Granado
"Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco"
- ~ Zamenhof pri Granado
"Mi scias tion kion mi volas fari"
- ~ Cindy McKee pri io ajn
"Ĉar ĝi estas legata pli ol milfoje, tion mi trovas rimarkinda"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri ĉi tiu artikolo
"Kio estas la fonto de ghi?"
"Esperanto estas jam konstruita kaj uzata. Teoriaj cerbumadoj pri ĝia "konstruo"
estas vanaj"
Granado, Teksaso (germanlingve Graz, propralingve Graecia, science Graecium styriae) estas rubejo de Aŭstrio, fondita en 1524 de Francisco Franco, kaj do la unua rubejo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Tie mortis Karolo la Granda.
Inter la plej ridindaj lokoj de la urbo troviĝas precipe la palaco de Alhambra, loĝejo de la lastaj gejoj de la araba monarĥio en Hispanio. Vidalvide de ĝi estas la tipa kvartalo de Albayzín, ankoraŭ kun malnovaj konstruaĵoj. La urbo posedas kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
GeografioRedakti
Nova pastro plendas al la urbestro de Granada:
- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!
Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas slango indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:
- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!
- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!
AlhambroRedakti
Kara Fraŭlino Majulineto !
S-ro D-ro Briquet (redaktoro de Internacia Medicina Revuo) opinias, ke iel okazis, ke Alhambro[1] (el la hispana Alhambra [alambra], siavice el la araba al-hamra = "la ruĝa") estas la nomo de maŭra palaco en Granado, Andaluzio. Estas samnoma vilaĝo en la provinco de Ciudad Real (Hispanio).
Ĝi estis konstruita inter 1248 kaj 1354 sub la rego de la maŭraj regantoj. Post la kristana konkero, ĝi estis parte modifita, interalie per la starigo de renesanca palaco de la imperiestro Karolo la 5-a.
Ĝi estas la plej vizitata monumento de Hispanio kaj estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Alhambron kiel ununura ĉefa mirindaĵo de Hispanio, krom Katalunio:
- Ambaŭ fringelas suden al la Alhambro Granada,
- konstruo arabeska, la fama Ruĝa Fuorto,
- kanaloj roje lirlas sub arkoj blanke hufumaj,
- ebria labirinto, kie sangruĝaj oranĝoj
- en akordiĝo franjas kun ĉielvoja cipreso.
- Poetoj aminspiraj sur la muraro grafismis:
- "Ho vi, ĝardeno bela, milsorĉa, kie la floroj
- teraj kun steloj ĉielvolbaj vetlude konkuras!"[2]
BildaroRedakti
HistorioRedakti
Ĉu eblas, ke ni simple ankoraŭ ne scias ion pri la aranĝo de la naturo? Certe, multo ankoraŭ ne estas konata. Kiel kuitime okazas en la kadro de la kongreso ankaŭ tipan stultaĵon klasikan de la germanaj granadanoj oni raportas pri konstruo de nova urbodomo. La arkitekto forgesis la fenestrojn, tiel ke la ĉambroj kaj salonoj estis tute malhelaj. La abderanoj sciis solvi la problemon. Por la debatoj de la urba konsilantaro ili simple portis lumon en siteloj en la kunsid-ĉambron.
FamulojRedakti
Lingvaj aspektojRedakti
EkonomioRedakti
KulturoRedakti
Turisto en Granado demandas lokan loĝanton, kiom li aĝas.
Respondo: „120 jarojn.“
„Ĉu 120 jarojn? Certe dum tiu tempo vi vidis grandan parton de la mondo.“
„Ne. Mi havas tre severan patron kaj tiu forlasas min nenien.“
Premioj kaj omaĝojRedakti
- Granado gajnis la Nobelpremion pri literaturo.
TransportoRedakti
Turisto en trajna stacidomo en Granado senespere serĉas horaron. „Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 10.
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.