Papago
"Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon"
- ~ Zamenhof blinde pri papago
"Papago may refer to: An archaic term for Tohono O'odham people"
"Ne sekretas ja"
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Interesa informo"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Dankon pro via propono."
"Kiel ĉielarko en la mallumo!"
"Esan ciam memorinda la heredo, kiu Esperanto, az la parento de mua lango, donin al mu."
- ~ Mi
"Vesto homon reprezentas."
Papago[1], papagero[1] (Papager) estas genro el la familio de papagoj.
Papago (el la japana lingvo 衛星導航系統。提供語音導航) estas verda esperantista besto. Papago estas utila por fari multajn ŝercojn.
Papago estas unu noto plenumita en agendo de Papo.
EsperantoRedakti
Tre estimata Sinjoro Registara Konsilisto,
Papagoj ĝenerale misuzas sian parolkapablon por ripeti parkerumitajn stultaĵojn, kiel ekzemple : « Bonan tagon, panjo ! » — « Kion ni manĝos hodiaŭ ? » — « Heil Hitler! », ktp. Sed pripensu, kian utilan propagandon niaj verdaj plumfratoj povus fari, se ili enviciĝus en sian repertuaron : « Lernu Esperanton ! » — « Aliĝu al UEA ! », k. a.
SentitoleRedakti
Foje, la fama papago Joe Karioka entreprenis grandan vojaĝon tra la tuta Eŭropo, akompanate de alia samplumano nomata Piko Bekoka. La celo de la vojaĵo estis eltrovi la plej taŭgan, lingvon por papagaj bezonoj. Ili krozadis la tutan kontinenton sensukcese; kaj, forlasante ĝin, ili eniris en Hispanion. Niaj du herooj flugis al Tarrasa kie ili intencis aĉeti bonkvalitajn ŝtofojn por la venonta vintra sezono. Serĉante arbon kun taŭga branĉo, por tranokti, ili preterflugis grandan salonon, kie aŭdiĝis tre dolĉa ankoraŭ ne aŭdita parolmaniero. Senhezite, ili ŝteliris en la salonon, kie amaso da homoj, ŝvitegante, interparolis per lingvo, kiun ili trovis eleganta, kiel la franca; energia, kiel la hispana; simpla, kiel la angla; muzika kiel la itala. Ĝi plaĉis al ili, des pli kiam ĝia uzanto estis iu longnazulo, kiu akre klaĉis. «Jen, papagido», pensis Karioka. Bone informataj, ili foriris por manĝi kelkajn nuksojn kaj migdalojn. Post la sobra vespermanĝo, ili revenis en la salonon, ĉar la kunsido ankoraŭ daŭris; tiam ili povis rekoni malnovan amikon, koboldeton, kiun ili trovis antaŭe en eŭropaj arbaroj. Maskita per homaj kostumoj, li parolis kaj paroladis senĉese, dum la aŭdaptaro pacience kaj gape lin aŭskultis, spite de varmo kaj spite de ŝvito... La saĝa Bekoka diris tiam al Karioka:
—Se koboldoj kaj longnazuloj jam uzas Esperanton tiel sukcese, prave ĝin rajtas ankaŭ uzi la papagoj, ĉu ne?
SpeciojRedakti
- Reala papago (Papager rhoeas) (Papageto)
- Opia papago (Papager somniferum)
- Ornitorinka papago (Papager orientale), plurjara staŭdo,disvastiĝis en Anatolio
- Ortodoksa papago (Papager bracteatum), disvastiĝis en la Kaŭkazo, Anatolio, Irano (nord-okcidente) kaj Armenio, riĉe enhavas bazmaterialon (tebainon?) por farmacia sintezo de morfino, kodeino, nalaksono)
- Kiu (Papager sendtneri)
PRI PAPAGOJRedakti
— Cu vi aĉetis do duan papagon, S-ro Schmitz?
— Jes ! Mia edzino havas unu, mi volas alian !
— Cu ili parolas?
