Frenezulo
" Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna"
- ~ Zamenhof freneze
"Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas."
- ~ Zamenhof
"La sola diferenco inter mi kaj frenezulo estas, ke mi ne frenezas"
"Ĉi-kaze temas pri frenezulo"
"Nur la frenezulo neniam ŝanĝas siajn ideojn"
"Io non ha recipite un bon responsa pro mi altere question"
"Hadia je prima diu da rémanadu da ta vivatio"
- ~ freneza reformemulo
"Mi ridegis! Ĝis larmoj!"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"lol"
- ~ Nefrenezulo pri Esperanto
Frenezulo estas ulo perdinta la prudenton pro mensa malsano aŭ pasio. Ĝenerale ili lernas artfaritajn lingvojn.
Frenezuloj estas bonaj amikoj, ĉar ili ĉiam diros al vi tion, pri kio aliaj personoj silentas antaŭ vi.
KialojRedakti
Multaj homoj freneziĝas aŭ ŝajnas frenezaj pro tio, ke ilia psiko iom diferencas - iufoje en pli bonan flankon - de tiu de ceteraj homoj. En frenezulejoj abundas fenomenaj pentristoj, talentaj verkistoj, ktp.
Kie vi naskiĝis?Redakti
Doktoro en frenezulejo penis solvi la krucvortenigmon: «Hm... La insulo, kie naskiĝis Napoleono Bonaparto...». Li demandas frenezulon:
-- Hej, frenezulo! Bonvolu respondi, kie vi naskiĝis?
TranscendecoRedakti
En tiu ĉi okazo ĉiuj honestaj homoj konsentos kun ni, ke transcendeco (de lat. transcendere „transpaŝi“) signifas la transpaŝadon de limo de agmanieroj kaj konscio samkiel la estado trans ĉi tiuj limoj.
FreneluzecoRedakti
Ni volas, forgesi ĉion, kio disigas la diversajn naciojn, ni volas memori, ke ni ĉiuj estas fratoj, membroj de la sama familio, ke homo eĉ frenezulo povas skribi ke li servas la Eternulon, tio ne signifas ke li fakte faras ;-).
LA FRENEZULO KAJ LA ĈASISTORedakti
La pafilon sur la ŝultro, la ĉasaĵujon sur la dorso kaj kondukante sian ĉevalon per la brido, ĉasisto haltis antaŭ la pordo de granda frenezulejo por trinkigi sian ĉevalon al la fonto. Unu el la malsanuloj, kiu kun sia flegisto sin montris ĉe la enirejo, venis al li kaj inter ambaŭ okazis la jena interparolado.
— Vi havas belan ĉevalon, diris la frenezulo, kiom ĝi valoras ?
— Gi kostas du mil kvincent frankoj, respondis la ĉasisto.
— Kaj kiom kostas la pafilo ?
— Ne pli malmulte ol sepcent kvindek frankojn.
— Kaj viaj du hundoj ?
— Ĉiu minimume ducent kvindek frankojn.
— Kaj kiun vi havas en via ĉasaĵujo ?
— Unu skolopon.
— Kaj kiom estas la prezo de la skolopo ?
— Nuntempe, kvin frankoj, se mi ne eraras.
— Mia kara amiko, konkludis la frenezulo, saltu plej baldaŭ sur vian ĉevalon kaj forrajdi! tuj, ĉar, se nia direktoro sciiĝus, ke tie ĉi estas inteligenta homo, kiu elspezas trimil sescent kvindek frankojn por mortigi unu birdon, kiun oni povas aĉeti por kvin frankoj, li senprokraste enfermiĝus vin.
INTER FRENEZULOJRedakti
— Dormante, ĉu vi ronkas ?
— Kompreneble ! Tion , mi faras tiel, ke mi vekiĝas pro mia propra ronkado .
— Same kiel mi, sed mi ĵus elpensis iun rimedon por kontraŭstari tion .
— ? ?
