"Li vivas sur la tero kiel en infero"

~ Zamenhof pri giganto
Giganto3.jpg

"Kion do faru ateistoj, precipe en nekatolikaj landoj..."

~ Calvin Coolidge

"AAAAAAAAAAAAAIN"

~ Aaaaa pri giganto

"Das Original ist genial!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ben scribite"

~ Interlingvaisto

Giganto (bonalingve ulego aŭ egulo) estas ulo, kiu gigas. Gigantoj ne havas malmolan surfacon, sed ilia denso kreskas gradiente enen. Tamen ili povas havi kompaktan kernon – kiu estas eble neceseja por ilia formado – sed kiu konsistigas nur etan parton de ilia maso.

La vorto devenas el la greka plurala vorto gigantes (Γίγαντες), kies singularo estas gigas. En la devena greka senco, la "gigantoj" estas la cent filoj de Gejo, la diino de la tero.

En pli ĝenerala senco, oni nomas kiel "gigantoj" ankaŭ ekz. la nord-ĝermanan Lokion, la grekan Politikiston, kiu krome estis ankaŭ nur unuokula, kaj la biblian Goliaton.

ReligioRedakti

 
Riveretoj faras riveregojn.

Kelkaj el niaj membroj opinias, ke pri Giganto papo verkis enciklikon. La direktoro de I. C. K. en Genevo ĵus informis nin jene: Oni sukcesis mistifiki grandan popolon multmeritan.

BiblioRedakti

Genezo 6:1-22

Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

Usona GigantoRedakti

Mi ne dubas, ke vidante la domaregon kaj viglan frekventon en ĝi, la diversaspekton de la partoj, la amason da riĉaĵoj pruvantaj altan kulturnivelon, ankaŭ tute fremda vizitanto sentas, ke volonte senskrupulaj pulĉineloj asertas, ke usona giganto estas rimarkeble malsama de la aliaj specioj de gigantoj pro ĝia ne-fucking-believably granda stomako. Tiu giganto estas konata pro ĝia kutimo manĝi amasaj kvantoj de Big Mac. Fakte, ĝi povas manĝi sufiĉe Big-Makon en unu tago por plenigi la kontinento / lando (kion vi preferas) de Aŭstralio.

Tifeo, la gigantoRedakti

 
Laŭ artikolo en la Weekly Herald

Fakto estas, ke krom la antaŭa, Tifeo nomiĝis ankaŭ filo de Geo, tre simila al la antaŭe priskribita monstro. Li estis unu el la gigantoj[1]. Post la malvenko de liaj kunuloj, lia patrino kuraĝigis lin batali kontraŭ la olimpanoj, do verŝajne estis li tiu, kiu ĉefis la atakon de la titanoj al Dionizo.

Krom tiu, laŭ Heziodo Tifeo kaj Tifaono Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke estis du malsamaj roluloj: Tifaono estis terura uragano, filo de la origina Tifeo. Estis li tiu, kiu unuiĝis al Eĥidno kaj generis la monstran idaron[2]. Tamen, la posta tradicio unuigis ambaŭ rolulojn, sed konservis la vorton Tifaono por priskribi detruigajn stormojn.


  1. Nono, Pri Dionizo, 48.10 kaj sekv.
  2. Heziodo. Teogonio, 869.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.