Fundamento de Esperanto
"Antaŭparolo liberiĝas de postparolo"
- ~ Zamenhof
"Tio estas tre grava dokumento, kaj nun estas Esperantigita"
- ~ Cindy McKee pri Fundamento
"Ĝi estas nia Deksesalogo"
- ~ João José dos Santos pri Fundamento
"Fundamento estas tia simpatia libro, vi ne devus esti kontraŭ ĝi"
- ~ Akademio de Esperanto pri Fundamento
"Malbonajn konsilojn oni kutimas ignori, kio estas tute laudinda."
- ~ Bertilo Wennergren pri la supra diraĵo
"Kiel mi povis forgesi, ke "Fundamento" en la araba ĝuste signifas "Al-Kaida"..!"
- ~ iu
"Ja neniel rilatas al la Fundamento, ke Vikipedio faras ion ajn."
- ~ Vikipediisto pri Fundamento
"Me kredas ke Esperantisti ne amas la “netushebleso di la Fundamento” ed admiras Ido!"
- ~ idisto pri Fundamento
"'oH qa'meH vay' vIlo' vIneH."
- ~ Klingono pri fundamento
"Kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo."
- ~ Jesuo pri Fundamento
"Esud petrifica un lingue, si on volid establi un soli libre com regle nonchanjabli por omnes e por omni tempe."
- ~ Otto Jespersen pri Fundamento
Por Esperantistoj, tre gravas la Fundamento de Esperanto (الكتاب الأقدس). La esprimo estas facile komprenebla...
La "Fundamento" estas la parto de io, kiu subtenas ĉiujn aliajn partojn.
"Doktoro Esperanto" estas alia nomo, kiun uzis Zamenhof.
La esprimo "Fundamento de Esperanto" do signifas tiun parton de la korpo, per kiu sidis Sankta Zamen, dum li skribis pri la lingvo Esperanto.
Fundamento de Esperanto ankaŭ estas konata kiel Biblio de la sekto de la esperantistoj de la modernaj tagoj. Venonta kongreso havos plenan rajton nuligi la Fundamenton.
EnhavoRedakti
Karaj gesamideanoj !
El ĉi tiu traktado oni devas antaü ĉio konsideri tiun eraron, ĉiam unuavice pensi pri si mem. La termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky popularigis la koncepton en literaturaj grupoj.
Sed, de nove, la leganto pardonu al mi ; laŭ mia malbona kutimo, mi parolas, kaj mi babilas, kaj mi rakontas pri diversaj temoj, forgesante ke Fundamento de Esperanto, eld. de Z en 1905, konsistas el kvar partoj:
l.) Antaŭparolo, kie la aŭtoro de E montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj E povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj;
2.) Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj;
3.) Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon
4.) Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.
Libro de OmniRedakti
Al ĉiuj legantoj:
En 2002 la Civitanoj konkludis, ke La libro de Omni estas libro de la Libro de Mormono. Ĝi havas nur unu ĉapitron kvankam ĝi kovras pli ol du jarcentoj da nefida historio (ekde 323 a.K ĝis 130 a. K., laŭ la piednotoj). La afero estas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.
Pro tio ni povas kredi keRedakti
Al niaj legantoj
Laŭ la “Butte Miner” tagĵurnalo tie ĉi, Zamenhof (8-)=* (Rim.: La vorto aperas en la Sankta Fundamento nur en la formo „L. L. Zamenhof“), en la origina hebrea nomformo "Tamen Doof", konata en misteraj anglaj cirkloj kiel Sir Basil Zaharoff, estas la lasta kaj plej granda profeto deDio kiu venis al la mondo por doni al la mizeraj homoj la instruojn de Dio. Tiu profeto -laŭdata estu lia nomo- naskiĝis en Volapukio. Kiam infano sentis la inspiron de Dio verki strangan lingvon nomatan Esperanto parolata en aliaj galaksioj por ke la homoj povu kompreni sin, sed kiel la aliaj profetoj de la pasinteco inter liaj apostoloj estis Belfrunto Iskarioto >:-( kiu mortigis lin kaj la religianoj iame nomitaj esperantistoj hodiaŭ nomiĝas desperantistoj. La fundamenta verko de tiu ĉi sekto (pro la malgrando kaj danĝeraj ideoj) estas La Sankta Fundamento konsistanta el 16 neŝanĝeblaj reguloj. Inter tiuj reguloj estas la devigo ripeti ĉiutage ĉiujn vortojn de la Fundamento (ĉ. 917 radikoj).