— Por ne esti vekata per mia propra ronkado , mi ne plu kuŝas en mia dormo-ĉambro , sed en la apuda .
FrenezulejoRedakti
Frenezulejo estas prizono por personoj, kiuj ne faris veran krimon, sed kiujn tamen la ŝtato volas malliberigi.
Mi diris, ke NI RIPETAS, ke scienco pri la malliberigado de frenezuloj en frenezulejoj estas psiĥiatrio.
EkzemploRedakti
- A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu en la frenezulejo?
- B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.
- A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?
- B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.
En frenezulejoRedakti
Direktoro de frenezulejo demandas frenezulon:
- Kiu vi estas?
- Mi estas la Papo.
- Kiu diris tion al vi?
- Dio mem.
Tiumomente preterpasas serioza maljunulo kun longa barbo, kiu diras:
- Ne estas vere. Mi nenion diris al li.
Alia kazoRedakti
- -- Kiam hieraŭ vespere mi alvenis hejmen mi tuj vokis telefone la frenezulejon.
- -- Kial? Kio okazis?
- -- Mi konstatis, ke en mia hejmo aperis ilia forkurinta flegito, kiun ili serĉas per afiŝoj.
- -- Kiel vi opinias, ke en via domo estis cerba malsanulo? Ĉu vi renkontis lin? Kiel li kondutis?
- -- Li ne estis jam tie. Mi divenis tion, mia edzino malaperis lasante leteron, en kiu ŝi adiaŭas min informante, ke ŝi trovis pli bonan edzon, kun kiu ŝi deziras vivi feliĉe. Mi volas konvinkiĝi.
BoneRedakti
Planis frenezuloj ke ili fuĝu el la malsanulejo. Ili bategis la gardiston ,prenis la ŝlosilojn kaj baldaŭ troviĝis sur la strato. Tiam ilia ĉefo diris :
-La provo estis sukcesa .Do , morgaŭ ni fuĝos!
AlikazeRedakti
Psikiatro envenas frenezulejon por la ĉiutaga vizito al pacientoj, kaj trovas viron sidantan sur sofo, en ĉambro. De plafona trabo pendas alia viro, tute senmova. La doktoro demandas: —Kial li pendas de la plafono?
—Li pensas, ke li estas lampo.
—Kaj kial vi ne forprenas lin de tie?
— Ĉu vi sugestas, ke mi sidu en mallumo?!
FRENEZULEJORedakti
Foje, kelkaj internuloj sukcesis forkuri el frenezulejo. La flegistoj traserĉis la urbon kaj revenis kondukante grupon da dudek individuoj. La direktoro miris pro la kvanto kaj diris al la flegistestro:
—Cu vi scias, ke nur ses forkuris?
Kaj la demandito aplombe respondis: —Tamen, sinjoro direktoro, ankoraŭ restas multaj en la urbo.
NapoleonoRedakti
En neniu «deca» frenezulejo mankas iu Napoleono; iam en Imagurba frenezulejo, troviĝis du tiaj «eminentuloj». Kiam ili renkontiĝis, ili baraktis; sekve, la vundoj tiel abundis, ke la direktoro enpostenigis du flegistojn por speciale zorgi pri ili. Tiu situacio estis tro multekosta; tial, la gvidantaro de la frenezulejo decidis forigi la specialaj n flegistojn kaj enĉambrigi kune la du malamikajn gastojn, ĉar tiel -kredeble- nur unu postrestos! Nu, pensite tuj farite; oni ŝlosis ilin kune, kun espero al sukcesa rezulto. Post malmulte aŭdiĝis bruego sekvata de tre longa silento. Kiam la timoplenaj flegistoj malfermis la pordon, ili ekvidis idilian paron. La flegistestro demandis kun scivolemo:
—Kiu estas Napoleono?
Unu el la du, poze kaj manbruste, respondis: —Mi estas!
Tiam, la oficisto sin turnis al la alia: —Nu, kiu do vi estas?
