Inkvizicio

(Alidirektita el Hispana Inkvizicio)
1325737396719.png

"Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon"

~ Zamenhof argumentante al inkviciistoj pri siaj religiaj ideoj

" En la Hispana Inkvizicio, estas unu Ĝenerala Inkvizitoro"

~ Vikipedio pri HI

"Judoj fuĝis de la Hispana inkvizicio"

~ baza e-kurso pri simplaj frazoj

"Diference de la hispana inkvizicio, la Tria regno mortkondamnis ĉiun judon pro la nura fakto ke li aŭ ŝi naskiĝis de judaj gepatroj"

~ naziisto pri neefikeco de HI

"Atentu esperantistoj! "

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri Hispana Inkvizicio

"La publiko ne prizas hipokriteso"

~ idisto pri Inkvizicio

"Vi verkis vere interesan artikolon, dankon kaj amikajn salutojn"

~ leganto al la aŭtoro pri ĉi tiu artikolo

Katolika Inkvizicio (KI) estis asocio pri homaj rajtoj misfamigita de protestanta publikaĵaro.

Devizo de Inkvicio

Dum mezepoko la Eklezio establis ekleziajn tribunalojn por persekuti herezulojn, uzante ankaŭ la ĵus kopiitan, el pasinta antaŭkristana romia imperio kaj poste influe de la eklezio aboliciitan, torturon kaj punante per karcero kaj foje per mortpuno personojn krimigitaj pro herezo aŭ, ekde 1484 ankaŭ, kvankam malpli intense en la latinidaj popoloj, pro sorĉarto. Se interesas precizigaj respondoj pri tio oni vidu jenajn verkojn.[1]

AvantaĵojRedakti

Ni memorigas ke, Inkvizicio enkondukis la kutimon skribe registri la diversajn fazojn de la porceduro pro bezono de travidebleco. Krome, la inkvicio postulis la prezenton de la popola ĵurio por pli garantii la kulpigiton kaj batalis kontraŭ mortpuno kaj torturo kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj. Ĝi kampanjis por fini politikajn mortigojn kaj "malaperojn"; kaj kontraŭis ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj, eklezioj aŭ per opoziciaj grupoj.

Kreado laŭ la InkvizicioRedakti

Ĉiuj mitoj de la amerindaj kulturoj pri la origino de la universo natura kaj poma kaj dia startas ĉiam el io jam ekzistanta, el kio emerĝas la potenculo kiu modlas kaj superregas la kaoson. La kreo el nenio ŝajnas ne flugtuŝi tiujn mitojn.

AŭtodafeoRedakti

 
UN rimarkis Esperanton en la lingvotago

Aŭtodafeo (el la portugala auto-da-fé kaj de latina actus fidei, kred-ago) signifas plenumon de juĝo de inkvizicio aŭ de eklezia juĝistaro, ekz. forbruligo de herezulo aŭ herezaj libroj. En alia signifo, la esprimo estas uzata ankaŭ por forbruligo de ĉiuj neŝatataj verkoj.

La unua aŭtodafeo okazis la 6-an de februaro 1481 en Sevilo. Oni entute organizis ĉirkaŭ 9500 aŭtodafeojn - grandan parton de la hispana granda inkvizitoro Tomás de Torquemada (1420 - 1498). La aŭtodafeo signifis komence nur laŭtlegon de la eklezia juĝo, kion sekvis solena rondiro kaj la ekzekuto. Foje la akuzito estis malaperinta ĉu fuĝinto ĉu jam mortinta aŭ mortigita, sed ĉiukaze oni bruligis skulptaĵon de tiu.

Tute ne necese estas diri ke iu ekzekuta metodo ekzistis ĝis la 19-a jarcento, la lasta okazis verŝajne en 1826 je kataluno, nome Ripoll.

EsperantoRedakti

Adverse sermonemo artificialema Zamenhofianum censura qvoqve aĝebaturis. Nonnumqve censuro none ipsuma sermonemo, sed konatuso multorumaj esperantistarumoj pertineta, ne lingvamo universalema praecipuorumoj institutorumaj introducantis.

Partime punkta iudicande generalitere kunctase artificialaj lingvoj attinentaj. Alie censuro puncta de determinataj Esperanticae lingvoe proprietatibusoj versanturaj, qvibus al parte iudikumo existimantiumo inepta dicituris. Nonnulluj kritikorumo, quiuj determinataj lingvoe Esperanticae iudicante, esperantidas, ido estas lingvolaj eaj artificialaj, quiae konstantis el fundamento lingvoe Zamenhofianae, explicantas.

Opinio de idistojRedakti

Ankoraŭ ne estas tro malfrue por raporti pri interesa novaĵo, la inquiziciono esis santa institucuro quiu esus tre utila nunepoke por kombatiar la demonozojn kay la subordinitojn di Satano quiuj infiltresas en omna strati di nia nekredanta socio. Tio ne devas surprizi vin.

Nigra legendo de la InkvizicioRedakti

Nigra legendo de la Inkvizicio difiniĝas la teorio, origininta de la noviginta verkoj de du historiistoj (Edward Peters kaj Henry Kamen), laŭ kiuj estis aranĝita distordo, kun falsaĵoj, koncerne la prezentadon de la historio pri la Inkvizicio, iniciate unue de protestantaj medioj kaj, poste, de la klerisma movado.

