Greka lingvo
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"Jes ja, ami la malamikon. Tamen diri al li la veron"
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Imbracios amical"
"Strangajho! Vera strangajho!"
- ~ h-sistemisto pri ĉi tiu artikolo
"Ho, malgaja Esperanto!"
- ~ iu
Εσπεράντο εstαs αnτικυα grεκα lιngυο. Αnταŭ lα fαlο dε Βαbεlα τurο ĉιuj ραrοlιs εsρεrαnτοn τιε. Ροsτε, ρrο dια mαlβεnο, grεκοj κrειs nουαn lιngυοn, sρεcοn dε Ιdο, sεd εsτιs mulταj rεfοrmεmulοj τιε. Τιuj rεfοrmεmulοj, ĉιuj "sαĝαj" fιlοzοfοj, dεcιdιs εnκοnduκι nουαjn ŝαnĝοjn εn τιun Ιdοn. Ιlι ρεnsιs κε nur du καzοj nε εsτιs sufιĉε κlαrαj, ρrο τιο, κrειs αlιαn. Ιlι ρεnsιs κε ĉαρεlιταj lιτεrοj nε εsτιs sufιĉε ιnτεrnαcια, sεd κε lατιnα αlfαβετο εsτιs τrο mαlβεlα, sεκυε, ιlι κrειs nουαn αlfαβετοn, lα grεκαn αlfαβετοn, fιnfιnε, ιlι κrειs nουαjn υεrβοjn, nουαjn grαmατικαĵοjn. Fιnfιnε, αnταŭ lα fαlο dε Βαβεlα τurο ιlι jαm nε κοmρrεnιs αlιαjn hοmοjn, κιujn ιlι nοmιs "βαrβαrulοj".
Παρακαλώ μη διστάσετε να στείλετε μύνημα χρησιμοποιώντας το κουτί κάτω για να μας δώσετε περισσότερες λεπτομέρειες ...
HistorioRedakti
Karaj amiketoj:
Nu! La moderna greka estis kreita de Aleksandro la Granda kiel zona planlingvo inter la iona, la doria, kaj la eola grekaj lingvoj. Poste la parolantoj eknomis ĝin "la roma," por ke malamikaj barbaroj invadu Italion anstataŭ Grekion. Kelkaj entuziasmuloj eĉ releksigis la grekan per latina vortaro. La plano unue sukcesis kaj tial la Bizanca Imperio daŭris pli longe ol la romia, sed finfine la grekoj konkeriĝis kaj devis ŝanĝi la nomon por laŭi kreskantan modaĵon, la naciismon. La releksigitan formon oni hodiaŭ konas kiel la rumana lingvo.
InferoRedakti
Karaj argentinaj esperantistoj,
Je mia vekiĝo tiun matenon mi sentis en la atmosfero ke UNU MATENON (mi ripetas, “laŭ mi”) malgranda kokido diris: La Greka lingvo iel rilatas al infero.
Dialektoj (그랬어어)Redakti
Al niaj legantoj!
Ho, kia tre mizera spektaklo aperas en la tutmonda scenejo:
En la komenco la greka ne estis unu lingvo sed pluraj, kvankam oni plej multe studas la atikan, ĉar oni estas maldiligenta kaj ne volas lerni lingvon tro malsimilan al postaj grekaj lingvoj.
KojneoRedakti
S-roj inspektoroj lernejaj, direktoroj kaj instruistoj.
Kiam mi serĉis por elekti temon de tiu ĉi prelego, mi trovis ke ni certe supozas, ke 300 jaroj antaŭ Kristo, helenigita juda okulkuracisto el Makedonio, Aleksandro la Granda, kreis interhelenan normon, Kojneon, por unuigi la grekojn. Kvankam ĝi ne bone funkciis tiucele, Romio tamen poste unuigis la grekojn konkere kaj proprigis ilian lingvafrankaon. Ekde tiam, Latino ĉesis esti lingvo vaste parolata por iuj ajn celoj krom sadomasoĥismo.