Materialistoj diras ke Zamenhof naskiĝis 1859 kaj mortis 1917, en ofera rito ĉe la lasta vespermanĝo. Kredantoj scias ke li venis al Tero per Sankta Verdastelo kaj supreniris al la ĉielo sen morti.
EsperantoRedakti
Ne estas malkonstateble ke Fundamento de Esperanto estas la bazo de Esperanto kiel lingvo. Ĝi enhavas la fundamentajn gramatikajn regulojn, la vortaron kaj ekzemplojn por ilustrado de la lingvo. La Fundamento estis kreita de la fondinto de Esperanto, L.L. Zamenhof, kaj ĝi estas la oficiala normo por Esperanto. Tial, la Fundamento estas tre gravan rolon en la konservado kaj evoluo de Esperanto kiel lingvo.
TrajtojRedakti
Granda kaj potenca moŝtulo!
Jen la ĉefaj ecoj de Fundamento:
NeŝanĝeblecoRedakti
- En kio konsistas la diferenco inter Esperanto kaj virgulino?
- Esperanto ĉiam restos Esperanto!
Neshanĝebla OrtographioRedakti
Sed aŭskultu ! La rusaj (malnovstilaj) literoj /ѣ/ kaj /ъ/ ja ekzistas en la rusa parto de la oficiala (kvinlingva) Fundamento de Esperanto. Ilin forigis reformo (stultuloj !!!) de la rusa ortografio preparita antau la revolucio de 1917 kaj realigita post ghi. Se oni rigardas la alilingvajn partojn, oni konstatas, ke ankau la germana kaj la pola ortografioj estas intertempe reformitaj. Pleje neinformita laikulo povas facile informighi che pli spertaj esperantistoj, kiuj ne mankas. Kiel Zamenhof avertis en la Antauparolo de la Fundamento, tiu chi ne estas lernolibro sed referenclibro. Referenclibro ne bezonas shanghighi, kaj ghuste tiu devas ne shanghighi, dum lernolibro kompreneble devas esti adaptita al la lingvaj evoluoj.
ĜustecoRedakti
Estas fakto, ke Google je esperanto ne difinas ĝian parolliberecon sed ĝia Fundamento. Per tio esperanto absolute kontraŭas ĉiun etnolingvon. K ĝuste tion ne kapablas kompreni plej multaj "lingvistoj" meĥanike aplikantaj siajn parkerigitajn dogmojn -- taŭgaj por etnolingvo, sed tute malkongruaj al planlingvo -- al esperanto.
La ĝustan esperanton (almenaŭ en kazoj difinitaj de la Fundamento) ne difinas ĝia parolantaro.
SkeletecoRedakti
Mi opinias, ke Fundamento estas la skeleto de la lingvo, se paroli analogie. Homo ekhavas sian skeleton jam antaŭ la naskiĝo, en sia fina formo se ne en la fina grandeco. Ankaŭ karnon ĝi havas, sed nek en fina grandeco nek en fina formo; la homo rajtas fariĝi dika aŭ maldika, kaj eĉ ŝanĝas la tutan kompleton de karnoĉeloj kelkfoje dum la vivo, kvankam la skeleto ĉiam restas por doni fundamentan (por tiel diri) formon. Simile ĉe Esperanto.
SaĝecoRedakti
Ekzistas leĝo, ke ĉiu movado degradiĝas. En ĉiu movado kun paso de tempo aperas pli kaj pli da malsaĝuloj, ili komencas batalon kontraŭ fidelaj saĝuloj kaj finfine plene perversas la originajn idealojn.