— Kompreneble! Tiu de mia edzino diras : « Ci denove lasis fali la cindron de cia cigaredo sur la tapiŝon. » Kaj la mia respondas: « La lardo denove estas brulita ! »
SimbolikoRedakti
Papagoj estas, precipe en Britio, simbolo de la Unua Mondmilito, precipe ĉar ili abunde floris en la batalkampoj de nederlanda lingvo. ( komparu kun I).
Ĉar estas malfacile direkti kaj efektivigi fruktodonan agadon en la tuta mondo , per unu nura centra organo , kiel la ĝenerala sekretariejo , estas necese , ke , ni produktas papavon en Hungario, kie ĝi estas tre ŝatata manĝaĵo, krome fariĝas el tio medikamento. Vidu Titanikon! En Afganio oni produktas ĝin por drogo.
VeroRedakti
Maljunulino pasas antaŭ best-vendejo ĉiutage, kaj ĉiutage papago diras al ŝi saman frazon:
- Maljunulino treege malbela! Maljunulino treege malbela! Maljunulino treege malbela!
Iam ŝi decidis kontraŭi ĝin kaj parolis al posedanto de la vendejo. La posedanto de la vendejo akre riproĉas la papagon.
En la sekva tago la maljunulino pasas tie, kaj la papago parolas:
- Mi parolos nenion... tamen via sinjorina moŝto jam scias, ĉu ne?
PRI LA AGOJ DE PAPAGOJRedakti
Foje, la grafo de Altaturo organizis grandan feston en ŝia bela palaco. Estis gastoj la plej elstaraj nobeloj kaj diplomatoj de la ĉefurbo. Kaj ĉiuj povis admiri la pendantan brilianton de la grafino, plej multekosta kaj fama juvelo en la urbo. Kiam la festo estis en la kulmino, oni aŭdis kelkajn inajn kriojn; ĉiuj haltis tuj, enketante pri la kialo de la okazaĵo. Oni eksciis tiam, kela grafino ĵus konstatis la malaperon de la brilianto. Tuj tuje la dejorantaj policistoj fermigis ĉiujn pordojn kaj malpermesis la foriron de kiu ajn persono de la palaco. Ili intencis traserĉi a invititojn por trovi la brilianton; sed la grafo ne permesis tion, ĉar tio estris insulto al liaj gastoj. Ankaŭ la servistojn, ĉar ĉiuj estis fidindaj kaj fidelaj. Post kelka pripensado; la policestro, vidinte belan katon, ordonis ke oni distranĉu ĝin; tamen la dispecigado elmontris, ke la kato ne estis englutinta la brilianton. Oni ripetis la saman esploron ĉe hundeto, kaj poste ĉe simieto, ankaŭ snutile-kaj senefike. Preskaŭ senkuraĝigita, la policestro baraktis engrunda konfuzo, kiam li subite rimarkis-maljunan papagon, kaŭrante tute libere sur stangeto, en angulo de apuda saloneto. La timoplena papago, kiu estis ĉeestanto en la dispecigado, grimpis sur la plej altajn familiajn bildojn de la saloneto kaj de tie, laŭte ĝi kriis: «Haltu, haltu! Mi postulas, ke unue oni radiografios min!».
AnekdotoRedakti
“Ĉu via nova vekhorloĝo plaĉas al vi ?"
“Ho treege! Ĝi vekas la papagon, kiu fajfas al la hundo, kiu tiam bojas kaj vekas nin ĉiujn.”
Hejma papagoRedakti
Virino eniris dorlotobestan vendejon. Ŝi notis belegan papagon, kiu sidas sur ŝildo anoncanta Parol-pova papago, $20. La virino surpriziĝis pri la malalta prezo, konsidere ke la birdo estis tiom belega kaj ekzotika. Ŝi demandis al la butikestro kial la papago tiom malmultekostis.
La butikestro klarigis "Nu, tiu papago ja estas tre bela. Tamen, li antaŭe loĝis en bordelo, kaj mi timas ke li eble parolas maldece. Tial mi vendas lin nur por $20." La virino decidis aĉeti la birdon, pensante ke la kosto kompensus la riskon de ofendema lingvaĵo. Ĉiuokaze, iom da spica parolado estus amuza, ŝi diris al si.