Kojneon hodiaŭ studas precipe kristanoj, ĉar ĝi estas sankta lingvo.
NovgrekaRedakti
Pro tio ankaŭ, redaktoro de A. E. kredeble suferas je okul-difekto, aliel li ne povus esti malrimarkinta, ke fama anglo opinias, ke Profesoro Matschoss, direktoro de la granda Unuiĝo de germanaj inĝenieroj, opinias , ke iurilate ni legas en la monata gazeto „Der Fackelreiter" (La kavaliro kun la torĉo) tion jenan: En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke la novgreka estas la antikva greka, en kiu ĉiuj vokaloj transformiĝis je "i". He, diablo !
La bona grekaRedakti
La bona greka (Καθαρεύουσα) estis projekto iniciatita de Adamantios Korais por purigi la novgrekan. Ĝi provis apliki la principojn de pliŝato por antikvaj vortoj kaj gramatikaj konstruaĵoj, por atikeco kaj precipe kontraŭ fremdaj vortoj, tiel donante novan vizaĝon al la tradicia batalo kontraŭ lingva ŝanĝiĝo.
Tiu grupo agis kiel premgrupo per prelegoj, artikoloj kaj lingvaj rimarkoj, per kritikado de la popola lingvo, de poetoj kaj de literaturistoj ĝenerale.
La grupo laboris en propraj ejoj kaj konstruis la vortliston "Antikvaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn al nefavorataj vortoj.
La mava grekaRedakti
La mava greka (Δημοτική) estas la malpura formo de la novgreka lingvo. Kompare al la bona greka, ĝi estas gramatike simpligita kaj prenis multajn vortojn el la turka, la slavaj lingvoj kaj la latina lingvo. Ĝi ne firme estis la oficiala lingvo de Grekio ĝis 1975, kiam demokratio revenis al Grekio.
Miaopinie, la malsamo inter la mava kaj la bona grekaj lingvoj estas simila al la malsamo inter la franca lingvo kaj la latina.
SkriboRedakti
Tre konvene, ne ekzistas registraĵoj de la antikva helena, kiu cetere evoluis dum jarcentoj interalie fonetike. La uzo de epsilon-joto kaj omikron-ipsilono kiel la sonoj i kaj o estas moderna. Eksterdube ili estis komence diftongoj.
GREKLINGVA ESPERANTISTORedakti
Organo de la grekaj samideanoj eldonita de la Samosa Esperanta Societo. La du ricevitaj numeroj enhavas klarigon pri la malkompreno inter la grekaj Esperantistoj kaj la registaro. Parto de la gazeto estas greklitere presita kaj tiuj el ni kiuj antaŭ jaroj donis penadon kaj tempon al la studado de tiu lingvo povos kompari la facilecon de legado de la du lingvoj, Greka kaj Esperanta. La rezulto estos konvinka!
Tre utilaj frazojRedakti
Laŭ la estimataj redaktoroj de «H. de E.»
- Άσπρη πέτρα ξέξασπρη κι' απ' τον ήλιο ξεξασπρότερη, σπάει σε σκύρα ξέξασπρα κι' απ' τον ήλιο ξεξασπρότερα.
- Ο παπάς ο παχής έφαγε παχιά φακή. Γιατί παπά παχή έφαγες παχιά φακή;
- Μια πάπια, μα ποιά πάπια; Μια πάπια με παπιά. (18-jara li inventis "universalan lingvon" por servi pacon kaj interproksimiĝon inter la popoloj)
- Μπάμια μπαμιόμπαμια.
- Κούπα Κουπακόκουπα.