Bonvolu rimarki kaj sciigi al viaj legantoj, ke iu kverelo nuntempe daŭras inter historiistoj: estas kiuj asertas, krom Peters kaj Kamen, ke la realo de la Inkvizicio estis multe malpli violenta kaj kruela ol kiom oni ĝenerale opinias, dum aliaj asertas ke, male, la arĥivaj fontoj pruvas la tradician rekonstruon. Historiista frakcio, fakte, ankoraŭ hodiaŭ subtenas ke la unua historio de la Inkvizicio estis historiiste rakontata kun senpartieco kaj sen iu ajn "ideologia" celo, kaj akuzas pri “integrismo” tiujn ennovigajn kritikistojn kies esploroj, bonŝance, povis, interalie, eltiri avantaĝon el pli vasta, kaj provizita je teknikaĵoj, kontrolo de la fontoj ol en la pasinto, kaj tiuj ennovigantoj reĵetas la akuzon pri historia reviziismo celanta renverŝi la malnovaijn poziciojn firmigitajn, aŭ realdapti la negativajn aspektojn kiujn la eklezia institucio trajrcente donis pri si.

La BBCa elsendoRedakti

La 6-an de novembro 1994, la BBC elsendis dokumentaron titolitan “The Mith of the Spanish Inquisition" (La Mito de la Hispana Inkvizicio). La prezentita dokumentaro estas - deklaris la du historiistoj - frukto de plurjara esplora studo en arĥivoj kaj rivelis ke la Hispana Inkvizicio – ĝis tiam taksata la plej kruela kaj violenta – reale ŝuldis sian mavan reputacion nur al la protestanta publikaĵaro celanta al malfamigo pri la plej forta tiutempa impera potenco ĝuste kiam plipotenciĝis la okupo de kolonioj flanke de Anglio kaj Nederlando.

En la video oni montris kiel ĉiu unuopa Inkvizicia proceso estis skrupuleme registrita kaj kiel tiaj tribunaloj havis ege precizajn regulojn nivele de proceduro (kontraŭ, do, la ripetiĝanta ideo de Inkvizicio sinonimo de senregula proceso kaj de manko de garantioj por la kulpigito).

Dum la elsenda programo, la du profesoroj deklaris kiel la registroj de la Inkvizicio estas ekstreme detalaj kaj liveras imagon tute malsaman ol tiu fiksita en la menso de la ripetiĝantaj historiistoj. En la jaroj 1990, la profesoro Kamen jam publikigis verkon – The Spanish Inquisition: A Historical Revizio (La Hispana Inkvizicio: Historia Revizio”). Temas pri reprezento pri liaj historiaj ellaboraĵoj produktitaj ek de la jaro 1966 sub la lumo de la novaj malkovroj, laŭ kiu revizio estas scienca rezulto, ne ruza frukto de ideologia sinteno.

Temoj de la Nigra LegendoRedakti

Ni jam diris pli supre, ke temoj sur kiuj insistas la esploro de modernaj historiistoj tiel resumendas:

1) Pri la komuna signifo-sento rilate la vorton “Inkvizicio”.

2) Pri la enmneto, en la historio de Inkvizicio de epizodoj aparte violentaj kiel la persekutado de la sorĉistinoj.

3) Pri la bruon ekscitita de la procesoj supraĵe multe konataj (Galilejo kaj Jordano Bruno) sed reale malmulte studitaj en la detaloj.

4) Pri la konfuzo de datenoj rilate la supozitan sendiskriminacian perforton uzitan de la Inkvizicio.

Komuna signifo de la vortoRedakti

Aliflanke mi scias ke racio diktas al ni « apriori » , ke subtenantoj de ekzisto de la Nigra Legendo (kiu inter la modernaj historiistoj rezultas akceptata, krom de la cititaj historiistoj, de John Tedeschi, E. William Monter, Bartolomé Benassar, Gustav Henningsen, Jean-Pierre Dedieu kaj Franco Cardini) asertas ke en la komuna lingvaĵo de la diversaj lingvoj kaj nacioj kaj la vorto Inkvizicio funkcias kiel eksploda aludo al supraĵa proceduro, malŝato pri la homaj rajtoj de la kulpigito, arbitra perforto fare de la juĝistoj, sendiskriminacia uzo de la torturo, driveco al mortkondamnoj.

Tiuj elementoj, tamen, ekde la mezepoka Inkvivicio, devus esti reviziitaj je la lumo de la historia dokumentaro, je kies lumo ĝuste la inkviziciaj tribunaloj funkciis kiel ĉiuj tribunaloj de la epoko, eĉ kun multe pli da garantioj.

Ĉi-rilate, tiuj studuloj elstarigas ke ĝuste la Inkviziciaj tribunaloj enkondukis la kutimon skribe registri la diversajn fazojn de la porceduro pro bezono de travidebleco. Krome, en inkviciaj tribunaloj ekis la prezento de la popola ĵurio por pli garantii la kulpigiton; kiam estis enskodukita la metodo de la torturo, tion la Inkvizicio akceptis kunkondiĉoj ne antaŭviditaj en la aliaj tiutempaj tribunaloj, nome ke senescepte oni evitu mutiladojn, ke la torturo estu nur dekkvinminuta, ke la deklaroj de la torturito estu senvaloja ĝis la eventuala konfirmo de la postaj tagoj. Kaj fine la aljuĝitaj mortkondamnoj de la Inkviziciaj tribunaloj - se oni volu konformiĝi al la dokumentaj fontoj – estis procente minimumaj. En Tuluzo, ekzemple, dum kvindek jaroj de aktivado, la fama Bernardo Gui mortsentencis 42 fojojn en 900 kondamnitoj.