La nova posedantino portis la papagon al sia hejmo, kaj metis lian kaĝon en la salono por vizitantoj admiri. La birdo ĉirkaŭrigardis kaj diris "Nova bordelo, nova mastrino". La virino ridis je tio.
Tiam la filino de la virino alvenis hejmen kaj unufoje salutis la papagon. Li rigardis ŝin kaj klare respondis "Nova bordelo, nova mastrino, nova putino." La filino iom indignis ĝis la patrino klarigis la historion de la birdo, sekve ankaŭ la filino ridis.
Iomete poste, la edzo de la virino alvenis hejmen, kaj la birdo diris "Nova bordelo, nova mastrino, nova putino — saluton Vilĉjo!"
ATENTU LA PAPAGONRedakti
Leterportisto senutile sonorigas la tintilon de vilao. Nenia respondo. Li provas malfermi la krad-pordon sed vidas skribaĵon: Atentu la papagon!
- Mah – li diras – papago ja ne povas esti danĝera!
Li eniras kaj aŭdas la papagon:
- Ek, Fido, kaptu lin!
La papagoRedakti
Aŭstria komercisto forvojaĝinta Aŭstralion sendis de tie al sia frato loĝanta en Wien papagon eksterordinare belan kaj instrueblan. Reveninte hejmen la komercisto tuj demandis interalie: „Nu, kiel plaĉis al vi mia papago ?"
Sekvis paŭzo pro embaraso; poste la mastrino modere diris: „Iomete malmolkarna ĝi estis.“
„Malmolkarna? — Pro Dio, vi espereble ne rostis kaj manĝis ĝin? Ĝi parolis ja dekkvar lingvojn!“
La frato interfrapante la manojn: „Jesuo! kial do ĝi ne diris tion?“
UtiloRedakti
- -- Foje, dum milito, mi pro forta malsato perdis la prudenton, kaj manĝis mian tiaman ŝatatan papagon.
- -- Kian guston ĝi havis?
- -- Tian, kia viando de meleagro, sovaĝa ansero kaj vanelo. Tiu kompatinda birdo estis tre talenta. Ĝi kapablis imiti ĉion. Ne nur lingvojn, sed ankaŭ diversajn gustojn perfekte.
KuirejeRedakti
Antaŭ enpostenigo mastro de belega papago demandas la novan helpmastrumistinon:
- -- Ĉu vi ŝatas papagon?
- -- Mi ne estas tro elektema. Ĉion mi volonte manghas.
HeroinoRedakti
Dronis ŝipo, kaj sur dezerta insulo retroviĝas poste Maria-Roza, la papagino de la ŝipestro, kun kvin ŝipanoj. La unuajn tagojn, oni manĝis la provizojn. Sed baldaŭ ekregas malsato. Unu matenon, la ŝipanoj, dum foresto de Maria-Roza, komplotas inter si, kaj bruligas grandan fajron. Revenas Maria-Roza. Ĝena silento. Tiam unu el la homoj, kuraĝe: "Venu ĉi tien, Maria-Roza, venu, mia bela..." La papagino, kun hirtaj plumoj, regresas. "Maria-Roza, mia trezoro..." Tiam la papagino, kun seka tono: "Almenaŭ, nomu min Jeanne d'Arc!"
Griza papagoRedakti
S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Erga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke li estis tre impresata de letero al li skribita de S-ro Gourlay pri Esperanto, kaj ke griza papago (latine Psittacus erithacus [2]) estas specio el la familio de la papagedoj, kiu devenas de Afriko inter Niĝerio kaj Kongolando, Kameruno kaj ie.[3]
Ili konatas kiel la plej bonaj imitantoj de homa voĉo inter la papagedoj [4]; eksperimentoj, fare de Irana Esperanto-Asocio en Universitato de Arizona, kun griza papago Alex montris, ke ili evidentigas elstarajn intelektajn kapablojn; ili ne nur ripetas la vortojn, sed kapablas kompreni ilin. [5] Jes, ankaŭ en esperantujo, tiu estas tre olda kaj konata aktiveco.