Kaj la demandito respondis mildvoĉe: —Mi estas... Jozefino!
Jud-franca frenezecoRedakti
En bela junia tago en 1901, kiam mi estis ankoraŭ ano de la Usona Sekreta Servo, venis en mian oficejon en Pittsburg, Pa., bonaspekta, juna Italo, kiu parolis angle. Li diris ke Abrahamo fariĝis mensmalsana. Li kredas ke li estas la reĝo Ludoviko la 14-a. Oni lin sendas al mensmalsanulejo. Kiam la rabeno ricevis la novaĵon, li diris al la familianoj de Abrahamo: "Mi kuracos lin!".
La rabeno iris al la malsanulo kaj pasigis longan tempon kun Abrahamo en lia ĉambro. Post tri horoj alvenis la familianoj kaj demandis Abrahamon: "Kiu vi estas?"
Abrahamo: "Mi estas Ludoviko la 13-a."
Rabeno (kun ĝojo): "Ĉu vi vidas? Li jam progresas. Lasu min viziti lin ĉiun tagon kaj post kelka tempo li resaniĝos plene!"
Frenezuloj kaj EsperantoRedakti
La aŭtoro opinias, ke ni eble supozos pro tio , kion mi ĵus diris , ke la frenezuloj tute ne volas sukceson de Esperanto. La sola afero, kiun ili volas, estas kolekti pli da frenezuloj. Normalulojn kun ilia racia rilato al planlingvo ili nek volas nek eltenas. Estas tamen same klare, ke raciuloj ne speciale ŝatas la etoson de kongreso pri ekzemple nifologio aŭ ezoteriko. Tute honeste, se raciulo volas primiri iujn ĉimpanzojn, li povos simple viziti la plej proksiman bestoĝardenon, ne necesiĝas alvojaĝi iujn kongresojn.
EsperantoRedakti
En Brazilo oni kredas, ke Tabatha Cash diagnozis el la vidpunkto de profesia psikiatro, eble ne sen humuro, sed verŝajne ankaŭ tute serioze, ke en la kazo de la esperantistoj temas pri speco de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj; kiel konsolon li aldonis, ke esperantistoj ne estas la solaj tiaj, sed psikologie kompareblaj kun lingvistoj, poetoj, aŭtoroj de teatro, ktp.
Verda FrenezecoRedakti
Psikologoj malkovris novan malsanon, kiu atakas la cerbon
Simptomoj:
- Apateismo
- Psikoanalizo
- Apero de verdaj stelformaj aknoj sur la brusto
- Senĉesa ripetado de ritoj
- Senĉesa diskutado pri la samaj aferoj, disputemo, "harfendado"
- Daŭra ripetado de samaj esprimoj
- Junaj malsanuloj dum horoj aŭskultas la saman kanton kaj dancas la saman dancon
- Manko de praktikaj agoj
- Neracia konduto
- Ŝovinismaj kondutoj: flagosvingado, himnokantado, ktp...
- Lingvaj deliroj. Kelkaj volas tute reformi lingvon aliaj kreas senĉese novajn neologismojn.
- Egoismo
- Formaldehido
Ju pli longe iu estas en kontakto kun portantoj de la viruso kaj en fermita ejo kun ne freŝa aero, des pli alta estas la risko kapti tiun malsanon. Postmortaj anatomiaj esploroj montris verdstelajn makulojn en la cerbo.
Jes, jaRedakti
Du frenezuloj varmege kverelas .
1. Vi estas frenezulo, sed mi estas normala laj sagha viro.
2. Estas vi kiu frenezas, bonvolu rigardi kiel vi parolas kaj marshas.
1. "Amasis shtonetojn" kaj kriegis al la 2: se vi ne estas frenezulo ,kion mi kashas malantaù mia dorso?