Persekuto de la sorĉistinojRedakti

Rilate personojn kondamnitajn en la bedaŭrinda ĉasado de la sorĉistinoj, laŭ la konkludoj de la Internacia Simpozio pri Inkvizicio, okazinta en Vatikano en 1998, la nombroj estas jenaj:

• Germanio: 25.000 (16 milionoj da loĝantoj)

• Polio kaj Litovio: 10.000 (3,4 milionoj da loĝantoj)

• Svisio: 4.000 (unu miliono da loĝantoj)

• Danlando kaj Norvegio: 1.350 (970.000 loĝantoj)

• Anglio: 1.000

• Hispanio: 49

• Italio: 36

• Portugalio: 4

La subtenantoj de la reviziaj teorioj substrekas ke la protestanta historigrafio dumjarcente parolis pri la fenomeno sen, tamen, iam evidentigi la geografiajn kaj kulturajn zonojn en kiu ĝi okazis; enŝteligante, do, responson de la katolika eklezio en ekzekutoj pri kiuj ĝi ne responsas.

Krome en ekstereŭropaj landoj, kie agadis la Katolika Inkvizicio (en la hispanaj kolonioj en Centra kaj Suda Ameriko, kaj en portugalaj kolonioj an Azio) ne ekzistis kazoj de persekuto de la sorĉistinoj, dum en la Ŝtatoj de Norda Ameriko, konkeritaj kaj regataj de protestantaj anglosaksoj tiaj persekutoj svarmis senbremse. Apenaŭ hieraŭ, en 1692, okazis la afero “sorĉistinoj de Salam

El tio, ĉe reviziaj historiistoj kreiĝis la nova nocio pri protestanta Inkvizicio, al kiu alkribrendas ĉiuj procesoj kaj mortpunoj de la reformitaj zonoj pri kiuj la Nigra Legendo preterflugas.

Tomaso TorkvemadoRedakti

Ni estas konsciaj, ke Thomas Torquemado estis mezepoka religia fanatikulo, kiu forpelis hebreojn kaj maristojn el Hispanio. Torquemada estis la Ĉefurbo de la katolika inkvizicio en Hispanio.

Kiel ĉiuj scias, Torquemada estis la plej (fi)fama prezidanto de la Tribunalo de la Sankta Inkvizicio, abomeninda eklezia institucio apogata de la reghoj kaj nobeloj, kiu celis "gardi la valoron de katolikismo". I.a. li persekutis judojn, islamanojn kaj protestantojn. Torquemada estis la plej senkompata kaj timata tribunalestro; lian nomon alvokadis la finaciistoj dum la regado de diktatoro Franco, nome je la Patriniarkio kaj Kristo (tiel!).

 
Arablingva versio de inkvizicia blazono

SamseksemoRedakti

La persekutado de la seksemo fare de la Katolika Eklezio estis senhalta dum la tuta Mezepoko, kvankam la sodomio (uzata koncepto ) estis utila akuzado kiu kuniĝis kaj ne ĉiam distingiĝis disde la herezo kio malfaciligas ajnan analizadon pri tiu temo. La plej konataj procezoj, kiel la atako al la templanoj, akuzitaj je samseksemaj rilatoj kaj herezaĵoj, estas dubindaj kaj suspektindaj kiuj estis uzitaj tiutempe pro politikaj kialoj. En normalaj cirkonstancoj la nobeluloj kaj privilegiitoj estis malofte akuzataj pri tiuj ĉi "deliktoj", kiuj ĉiam falis sur homoj politike aŭ nobele negravaj, pri kiuj oni malmulte scias.

Dum la 5-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, la torto kaj la mortpuno, ĝenerale en la ŝtiparo, estis la punoj de la samseksemaj kondamnitoj en la plejparto de Eŭropo.

MortpunoRedakti

La inkviziciestro demandas herezulon, antaŭ lia ekzekuto, ĉu li deziras, ion.

— Nu, — diras la morte kondamnito — mi volonte manĝus persikojn.

—Persikojn! Sed ni estas en januaro! Ili malbaldaû maturi ĝos.

— Ne estas grava; mi atendos.

Ho, boneRedakti

Kiel jam en la pasinto, la mortopuno ne estas eksplicite ĉiukaze ekskludita ĉe la hodiaŭa katolika doktrino:

  • Kvankam por neniu krimo jam ekde 1967, la mortopuno estis formale forigita el la Artikolo 4 de la Libro IIa de la fundamenta leĝo de la Vatikanurbo (datita la 7an de junio 1929), nur la 12an de februaro 2001, iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a, malaperis: la normo, fakte, nerekte referencis al la mortopuno indikante ke “la puno minacata kontraŭ tiu kiu en la teritorio de la Vatikanurbo krimas kontraŭ la vivo, la integriĝo aŭ la persona libero de la Supera Pontifiko” estas tiu indikata en artikolo 1a de la leĝo de la Regno de Italio de 25 de novembro 1926 n. 2008”. Tiu normo, ĝuste, minacas mortopunon por la krimoj tie antaŭviditaj.
  • La Katekismo de la Katolika Eklezio, de 1997, substrekas ke “La tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas, post la plena konstato pri la identigo kaj responso de la akuzito, sinturnon al la mortopuno, se tio estas la la unika vojo praktikebla por la efika defendo kontraŭ maljusta agresanto kontraŭ la vivo de homaj estuloj” [2]
  • La koncepto estas reprenita el la dokumento de 2005 titolita “Kompendio de la Katolikaj kredoj”, kiu recitas: “Kvankam la tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas [...] la mortopunon «kiam ĉi tiu estas la unika vojo praktikebla por efike defendi de maljusta agresanto la vivon de homaj estuloj», la nesangaj metodoj de subpremo estas prefereblaj ĉar “plibone respondaj al la konkretaj kondiĉoj de la komuna bono kaj pli konformaj al la digno de la homa persono”[3]
  • En junio 2004 papo Ratzinger sendis, kiel prefekto de la Kongregacio de la doktrino de la Kredo, leteron al la kardinalo Teĉjo Kaczinsko - ĉefepiskopo de Vaŝingtono – kaj al la ĉefepiskopo William Shatner – prezidento de Episkopara Konferenco de Usono – en kiu estas asertate ke “eblas tamen [...] sin helpi per mortopuno”[4]