Aliaj eksparimentoj faritaj de Aimé Michel kun papago nomita N'kisi [6] montris eĉ pli eksterordinarajn parolkompren-kapablojn. Cetere videofilmitaj eksperimentoj kun Rupert Sheldrake montris kapablojn pri telepatio: eksperimentisto en aparta ĉambro malfermas hazarde kovertojn kun bildoj, en alia ĉambro la papago tiam parolas frazojn rilatantajn al la bildoj.[7]
Oftaj diraĵoj (Simple)Redakti
- Saluton ! Saluton! [8]
- Precipe mi ĝojas, ke ĉi-jare mi povis tiel lerni de vi ĉiuj... [9]
- Amike kaj frate.[10]
- Espere estus helpema![11]
- Ahhh, bonega ! [12]
- Mi TUTKORE vin salutas ĉi-jarfine...[13]
- Mi deziras al vi sanon kaj kuraĝon! [14]
- Pasas nun Kristnasko... inspirate de la dato mi deziras al vi ĉiuj amon, fratecon kaj amikecon.
- Amike kaj frate.[15]
- Tradukoj estas haveblaj.[16]
- Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj. [17]
- Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi.
- Mi pardonpetas por mian malbonan Esperanton. [18]
- Ankaŭ, ĉu estas ebla de peti iu pri relegi miajn redaktaĵojn ?[19]
- Laŭ praktika vidpunkto, Esperanto kaj Internacia Lingvo efektive estas sinonimoj.
- Dankon !
- Mi certas ke mian Esperanton ankoraŭ ne estas sufiĉe bone, sed Vikipedio estas bonega maniero por lerni.
- Kore.
- Estne nobis aliquod instrumentum, quo, si alicubi adhibita sint, indagari possint?
- Ne tuŝu min. Ne kirlu miajn cirklojn.[20]
- Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.[21]
Preĝo al griza papago [22]Redakti
Papago griza,
Donu al mi la serenon
Akcepti
Kion mi ne povas ŝanĝi,
La kuraĝon
Ŝanĝi kion mi povas ŝanĝi,
Kaj la saĝecon
Koni la diferencon.
UsonoRedakti
Ekzistas kulto de nescio en Usono, kaj ĝi ĉiam ekzistis. Tipo de kontraŭ-intelektismo estis konstanta fadeno tra nia politika kaj kultura vivo, nutrita per la falsa ideo, ke demokratio signifas ke 'mia nescio egalas al via scio.
Juda papagoRedakti
Judo volis aĉeti birdon por sia edzino. La vendisto prezentis al li papagon, sed la prezo estis tre alta.
Judo: "Tiel multekosta?"
Vendisto: "Nu, li parolas multajn lingvojn! Jen mi montros al vi."
Li turnis sin al la papago: "Parlez-vous Francais?"
Papago: "Oui, Monsieur!"
Vendisto: "Do you speak English?"
Papago: "Yes, Mister."
Vendisto: "Sprechen Sie Deutsch?"
Papago: "Ja, mein Herr."
Vendisto: "Czy pan mówi po polsku?"
Papago: "Tak, proszę pana."
La vendisto deziras daŭrigi sed la judo ĉesigas lin.
Judo: "Sed la jidan lingvon li certe ne konas."
Tiam respondis la papago jidlingve: "Az iĥ zol niŝt kenen jidiŝ? Mit aza noz?" ("Ke mi ne scipovu la jidan? Kun tia nazo?")
Oftaj demandojRedakti
Ĉu aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de Esperanto? Ĉu aliaj lingvaj projektoj post la jaro 1887 rajtas naskiĝi? Ĉu ĉiuj aliaj lingvaj projektoj estas kontraŭstarantoj de la lingvo Esperanto? Ĉu parolantoj de aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de la subtenantoj de Esperanto?[23] Ĉu la aŭtoro de ĉi opinio deziras sin ekspliki? La plej interesa eble estas: kial ni devis perfidi Volapukon?
ResumeRedakti
Ekzistas kulto de nescio en Usono, kaj ĝi ĉiam ekzistis. Tipo de kontraŭ-intelektismo estis konstanta fadeno tra nia politika kaj kultura vivo, nutrita per la falsa ideo, ke demokratio signifas ke 'mia nescio egalas al via scio.