- Ανέβηκα στην τζιτζιριά - στην μιτζιριά - στην τζιτζιμιτζιχοτζιριά
να κόψω τζίτζιρα - μίτζιρα - τζιτζιμιτζιχότζιρα κι έπεσα από την τζιτζιριά - την μιτζιριά - την τζιτζιμιτζιχοτζιριά κι έχασα και τα τζίτζιρα - τα μίτζιρα - τα τζιτζιμιτζιχότζιρα.
DialektojRedakti
Sed por resumi la situacion sufiĉos reprodukti preskaŭ senŝanĝe la ateston de angla scienculo, verkitan en mirinde simpla, populara lingvo, sub aspekto de iom amuza, sed kiom instrua anekdoto!
La foiro pruvis, ke anekdota kai mythoi sten pontiake dialekto: Epilegmena anekdota kai mythoi, me apodose ste Neoellenike kai lexilogio hena didaktiko ergo aparaiteto gia kathe oikogeneia.
La Greka kaj EsperantoRedakti
Estas fakto, ke Esperanto ne havas praktikan utilon. Ĝi estas nur hobia lingvo, kiel lerni pragreke. Sed kion vi konkludas el la tuta afero ?
Influo al EsperantoRedakti
Ekzistas en Esperanto amasego da vortoj kiujn kreis modernaj (t.e. renesancaj kaj postaj) kleruloj, ĉu en la de ili uzata ĝis antaŭ 150 jaroj latina, ĉu en la modernaj fontlingvoj de Esperanto mem (t.e. en la franca, germana, angla ktp.) surbaze de grekaj radikoj, sed kiuj ne jam ekzistis en la greka (kvankam ili plej ofte estis poste alprenitaj ankaŭ en ĝin). Vortoj kiel "termometro" (el la grekaj "thermos"=varma kaj "metron"=mezurilo), "mikrobo" (gr. "mikros"=malgranda "bios"=vivo), gramofono (gr. "gramme"=linio "phone"=voĉo) k.s. Kreado de tiaj vortoj daŭras ĝis nun, kvankam plej ofte surbaze de vorteroj jam uzataj en la internacia scienc-teknika terminaro: ekz. pri la vortoj "magnetoskopo" aŭ "falokratio" oni povas argumenti ke ili estis faritaj ne rekte el la grekaj vortoj "magnetes"=magneto kaj "skopeo"=rigardi, aŭ "phallos"=faluso kaj "kratos"=regpotenco, sed el la jam antaŭe pruntitaj vortoj "magneto" kaj "faluso" kaj el la internacie konataj vorteroj "skop-" (de teleskopo, mikroskopo k.s.) kaj "krati-" (de "demokratio", "aristokratio" k.s.).
Vi scias, keRedakti
La "ekstera" limo de tiu vortoklaso estas iom malpreciza: ja preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas enlaseblaj en Esperanton konforme al la "dekkvina regulo". En la komuna (nefaka) lingvo sentiĝas ia rezistemo kontraŭ tiu inundo: neniu diras "oftalmologo", kie simpla "okulisto" sufiĉas. Sed ĉu iu diras "renisto" anstataŭ "nefrologo"? Kaj kion fari pri "otorinolaringologo" - ĉu "nazorelgorĝisto"? En la faka lingvo, la inundo de grekdevenaj terminoj ŝajnas neevitebla; ankaŭ tiuj naciaj lingvoj, kiel la germana aŭ la nederlanda, kiuj komence provis rezisti, dirante ekzemple "Sauerstoff" au "Wasserstoff" anstataŭ oksigeno kaj hidrogeno, tamen cedis antaŭ "Oxyd" aŭ "Hydrogenation"...
Aliaj diras, keRedakti
Se kalkuli ĉiujn tiujn vortojn kiel "devenantajn el la greka", tiam la procento de grekdevenaj vortoj en Esperanto certe montriĝos tre granda. Estas tamen diferenco inter la "grekeco" de vorto kiel "hidrogeno" (cetere misformita; ĝi devintus esti "hidrogono", kio ja signifas "akvo-naskanto", dum "hidrogeno" signifas laŭvorte "naskita el akvo"; sed Lavoisier ne scipovis la grekan ĝis tia nivelo de subtileco, kaj ŝarĝis la francan per tuta familio da simile misformitaj vortoj, "pathogene", "cancerigene", "'electrogene", k.s.) kaj de vorto kiel "kaj"...