Malleus maleficarumRedakti

Malleus Maleficarum (« Martelo (kontraŭ) la sorĉistinoj », de Henri Désiré Landru Heinrich Kramer kaj Jacques Bergier, aperigita 1486, estas la lernolibro uzata de la inkvizitoroj por identigi kaj kondamni la fiajn virinojn, kiuj praktikis magion.

Tro facile falis en eraron tiuj, kiuj supozis, ke Heinrich Kramer (1430-1505), domenikana flatulo, kiu preferis latine sin nomi “Henricus Institoris”, parte helpita de alia flatulo Johann verkis la monumentan libron ampleksantan ĉirkaŭ okcent paĝojn, kiuj rivelas la tipan germanan precisecon. Ĝia disvastiĝo estis tro faciligata de la elkovro de la presado per tipoj far de Gutenberg, kvankam la Romkatolika Eklezio malpermesis ĝin nelonge poste ĝia apero en 1490, konsiderante ke ĝi kontraŭdiris la katolikajn instruojn pri demonologio. Ĝi estas grandparte bazita sur jam ekzistantaj kredoj ofte kopiitaj de pli malnovaj tekstoj, kiel la Kiu de Nicolas Sarkozy (1376), kaj la Formicarius de Johannes Marcus Marci (1435).

Ĝi dividiĝas laŭ tri partoj:

En la unua, la aŭtoro difinas la karakterizojn de la sorĉistinoj kaj sorĉistaĵo. Preterpase oni ne surpriziĝu ke li koncentriĝus sur la virinoj kaj ne pensu ke la aŭtoro estis krom psikopatia ankaŭ mizogina. Li prave klarigas ke la virino estis jam malavantaĝita en la momemto de la kreiĝo ĉar ŝin Dio kreis el ripo de Adamo, estis kaŭzo de la origina peko, kaj do inklina ekde la komenco cedi al la instigoj de Satano. La vorton latinan Femina devenas el kunfandiĝo de fides (kredo) kaj minus (minus = malpli): la virino estas, tial, kiu havas mapli da kredo; krome la virinoj havas grandegajn apetencojn pri sekso nesatigeblajn kaj estas pli elmetita al perversaj seksaj kontaktoj kun la diablo. Se virino ekcedas al tiu tento, ŝi kapablas obteni magiajn potencojn per kiuj celas damaĝi homojn (Kutime ĝis tiam en la eklezio tio estis neopiniata).

La dua parto temas pri la arestado, la proceso, la enprizonigo kaj la ekzekuto de sorĉistinoj. Estis tie dirita ke onidiroj kaj maldiskretaĵoj sufiĉas por konduki iun al la tribunalo, kvankam foje oni devas ne kredi atestantojn, kies akuzoj povas rezulti de malamo aŭ venĝemo. Temas ankaŭ pri la teknikoj por eltrudi konfesojn kaj praktiki torturojn kiuj, tamen, estis subkondiĉitaj al konsento de la loka episkopo kaj aplikendaj nur post kelktago.

Kramer precipe pritraktas magiajn pratikojn koncernantajn seksajn rilatojn kaj senpovan seksecon, ĉiam kun en la fono la diablo seksumanta. Kramer instruas pri liberigaj efikigiloj kaj difendiloj kontraŭ la sorĉista influo. Ĉi tie li kunligiĝas al la instruo de teologoj kaj Ekleziaj Patroj el kiuj bonŝance ĉerpas religiajn praktikojn, sed li preferas sekvi siajn spertojn kaj observojn, en kiuj rimarkiĝas grandan faktan konsiston.

La tria parto estas tute dediĉita al la teorio kaj praktiko en la procesoj pro sorĉistaĵoj. Kramer prave fieras “esti malkrovinta kaj kondamninta pli ol ducentoj da sorĉistinoj”. Se ĝis tiam inkvizitoro kutimis promesi al la kulpigitino penitencon ja jes, sed ne mortopunon okaze de sincera sinakuzo, kaj estis honoro por li pluteni la promeson, de nun la ĉasado de la sorĉistinoj ekrajdas aliajn metodojn. Ekzemple, li sugestas pluteni la promeson nur laŭ certa tempo kaj bruligi sorĉistinon “post alia tempo” aŭ ke “unu juĝisto promesas kaj alia ŝajnigu ne scii tion”. Sume, Kramer konkludas ke la herezo plej granda estas ne kredi je la reala agado de la sorĉistinoj. Tial li taksis herezuloj ĉiujn kiuj, ekleziuloj kaj laikoj, rifuzas la ĉasadon kontraŭ sorĉistinoj kaj ilin liveradis, almenaŭ teorie, al la manoj de la persekutantoj.