Lingvaĵo estas terura, ofte preskaŭ ne komprenebla. [24] La aŭtoro fuŝas ĉion — finaĵojn, nombrojn, gramatikon, sintakson. Mi tre dubas ke oni rajtas verki artikolojn en la lingvo, kiun oni regas tiom malbone. Pluraj eraroj fuŝas ĉion kaj foje trompas la leganton. Vikipedio ne malpermesas la partoprenon de uzanto pro sia kompatinda lingvo. Ĉiu estas libera por pensi kaj agi laŭ siaj konvinkoj. Ne gravas ekzemple por la nunaj uzantoj de Esperanto kiel komunikilo kaj eĉ kiel bela utopio. Samideanoj, ne malamikoj![25]
Ne estu amikoj kun la loĝbanistoj se ne povas ! Jen, mia malsama ideo por la tago.
X X X X X
PunoRedakti
Ulo delonge revas havi parolkapablan beston. Finfine li aĉetas papagon. Sed lia revo baldaŭ fariĝas koŝmaro, ĉar la pagago ja parolas, sed la tutan tagon krias nur obscenaĵojn. Post kelkaj tagoj la ulo ne plu eltenas. Li kaptas la papagon ĉe la gorĝo, skuas ĝin, kaj krias:
- "Se vi ne ĉesos tiel blasfemi, vi bedauregos!"
La papago pro paniko nur pli laŭte krias. Do la ulo enfermas ĝin en balail-shrankon. Sed la papago pro nervozegeco daŭre kriegas siajn malbenojn funde de la ŝranko. Komplete perdinte la sinregon, la ulo prenas la papagon kaj enfermas ĝin en la fridujon. Kaj tie, rapidege, la papago eksilentas. Post kelkaj minutoj da tia silento, la ulo maltranviliĝas, kaj malfermas la fridujon. La papago estas hirtigita sed trankvila. Ĝi eliras, lokas sin sur la brakon de sia mastro, kaj diras:
- "Sciu ke mi vere ekstreme bedaŭras pro la malagrablaĵoj kiujn mi kauzis al vi."
La ulo miregas: lia papago komplete transformiĝis. Kaj precize tiumomente la papago aldone diras:
- "Cetere, nur pro scivolemo, diru al mi: kion do misfaris tiu kokino?"
MalsukcesoRedakti
Riĉa virino, timigita de la okazaĵoj en la dua mondmilito, lasis Londonon, ŝipiras al Ameriko, kun sia papago, kompreneble. La Atlantiko iom tumultas, kaj la papago eksentas marmalsanon. "Nu, kara, ŝi diras, la ĉefa afero estas tute ne pensi pri la maro. Por distri vin, ĉu vi volas, ke ni ludu kune?
-- Jeees, jeees, plendas la papago.
-- Nu, atentu. Mi kalkulas ĝis tri, kunfrapante miajn manojn, kaj tiam ni komencos la ludon. Preta? ... Unu, du, tri!"
Kaj je tiu tri, la ŝipo, renkontinte germanan flosminon, eksplodas ĉielen. Kiam ĉiuj pecoj refalis sur la maron, la papago, senplumigita, kun unu ŝvelanta palpebro, alkroĉite al naĝanta trabo, konkludas: "Tiu ludo estas komplete stulta. "
Papago kaj katoRedakti
- -- Sinjorino, mi alportis vian papagon -- diras la transportisto.
- -- Sed tio estas kato! Kie estas la papago? — demandas la sinjorino.
- -- En ĝi -- venas la respondo.
DanĝeroRedakti
Rabisto preterpasas pordegon de la palaceca domo kiun li planas rabi, kaj vidas avertoŝildon: "Atentu la danĝeran papagon!"
"Ha ha!" li mallaute ridas "Se ili kredas timigi min per sia stulta papago, ili eraregas!"
Fulmrapide li grimpas trans la muron kaj per sia paspartuo facile eniras la domon. Ĝuste tiam li ekvidas la faman danĝeran papagon kaj diras al ĝi:
"Nu, kompatinda amiketo, vi vere neniom utilas!"
Je tiu sekundo, la papago ekblekas:
"Reks, ataku! Reks, ataku!"