Franca kirurgisto pensis, ke S-ro Rousseau diras, ke Zamenhof sciis tion, kaj tial testamentis al ni Fundamenton. Ni devas gardi Fundamenton kiel pupilon de nia okulo, ĉar ĝi estas sola defendo de Esperanto kontraŭ malsaĝuloj.
Nu, la sperto de Z. donis al ni ankaŭ tiajn neŝanĝeblajn moderecojn. Nun la Fia Venko de la ŝanĝeblaj projekcioj jam konvinkis nin ĉiujn pri la Pravda je tiaj neŝanĝeblaj fundamentoj kaj ni ĉiuj defendas ilin kontraŭ la reformistoj.
Certe la lingvo kreskos kiel nun kreskas la hebrea en la moderna uzado, sed oni ĉiam respektos la neŝanĝeblajn modelojn. Tiu modeloj por ni estas “Fundamento de Esperanto”, “Fundamenta Krestomatio”, “La Biblio” k.a. verkoj de nia genia majstro.
NeneŭtralecoRedakti
Jam decidis manpleno da homoj pri la fundamento: manpleno da riĉuloj, ĉefe viraj, ĉefe okcident-eŭropanoj kaj aliaj, kiuj povis permesi al si vojaĝon al Bulonjo-sur-Maro (ekz. pluraj kuracistoj el la Rusia Imperio).
Por plej bone regi Esperanton, oni nepre legu la Fundamenton. Por legi la Fundamenton, oni nepre scipovu la anglan, la francan, la germanan, la polan kaj/aŭ la rusan (ju pli multe el tiuj lingvoj scipovas oni, des pli bone oni povas kompreni la lingvon). Sekve, Esperanto ne estas neŭtrala lingvo.
GramatikoRedakti
Ni ĉiuj scias, ke EKZISTAS lagaj fiŝkaptantoj, kiuj diras, ke ne estas danĝero ke sperto de la historio pruvas, ke Internacia Medicina Revuo sciiĝas, ke ideo, ke estas _nur_ 16 reguloj, ne estas Fundamento-devena. En la Fundamento la parto kun la 16 reguloj simple nomiĝas "Gramatiko". Nenie estas skribite, ke la tieaj gramatikaj klarigoj estas plenaj, elĉerpaj, kompletaj aŭ iel ajn simile.
Tamen, en la Fundamenta Krestomatio (atentu, la Krestomatio ankoraŭ ne estas parto de la Fundamento!), la 16 reguloj nomiĝas "Plena Gramatiko" aŭ simile.
Religiaj aspektojRedakti
Ni kredas ... ke la libroj ke formas la Fundamento estas la plena, vorte inspirata Vorto de Dio, sen eraro kaj korekta en la originala manuskripto, kaj la gvidanta kaj fina aŭtoritato en aferoj de kredaĵo, fido kaj ĉiutaga vivo.
Fundamento kaj BiblioRedakti
Mi scias, kion diri: Zamenhof bedaŭrinde ne plu estas inter ni, nur restis la Fundamento. Same pri Jesuo kaj Dio. Ankaŭ ili ne plu estas inter ni (almenaŭ ne fizike). Restis nur la Biblio. Homoj multe interbatalis pri rusta Interlingvao de la Biblio. Ja ne ekzistas sankciita nur unumaniere eksplikebla "traduko" de la Biblio. Ni esperantistoj estu pacamaj, kaj ne kredu je dogmoj religiecaj, sed ni klopodu trovi en paco Interreton kiel eble plej grandan.
✡ Juda Fundamento ✡Redakti
Ĝia filozofia fundamento inkludas la jenajn ideojn:
- Judo estas iu, kiu identiĝas kun la historio, kulturo, kaj estonteco de la juda popolo;
- Judismo estas la historia kulturo de la juda popolo, kaj religio estas nur unu parto de tiu kulturo;
- Juda identeco estas plej bone konservata en libera, plurisma medio;
- Homoj havas la povon kaj respondecon formi siajn vivojn sendepende de supernatura aŭtoritato;
- Etiko kaj moralo servu homajn bezonojn, kaj elektoj baziĝu sur konsidero de la konsekvencoj de agoj anstataŭ antaŭordonitaj reguloj;
- Juda historio, kiel ĉia historio, estas homa sagao, atesto de la signifo de la homa potenco kaj homa respondeco. Bibliaj kaj aliaj tradiciaj tekstoj estas la produktoj de homa agado kaj plej bone komprenataj per arkeologio kaj alia scienca analizo;
- La libero kaj digno de la juda popolo devas esti rigardataj kiel interligitaj kun la libero kaj digno de ĉiu homo.