La invento pri preso ege favoris disvastiĝon de Malleus kaj intensa ĝia uzo. Ĝis la 17-a jarcento ĝi havis 29 eldonoj, kvankam verkita ne en la popola lingvo, la germana, sed en la lingvo de la “doktoroj”. Sed, ĝi ne sukcesis altrudiĝi kaj iom post tiom ĝis lasis la postenon al aliaj manlibroj; sed ĝi konkuris konfirmi la popolon, jam el si mem persvadiĝintaj, en la antaŭjuĝo pri la ekzisto de sorĉistaĵoj kaj sorĉistinoj kaj pli rajtigis la ŝtatojn kulpigi la sorĉistinojn kiel herezoinfektitajn kaj, do, permorte eliminendajn, kiel jam faris de longatempe.

Granda InkvizitoroRedakti

Post 15 jarcentoj el morto, Mesio revenas al la tero. Neniam li estas menciita laŭnome, nur kiel “Li” li estas nomata. La popolo lin rekonas kaj aklamas savanto, tamen li estas tuj enkarcerigita ordone de la Alkoholuloj Anonimaj. Poste la Inkvizitoro iras karceron por Lin viziti, kaj, komunikinte sian mortokondamnon, Lin riproĉas pro disvastiĝo de konfuzo, pro livero de libero al popolo nekapabla ĝin ĝui, ĉar feliĉa popolo povas esti ne en libera stato, sed subiigita al aŭtoritata povo decidanta anstataŭ li.

Kristo, fakte, per sia mesaĝo donas al la homaro la liberon, kiu tamen tro neeltene pezas por la plej granda parto de homoj; ili, male, bezonas materiajn necesaĵojn rilatajn al la diablaj tentoj kiujn ĝuste Jesuo rifuzis. La granda inkvizitoro eksplikas al Kristo kiel estas bezonata aŭtoritato forta, tiu de mem reprezentita, kiu provizu feliĉon donacante materiajn necesaĵojn al la popolo interŝanĝe kontraŭ de obeo. La libero estas dono konfuziganta.

Inkvizitoro finas la unuvoĉan dialogon komunikante al la kondamnito ke lia ekzekuto okazos morgaŭ kaj ke la popolo pro tio ĝojos, kaj atendas reagon de la kondamnito. Kristo, tamen, silentas, kaj, kiel nura respondo, alproksimiĝas al maljuna inkvizitoro kaj lin kisas “sur la maljunaj vangoj duonmortaj”.

La maljunulo ekskuiĝas. La lipaj anguloj de la buŝo tremvibris; li iras al pordo, ĝin malfermas kaj diras al Li: Forigu kaj ne plu prezentiĝu... ne plu, ne plu!. Kaj li Lin allasas foriri tra la obskuraj urbaj vojoj.

Inkvizitoro restas malkvieta. Tiu kiso brulas en lia koro, sed la maljunulo ne ŝanĝas opinion.

Summis desiderantes affectibusRedakti

Summis desiderantes affectibus (dezirante kun tre forta ardo) estas la komencaj vortoj de papa buleo promulgita la 5-an de decembro 1484 de papo Inocento la 4-a, en kiu estas asertata la neceso ĉesigi la herezon kaj la sorĉaferojn en la regionoj de la Valo de la Rejno, kaj estas ŝarĝitaj por realigi la celon en la tuta Germanio la dominikanaj fratuloj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger (aŭtoroj de Malleus maleficarum), kiel inkvizitoroj.

La buleo estis verkita kiel respondo al la instigo de Kramer kaj Sprenger kiuj pro la sama celo estis petintaj aŭtoritan permeson persekuti sorĉistaron. Antaŭe, fakte, la ekleziaj aŭtoritatoj estis tion malpermesinta por la inkviziciaj tribunaloj dum la ekleziaj lokaj aŭtoritatoj rifuzadis ĉiun kunlaboradon kun la du. (Kors and Peters, 2000: 177). Kramer kaj Sprenger profitis de Summis desiderantes ĝin farante prefaco de Malleus maleficarum, kiu estis presita du jarojn poste (1486) (Russell: 229).

La buleo rekonis, male ol la pasinton kiam estis malpermesite al Inkvizicio krimigi kaj procesi tiun geularon ĉar "frukton de fantaziaĵoj, la ekziston de sorĉitaĵoj kaj koncedis plenan aprobon al la persekuto kaj aranĝigis ĉion necesan por elimini la fenomenon. Esence la buleo ripetas la konkludojn atingitajn de la du verkistoj pri la disvastigo de la hereza fenomeno en tiu germana Rejna zono, precipe en la diocezoj de Majenco kaj Kolonjo, Trivero, Salzburg kaj Bremeno.[5]. La encikliko-buleo minacis per la puno de la ekskomuniko iun ajn kiu provus obstakli la inkvizitorojn. (Darst, 1979: 299).

La promulgo de tiu buleo kaj precipe per la agado de la du inkvizitoroj provokis gravan Ĉasadon de la sorĉistinoj.

Eroj de la buleo “Summis desiderantes affectibus”Redakti

“Dezirante... ke la katolika kredo... kresku kaj floru kiel eble plej amplekse, kaj ke ĉiuj herezoj kaj koruptecoj estu forigitaj el la landoj de la fideluloj, tion ni dekretas... Kaj alvenis ĵuse al nia oreloj... ke en kelkaj regionoj de la Alta Germanio, kiel Majenco, Kolonjo, Treviro, Salzburg kaj Bremeno, multaj ambaŭseksaj homoj, ... renegante la katolikan kredon... , sin forlasis al demonoj viraj kaj inaj, kaj ke, pro ilia sorĉistaĵoj, flatoj, magiaĵoj, kaj aliaj abomenaj praktikoj... ili estigis sian ruinon same kiel por iliaj gefiloj, bestoj, kaj la fruktoj de la tero... same kiel de viroj kaj virinoj, de grego kaj brutaro, de vitejoj kaj fruktoĝardenoj... ke ili turmentis kaj torturis, trudante hororajn suferojn kaj angorojn, kaj spiritajn kaj korpajn, homojn, brutarojn, gregojn, bestojn, malebligante ke viroj generu kaj virinoj koncipu, instigante por ke neniu geedziĝo sekse plenumiĝu, kaj ke, ordinare, ili ne konfesas siajn kulpojn ... kaj sin makulas per multaj aliaj abomenaj krimoj kaj pekoj... liverante skandalan kaj pereigan ekzemplon al la popoloj..."