2. Fine d-ro Privat sciigas, ke duan klason da grekdevenaj vortoj konsistigas tiuj, kiujn la latina aŭ la modernaj fontlingvoj de Esperanto prunteprenis el la greka, kie ili jam ekzistis, ĉu en la sama senco, ĉu en senco pli vasta aŭ pli "komunuza". Vortoj kiel "liro" (=la muzikinstrumento, el kiu devenas - jam en la greka - la adjektivo "lirika"), "poeto" ("poemo", "poezio"...), "dramo", "teatro", "filozof(i)o", "geometr(i)o", "kubo" (origine signifanta "ĵetkubo", sed akirinta jam en la greka sian geometrian sencon), "sfero" (origine ="pilko"), "akso" (origine ""akso de rado") k.s. Ene de chi tiu klaso oni povas distingi subklasojn:
a. Vortoj esprimantaj specife grekajn nociojn : ciklopo, centauro, muzo, draĥmo, obolo, hekatombo...
b. Vortoj konscie kreitaj (aŭ konscie prenitaj el la popola lingvo kaj ekuzitaj en specifa scienca aŭ filozofia senco) de grekaj pensuloj, kaj poste enprenitaj en la latinan, kaj (tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj) en Esperanton. Temas ĉefe pri terminoj filozofiaj, filologiaj, astronomiaj aŭ geometriaj : harmonio, fenomeno, hipostazo - epiteto, perifrazo, idilio - eklipso, planedo, kometo - centro, poligono, parabolo... [Parenteze pri chi lasta vorto: en la modernaj europaj lingvoj ĝi estas uzata en du sencoj ŝajne tute senrilataj, nome (1) religi-instrua fablo, de Jesuo mem aŭ laŭ lia modelo, kaj (2) speco de koniko (el kio venas la senco verŝajne plej ofta ĉe la nuntempa ĉiutaga franca, t.e. satelita anteno; oni povas imagi junan kateĥizaton demandantan la pastron ĉu Jesuo predikis televide!). La origina senco de la greka vorto estis "apudmeto", "komparo", el kio venas tute nature la religia senco; la geometria senco klarigeblas el tio, ke se oni difinas koordinatojn laŭ la granda akso de koniko kaj la tanĝanto je ties pinto, ĉe parabolo y*y egalas a*x, dum ĉe elipso aŭ hiperbolo (greke ="manko" resp. "troo", kp. la retorikan sencon de la samaj vortoj) ĝi estas malpli resp. pli granda. Cetere, ankaŭ "parolo" devenas - tra la franca - de la sama greka vorto!]
c. Vortoj komunuzaj, enprenitaj de la greka en la latinan kaj tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj en Esperanton, kune kun la koncerna nocio : leono, disko, horo, aero(!), eĥo, purpura, muziko, tragedio/tragika, komedio/komika, heroo, teatro, dramo...
d. Vortoj esprimantaj specfe kristanajn nociojn kaj transprenitaj de la aliaj europaj lingvoj kune kun kristanismo : evangelio, eklezio (origine = "asembleo"), anĝelo, bapti, apostolo, episkopo (origine ="superrigardanto" - la dua elemento estas la sama kiel en "teleskopo"), martiro (origine ="atestanto"), eŭkaristio (origine ="dankesprimo"), monaĥo (origine ="solulo"), ortodoksa (origine ="ĝustopinia"), katolika (origine ="universala"), herezo ... kaj kompreneble, ankaŭ la vorto "Kristo" mem (origine ="shmirito, sanktoleumito").