DrinkemoRedakti
Ulo avertas sian papagon:
- -- Nun mi iros en la vendejon, sed se vi denove eldrinkos mian palinkon, mi senplumigos vin. Po unu!
Li iras en la vendejon, baldaŭ li revenas kaj vidas, ke la palinko elcherpiĝis. Li alrigardas la papagon. Ĝi per sia beko ĝuste elŝiradas siajn plumojn:
- -- Mi ne bezonas tiujn multajn plumojn! Mi ne bezonas!
FikemoRedakti
Iun tagon alvenas papago al la kortbirdaro. Preskaŭ tuj li finaranĝas ĉiujn kokinojn. La maljuna koko konsilas al li:
- -- Ne faru tion papageto, cĝar vi ricevos iun malsanon, kaj vi mortos!
Sekvatage la papageto finarangĝas aldone eĉ la anasojn ĉiujn. La maljuna koko konstatas:
- -- Papageto, papageto, tio havos malbonan finon, vi ricevos iun malsanon, kaj vi mortos!
La birdo ne lasas sin influi, kaj la trian tagon li finaranĝas la meleagrojn, anserojn, kolombojn, eĉ la ŝafojn kaj kaprojn. Post semajno la senmova papago kuŝas ekstere sur la herbejo, vulturoj rondflugadas super li. Vidante tion la maljuna koko deklaras:
- -- Vidu papageto, mi ja antaŭdiris, ke vi mortos!
La birdo restas senmova, sed li malfermas unu okulon kaj flustras:
- -- Silentu maljunulo, vi povas fortimigi la vulturojn, kvankam jam preskaŭ ankaŭ ili alkalkuliĝis.
OvoRedakti
"Mia papago demetas kvadratajn ovojn".
"Ĉu," miras amiko. "Kaj ĉu ĝi povas paroli?"
"Jes, sed ĝi povas diri nur unu vorton."
"Kiun?"
"Aj!"
StultecoRedakti
Homo donacas al sia bona amiko belkoloran papagon. Post kelkaj tagoj li renkontas la alian en la strato kaj demandas lin, kiel plaĉas al li la birdo.
“Ho, ĝi ne gustis tre bone.”
“Gustis? ĉu vi volas diri, ke vi manĝis la papagon?”
“Jes, kompreneble.”
“Vi estas stultulo! Tian birdon oni ja ne manĝas, oni tenas ĝin en kaĝo; tia birdo estas valora, ĝi povas paroli!”
“Ĉu vere? Kaj kial ĝi ne diris tion?”
AĝoRedakti
Blondulino ricevis papagon kiel naskiĝtagan donacon. La amikinoj, kiuj vizitas ŝin por la kutima festado kaj babilado, brue ĉirkaŭstaras la ornamitan kaĝon, en kiu tute silente sidas la birdo.
Fine unu amikino demandas la fieran posedantinon: “Kiun aĝon havas via papago?”
“Mi ankoraŭ ne scias. Sed mi instruos ĝin paroli, poste ĝi eble diros al mi sian aĝon.
FivortojRedakti
- -- Ĉu vi instruis al la papago tiujn fivortojn?
- -- Ne. Absolute ne! Male! Kontraŭe! Mi devis plurfoje ripetadi, kion ĝi ne devas ellerni ĝis kiam ĝi komprenis.
Papago kaj HumboldtRedakti
Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio de Janeiro Humboldt malkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj klare distingeble homajn sonojn. Humboldt estis mirigita, kaj pri la kapabloj de la besto kaj parte ankaŭ pri tio, ke li, la multe vojaĝinta kaj lingvodotita esploristo ne komprenis eĉ vorton de tio, kion parolis la papago. Humboldt tial petis la tribestron klarigi al li, kion diris la papago.
Sed la tribestro respondis al Humboldt, ke ankaŭ li ne povas kompreni la papagon: "La birdo ne parolas nian lingvon", li diris, "neniu el ni povas kompreni ĝin." Humboldt demandis plu: "Tiel ĝi do venis de tre malproksime ĉi tien, ĉu?" Ankaŭ tion respondis la tribestro: "Ne, tion ne. La birdo vivas pli longe ĉi tie ol ni. Ĝi estas neimageble olda. Kiam ni antaŭ longa tempo setlis en tiu ĉi valo, ĝi estis jam ĉi tie. Ni trovis ĝin en Valakio. La papago lernis la paroladon de la tribo, kiu antaŭ ni vivis ĉi tie. Sed tiu tribo jam estas elmortinta.