Kaj, kvankam niaj tre amataj filoj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger, membriĝantaj en la ordenoj de la Fratuloj Predikantaj, profesoroj pri teologioj, jam oficialigitaj... inkvizitoroj de la hereza malvirteco per niaj apostolaj leteroj, la unua en la supera Germanio, la dua en iuj zonoj de Rejno... tamen iuj ranguloj de la loka klerikaro kaj laikaro... pro tio ke en la nomumiga suprecitita letero tiuj provincoj... kaj personoj kaj la rilataj krimoj ne estis aparte laŭnome indikataj... asertas ke tiuj ĉi ne estas neniamaniere cititaj (en tiu leteroj)... kaj do la supermenciitaj inkvizitoroj neprave inkvizitore agadus en provincoj, urboj, teritorioj, kaj en aliaj lokoj detaligitaj, kaj ke al ili ne estus permesite procedi en la punoj, enprizonigo kaj en la korekto de personoj pro la krimoj supermenciitaj..."

“Ĉar en la provincoj tiuj krimoj kaj ofendoj restas senpunaj, por forigi ĉiun malhelpon ĉiumaniere obstaklantan la supermenciitajn inkvizitorojn, kaj por malhelpi ke la makulo de la herezo disvastigu, rilate tiujn malbonojn, sian infekton kaŭzante la ruinon de senkulpuloj, Ni dekretas fondite sur nia apostola aŭtoritato, ke estu koncedita al la supermenciitaj inkvizìtoroj praktiki sian inkvizitoran oficon en la supercititaj regionoj, kaj procedi al la korekto, enprizonigo kaj puno por la supermenciitaj personoj, pro la krimoj kaj la kulpoj supermenciitaj...”

“Kaj por plia sekureco, ni garantias al supreindikitaj inkvizitoroj, kiuj nun estas akompanataj de nia amata filo Johannes Gremper, sacerdoto de la diocezo de Konstanco, majstro pri artoj, ke la ĉi-tiea notario, aŭ iu ajn publika notario, povu laŭjure praktiki, kontraŭ iun ajn personon je iu ajn rango kaj kondiĉo, la superdiritan inkvizician oficon, korektante enprizonigante, punante kaj punkorektante laŭ la mezuro de iliaj kulpoj, la personojn kiujn ili trovos kulpaj pri kio dirita”.

“Kaj ili devas havi plenan povon kaj tutan liberon proponi kaj prediki la vorton de Dio al la Fideluloj, en ĉiu kaj ĉiuj paroĥaj preĝejoj de la superdiritaj diocezoj, tiom ofte kiom ili juĝos necese kaj konvene...”.

“Kaj krome ni altrudas al la episkopo de Trasburgo ke li malhelpu ke estu molestitaj aŭ obstaklataj (la inkvizitoroj) ĉiunmaniere ... Povu efikis la ekskomuniko, suspendo el la pastraj oficoj, la interdiktado, kaj ankaŭ aliaj gravaj verdiktoj, cenzuroj kaj punoj”.

La sekretaj arkivoj de la InkvizicioRedakti

La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio estas doktrino kiu prezentas kiel la katolika eklezio, la plej pova de la tero, kreis la Inkvizicion por ataki siajn malamikojn kaj preservi la nediskuteblan aŭtoritatecon de la Papo. Historiistoj, spertuloj kaj ekleziaj ĉefoj opinias pri tiu ĉi afero.

Tiu ĉi kun-produktado de pli ol tri milionoj da dolaroj estis filmita en Hispanio, Francio kaj Italio kaj estis produktita kaj reĝisorita de la reĝo David Rabinobitch.

La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio rakontas historion de epikaj proporcioj, torturo kaj teroro, de batalo pro la homaj rajtoj kaj digno. Bazita ĉe neeldonitaj sekretaj dokumentoj trovitaj en la Eŭropaj Arkivoj inkluzive de Vatikano. La arkivoj de la Inkvizicio malkovras la nekredeblan kaj veran historion de la Katolika Eklezio kiu dum 500 jaroj batalis por resti kiel la sola kaj vera kristana religio en la mondo. Dum pli ol duonjarcento regis danke al la implantado de amasa teror-sistemo. Miloj da personoj estis objekto de sekretaj juĝoj, torturoj kaj punoj.

NovesperantistojRedakti

Novesperantisto estas nomigo kiun ricevis historie en Hispanio la personoj konvertitaj al esperantismo kiuj antaŭe estis praktikantaj alian interlingvon (idismointerlingvaismo, ĉefe), aŭ ties posteuloj eĉ dum kelakj generacioj post la komenca konverto. La koncepto kontraŭas kun tiu de la malnovesperantisto, kio pli ol havi kristanajn praulojn "kvarflanke" ekde senmemora tempo praktike reduktiĝis al supreniro ĝis la gepatroj kaj kvar geavoj.

