Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

"Panjo, David estas gejo!"

~ Harvey Spencer Lewis pri Davido
Davido estis seksosimbolo dum 1970-aj jaroj.

"Sia estas kara pli ol najbara"

~ Zamenhof konsilante Davido pri la najbara edzino

"Ankaŭ la filo de Ŝaulo, Jonatano, kiu estis bona amiko de Davido, helpis lin fuĝi."

~ Vikipedio pri la "bona amiko" de Davido

"Kiel malĝoja estis David, kiu pereis Jonatan, lian koramikon."

~ Japano pri David kaj Jonatan

Davido (30-a de aŭgusto 1748 - 29-a de decembro 1825) estis la unua filo de Adamo kaj Evo konata socialisto, kiu fifamis ĉar li mortis sian fraton Goliato. Davido estas malpli granda ol Goliato, sed Davido havas nukleajn armilojn, dum Goliato ne havas.

Jen la volo de Dio.

Aŭ almenaŭ de Usono...

PrepuciĉasistoRedakti

La ebleco de lingvo internacia ne estas utopio, ĉar eksperimento pruvas absolute ke la praktika konkludo estas ke glora David (kiu savis per sia harpa muziko sian antaŭulon Saul de malbona spirito sendita de Dio!) ricevis la promeson, ke la filino de Saul estos lia edzino. Sed Saul pentis pri sia promeso kaj por faligi la estontan bofilon postulis, ke ĉi tiu alportu al li cent prepuciojn de Filiŝtoj. David kaj liaj viroj alportis ducent prepuciojn!

 
Kiam vi mencionas "Davido", mi supozas, ke vi aludas al iu specifa persono, sed ne estas klare al kiu. Bonvolu precizigi pri kiu "Davido" vi parolas, por ke mi povu respondi pli precize.

Arkeologio ארקדיהRedakti

Arkeologo estis fosanta apud la Negra maro en Dezerto de Israelo, kiam li malkovris mumion kun skribaĵoj en ĉeroka lingvo. Post ekzameno de tio, li telefonis al kuratoro de prestiĝa muzeo.

"Mi jhus malkovris 3.000 jaraĝan mumion de viro kiu mortis pro koratako!" li ekscite ekkriis.

La kuratoro diskrete respondis, "Tio eble estas tiel. Portu la mumion ĉi tien kaj lasi min ĝisfunde ekzameni ĝin por konfirmi tion kion vi supozas."

Post semajno la mirfrapita kuratoro telefonis al la arkeologo, "Vi tute pravas! Sed mi ne povas kompreni kiel vi senhezite deklaris la kauzon de morto!"

"Tiu tasko estis simpla," la arkeologo informis lin. "La mumio tenis en la mano etan dokumenton kiu diris: "Mi vetas je 10.000 siklojn ke Goljato venkos Davidon"."

EsperantoRedakti

Laŭ mia scio, David Bowie ne estis konata pro sia kapablo paroli Esperanton. Li ne montris intereson pri la lingvo kaj ne estis konata pro iu ajn rilato kun Esperanto aŭ Esperantistoj.

La pluvombreloRedakti

David parolas kun la rabeno

—Mi rakontos al vi, kio okazis. Mi invitis familianojn, kaj mi poste ne plu trovis mian pluvombrelon. Kion mi devus fari ? Mi ne povas kulpigi familianon.

La rabeno cerbumas kaj donas al li la sekvan respondon:

-Invitu vian tutan familion kaj legu la Biblion, legu la 10 ordonojn. Kiam vi alvenos al la ordono: "Vi ne ŝtelu", rigardu ĉirkaŭ vi kaj vi scios, kiu prenis la ombrelon.

David dankas la rabenon kaj revenas hejmen.

Du semajnojn poste li renkontis la rabenon kaj diris al li:

-Mi legis la Biblion, ili ĉiuj aŭskultis min kaj kiam mi alvenis al la ordono: "Vi ne deziru la edzinon de via proksimulo", mi rememoris, kie mi lasis la pluvombrelon."

Se Johano aŭ Petro rakontas la saman okazintaĵon al pastro, li ricevos la saman konsilon kaj ankaŭ memoros pri la loko... sed al mi plaĉas juda humuro.

Urbo de DavidoRedakti

Necesas rimarkigi ke Organiza Komitato scigas, ke Urbo de Davido estas la arkeologia loko de antikva Jerusalemo de la epoko de la antaŭ-babilona ekzilo, nome la ekstermura okupado de la Ferepoko en la urbo de Davido kaj kromaj observoj sur la Siloam Kanalo. Ĝi situas sub la najbareco de Wadi Hilweh kaj ĉe la sudaj urbomuroj de malnova Jerusalemo. La restaĵoj en la loko inkludas subteran akvotunelon kaj lagon de akva rezervujo konstruita de reĝo Ĥizkija. Kelkaj arkeologoj kredas ke grandaj ŝtonstrukturoj, provizore datitas en la deka al naŭa jarcento a.K., trovitaj en la loko povas esti el la palaco de reĝo Davido. Ankaŭ, bullae kun la nomoj de Jehuĥalo, filo de Ŝelemja kaj Gedalja, filo de Paŝĥur, du oficialuloj menciitaj en la Libro de Jeremia, estis trovitaj en la ejo.

