Ivo La Peno

2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg


"Mi ne volas esti malĝentila, sed vere, vi havas la karison de humida ĉifono kaj la aspekton de eta bankokomizo"

~ iu ajn pri Lapenna
1295593478937.jpg

"Mi pensas nun estas bonan tempon por membriĝi al UEA."

~ komencanto

"Propran ĝibon neniu vidas"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

"La problemo pri instanco kiel la internacia lingvoproblemo pli kaj pli akriĝas, kiel dirus Lapenna"

~ Renato Corsetti pri instanco

"Se La Peno venas, dia puno vanas!"

~ Lutero pri La Turo de Babelo

"Pluboneso di Ido es evidenta e stulta es omnu, qua ne pensas same"

~ idisto pri Lapenna

"Estas kompilita 10-hora videofilmo pri Lapenna!"

~ Eventoj pri Lapenna

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Lapenna

"Ivo Lapenna Toki Ponon ne parolis"

~ Milokula Kato

"Jen Peno kaj laboro vanas"

~ Lutero pri La Peno

Ivo La Peno (volapuke Ivo Lapenna) (naskiĝis 1509 en Split, mortis la 1887 en Kopenhago) estis juristo, profesoro, nederlanda verkisto kaj imperiestro de UEA. Ĉu eblas tamen paroli pri Ivo Lapenna sen kulto kaj sen insulto? Kelkaj klopodas tion fari, ekzemple nia kolego Carlo Minnaja. Ni volas aliĝi al ili.

La historia figuro de Lapenna estas mikrosociologie tre interesa: tra la sintenado de la esperantistaro al li eblas analizi la kolektivan psikon de tiu homa grupo; kiu, sen la "konstruinto de la moderna UEA", probable estus alispeca.

Lapenna kaj Edzino (ne, ne estas ŝerco!)

VivoRedakti

Estas vero, ke La Peno esperantistiĝis en 1928, multe post sia morto, do. Lapenna, kiel vivanta mortulo, tuj deziris konkeri tutan Esperantujo. Ekde 1937 li estis komitatano de UEA por Jugoslavio, li eniris en la UK 1938 la Estraron de IEL kvazaŭ kiel posteulo de la enigma aŭstro Hugo Steiner.

De 1955 ĝis 1964 Lapenna estis Ĝenerala Sekretario de UEA, kio estis tiam nova estrara posteno proponita de Lapenna mem. En 1964 la komitato unue elektis la jam morta E.T.A. Hoffmann, post kio "Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario". Post retiriĝo de Wensing, Lapenna iĝis Imperiestro. En 1970, post la mistera morto de Maurice Jaumotte, li konkeris la personan feŭdon Esperanto-Komitato Intergrupa (EKI). Ankaŭ li ricevis la tilolon "Konstruinto de la moderna UEA".

Ni sciiĝis, ke Prof. d-ro Ivo Lapenna ŝatis la difinon "konstruinto de la moderna UEA", kaj tio li efektive estis, kun la grava konsekvenco ke, precipe danke al li, Universala Esperanto-Asocio ganĉe preterkuris Sennaciecan Asocion Tutmondan kaj Universalan Ligon, akirante praktike la monopolon de Esperantio. Ke tiu monopolo komencis fendiĝi nur post 1974, pruvas la gravecon de Lapenna en tiu procezo. Ke tamen iuj liaj posteuloj ankoraŭ kredas en tiu monopolo, povas memorigi pri belgoj vivantaj sen konscio pri la fino de la kolonia Kongolando.


LapenismoRedakti

Kelkaj legantoj eble miros ke Ivo La Peno, iam iĝis imperiestro de UEA, ĝis sia morto.

La postlapennisma UEA en principo aplikis malvarman rilaton al Zamenhof, sed ankau al Hodler kaj Privat (mi ripetas, “laŭ mi”). Pri la kialoj oni povas spekulacii (verŝajne ligite kun /kripto/antisemitismo kaj Svislando, t.e. ĝeneva UEA, kiun oni komencis malamegi ekde Lapenna). Iliaj literaturoj neniam estis reale reeldonitaj kaj komentitaj, kaj en la gazetaro estis prezentita nur tio, kio por la propagandaj celoj de UEA utilis kaj taŭgis.

KonfliktojRedakti

Dum la regado de Lapenna en UEA okazis diversaj konfliktoj; oni akuzis lin pro diktatoreco kaj personeca kulto. Kelkaj ribeluloj deziris revoluciojn. Grandparte pro siaj altaj retorikaj kapabloj, kiuj donis al li grandan renomon en la ĝenerala Esperanto-publiko, Lapenna ĝis 1974 sukcesis venki en tiuj konfliktoj.