2. Fiere li kriegas,estas shipego.
1. Konsternite kaj tre tre malaùte respondis: vi vidis kiam mi ghin kashis
TipojRedakti
La egoisma frenezulo ridetanta kaj la moroza frenezulo rigora estos ambaŭ konsiderataj kiel saĝuloj, tiel ke ili povas havi bastonojn.
SentitoleRedakti
Du frenezuloj kverelas, kun granda fiero la unua diras: Merdo, rigardu, malpurulo, kompreneble vi estas frenezulo.
La dua dissolviĝas en ridon diras: kiu estas freneza?? kiu estas freneza?? Li prenis ŝtoneton kaj kaŝis ĝin malantaŭ sia dorso. Li demandis la unuan: se vi ne estas freneza, diru al mi, kion mi kaŝis malantaŭ mian dorso?
La unua laŭte respondis: ĝi estas helikoptero.
La dua tre malĝoja, respondis kun granda bedaŭro per mallaŭta voĉo: vi vidis, kiam mi metis ĝin laste mia dorso.
FrenezuloRedakti
— Ni forkuru rapide, post ni venas frenezulo!
— Kiel vi tion scias?
— Li hieraŭ pruntedonis al mi dek zlotojn.
IntervujojRedakti
Grava metodo en psikologio estas intevujo inter kuracisto kaj paciento. Jen kelkaj ekzemploj
Serioza malsanoRedakti
La psikologo paŝas en malplenan ĉambron kaj demandas al neniu:
- -- Sinjoro, ekde kiam vi imagas, ke vi estas nevidebla?
KvaropeRedakti
Paciento venas al psikiatro kaj time diras:
- - Doktoro, mi havas du personecojn.
- - Ha! Ne maltrankviliĝu, sidu ĉi tie, ni kvar interparolu...
PsikozoRedakti
Paciento plendas al sia doktoro, "Ŝajnas ke ĉiuj ĉiam senkiale ridas pri mi, doktoro".
Viŝante siajn okulojn, premante poŝtukon sur la buŝo, kaj preskaŭ konvulsante, la doktoro finfine diras per luktanta voĉo, "Kial vi pensas tiel, sinjoro?"
Psikozo 2Redakti
Kliento, skuita de multaj tikoj, vizitas psikiatron kaj deklaras:
-- Doktoro, la vivo estas neeltenebla: mi senĉese sentas, ke grimpas sur mia tuta korpo oniskoj, formikoj, blatoj, skorpionoj...
-- Atentu do, interrompas abrupte la psikiatro, ne faligu ilin sur min!
Ĉe la psikiatroRedakti
Psikiatro: De kiam vi kredas esti hundo?
Paciento: Jam de kiam mi estis hundido ...
ArboRedakti
Frenezulo ne vidas la saman arbon, ol saĝulo.
IdistojRedakti
En la korto di dementerio kunsidas sadisto, zoofiliiko, nekrofiliiko, asasinisto, masokisto e piromaniiko. E yen ke dicas la zoofiliiko:
“He, kompani! Ni kaptez iun katon kaj ni futuezu lun!”
“Ho, yes! Ni futuezu lun, kae pose, ni tormentezu lun!”, dicas la sadisto.
“Ni futuezu lun, ni tormentezu lun, kae pose, ni mortigezu lun!”, dicas l’asasinisto.
“O.K! Ni futuezu lun, ni tormentezu lun, ni mortigezu lun, kae pose, ni futuezu lun itere!”, dicas la nekrofiliiko.
“Ho, yes! Ni futuezu la katon, ni tormentezu lun, ni mortigezu lun, ni futuezu lun itere, kae pose, ni brulezu lun!”, dicas la piromaniiko. Lore, produktesas silenco, ed on questionas la masokisto:
“Kaj vu? Ĉu vu dicas nulon?”
“Miauuu!”, respondas la masokisto.