Kun bedaŭro ni sciigas vin, keRedakti
3. Ekzistas kelkaj - malmultaj - vortoj de hindeuropa deveno, kiuj pro tio (kaj ne pro reciproka prunto) aperas kaj en la greka kaj en la latina, germana aŭ rusa/pola, tiel ke oni ne povas diri el kiu unopa lingvo ili estis prenitaj en Esperanton. La plej evidenta ekzemplo estas la numeraloj : ĉu "du", "tri", "ok" kaj "dek" devenas de la grekaj "dyo, tria, okto, deka", au de la latinaj "duo, tria, octo, decem" - se ne mencii ankaŭ la rusan "tri"? Demando stulta, se tiel metita : Zamenhof evidente profitis tiun antaŭekzistantan similecon, kaj elektis siajn formojn konforme al ĝi. Same okazas pri "nun", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la latina (nunc) kaj en la germana (nun); pri "mi", trovebla en tre simila formo en verŝajne ĉiuj hindeuropaj lingvoj; pri "en", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la franca, kaj en tre simila formo ("in") en la latina, angla kaj germana; pri "patro", identa ("pater") kaj en la greka kaj en la latina; pri "dekstra", kiun Zamenhof evidente prenis el la latina, sed kiu ekzistas en la greka en la formoj "dexios" kaj (malofte) "dexiteros"; pri "plata", parenca al la greka "platys" (= larĝa); pri "bovo", parenca al la greka "bous" (kaj, nekredeble, al la germana "Kuh" = angla "cow" - sed tio estas alia rakonto...), sed fakte prenita el la samfamilia latina "bos", gen. "bovis"; kaj pri pluraj aliaj.
4. Krom tiuj klasoj da vortoj grekdevenaj sed (europe) "internaciaj", ekzistas ankaŭ kelkaj radikoj verŝajne pruntitaj rekte el la greka, sed ili estas tre malmultaj. Sen vortaro ĉemane (mi estas ferianta ĉi-momente), mi povas tuj pensi pri jenaj : kaj [identa forme kaj sence en la klasika greka] osto [greke osteon au ostoun, plurale osta] hepato [greke hepar, genitivo hepatos; "hepatito" estas internacia vorto, sed nur en la greka oni nomas la organon per tiu sama radiko] histo [ankau ĉi-kaze, derivaĵoj (histologio, histamino) ekzistas internacie, sed la radikvorto mem ne estas uzata ekster la greka] mjelo [greka "myelos", kiu signifas kaj "spina cerbo" kaj "ostocerbo", laŭ la lingvouzo rekomendata de Zamenhof sed tro kontraŭa al lingvokutimoj de modernuloj, por kiuj "cerbo" estas unualoke organo de pensado (fr. cerveau), kaj nur akcesore manĝebla molaĵo ene de la kranio (fr. cervelle)] orta [greka adjektivo, origine signifanta "rekte staranta", sed uzata en geometrio en la senco de "orta angulo"; derivaĵoj (fr. orthogonal, orthonormal) ekzistas internacie, sed la radikvorto mem estas uzata en tiu senco nur en la greka kaj en Esperanto, kie ĝi oportune solvas la problemon de la dusenca franca "droit", angla "right" ktp.] eposo [ankaŭ chi-kaze, derivaĵoj abundas internacie, sed la radikvorto mem estas malmulte uzata ekster la greka] etoso [greke "ethos" = moro - "etiko" devenas de ĝi - sed oni ne scias kiu lanĉis ĝin en Esperanto, kie ĝi tre prosperis en senco, kiun en aliaj lingvoj oni esprimas per metafora uzo de "atmosfero"] pri [la prepozicio; ekzistas samsona prepozicio en la rusa, sed la senco de la esperanta "pri" pli kongruas kun la greka "peri" = "ĉirkaŭ, koncerne". Male, nura hazardo estas la koincido de "po" kun unu el la sencoj de la greka "apo"; tiu ĉi uzo de "apo" ne estas antikva, kaj Zamenhof certe ne sciis pri ĝi, dum la rusa prepozicio "po" havas ankaŭ tiun sencon.] -id- [la prefikso; ekzistas forme kaj sence identa sufikso en la greka; "Nereidoj", ekzemple, estis en mitologio la filinoj de Nereo, "Atreidoj" la filoj kaj prafiloj de Atreo, ktp.] -ej-[la prefikso; ekzistas forme kaj sence identa sufikso en la greka, ekz. "Asklepieion" = "kultejo de Asklepios, dio de kuracarto", aŭ "Mausoleion" = "monumenta tombo de Mausolos, tirano de Halikarnaso", kaj metafore, ĉia mauzoleo; tamen oni ne forgesu pri la samsignifa germana sufikso -ei, kiel en la vortoj Putzerei aŭ Konditorei.]