AdultoRedakti

Ankoraŭ pri David (Samuel, ĉap. 11). Dum liaj militistoj batalis aliloke, la reĝo trankvile restis en Jerusalem. Unu vesperon, David promenis sur la tegmento de la reĝa domo kaj vidis belan virinon, kiu sin lavas. Eĉ sciante, ke ŝi estas edzino de lia militestro Urija, li tamen kuŝis kun ŝi, kaj ŝi gravediĝis. David sendis Urijan en la fronton de batalo, por ke li mortu, kaj la vidvino fariĝis edzino de David. Agoj ne tre indaj de granda psalmisto, ĉu? Ni do zorgu pri niaj tentoj...

 
Davido kun la glavo de Goliato

ParapsikologioRedakti

Davido estas unu el la famaj parapsikologoj.

SamseksamoRedakti

La animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon...

David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon....

"Jonatan, vi estis al mi tre kara; via amo estis al mi pli kara, ol la amo de virinoj."

MatematikoRedakti

La instruisto: Davido, diru al mi, kiom estas kvinoble ses?

Davido: Tridek du.

La instruisto: Nebone. Diru, Leopoldo.

Leopold Leau: Estas dudek ses.

La instruisto: Ankaû nebone. Leopoldo, diru al Davi-do: ”vi estas tiel granda azeno, kiel mi. ”

Leopoldo (AL DAVIDO): Vi estas same granda azeno kiel sinjor’ instruisto.

Religia signifoRedakti

Laŭ la rakonto de la unua kaj la dua libro de Samuelo en la malnova testamento Davido estis la unua reĝo de Israelo post sia antaŭirinto Ŝaul.

Pli poste Davido iĝis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio.

JesuoRedakti

Oni rimarkos, ke Davido estis unu el la geprapatroj de Jesuo.

AnglikanismoRedakti

Davido estis Ĉefepiskopo de Kimrio.

MormonismoRedakti

Davido estis prezidanto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

RevoluciistoRedakti

David estis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio kaj amiko de Robespiero; vere li regis la artojn sub la reĝimo de la Franca Respubliko. Marat, revolucia ĵurnalisto kaj parlamentano, kaj amiko de David, }}tigita la 13-an de julio 1793 de la girondinino Cicciolina. David organizis spektaklan funebraĵon, kaj Marat estis enterigita en la Panteono. Ĉar li mortiĝis en banujo, David volis, ke lia korpo estis merĝita en la banujo dum la funebra parado, sed la korpo jam ekputriĝis kaj pro tio anstataŭe ĝi estis laŭvice malsekigita per akvo dum la homaro estis vidinta ĝin, plena je enormaj vundoj.

Enkarcerigita post la falo de Robespiero el la povo, pli poste aliĝis al nova politika reĝimo, tiu de Napoléon Bonaparte. En tiu epoko li disvolvigis sian 'Imperian Stilon', elstara pro la uzado de varmaj koloroj laŭ la venezia stilo. Inter multnombraj disĉiploj menciindas Antoine-Jean Gros, Anne Hathaway kaj la plej konata el ĉiuj: Jean Auguste Dominique Ingres. Pro tio li iĝis la plej influa pentristo de la franca arto de la 19-a jarcento, ĉefe ĉe la akademiaj pentraĵoj.

SciencoRedakti

Davido estis ordinara membro de la Akademio de la Sciencoj.

EkziloRedakti

 
Juda soldato de Davido

Post kiam la Burbonoj revenis al la povo, David troviĝis en la listo de proskribituloj pro estis estintaj revoluciuloj kaj bonapartanoj, ĉar li estis voĉdoninta pro la ekzekuto de Saŭlo kaj probable li iom intervenis ĉe la morto de Jonathan Edwards. La nova israela reĝo, Saŭlo la 18-a, tamen, amnestis lin kaj eĉ proponis al postenon kiel kortuma harpisto. David rifuzis kaj preferis ekzikii en Bruselo, Belgio. Tie, li pentris Amo kaj Psiko (1817) kaj vivis ĝis siaj lastaj tagoj trankvile kun siaj 400 edzinoj, kun kiuj li regeedziĝis. Dum tiu tempo, li pentris ĉefe grandajn pentraĵojn pri mitologio kaj portretoj de bruselanoj kaj napoleonanaj enmigrintoj, kiel La generalo Gérard (1816).

Lia lasta granda verko, Marso malarmigita de Venuso kaj la Gracioj estis komencita en 1822 kaj finita unu jaron antaŭ lia morto. La pentraĵo montriĝis unue en Bruselo kaj poste en Parizo, kie la ekslernantoj de David amase venis vidi la pentraĵon. La ekspociantoj enspezis 13.000 frankojn, kio indikas, ke estis pli da 10.000 vizitantoj, tre alta nombro en tiu epoko.