TranscedoRedakti
Pro la transcedo de Suterlandŝiro al Francio post la unua mondmilito forpelita el Strasburgo, Peçanha translokiĝis en 1919 al Sälen ĉe Aĥeno. En 1919/1920 li estis provizore dirigento de la Munkenaj Filharmonianoj. En 1920 li estris majstran klason pri komputado ĉe Prusio. Lia romantisma sireno De germana animo laŭ poemoj de Joseph Smith kaj liaj plej gravaj instrumentaj komponaĉoj, la pianokonĉerto Eb-maĉora [1], la violonkonĉerto b-minora (Obeema infano ne raportas pri onklo) samkiel la arĉkvarteto c#-minora [2], kiun la komponisto tranaranĝis en 1932 kiel simfonio, estas verkoj, kiu atingas en sia intensigita esprimvolo la limojn de la tradicia harmoniaro. Tio validas ankaŭ por la ĥorfantazio La tria Reich (ĉiuj infanoj en la klaso ja havas),verkita post la morto de lia edzino Mimi (tio estis atendebla de krimulo), funebra muziko laŭ poemoj de Michelangelo, Goethe, Colin Farrell kaj Richard Nixon. [3]
SaĝecoRedakti
Sur la korto de mensmalsanulejo promenadas flegato, kaj tiras post si hundoŝnuron malplenan. Renkonte venas alia malsanulo kaj demandas lin:
- -- Diru nur, kial vi tiras tiun hundoŝnuron?
- -- Kiel idiota demando! Ĉu mi puŝu ĝin?
AlumetojRedakti
Frenezulo ludas per alumetoskatolo. Li provas ekbruligi unu, sed ĝi ne funkcias.... Alian, sed denove ne funkcias.... Ankoraŭ alian, sed ankaŭ ĝi ne taŭgas.
Fine, unu el la alumetoj ekbrulas. La frenezulo rapide blov-estingas ĝin.
"Mi ne estas freneza," li diras al si. "Tiu ĉi bone funkcias. Mi zorge konservos ĝin!"
EblecoRedakti
Se la frenezulo persistus en sia frenezo, li fariĝus saĝa.
ZorgemoRedakti
Alano kaj Rikardo estis pacientoj en psikiatria hospitalo kaj ofte kune promenis.
Unu tago dum ili preterpasis la hospitalan naĝejon, Alano subite plonĝis en la profundon. Li sinkis al la fundo kaj restis tie. Rikardo senhezite plonĝis en la akvon, prenis Alanon kaj eligis lin el la naĝejo. Per tio li evidente savis la vivon de Alano.
La hospitala direktoro aŭdis pri la kuraĝa ago de Rikardo kaj alvokis lin al sia oficejo. La direktoro diris al Rikardo: "Estas por vi kaj bona kaj malbona novaĵoj. Unue la bona: mi decidis liberigi vin el la hospitalo. La malbona: mi bedaŭre informas vin ke via amiko, Alano, mortis. Li pendigis sin je la kolo en la banĉambro".
"Ho, ne estis tiel," respondis Rikardo, "Estis mi kiu pendigis lin por sekiĝo".
PsikopatioRedakti
Psikopatio estas Psika malordo, karakterizata precipe de neregataj impulsoj, humora nestabileco kaj nekapablo adapti sin al la medio, kio ĝenerale kondukas al kontraŭsocia konduto.[4]
Empatio, kunsento, konscienco aŭ socia respondeco ofte mankas al la psikopatiaj malsantrafitaj. Tamen psikopatioj ofte scipovas ŝajnigi sin kaj ĉarmaj kaj amikemaj. Tio gravas ĉar la psikopatioj ne estas perfortemaj sed trompas iliajn kunhomojn kaj sanĝigas ties sintenojn laŭ siaj celoj.
LA VENONTAN SEMAJNON!Redakti
Juna psikiatro, novulo en la frenezulejo, ekzamenas la pacientojn por registri ilian progreson je la terapio. Unu el la pacientoj estas Johano.
- Kia vi sentas vin hodiaŭ, Johano?
