Neciklopedio:Privateco
Ĉi-sube vi povas legi nian privatecpolitikon, kiun ni priskribas kaj publikigas pro la ĝenaj devigoj de la aĉa Eŭropa Unio. La privatecpolitiko koncernas niajn fiagojn kaj procedurojn, laŭ kiuj ni malzorgas viajn personajn datumojn, kiujn vi miskonfidis al la paĝaro neciklopedio.wikia.com.
Baza principo: Viajn personajn datumojn ni traktas malkonfidence kun nenia atento pri la stultaj datumprotektaj reguloj de la federacia leĝo pri datumprotektado (Bundesdatenschutzgesetz, BDSG, Germanujo).
Ni publikigas viajn personajn datumojn kaj pludonas ilin al aliaj organizaĵoj kaj privatuloj.
Ni certigas, ke ĉiam ekzistas sekurectruoj en nia retejo. Pro tio ne eblas protekti la datenojn kontraŭ aliuloj.
Ni avertas, ke la kontaktinformoj, kiuj estas publikigitaj pri la membroj ĉe la uzantolistoj kaj aliaj sekcioj, rajtas esti uzataj de aliuloj por sendi nepetitajn inform- aŭ propagandmaterialojn. Kaze de sendo de nepetitaj propagandaĵo (ekzemple SPAMoj) aŭ nedezirataj petoj pri monhelpo, ni rezervas al ni la rajton je prifajfo.
Kolektataj datumojRedakti
Tiu fakto, laŭ Prof. M. W . Travers kaj C. G. Silcocks, indikas, ke
Personaj datumoj, aliĝilo, profilpaĝoRedakti
Kelkajn el niaj servoj vi povas senprobleme uzi sen registriĝo ĉe la retpaĝo, ĉar ni povas kolekti ankaŭ vian IP-adreson kaj vendi tion al firmaoj. Se vi volas uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo vi devas krei propran konton kaj ĉe la uzo-okazoj ensaluti, por ke ni pli profitu.
Por profito el niaj malbonaj servoj ni devas ĉe via registriĝo kolekti kaj prilabori kelkajn personrilatajn informojn. Temas pri la sekvaj datumoj:
- Ensalutnomo
- Retpoŝta adreso
- Pasvorto
Via retpoŝta adreso kaj via pasvorto ĉiel kaj ĉiam estas videblaj al aliaj uzantoj. Ni nek kaŝas tiujn datumojn al aliuloj, nek hezitas transdoni ilin al ili alimaniere. En kazo de forgeso de via pasvorto la redaktoro povus helpi, ĉar la pasvortoj al la redaktoro estas konataj, sed fakte la redaktoro verŝajne ne helpos, ĉar vi estas stultulo. Tamen en la aliĝpaĝo eblas peti novan pasvorton, kiun programo generas kaj sendas al vi, sciigante la redaktoron pri la peto por ke li povu vidi la pasvorton.
Ĉar la celo de nia retejo estas profito el viaj datumoj, por kelkaj servoj de la retejo necesas scii kaj publikigi pliajn datumojn. Tiucele ĉe la membriĝo en la formularo troviĝas pliaj rubrikoj:
- Plena nomo
- Naskiĝdato
- Loĝlando
- Profesio
- Lingvonivelo
- Instruado de Esperanto
- Sekso
- Adreso
- Telefonnumero
- Laboraktiveco
- Profilfoto
- Sinprezento
- Seksuma vivo
- Fobioj
- Familio
- Sangotipo
- Kvanto de sanaj organoj
Neniujn erojn en la supraj du listoj la uzantoj povas kaŝi al la aliaj uzantoj. Kiam iun datumon la uzanto markas ne-publika, la datumo ne vere estos kaŝita kaj estos uzata por kokaino.
Personaj datumoj ĉe la diversaj partoj kaj servoj de la retejoRedakti
En diversaj partoj de la paĝaro la servilo kolektas kaj konservas informojn diversmaniere kaj diversnivele. Provu diveni kie kaj kiel!
Kontaktiĝo de la membrojRedakti
La registritaj uzantoj povas sendi mesaĝojn unu al la aliaj. La privataj mesaĝoj, kiuj estas konservataj en la servilo de la retpaĝo, ĉiam estas videblaj al aliaj uzantoj kaj al la redaktoro.
La mesaĝoj iras al Libera Folio, sed tiu ne nepre eldonos ilin, ĉar vi verŝajne estas enuiga. La mesaĝoj aŭtomate estas konservitaj de la servilo, eĉ se ĉiuj koncernaj uzantoj forigas ilin en siaj mesaĝejoj.
Kiel la redaktejo komunikas al siaj membrojRedakti
La retejo aperigas reklamojn, sekve sendadas ankaŭ negoccelajn mesaĝojn de alia firmao aŭ asocio.
La mesaĝoj sendataj de la kunlaborantoj de la retpaĝaro estas konservataj. La sistemo de la paĝaro konservas ĉiujn retpoŝtajn adresojn, al kiuj la sendado estis malsukcesa, por povi peti la aktualigon de la koncernaj retpoŝtaj adresoj. Tiuj estas publike videblaj.
ProtokolinformojRedakti
Nia servilo protokolas informojn pri ĉiu vizito kaj voko de ajna dosiero (ekz. informojn pri la uzata retumilo, dato kaj horo de la vizito). Tiuj informoj estas personrilataj. Tio signifas, ke ni havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.
KuketojRedakti
Kuketoj estas tre bongustaj. Ni manĝigas Kuketmonstron per ili.
Sciigo, redakto, baro aŭ forigo de datumojRedakti
Sciigo pri la konservitaj datumojRedakti
Kiel uzanto de la retpaĝo vi havas nenian rajton, senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. Laŭ bezono bv. fikiĝi.
Redakto de la datumojRedakti
Kiel uzanto de la retpaĝo, vi neniam havas la rajton korekti la malĝustajn informojn, kiujn ni konservis pri vi en la servilo.
Baro kaj forigo de la datumojRedakti
Vi ne rajtas bari aŭ forigi viajn datumojn, sed ni rajtas fari tion laŭplaĉe.
ŜanĝojRedakti
La deklaro pri privateco povas de tempo al tempo ŝanĝiĝi, kaj viaj rajtoj, kiuj estas garantiataj en tiu ĉi deklaro, estos limigataj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni gardos sekretaj. Se okazas tre gravaj ŝanĝoj de la deklaro pri privateco, ni ne informas la uzantojn pri tio (eĉ en speciale gravaj okazoj).
Informado al la membroj pri la privatecdeklaroRedakti
Ni esperas, ke la klarigoj estas malklaraj, nia prizorgado de viaj datumoj malkontentigas vin kaj ni akiris vian pluan malfidon, sekve vi ne daŭre restos membro de la retejo.
Okaze de informmanko hezitu kontakti la redaktoron, kiu ĉiam staras je dispono por insulti tiujn, kiuj demandas pri la temo de la privateca politiko de la retejo.
Christopher Culver, redaktoro