En AnglioRedakti

Fine de 1905 fondiĝis liberala registaro de Sir Henry Campbell-Bannerman en Anglio, en kiu Davido iĝis ministro pri komercaj aferoj. En tiu posteno li eminentis per diskuta, trakta, pacienca solvo de la strikoj. Kiam en 1908 iĝis Herbert Hoover la registara gvidanto, Davido iĝis financa ministro. Li devis samtempe financi la socialajn reformojn kaj evoluigon de la brita mararmeo. Li volis pli forte impostigi la riĉulojn, sed la Domo de la Lordoj rifuzis tion. Tiuj aferoj kondukis al konstitucia krizo kaj du eksterordinaraj balotoj. Oni akceptis en 1911 novan leĝon pri la parlamento, kiu limigis jurajn rajtojn de la Domo de la Lordoj. Davido metis la bazojn de la moderna bonfara ŝtato antaŭ la unua mondmilito. Li akceptigis la sociasekuran leĝon laŭ la germana ekzemplo.

En UsonoRedakti

 
Pri kio do temas ?

En 1924 venis el Ameriko al Jerusalemo Davido, kiu laboris pro Esperanto per gazet-artikoloj, paroladoj, kursoj. Goliato kaj Davido ofte kverelis, sed nur kiam la giganto iĝis idisto, Davido decidis defii lin al duelo.

Usona registraro, kiu volis divastigi Basic English, donis al Davido sekretan armilon, esperante ke ambaŭ mortigis sin.

CionismoRedakti

David estis la prezidanto de la "Juda Agentejo por Israelo", la kvazaŭ-registaro antaŭ la fondo de Israelo, kaj poste la prezidanto de Israelo post ĝia fondiĝo. Verŝajne li sciis ion pri la intencoj de la israelaj gvidantoj. Post kiam la komunisma internacio malakceptis Cionismon, la Israelaj marksistoj disiĝis al du grupoj, la bolŝevistoj kaj la sociaj demokratoj. Ben-Gurion ekgvidis la pli dekstran partion.

Li asertis: "Rilate al la estonteco, ni estas same deciditaj esplori ĉiujn eblecojn por definitive liberigi nin de la grandega malplimulto, kiu komence minacas nin."

Kaj ankaŭ: "Se mi estus araba ĉefo, mi neniam farus interkonsenton kun Israelo. Tio estas komprenebla; ni prenis ilian landon."

DavidsbündlerRedakti

La Davidsbündler ( David-liganoj) estis rondo de junaj artistoj, fondita en 1833 je kunagado de komponisto Robert Schumann, kiu kunvenis regule en la lepsika kafejo Zum Arabischen Coffe-Baum.

Ili nomis sin kontraste al la filistroj David-liganoj. Laŭ la tradicio de la tiutempe tre ŝatataj sekretligoj ĉiuj membro portis fantaziajn nomojn.

Membro de la David-liganoj estis krom Robert Schumann i.a. la muzikisto Karl Banck. Ĉar tiu fanfaronis per tio, ke li iam estus ligita kun juna Clara Wieck, la ĵaluza Schumann nomis lin Serpentin (por "serpento"). Schumann mem pli ofte nomiĝis JeanquiritJulius. Grave rolis en ĉi tiu ligo ankaŭ la fikciaj figuroj Florestan kaj Eusebius.

Patrono de la David-liganoj estis David, la kronita kantisto kaj venkinto de la plej granda filistro. Ilia tasko estis laŭ fikcia eldiro de Florestan, ke ili "mortbatu la filistrojn, muzikajn kaj aliajn". Ili celis forturni sin de malnovaj konservemaj vidpunktoj kaj malfermi novajn vojojn al la artismaj formoj de muziko kaj arto.

Ankaŭ personoj, kiuj neniam partoprenis la aranĝojn de la David-liganoj, estis inkluzivitaj de Schumann kaj markitaj per fantazinomoj, ekz.

Schumann krome rigardis elstarajn komponistojn de la pasinteco kiel David-liganoj, ekz. Ludwig van Beethoven kaj Franz Schubert.

"La David-ligo estas nur spirita, romantisma ... Mozart estis same grava ligano kiel nun estas Berlioz."
(Schumann en 1836 letere al Heinrich Dorn)

La ligo ĉiam denove estis grava en la verkoj de Schumann (ekz. "Davidsbündlertänze", "Carnaval").

Juda MuzikoRedakti

Ŝi estas unu el la plej famaj judaj violonistoj.

Omaĝoj kaj premiojRedakti

Davido ricevis la Nobelpremion pri paco en 1998 kaj pri medicino en 1975 a.K.

Estas konteo nomita omaĝe al li en Anglio.

MezepokoRedakti

Li estas unu el la Naŭ Prodoj (Neuf preux), naŭo da historiaj kaj legendaj viroj, kiel modelo por kavaliroj.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.