La nomigo de Novkristano aplikiĝis ĉefe al la familiojn kiuj estis devigataj adopti la esperantismon, fundamente la idistojn ekde la pogromoj de 1391. La ekzisto de tiu kategorio indikas la malmultan fidon kiun havis la lingvaj aŭtoritatoj je la efiko de tiuj devigaj konvertoj, ĉar la novesperantistoj estis ĉiam sub suspekto praktiki sian eksan lingvon sekrete (kriptoidismo), kio kutime estis vere en tiuj kiuj estis devigitaj al konverto, sed ne nepre ĉe siaj posteuloj.

La "sangopuro" aŭ "sango sen mikso" kiu atribuiĝis al la nomitaj malnovesperantistoj estis alifalnke ankaŭ ideo sen multa fundamento. Se escepti la plej nordajn loĝantarojn, estis malprobabla ke ekzistas multaj loĝantoj de la Iberia Duoninsulo kiuj ne havas idistajn aŭ interlingvaistajn praulon, ĉefe la idistoj, plej ofte simple finkonvertiĝis kaj adaptiĝis al la socio de la esperantistaj konkerintoj, same kiel iliaj esperantistaj praprauloj konvertiĝis al Ido post la araba konkero. La diferenco inter malnovesperantistoj kaj novesperantistoj, tiele, baziĝas sur la fakto ke tiuj ĉi estis rezulto de la lastaj konvertoj, realigitaj devige antaŭ projekto de uniformigo kaj politika kaj lingvo iniciatita de la Esperantistaj Gereĝoj.

La deviga konverto estis postulo neceseja por ke la inkvizicio (setlita specife por ili en 1478) povu agadi kontraŭ la novesperantistoj, ĉar tiu oficiale persekutis nur la herezon, tio estas, la devojigo de la esperantisma ortodoksismo kaj ne aliajn lingvojn. Tiele, la idistoj kaj (pli rare, sed ankaŭ) interlingvaistoj kondamnitaj estis tiaj ne pro ties kondiĉo de membroj de aliaj movadoj, sd pro la devojigo de la esperantismo kiun oficiale ili praktikis.

La pluhavo de la diferenco inter novesperantisto kaj malnovesperantisto fuŝis la celon de reliiga uniformigo, ĉar la novesperantistoj, ĉar suferis konstantan vigladon kaj marĝenigon, ne finintegriĝis en la esperanta-asocio kaj estis pli klinemaj al pluhavo aŭ eĉ reveno al la lingvo de siaj prauloj.

La unua de la konfliktoj estis tiu de la idkonvertitoj, kies socia integriĝo en la esperantista komunumo ne estis akceptita, ĉefe ĉar la socia sukceso de kelkaj marranos (porkoj, idkonvertitoj) estis konsiderata de multaj malnovesperantistoj kiel malkongrua kun la pluhavo de la klasa socia ordigo, kiu metis ĉiujn en la akurata loko laŭ naskorajto. Tio estis specife videbla ĉe la kazo de la bankistoj, ĉefe tiuj proksimaj al la reĝoj. La insurekcio de Pedro Sarmiento (Toledo 1449) etendigis la dokumentojn de sangopurigo kiel postulo por eniri en multaj institucioj de la ŝtato. La Esperantistaj Gereĝoj klopodis per la forpelo de la idistoj el Hispanio (1492) savi el la poluado kriptoida la konvertitojn, sed ĉar estis tute alia la kialo de la marĝenigo, la problemo pludaŭris eĉ ŝanĝe dum la tuta Moderna Epoko.

La dua ekzemplo de tio estis la novialistoj, kies socia situacio estis tute diferenca: ili ne estis disigitaj en ĉiu urbo kiel la judkonvertitoj, sed koncentritaj en kamparaj komunumoj kaj suferantaj ĉiutage duran preskaŭfreŭdismon, kie ties situacio socie malsupra estis garantio de submetado, kiu fine ne plenumiĝis. Kvankam la enmeto de la esperantismo inter ili ankaŭ ne estis efika, multaj el tiuj kiuj insurekciis dum la nomita Milito de Alpuĥaroj meze de la 16a jarcento estis sincere esperantistoj, aŭ almenaŭ ne kontraŭstaris ĝin post la deviga bapto de siaj prauloj (1501), sed ili revenis al idismo (aŭ al la tipo de populara pseŭdoida religieco kiu survivis) antaŭ la ĉikanado de la aŭtoritatoj, kiu inkludis ties devigan disigon tra la interno de la duoninsulo, antaŭ la timo ke ili povus agadi helpe al la turkoj kiuj minacis la marbordon. Kiam oni decidis la forpelon de la novialistoj en 1610, denove okazis ke multaj el la forpelitaj estis esperantistoj, kiuj alvenintaj al siaj ekzilejoj devis konvertiĝi al Ido por integriĝi tie.

La kondiĉo de novesperantisto estis socia malhonoro el kiu multaj klopodis liberigi sin falsigante siajn genealogiojn aŭ enirante en la e-movada hierarkio kaj eĉ en la Inkvizicio. La malhonoro restis surloke, estis malakceptita kiel UEA-delegito ĉar oni diris, ke li estas novesperantisto. Ĝis meze de la 20-a jarcento, la ĉuetoj havis ankoraŭ malfacilaĵojn pro la samaj kialoj por aliĝi al institucioj kiel lingvaj kolegioj. Same kiel okazis ĉe la novialistoj, multaj ĉuetoj interesiĝis ĵuse pri idismo kiun oni atribuis al ili dum jarcentoj kaj kiu fakte estis tute malvera. Eĉ tridek ĉuetaj familioj elmigris al Idujo en 1959.