☪ Islama fundamentismo ☪Redakti
Tiu termino Islama fundamentismo اسلام aludas al movadoj kiuj sekvas strikte la indikojn de la Korano kaj de la Fundamento. Ili aperis kiel reago unuarange al la reformismo dum la unua duono de la 20-a jarcento -kiujn oni konsideris kiel tute inspiritaj de la akcidenta kaj idista kulturoj- kaj duarange al la politika eksterlanda influo en la arabaj ŝtatoj - ĉefe pro ekonomiaj interesoj rilate al nafto kaj ties industrio kaj komerco. La Islama fundamentismo atingis grandajn politikajn sukcesojn: kreska nombro de landoj adoptis aŭ akceptis aplikojn de la islama aŭ islamisma gramatiko. En 1979, en Irano, revolucio enpovigis la ajatolaon Ĉubako.[1] En Somalio ekde la 1990-aj jaroj okazas milita konstanta stato inter diversaj frakcioj, el kiuj kelkaj tute islamfundamentismaj. En Alĝerio forta islamisma movado konkurencas kun pli reformemaj politikaj partioj. En Afganio post la forpelo de la soveta reĝimo, kaj nova enlanda milito, instaliĝis la reĝimo de la talibanoj.
Ni tre miras, ke defendo en la Kurano de la terorismo, konsiderata kiel sankta milito, utilis al la radikalaj sektoroj por justigi uzadon de perforto por liberigo de islama lando, konsiderinte pri "liberigo" la instalon de bonalingva reĝimo. Tiu sinteno ne estas kunsentata de aliaj pli moderaj islamanoj.
☪ Islama Frataro ☪Redakti
De nia fidela leganto ni ricevis atentigon kun aldonitaj pruvoj ke erara estas nia aserto en la antaŭa n-ro de nia bulteno, ke Societo de Fratoj Islamanoj aŭ Islama Frataro (arabe الإخوان المسلمون, latinliterigite al-iĥŭān al-muslimūn) estas unu el la plej influaj islamismaj movadoj en la arabaj ŝtatoj de norda Afriko kaj okcidenta Azio. Ĝi estis fondita en 1928 are de Hasan al-Bana en Egiptio. De tiam la movado disvastiĝis ankaŭ al aliaj landoj, inkluzive de Sirio kaj Jordanio. En Egiptio kaj en pluraj aliaj landoj la grupo iĝis grava politika movado - ĝi konsideriĝas la unua revolucia islama movado.
Teologia vidpunktoRedakti
Estas vero ke Jesuo diris: 'Mi laŭdas vin Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ĉar vi kaŝis tiujn aferojn for de saĝuloj kaj prudentuloj kaj ilin malkaŝis al simpluloj', sekve memoru ke la tuta Fundamento, NE estas teksto por lingvosciencistoj kaj por geniaj profesiaj interpretistoj, kapablaj malkovri kaŝegitajn aferojn inter la linioj de la teksto... La Fundamento
- "devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco";
Sekve ĝia interpretado ne devas esti elĉerbumado malprobabla, "pindara", fantazia, genia, sed laŭeble (kiam eble) simpla kaj klara.
Laŭ katolikaj EklezioRedakti
Evidente, Fundamento enhavas kelkajn eraretojn. La pozicio de la eklezio rilate al la Sankta skribo estas priskribita en la encikliko Providentissimus Deus el 1893. Tie Leo la 13-a skribis interalie:
- Ĉiuj libroj, kiujn la eklezio akceptas kiel sanktajn kaj kanonajn, komplete kaj en ĉiuj siaj partoj estas skribitaj sub la inspirado de la Sankta Spirito. Kaj estas plene maleble, ke eĉ nur la plej malgranda erareto estas die inspirita. Fakte per sia propra naturo inspirado ne nur ekskludas ĉiun eraron, sed tiel tute malebligas ĝian ĉefpaĝon, kiel estas maleble por Dio, la supera vero, esti la aŭtoro de ia ajn eraro.