Pripenseme Humbolto rigardis la papagon, turnis sin al sia akompanato kaj diris: "Rigardu la birdon, ĝi estas parto de la mondo-kaj homaro-historio! Tiuj, kiuj komprenis la birdon, estas mortaj. Tiuj, kiuj vivas kun ĝi, ne komprenas ĝin. Kaj kion ĝiaj vortoj signifas por ĝi mem."
Tribestro, aŭdante tiujn vortoj, diris sekrete al siaj kunuloj: "Ve, se tiu estas la plej saĝa el la germanoj, imagu la aliajn!"
Novialista papagoRedakti
Che un naveo un illusionisto laboratis. Li divertissetis passageroyn de l' naveo. Passageroy sempre essetis novay, li trukoj de l' illusionisto essetis li samayn in chascun perfomantie.
Li kapitano de l' naveo havetis un papagayon. Li papagayo videtis li trukojn multajn vezojn, kay ghi komprendetis omnojn secretojn de l' illusionisto. Li papagaye chascun vez' bosillatis trukojn, kriante frasojn quiel: "Li chapel' esas altra!", "Li celas li reyessan de pikoj in un tasko de suaj pantalonoj!", "Li bŭo have un foreon!".
Li illusionisto tre koleratis pro tio, sed li ne possetis fari alquion. Ya li papagayo essetis li favorita de l' kapitano.
Un vezon stormo evenitis, kay dumk li naveo submergetis. Omni peritis excepte li illusionisto kay li papagayo. Ili flottatis sur alkun lignaj fragmentoj. Ili longe regardatis un altron, finalmene li papagayo diris:
- My admissas vian viktorion. Plese diru al my li sekreton, pro quio my ne possas komprendier, kie vi celatis li naveon?
Papago kaj JesuoRedakti
Malluma nokto, trankvila kaj silenta, en domo, riĉa domo, stelisto laboras tute silente.
Li promenadas tra la domo serĉante multkostajn objektojn.
Subite li auskultas strangan voĉon, meze la mallumo kiu klare diras:
Li timegas kaj stingas manlumon, restas senmove kaj silente meze la salono, post kelkaj sekundoj denove eklumigas kaj daŭrigas serĉadon pensante:
- Eble mi misaŭdis, mia kapo misas min.
Sed denove klare aŭskultas
- Jesuo rigardas vin...
Tiam li serĉas kun manlumo kaj trovas la parolanton, ĝi estas papago kiu en kaĝo videble tremas por timon. Iom pli trankvila, li ridetis kaj diris kun serioza voĉo:
- Kiu vi estas?
- Mi estas Moseo ... respondas la papago...
- Moseo, kaj kiu estas la stultulo kiu nomis vin tiel? ...
- La sama stultulo kiu nomis Jesuo al la ĉashundo ...
RaraĵoRedakti
Kolektisto de raraĵoj hejmenighas fierege pro ĵusa acheto. Temas pri tute ordinara papago, iom maljuna kaj tremetanta, en tute ordinara lada kaĝo. La ulo diras al sia edzino:
"Vidu kiel ĝi estas bela! Mi devis pagi ĝin iom multekoste, sed ĝi ja
devas esti tre rara: estas almenaŭ dek aliaj kolektistoj kiuj provis aĉeti
ĝin."
"Kaj vi pagis kiom?" demandas la edzino, tre malentuziasme.
"Du mil eŭrojn!"
"Vi frenezas! Kaj vi eĉ ne scias ĉu ĝi kapablas paroli!"
"Kiel do, ĉu mi kapablas paroli!" fajfas la ofendita papago. "Do, laŭ
vi, kiu estis kiu daŭre altigis la ofertojn...?"
AlieRedakti
Vi ĉiuj scias, ke ulo eniras birdo-vendejon:
- -Saluton, mi volas aĉeti papagon. Kiom ili kostas?