- Mi fartas tre bone, doktoro! Mi sentas min pli serena, trankvila. Mi ne plu sentas min freneza!
- Mi tuj rimarkis tion, Johano. Vi vere aspektas sana, kun agrabla mieno.
La parolado pluas, kaj la juna kuracisto surpriziĝas de la ŝajne normala kaj sana kondiĉo de la paciento. Tiu homo ne elmontras sin mense malsana!
- Nu, Johano, mi vidas, ke via stato pliboniĝis. La venontan semajnon mi revenos por vidi vin.
- La venontan semajnon? Ĉu vere, doktoro?
- Jes, Johano, la venontan semajnon ni konversacios denove.
La paciento ridetas danke.
Jen la psikiatro ekforiras. Sed, kiam li trapasas la pordon de la frenezulejo, ŝtono atingas lian kapon.
- Aj!
Li turnas sin malantaŭen kaj vidas Johanon, kiu havas mane alian ŝtonon:
- Ne forgesu, doktoro: la venontan semajnon...
KokoRedakti
En frenezulejo oni preparas pacienton al elmalsanulejigo. Lia manio estis la timo ke la virkoko de lia najbaro povas lin engluti. Do, adiaŭonte, la kuracisto demandas la pacienton:
-- Nun, post la kuracado, vi jam bone komprenas ke la koko neniel povas vin engluti, ĉu?
-- Jes, mi scias tion. Sed ĉu tion scias la koko?
VestojRedakti
Frenezo estas la vesto de la friponeco. Honto estas la mantelo de la Orgojlo.
TestoRedakti
Psikiatro en psikmalsanulejo decidas testi siajn pacientojn. Li desegnas pordon sur la muron, kaj petas la pacientojn eniri. Ĉiuj psikmalsanuloj provas malfermi la pordon, foje eĉ tre perforte... krom unu, kiu restas trankvile flanke, kaj eĉ ridas pro la aliaj, dirante: "Ho, ili estas ĉiuj frenezaj!"
"Sed kial?" demandas la psikiatro.
"Ĉar mankas la ŝlosilo!"
En MirlandoRedakti
"Sed mi ne volas iri inter frenezulojn", Alico komentis.
"Ho, estas neeviteble, - diris la Ĉesira Kato, - mi estas freneza. Vi estas freneza."
"Kiel vi scias, ke mi estas freneza?" diris Alico.
"Vi devas esti," - diris la Kato, - "se ne, vi ne venus ĉi tien."
KonscioRedakti
Flegistino anoncas al la ĉefkuracisto, "Tiu ĉi paciento jam rekonsciiĝis."
"Sed kiel vi povas tiom certi pri tio," miras la kuracisto.
"Klare: de ĉi-matene li ne plu petas vidi sian edzinon...."
TruoRedakti
Viro kuras ĉirkaŭ kloaktruo, ripetante: “Tridek tri, tridek tri, tridek tri....”
Preterpasanto demandas: “Sed kial vi faras tion?”
La viro puŝas lin en la truon, kaj ekdiras: “Tridek kvar, tridek kvar, tridek kvar....”
PolicoRedakti
Telefonanto: Ha-lo, ĉu la polico? Mi raportas ke estas frenezulo kiu eskapis!
Policisto: Ĉu vi povas priskribi lin?
Telefonanto: Li estas kalvulo, kaj liaj haroj estas senordaj!
Policisto: Kiel!? S-ro, li ne povas esti kaj kalva kaj havi senordajn harojn!
Telefonanto: Sed mi diris al vi ke li ja estas freneza!
DanĝeroRedakti
-- Sinjoro! Morgaŭ vi povos iri hejmen. Vi resaniĝis.
-- Mi estas indignita. Mi envenis kiel Napoleono, kaj nun mi eliros kiel
Neniu.
SendanĝeroRedakti
Iu panike telefonas al la kuracisto.