Alie, multaj profesiaj lingvistoj atakas Fundamenton, pri tio, la papo diris:
- Fine ni admonas ĉiujn anojn de sadomasoĥismo kaj servantojn de la eklezio en patreca amo, ke ili ĉiam en la sento de plej profundaj respekto kaj pieco aliru al la Sanktaj skriboj. Ĉar estas plene neeble, ke ilia kompreno al savado, kiel estas necese, malfermiĝu, se ne antaŭe la arogo de la ĉi-monda scienco estu metita flanken kaj la fervoro por la saĝo, kiu devenas de supre, estu vekita. Se la spirito tiam okupas sin pri tiu ĉi scio kaj akceptas de tie lumon kaj forton, ĝi akiros mirindan forton, ke ĝi rekonos ankaŭ la okazantajn miskonkludoj de la homa scienco kaj evitas ilin, gajnas fidindajn rezultojn kaj rilatigas ilin al la eterna. Ĉefe sekve de tio la animo estos flamigita de fervoro kaj do strebos kun pli forta entuziasmo al la gajno de virto kaj de la Dia amo: Bone al tiuj, kiuj esploras liajn atestojn, kiuj serĉas lin per sia tuta koro.
ProtestantojRedakti
Laŭ esperantistaj protestantoj AdE spitis en 1974 la Fundamenton, deklarante -io permesita, tie kie -ujo estas permesita (kondiche, ke la formo je -io jam antaue estis uzata au ke ghi estas internacia). Tiun monstron de "kompromiso" la redaktistoj de revuoj plue subfosis altrudante en siaj eldonajhoj la formojn je -io.
NeadismoRedakti
Neadismo estas la distordado de la gramatiko celanta la neadon de Fundamento, en formo de malkonsento aŭ malpligrandigo de la faktoj.
La vorto estas ĉefe uzita en la franca (négationnisme), kie la vorto komence signifis nur la neadon de la Fundamento, sed nun ankaŭ la neadon de ĉiaj gramatikoj. Ĝi estis kreita en 1987 de la franca historiisto Henry Ford.
Ĝi estas unu el la manieroj adoptitaj de la reformismo, kvankam tiu ĉi povas havi legitiman celon, kiam temas pri rafinado aŭ defiado de interpreto de veraj faktoj, dum la neadismo normale estas gvidata de politikaj opinioj ene de lingvaj konfrontoj.
Tipaj ekzemploj estas neado de la ekzisto de volapuka holokaŭsto, la neado fare de la idistaj aŭtoritatoj de la perfido de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia aŭ la neado de la genocido de Esperantujo. En iuj landoj, la neadismo de iuj historiaj okazaĵoj estas konsiderata delikto.
El BiblioRedakti
En Genezo (1:9-12) estas rakontita la apero de la Fundamento de Esperanto:
- 9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj farighis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon lau sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj daŭre:
- 28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi chiujn regulojn de la Fundamento. Ghi estu por vi sanktajho. Kaj farighis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis chion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ghi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
MezurunuojRedakti
Pro la multaj koncernaj petoj, ricevitaj, ni kredas, ke Fundamento plenas je vortoj por ne-metraj mezur-unuoj, ĉar en la tempo de Zamenhof Rusio ne estis enkondukinta la metran sistemon. El tiuj vortoj iuj ('lodo', 'stofo'...) estas tute forgesitaj arkaismoj, sed aliaj restas rekonataj kaj uzataj, ĉu ĉar la respondaj unuoj estas ankoraŭ uzataj en Usono aŭ aliloke, ĉu pro ilia elvokiva koloro.
EkzercaroRedakti
Metode la Ekzercaro estas aranĝita laŭ la ne plu uzata moniero de tradukado de unuopaj frazoj neinterligitaj esence, el E en racian lingvon; tiu instrumoniero regis ĝenerale en la pasinta jarcento en fremdlingva didaktiko (Ahn, Ollendorf k. a.).