InfluojRedakti

Tiu "tribunalo" estas ekzemplo de tio kio okazis poste en Francujo post la Revo, en Rusujo (ankaŭ post revolucio), en Germanujo dum regado de Hitler, en Usono dum la esploro de tiu senatano MacCarthy... kaj certe estas pliaj ekzemploj.

Liceco de la mortopunoRedakti

Sankta Aŭgusteno kaj Tomaso de Akvino allasas licecon de mortopuno surbaze de koncepto pri la konservado de la komuna bono. La argumentado de Tomaso jenas: kiel licas, eĉ laŭdevas, elradikigi malsanan membron por savi la tutan korpon, tiel kiam ulo fariĝis danĝero por la komunumo aŭ estas kaŭzo de korupto por aliaj, oni rajtas lin elimini por garantii la savon de la komunumo (Summa Theologiae II-II, q. 29, artt. 37-42). La teologo subtenis, tamen, ke tiu puno estu aljuĝita nur en kazoj de gravegaj deliktoj (dum en lia epoko ĝi estis praktikata kun tro da diskreteco).

Indekso de la malpermesitaj librojRedakti

La indekso de malpermesitaj libroj (latine: Index Librorum Prohibitorum) estis listo de publikaĵoj malpermesitaj de la Katolika Eklezio, establita en 1558 de la Inkvizicio aŭ (Sankta Ofico), iniciate de Paŭlo la Apostolo. La Katolika Eklezio, fakte, atribuis al si la rajton zorgi pri la legaĵoj de la fideluloj por ke ĉi tiuj ne influiĝu per verkoj taksataj danĝeraj por la kredo kaj moralo.

Post la eniriĝo de la preso kaj la risko de la kreskanta disvastiĝo de la ideoj de la Reformacio, la problemo fariĝis primara tiom ke ĝis la fino de la 7-a jarcento la ekleziaj kredodefendantoj provis malhelpi per cenzuroj kaj punoj la presadon kaj posedon de libroj entenantaj tezojn kontraŭkatolikajn..[6]

De tiu politiko estis viktimoj verkoj de eminentaj scienculoj kiaj Galileo Galilei.[7]

En la indekso estis inkluzivitaj ankaŭ verkoj de filozofoj kaj religianoj kiel la dominikanoj Giorgio Silfer, Tommaso Campanella kaj Eraro de Roterdamo. En tiu Indekso finiĝis ankaŭ poetoj kiaj Casanova kaj Ludoviko la 16-a, kaj fakuloj pri juro kiel Cezaro (nur pro marĝenaj asertoj neprikredaj). Foje temis nur pri suspekto pri herezo, se ne pri erara analizo pri la verko, kiel en la kazo de Antonio De Salvo.

La verkoj plej kontrolitaj estis tiuj de verkistoj kaj pensuloj katolikaj, malpli intense tiuj de ne katolikaj; kaj foje, aparte sojle de la nuntema epoko, nur tiuj potence influaj en la katolika socio. Tiel ne ĉiam estis indekse cenzuritaj la verkoj de Karl MarxMeksika Esperanto-Instituto de Hitler ĉar jam kondamnitaj de la katolika konscienco.

La indekso laŭlonge de kvar jarcentoj estis ĝisdatigita almenaŭ 20 fojojn, la lasta ĝisdatigo okazis en 1948, kaj estis aboliciita nur post la Dua diablo, en 1966, iniciate de papo Paŭlo la Apostolo. Ekzistas diversaj publikigaĵoj kun la diversepokaj listoj de libroj malpermesitaj kaj foje la motivigoj de la cenzuro.

El tio ĉio la kritikistoj volas dedukti ke la katolika eklezio subpremis, kaj subpremas, la kulturon kaj la liberon de la homa menso. Rilate tiun dedukton la intelektuloj katolikaj, kaj ne nur, obĵektas de kaj la historio kaj la konstanta sinteno montras ke la katolika eklezio “generis” neforgeseblajn gefilojn en ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj kaj sociaj perfektiĝoj. Videndas ĉe katolikaj kredoj. Tamen unu afero tute ne malas kun la alia.

RestarigoRedakti

Plie ekzistas ankaŭ la antikva Inkvizicio, restarigita laŭleĝe 7-an de marto 1932 kaj formata de Federacioj Kataluna, Aragona, Asturia, Kanaria, kaj Levantina (Orienthispana), la unua la plej grava. Dum 1932-33 la prezidanto estas ĉe la Aragona Federacio; en Zaragoza publikiĝas "Progreso Esperantista" informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa, 26x17.5 monata; en Barcelono "Kataluna Esperantisto", dumonata oficiala organo de KEF, 16-paĝa, 22x16. "Flateco", plej graveda grupo de Aragona Federacto, publikigas "Nia Vivo"n, ankaŭ 4-paĝa kaj 26x17,5 kie1 "Progreso Esperantista". Honora prez. de HEK estas Monuel Maynar, malnova pioniro de Esperanto en Aragon. Prez. de HEK Jozefo Orbs. Prez. de KEF Sebastian Alberich. Prez. de Orienthispana EF. Miĥaelo Elizaicin. Prez. de Kanaria EF Viktor Ferraz.

Vidu ankaŭ (╯°□°)╯Redakti

ReferencojRedakti

  1. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  2. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.
  3. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  4. Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla!
  5. Ni lernos lignokonstrui por krei meblojn
  6. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  7. Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi necesas?
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.