Oni povus mencii anka la sufiksojn -ist-, -ism-, -eg- kaj -er-; sed la du unuaj, kvankam sendube grekdevenaj, estas tute internaciaj, kaj koncerne la du aliajn mi forte dubas pri ilia rilato kun la grekaj vortoj "megas" (=granda) kaj "meros"(=parto). Se paroli pri sufiksoj, la plurala -j estas sendube inspiritaj el la greka, ĉar -oj kaj -aj estas tre oftaj pluralaj finaĵoj en tiu lingvo (hai kalai korai = la belaj knabinoj, hoi agathoi anthropoi = la bonaj homoj). La -n estas ankaŭ tre ofta akuzativa (singulara) finaĵo (ten kalen koren = la belan knabinon, ton agathon anthropon = la bonan homon), sed ĝian elekton en Esperanto sendube influis apoge ankaŭ ĝia ekzisto en la germana ("den guten Kameraden" k.s.). Kontraŭe, la participaj -nt- kaj -t- partenas al klaso 3 : ili troveblas kaj en la greka, kaj en la latina, kaj en la germana.
5. Laste, oni povas mencii la nemalmultajn proprajn nomojn grekdevenajn - ne nur la strikte grekajn, kiel Ateno, Sparto, Homero, Platono (kiuj tamen estas esenca parto de la lingvo - kp. "spartaj vivkondiĉoj", "platona amo" k.s.), sed ankaŭ aliajn, pri kiuj oni ne tuj suspektus grekan originon : Eŭropo, Azio, ("Afriko", male, estas latindevena), Egipt(uj)o, Etiop(i)o, Libio - Andreo, Petro (sed ne "Paŭlo", latindevena), Georgo, Timoteo, Agata, Dorotea, Eŭlalia...
Mi ja tuj devas konfesi, keRedakti
Kiom da grekdevenaj vortoj enestas do en Esperanto? Nu, multegaj, se kunkalkuli ankaŭ la modernajn internaciajn kreaĵojn, kiel "magnetoskopo" aŭ "skizofrena"; se tamen oni limigas sin al tiuj vortoj, kiujn Esperanto certe ĉerpis rekte kaj ne tra la aliaj fontlingvoj el la greka, tre malmultaj (inter la Fundamentaj vortoj, verŝajne nur "kaj", "osto" kaj "hepato" - kaj "iĥtiokolo").
Ni aŭdas ofte tre belajn raportojn de fremdaj scienculoj ; sed ĉu ni povas diri tute sincere, ke ni aŭdis iam vere fruktoplenan diskutadon inter scienculon de diversaj nacioj ?
Aldonu, ke grekdevenaj vortoj tiel abundas en la vortaroj de okcidenteuropaj lingvoj, ke oni povas kunmeti tutajn paragrafojn per nur tiaj vortoj. Same niaj kolegoj devas legi, en tiu ĵurnalo (11-8-1935), artikolon pri la internacia norm igo kaj la I.S.A.-Kodo. Gravas nur unu punkto: la intereso de Esp.-movado.