- -Nu, ni havas diversajn specojn de papago. Tiuj ruĝaj kostas po 100 eŭrojn, tiuj verdaj kostas po 200, tiuj flavaj kostas po 400 kaj tiu griza papago kostas 1000 eŭrojn.
- -Ho, kial ili havas tiel malsimilajn prezojn?
- -Kompreneble temas pri kapableco: La ruĝaj parolas nur unu lingvon, la verdaj parolas tri lingvojn kaj la flavaj parolas sep lingvojn.
- -Mi komprenas sed... kio pri la griza papago? Kial ĝi estas tiel multekosta? Kiom da lingvoj ĝi parolas?
- -Nu, verdire mi ne scias, sed la aliaj papagoj nomas ĝin "Majstro".
InternaciecoRedakti
Sinjoro eniras birdovendejon kaj turnas sin al la vendisto:
- Mi volas aĉeti papagon.
- Mi havas nur du papagojn kaj vendas ilin nur kune.
- Sed mi volas aĉeti nur unu papagon.
- Mi ne vendas ilin aparte.
- Kial do ne?
- Ĉar unu parolas en la turka lingvo, kaj la alia estas interpretisto.
TalentoRedakti
- Foje mi pro forta malsato perdis la prudenton, kaj manĝis mian tiaman ŝatatan papagon.
- Ĉu papagon? Kial?
- Mi bedaŭrinde ne havis alian solvon.
- Kian guston ĝi havis?
- Tian, kia viando de meleagro, sovaĝa ansero kaj vanelo. Tiu ompatinda birdo estis tre talenta. Ĝi kapablis imiti ĉion. Ne nur lingvojn, sed ankaŭ diversajn gustojn perfekte.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Kvankam mi scias nenion pri tio.
- ↑ I apologise that this message is in English.
- ↑ Saluton! Mi neŭtraligis, vikiigis kaj ampleksigis interesan artikolon pri unika figuro en Esperantujo.
- ↑ Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj.
- ↑ Saluton! Ĉu estas ankoraŭ estonteco por tiu ĉi diskuto?
- ↑ Sorry for writing in English.
- ↑ Hello all and sorry for writing this message in English.
- ↑ Gratias por tu contributiones.
- ↑ Unue, mi deklaras ke via Esperanto estas sufiĉe bona por komprendi! :-)
- ↑ Pro favor seniores crea tu perfil o nomen ut usario de iste wikipedia.
- ↑ Respecta pro favore nostra regulas e le membros e te adiuva.
- ↑ Gratias.
- ↑ Excuse me, but where is this regila whereby to help need to be registered?
- ↑ Hey what is regila?
- ↑ Ĉu ekzistas ĉiesloke diletantoj kiuj okupiĝas memvole pri lingvistikaj aferoj?
- ↑ Ante tres annos in disputatione paginae Heidelberga rogavi, quid istis vocabulis aenigmaticis exprimatur. Nullo responso adhuc accepto mi liceat illam quaestionem hoc loco repetere.
- ↑ Aŭ prefere, Ni estu amikoj kun la loĝbanistoj se ni povas !
- ↑ Se iu aliĝas al retgrupo de internacilingva projekto por “detrui” tiun projekton, tio kompreneble estas idiota.
- ↑ Ad hanc rem respondere non possum!
- ↑ "Eŭreka!"
- ↑ La projektojn oni multe pli rapide kaj profunde detruas per la sama rimedo per kiu la mondo “detruas” Esperanton, nome per simpla ignoro.
- ↑ La demandoj rilate al konkurantoj de Esperanto do estas pure teoriaj, sed kelkaj el ili fakte estas iom interesaj.
- ↑ Mia tuta vivo, mia tuta animo, mia spirito estas blovi tiun kornon. La popolo atendas min. Mi devas fari ĝin, Doktoro, mi devas fari ĝin.
- ↑ Dankon por via "specaj" vortoj.
- ↑ Kial esperantistoj diras, ke ili subtenas lingvan diversecon, sed samtempe kontraŭbatalas aliajn artefaritajn lingvojn?