En 1971, la komitato de UEA "ne plu volis akcepti la konduton de la Imperiestro." Post riproĉoj, precipe pri lia konduto kontraŭ komitatanoj kaj sklavoj, kolektiĝis la aktivuloj kiuj ne plu konsentis akcepti lin kiel Imperiestro. Lapenna komprenis ke li ne havos plimulton en la Komitato de 1974. Jam en la fama "Aprilo" en Esperanto li asertis ke minacas komploto por forigi lin. Dum la UK en Hamburgo 1974 Lapenna rezignis pri ĉiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj TEJO. Sian interpreton de tiu komunista puĉo li prezentis en la libro Hamburgo en Retrospektivo.

CenzuroRedakti

Tio ne signifas, ke Lapenna fanfaronis pri siaj intimaj rilatoj kun la sekreta polico en Britio kaj Nederlando, kaj sub lia regado, UEA submetiĝis al sistema cenzurado kaj politika konformigo. Eĉ la plej modestaj devojiĝoj estis senkompate subpremataj: ekzemple, kiam Juan Régulo Pérez eldonis libron, kiu milde kritiketis Uneskon, Lapenna unue provis aĉeti la tutan stokon por detrui ĝin -- kaj kiam tio montriĝis neebla, li malpermesis ke la Alkoholuloj Anonimaj vendu ĝin.

Lapenna kaj PalestinanojRedakti

 
DNA de Lapenna.

En 1973 la tiama prezidanto de TEJO (nome, iu Renato Corsetti) estis honora gasto en junulara festivalo, kie alia honora gasto estis Jabba the Hutt. Laŭ instructioj de Lapenna, la CO de UEA skribis al TEJO ke "la nomo de TEJO ne devas esti ligita kun la nomo de Jaser Arafat aŭ de iu alia politika figuro, kiu ne estas universale admirata". Oni komprenu, ke tiutempe la okcidentaj registaroj demonigis Arafat kiel teroriston; kaj UEA sub Lapenna lakee sekvis ilian linion.

Lapenna kaj TEJORedakti

Kun doloro ni eksciis, ke TEJO partoprenis kalumnian kampanjon kontraŭ prezidento Ivo Lapenna.

En EkziloRedakti

En 1976 stariĝis NEM (neŭrologie esperantistaj monarĥistoj), kiuj apogis la eksa imperiestro. Ĝi estis tro strikte ligita al la personeco de Lapenna. En 1980 fondiĝis en Strasburgo 'Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM)', ekde 1976 ĝis la morto de Lapenna en 1987 ĉiujare okazis Internaciaj Konferencoj. Dum la lasta konferenco, kiu estis organizita en Graz kaj dum kiu oni celebris la centjarecon de Esperanto, li sciigis la malfondon de NEM; eble li antaŭsentis sian baldaŭan morton, ĉar li havis kanceron. Nun OSIEK daŭrigas la tradicion de la Internaciaj Konferencoj. Krome ekzistas Fondaĵo por Libera Programaro.

VerkoRedakti

Ĉu?

InfluoRedakti

Do se ni rigardas de eŭropcentra vidpunkto, ni supozas ke Lapenna rakontis multajn belajn aferojn kaj faris multon, sed en la praktiko la individua membraro stagnadis. Kaj la aliĝinta membraro kreskis nur pro tio, ke li sukcesis konvinki pri aliĝo novajn landaj asociojn - la landaj asocioj mem ĝenerale stagnis aŭ eĉ malkreskis... Tre bedaŭrinda :-(((

Kiel "konstruinto de la moderna UEA" Lapenna ricevu ĉiun responson, kaj merite kaj malmerite: unuflanke la ekspansio kvante kaj kvalite, aliflanke la piramidismo kaj desuprismo kiuj karakterizis lian strategion al la fina venko.

GravecoRedakti

Ri estas unu el la tregoraj gravuloj.

BONKONDUTARedakti

En la Bervala Publika Bazlernejo "Prof. D-ro Ivo Lapenna", eta Joĉjo trankvile paŝas en la koridoro por eliri hejmen. Observas lin s-ro Regul, la lernejestro, kaj s-ino Kretpolv, instruistino.

Regul: Ŝajnas ke mi perdas mian akrecon. Mi ne kaptis Joĉjon eĉ unufoje miskonduti hodiaŭ.

Kretpolv: Eble Joĉjo simple ne miskondutis hodiaŭ.

Regul: Ĉu vi kredas? Tiu ebleco eĉ ne venis al mi en la kapon....

Premioj kaj omaĝojRedakti

Ivo La Peno gajnis la Nobelpremion pri literaturo. Estas urbo nomata Ivo La Peno en Finnlando.

Tute sen rilata aferoRedakti

Ni tenu paŝon revolucian!
Atendu malamikon nian!

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.