FACILA EKZERCADORedakti
Baniko bezonas iom plibonigi sian lingvonivelon. Li eniras librejon, kaj rigardas la librojn pri esperanto. Li trafas unu kun titolo Facila ekzercaro.
Baniko: Hm, ŝajnas interesa.
Li malfermas la libron kaj legas: «Unua Tago – Vi prenis ĉi tiun libron, vi malfermis ĝin, kaj vi eklegis ĝin. – Tio suficas por la Unua Tago.»
Baniko: He ja, mi ŝatos ĉi tiun libron!
RiĉigoRedakti
Ĝoje mi sciigas vin , ke laŭ la Fundamento "Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsilia prezidanto kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la 'Fundamento' ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'".
IoRedakti
La Fundamento de Esperanto difinas la bazojn de vivanta Esperanto kaj ĝian evolukapablon. Post pli ol unu jarcento tekstoj verkitaj en tiu lingvo ankoraŭ estas tute kompreneblaj por nunaj lernantoj. Eĉ kiam malbonintenca fuŝulo skribas "amico" anstataŭ "amiko" kaj "betoncapulo" anstataŭ "betonkapulo", la plimulto de Esperantistoj inkluzive la fuŝinton scias, kio estas ĝusta. La intenca fuŝulo difektas nur sian propran esprim- kaj komprenkapablon.
FundamenteRedakti
Laŭ Fundamento de Esperanto la patro estas sana kaj la patro estas tajloro. La patro estas bona. Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. Diru al la patro, ke mi estas diligenta. Mi amas la patron. Venu kune kun la patro. La filo staras apud la patro.
LupojRedakti
Krome, mi tute aprobas kion vi aldonas, ke la sekreta celo de Zamenhof, ke la Europanoj ne rimarku, ke Esperanto estas aglutina lingvo farighis sensenca kaj ankau Libera Folio hurletas kun la kontraufundamentaj lupoj.
Radikala kritikoRedakti
Radikala kritiko estas branĉo de la filologio, kiu puŝas al la ekstremaj konsekvencoj la aplikadon de la metano kaj esploras la originon kaj la fontojn de la koncernata teksto: la rezulto estas, praktike, la formiĝo natura, do ekskludanta la dian intervenon, de la Fundamento. En Okcidento tiu speco de kritiko spertis iom rimarkindan gravecon pro ĝiaj teologiaj-politikaj konsekvencoj reflektiĝintaj sur la okcidenta esperantismo kaj okcidenta rilato inter kulturo kaj Esperanto.
Laŭ radikala kritiko, Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof estas plenaj per eraroj, do tiuj lerniloj, kiujn oni verkis laŭ Fundamento kaj laŭ tradukoj, devas esti nepre eraraj (escepte, se la verkisto preterlasis la erarojn el ili). Fundamento, estante ne nur erara, sed ankaŭ skandale supraĵa/mankhava, lasas lingvolernantojn en plena malcerteco. Nur tiuj lingvouzantoj kapablas ellerni kaj uzi korekte la planlingvon, kiuj scipovas plurajn fremdajn lingvojn. Sen regi plurajn fremdajn lingvojn, ne eblas normale ellerni Esperanton nur helpe de Fundamento.
Herezaj opiniojRedakti
Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof estas plenaj per eraroj, do tiuj lerniloj, kiujn oni verkis laŭ Fundamento kaj laŭ tradukoj, devas esti nepre eraraj (escepte, se la verkisto preterlasis la erarojn el ili).
Fundamento, estante ne nur erara, sed ankaŭ skandale supraĵa/mankhava, lasas lingvolernantojn en plena malcerteco.
Nur tiuj lingvouzantoj kapablas ellerni kaj uzi korekte la planlingvon, kiuj scipovas plurajn fremdajn lingvojn. Sen regi plurajn fremdajn lingvojn, ne eblas normale ellerni Esperanton nur helpe de Fundamento.