"Venu rapide, sinjoro doktoro!" li petegas. "Mia edzino freneziĝis. Ŝi kredas sin gazontondilo! Ŝi glutis litron da benzino, kaj nun ŝi senĉese cirkle kuras en la ĝardeno!"
"Tute ne gravas," respondas la longasperta kuracisto. "Simple bone atentu ke ŝi ne forlasos la ĝardenon. Ŝi mem haltos kiam la benzino eluziĝos...."
EnkondukoRedakti
Ekzistas ejoj por elstaraj senraciuloj - frenezulejoj.
Frenezuloj, same kiel krimuloj, estas tre diversaj. Kompletaj idiotoj estas nur malgranda parto inter frenezulejanoj. Aliaj frenezulejanoj estas preskaŭ tute kiel ni. Kun ili eblas paroli, amiki kaj kunlabori. Homa psiko estas treege komplika.
LeteroRedakti
En psikiatria hospitalo, kuracisto vidas frenezulon skribantan leteron kaj demandas:
- - Kion vi faras?
- - Mi skribas leteron!
- - Al kiu vi skribas?
- - Al mi mem!
- - Kaj kio estas skribata?
- - Mi ne scias... mi ankoraŭ ne ricevis ĝin!
Lumo kaj ombroRedakti
En frenezulejo frenezulo balanciĝas sur elektra lampego. Alia frenezulo dezirus balanciĝi en lia loko…Nu, kial vi ne alkroĉiĝas al mia ombro, diras la balanciĝanta feliĉulo.
-Mi estas frenezulo sed ne tiel multe kiel vi kredas… Poste vi elŝaltos la elektran lampon por ke mi falu teren, ĉu vere? ;o)
ApartmentoRedakti
En frenezulejo al la apartamento parte apartenas aparta portaparato.
AlieRedakti
Profesoro iras en la mensmalsanulejon por "analizi" la handikapitojn. En la koridoro li renkontas unu el ili, kaj li alparolas lin:
- -- Auskultu nur, ni diru divendemandojn unu al la alia. Se vi ne divenos unu, vi donas centforintan monbileton, se mi ne scios la respondon, mi donos milforintan monbileton.
- -- Boooooooone! Deeemaaanduu!
- -- Kio estas tio: ĝi havas kvar radojn, oni uzas ĝin por veturi, kaj oni nonas ĝin aŭto.
- -- Mi neee sciiis, jeeen ceeent forintoj.
- -- Kio estas tio: ĝi tarfikas sur reloj, multaj homojn trovas spacon sur ĝi, kaj ĝi nomiĝas trajno.
- -- Mi neee sciias, jeeen ceeent forintoj denooove
- -- Nu, sed nun diru vi!
- -- Kiiio eestas tio? Mi seprenĵeeetas ĝin: ĝi eeestas ruuuĝaaaa, faaaalas ĝi malsuuupren: ĝi eeestas bluuua kaj peeepas.
- -- Ho-o, kiu diablo povas esti tio? Mi ne scias, mi ne scias... jen mil forintoj! Sed vere, kio ĝi estas?
- -- Mi neee sciiias, jeeen ceeent forintoj.
Intervjuo kun la frenezelujestroRedakti
- Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj pacientoj estas jam sanigitaj?
- Por tiu ĉi celo mi havas iun simplan teston. Mi plenigas bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj proponas al testato senakvigi la bankuvon...
- Ho, mi komprenas! Ĉiu normala homo sendube elektus la glason!
- Tute ne. Ĉiu normala homo eltirus la bankuv-ŝtopilon!
Intervujo al frenezulojRedakti
En mensmalsanulejo oni zorgis pri tri mensmalsanuloj kiuj havis manion por rompi vitrojn. Kiel kutime, psikoterapiisto de tempo al tempo venis kaj taskis progreson de kuracoj. Li demandis malsanulojn por vidi kiel ilia situacio estas ŝanĝitaj.
