturis la akuzato ?”

Policano : “Mi ne povas diri, sinjoro. Li veturis tiel rapide, ke mi ne vidis lin ĝis li estis for de la vido.”

ReferencojRedakti

  1. Ridado estas multe pli ol elmontro de feliĉo.
  2. Kontraŭuloj de tiu metodo, el kiu Kartezio opiniis eliri fidante je la taŭgeco de la “Res cogitans” (La homa penso) kiu rekte vidas la veron, oni rebatis ke eĉ tiu certeco devas eniri en la Ŝamanismo de dubanto, tial el tiu metoda dubo ne plu eblas eliri. Laŭ Kartezio, oni devas dubi pri ĉio, escepte de la fakto ke mi estas dubanta; sed se mi dubas tiam mi pensas kaj se mi pensas "mi estas."
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.