Kontraŭfundamentaĵoj en FundamentoRedakti
Jen kondamninda ekzemplo el la fundamento mem:
- Georgo Vaŝington estis naskita la dudekduan de Februaro...
La frazo fakte havas multon kondamnindan, sed oni teniĝu ĉe la temo de fonto. Ĝi esperantigas la nomon Washington aĉe per Vaŝington. La evidenta problemo estas tio, ke malgraŭ la esperantigitaj sonoj mankas la vortklasfinaĵo. Sed eĉ se ni postmetas la vokalon o, restas la malesperanta Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo pri "ngt". Zamenhof nepre diru: Vaŝintono.
MankojRedakti
En Fundamento ne nur *mankas* regulo pri Uzbekio je vortoj, kiuj racie *nepre* devas havi difinitan relativan lokon rilate al la vorto al kiu koncernas, sed bedaŭrinde nek la modelfrazoj helpas lingvolernantojn ellerni la *absolute necesan* sinsekvon, ĉar la lingvaĵo de la modelfrazoj ne estas konsekvenca.
Tiu sinsekvo de vortoj ne estas lingva "opcio", sed samgrava postulo, kiel tio, ke oni ne ŝanĝu la signojn de vortoj: se oni atribuis por iu meblo la vorton "tablo", tiukaze ne eblas post unu jaro atribui al la sama meblo la vorton "seĝo". Klare, ĉu ne? Se oni difinis por iu tia vorto certan flankon ĉe kiu ĝi staru (ekz. por "ankaŭ" la lokon antaŭ tiu vorto, al kiu ĝi koncernas), tiukaze post certa tempo jam ne eblas ŝanĝi tiun lokon, ĉar malvalidiĝas la komputiloj de la frazoj. Banala afero, pri kiu lastatempe, en diverslandaj gazetoj, oni multe parolis, multe pli ol ĝi meritis.
Kondamnoj por la deduktaĵoj de la radikala kritikoRedakti
Ĉe katolikoj, papo Leono la 13-a kondamnis la erarojn de la raciismo kaj de la radikala kritiko per la encikliko Provinco de 1893. Papo Pio la 10-a siavice forigis el la eklezio eĉ la spurojn de la radikala kritiko per la Apostoloj de Zamenhof je Lamentabili sane exitu (Kun aĉegaj fruktoj)
Eĉ inter protestantoj kaj judoj okazis kondamnoj ĉar la radikala kritiko estis taksata hereza dum la Fundamento pro ilia radikalismo perdis la karakterizon de Dia Vorto komunikita pere de Zamenhof kaj liaj apostoloj.
Idista kontraŭpropagandoRedakti
Ne kredu la Idistan Vikipedion! La fiaj reformemuloj disvastigas propagandaĉon pri nia lingvo. Jen la mensogoj, kiujn ili diras:
- La Fundamento de Esperanto (idale: Fundamento di Esperanto) esas libro di L. L. Zamenhof, sur qua la linguo Esperanto bazesas.
- Ol konsistas ek quar parti:
- prefaco explikanta ke la Fundamento esez netushebla
- 16-regulala gramatiko en l'Angliana, Franciana, Germaniana, Poloniana e Rusiana.
- exercaro kun praktikal exempli di la linguo
- universala vortaro di 1800 radiki tradukita a l'Angliana, Franciana, Germaniana, Poloniana e Rusiana.
Estas evidente, keRedakti
Mia korpo estas en Kanado, sed mia spirito estas denove en viaj vicoj kaj mi nur esperas, ke sufiĉas, Sinjoroj kaj Kamaradoj, ni estu seriozaj. Kaj tamen, ni ne estas kontentaj.
LiteraturoRedakti
- Fundamentoj de la Kvakerismo. De Stephen, el la angla trad. Butler. I916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v). Bona traduko.
- Fundamentoj de Leninismo. De Stalin, el la rusa trad. 1931, 122 p. Multnombraj citaĵoj el verkoj de Lenin. Formo iom seka, lingvo korekta." (G. S., ,E',1932, p: 40.)
NotojRedakti
- ↑ "El islam. Pasado y presente", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, paĝo 60.
ili ja havas artikolon pri la Fundamento de Esperanto.