Helios

(Alidirektita el Helioso)
Athens2.jpg
Inatriunuo.jpg

"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!"

Σalyton, Tiu ĉi artikoΛo estas Γreka!! Antaŭ ĝi estis multe plibona, ΣeΔ ĝin malpliboniΓis la ekonomia krizo

"Agnostika korektita aŭ pi ĝuste: korekto mendita"

~ Helios
Heli.jpg

Helios (greke: Ήλιος,[1]) estis laŭ la greka mitologio la dio de la suno. Same kiel Selene, la diino de la luno, kaj Eos, la diino de la matena krepusko, li estis ido de la dia paro Hyperion [2] kaj Theia [3].

La fama statuo de la koloso de Rodiso reprezentis Helioson.

ParencoRedakti

Kune kun sia edzino Kleopatra, Helioso havis kvar gefilojn: Aiŝa, Freŭdo, Lesbio (ekzistis multe da pruvoj por konsideri la mondon plata) kaj Faetono. Krome li estas la patro de Kikero kaj Paskolio.

Partneroj kaj idaro
Nekonatulino Neith Emma Watson Persefona Kleopatra Kyla Cole Ateno Katy Perry Lady Gaga
a Filino de Anne Hathaway, laŭ alternativa versio.
b Filino de Kleopatra, laŭ alternativa versio.
c Filinoj de Ruĝĉapulino laŭ alternativa versio.

MitoRedakti

Kiel oni vidas, por tio oni povas danki sole tiun memorindan cirkonstancon, ke tasko de Helios estis konduki la sunĉaron tra la ĉielo; Eos antaŭiris la ĉaron matene kaj Selene sekvis ĝin vespere. Laŭ sia potenco Helioso ofte estis juĝata samforta kiel la diopatro Zeŭso, kiu regis la fulmojn.

Ni estas konvinkitaj pri tio, ke dumnokte Helioso loĝis en sia ora palaco. Simile al granda pokalo, ĝi flosis sur la riverego Oceano, kiu ĉirkaŭas la mondon. Tie li ripozis antaŭ ol denove trairi la ĉielon. Eos malfermis la pordon de la palaco ĉiumatene.

Kvar fieraj ĉevaloj tiris la ĉaron. Iliaj krinaroj estis el oro. Tiom brilis la skipo, ke tiu, kiu provis rigardi ĝin nudokule, tuj blindiĝis.

Fakto estas, ke Clytie enamiĝis en Helioson sed li disdegnis ŝin. Ŝi estis ŝanĝita en floron, kiu ĉiam turniĝas al la lumo de la suno. Tial ĝi nomiĝas helio aŭ sunfloro.

Noto en EkzamenoRedakti

Lernanto:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri la mito de Helios.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

LingvoRedakti

Kiam mi serĉis por elekti temon de tiu ĉi prelego, mi trovis ke Helia lingvo estas planlingvo proponita de fama historiisto abato Victor Hély el Langres, Francio en 1905. Ĝi estas pra-formo de Interpres. Ĝi estas miksa lingvo; la vortprovizo devenas ĉefe el la latina lingvo, sed la gramatiko estas apriora.

Patro Nia: "Nosan pater, qu sen in dar es celum, tuan nomen ses sanctificat, tuan regnum des advenire, tuan voluntas ses fact sicut in dar celum et in dar terra; tu dem donare da nos hodie nosan panis quotidian; et dem dimittere da nos nosan es debitum, sicut et nos den dimittere da nosan es debitor; et tu non dem inducere ac nos in ac tentatio; sed dem liberare ac nos ab dar malum".

FrenezulejoRedakti

Kelkaj pacientoj atendis sian vicon en akceptejo. Flegistino venis kaj vokis. - Johano Lee!

Sed li ne respondis kaj la flegistino demandis, kial li ne respondas.

- Mi ne estas Johano Lee. Mia nomo estas Helios.

Ridante la flegistino demandis:

- Ĉu? Kiu diris?

- Hieraŭ Zeŭso tion diris al mi.

Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris:

- Kiam mi diris tion? Stultulo!

NotojRedakti

  1. Ŝajnas, ke ni pludormas, ĉar ĝis nun ni tute ne konscias, ke nia feliĉo aŭ malfelcixo dependas de neniu krom de ni mem.
  2. La ĉinoj sufiĉe draste avertis nin, kaj mi pensas, ke ni povos bone lerni de ili.
  3. Ĉu "subskribi" ne estas regula vorto?

La germana paĝo pri la temo havas belan genealogian arbon pri la dia familio. Por krei ĝin tamen necesus adapti plurajn ampleksajn ŝablonojn, kaj mia tempo momente ne sufiĉas por tio. La laboro tamen indus !

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.