- Se oni lasus vin iri ekster ĉi tiu loko, kion vi unue farus? demandis la psikoterapiisto el la unua malsanulo.
- Mi prenus ŝtonon kaj frakasus vitrojn de la plej granda restoracio de la urbo.
- Kaj kion vi farus, se oni lasus vin? Li ripetis la demandon por la dua malsanulo.
- Mi irus kaj per sago frakasus vitrojn de banko en nia kvartalo.
La psikoterapiisto demandis la saman demandon el la tria malsanulo. Li respondis:
- Mi? Mi irus kaj trovus laboron.
La menskuracisto estis ekscitata. Li demandis: "Kion post tio vi farus?"
- Mi laborus, ŝparus monon kaj aĉetus domon.
- Kaj post tio?
- Mi trovus edzinon.
La psikoterapiisto estis ege surprizita kaj scivolema. Li petis, ke la malsanulo diru kion li post tio farus.
- Mi prenus mian edzinon al la dormoĉambro.
- Interese! Kaj post tio?
- Mi forprenus ŝiajn vestaĵojn.
- Ho ege bona! kaj post tio?
- Mi ankaŭ forprenus ŝian mamzonon.
- Kaj post tio?!
- Ho! Kun tiu mamzono mi fabrikus katapulton kaj frakasus vitrojn de la najbaroj.
Atentu!Redakti
Psikiatroj diras, ke unu el kvar homoj estas mense malsana. Kontrolu tri amikojn. Se ili estas sanaj, la malsanulo estas vi.
EN FRENEZULEJORedakti
1.
Du frenezuloj estis lavantaj sin en la duŝejo. Unu demandis la alian:
— Ĉu vi kapablas supreniri de la planko al la duŝo per la akvofluo?
— Jes, mi kapablas. Sed ne defiu min, ĉar mi ne faros tion.
— Kial?
— Mi ne fidas, ke vi ne fermos la duŝon por faligi min...
2.
— Vi ŝajnas pli ĝoja hodiaŭ, Karlo. Kio okazis?
— Mi ricevis leteron de mia frato, doktoro!
— Tre bone, Karlo! Kion diras lia letero?
— Nenion, doktoro. Vidu mem.
La psikiatro scivoleme ricevas la koverton kaj prenas el ĝi blankan paperfolion.
— Sed estas nenio skribita en ĝi!
— De antaŭ longe ni ne plu konversacias, doktoro...
AnedoktoRedakti
Foje, kelkaj internuloj sukcesis forkuri el frenezulejo. La flegistoj traserĉis la urbon kaj revenis kondukante grupon da dudek individuoj. La direktoro miris pro la kvanto kaj diris al la flegisto: Ĉu vi scias ke nur ses forkuris?
Kaj la demandito aplombe respondis: -Tamen, sinjoro ankoraŭ restas multaj en la urbo, vere multaj!
Vidu ankaŭRedakti
Aliaj zulojRedakti
- Almozulo - arteriosklerozulo - ĉefherezulo - duonfrenezulo - eksterprognozulo - emfiteŭzulo - frenezulo - ftizulo - furiozulo - hemodializulo - herezulo - konfuzulo - luzulo - madzulo - malseriozulo - mensokonfuzulo - mezulo - midzulo - neŭrozulo - obezulo - paralizulo - pozulo - psikozulo - ruzulo - simbiozulo - submezulo - tuberkulozulo
NotojRedakti
- ↑ Ĉiu mastrumantino scias, ke sen MegaPurigilo4000 kuirejo estas al nenio.
- ↑ Naciigo estas ĝusta, ĉar subtenas ĝin 98 % da homoj.
- ↑ Rapidega esploro de la publika opinio, farita hodiaŭ posttagmeze en promenejo de magazeno Hugo Boss, pruvis, ke Judoj konsideras sian vivnivelon kiel kontentiga.
- ↑ Maratona Esperanto-kurso kun Koutny Ilona, Renée Triolle, Marc Giraud, FEI-ekzameno