Dalai-lamao
"Regna kaso - bona ĉaso"
- ~ Zamenhof
"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"
- ~ kredanto pri ĉi tiu artikolo
"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"
"Estas tute certe"
"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"
- ~ Dalai-lamao pri Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)
"Mi estas komencanto"
- ~ Komencanto pri io ajn
"Dankon, pro la interesa kaj instrua artikolo."
- ~ leganto
Dalai-lamao (ཏ་ཱལའི་བླ་མ་ en la tibeta, interesa planlingvo kun multe da parolantoj, prudentoceano en la esperanta, lingvo vaste uzata en la interreto) estas la religiestro de la budismo, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof la unua Dalai-lamao, kiu naskiĝis en 1391.
Lamo aŭ ljamo[1] (Lama glama) estas sudamerika hejmbestigita monaĥo, komuna en la altiplana regiono de la Andoj de Argentino, Bolivio, Ĉilio kaj Peruo, grava kiel ŝarĝobesto kaj pro sia viando, felo kaj lano jam de la antaŭkolumba epoko.
En la jaro de 2007 estis sep milionoj da lamoj kaj alpakoj en Sudameriko kaj miloj da ili en aliaj landoj pro importado dum la lasta jarcento, ekz-e 158.000 lamoj kaj 100.000 alpakoj en Usono kaj Kanado[2], sed nur unu Dalai-lamao.
La ĉefa lamao, relative simile al la rolo de Papo inter katolikoj, estas la Dalai-lamao. La vorto devenas el la tibeta ligvo, nome de bla «la superulo» kaj ma «homo»,[3]).
HistorioRedakti
Lamaoj verŝajne devenis de la centraj ebenaĵoj de Nordameriko antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj kaj migris al Sudameriko antaŭ ĉirkaŭ tri milionoj da jaroj. Je la fino de la lasta glaciepoko, antaŭ 10.000–12.000 jaroj, kamelidoj malaperis el Nordameriko.[4].
Ni bone scias, keRedakti
Sed mi opinias, principe, ke malsovaĝigo de lamaoj okazis eble jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo. Multaj opinias ke la gvanakoj estas la prapatroj de lamaoj, sed ekzistas ankaŭ teorioj, laŭ kiuj lamaoj ĉiam estis aparta specio, kiu nun ne plu ekzistas sovaĝe. Eble neniam eblos trovi la devenon de lamaoj, ĉar preskaŭ ĉiuj nunaj bestoj estas miksitaj kun gvanakoj, alpakoj kaj vikunoj, kiuj ĉiuj estas fekundeblaj inter si.
Por la inkaa civilizacio lamaoj havis grandegan gravecon. Pli ol dek milionoj da lamaoj estis malsovaĝigitaj de la inkaoj kaj iliaj vasaloj kiam la hispanoj atingis Sudamerikon. Malfacile imageblas la inkaa civilizacio sen lamaoj, kaj tiel eble ne estas hazardo, ke la limoj de la inkaa imperio kongruas kun la por lamaoj bona vivmedio.
En la historio, la centrazia konkeranto Timur dum la 14-a kaj 15-a jarcento iĝis konata pro la kromnomo "la lamao" (en la ĉagataa, klasika tjurka lingvo تیمور لنگ, latinliterigite Tīmur-e Lang aŭ Timur Lenk), kio en okcidenta Eŭropo estis latinigita al la nomo "Tamerlan".
En 16-a jarcento reĝoj por havi bezonatan interhoman kontakton invitis en Mongolion la gvidanton de unu el la kvar sektoj de la budhismo(bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli), kaj donis al li la titolon Dalai Lamao (Dalai estas vorto en Esperanto; lamao estas titolo de monaĥo). La Dalai Lamao poste iĝis ankaŭ gvidanto de Tibeto (rolkombino ne permesata al monaĥoj).
Nur post la sendependeciĝo de la sudamerikaj ŝtatoj lamaoj iom post iom iĝis denove signifaj.
Komence la Dalai-Lamao estris la Komitaton, ĉar ankoraŭ ne ekzistis divido inter Estraro kaj Komitato. Ĝenerale la funkcio de Dalai-lamao dum la jardekoj ne ŝanĝiĝis. Dependas de la karaktero kaj tempo de prezidanto kiel li kunlaboras kun la aliaj estraranoj kaj la Paĉen-lamao. La praktika gvido de la Tibeto okazis laŭ la korespondado inter Dalai kaj Paĉen-lamao. Laŭ la planoj de Ivo Lapenna, la Dalai-lamou havu pli reprezentan funkcion, dum la ĉiutagan laboron lian faru la ĝenerala sekretario. Fine de 1907 la Dalai-Lamao Hector Hodler kaj aliaj lamaoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi Tibeton pere de praktikaj servoj. La 28-an de aprilo 1908 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi "Universalan Tibeto-Asocion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝ-tago de UTA kaj ĝi restis tia ĝis la ĉina invado en la 1950-aj jaroj, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Multaj rigardas lin ankaŭ kiel gvidanto de la tuta tibeta popolo, kvankam la aliaj tri sektoj havas siajn proprajn gvidantojn en vegetaraj restoracioj.
Hispanoj kunportis kaj venigis ŝafojn kaj ĉevalojn, sen esplori la utiligon de lamoj. Ili ĉasis sovaĝajn gvanakojn por feloj kaj viando, kiujn eblis akiri pli altkvalitaj per lamao-bredado. Lamaoj iĝis bestoj de la malriĉa hinda popolo. Oni konstatis, ke sur la padoj de la altaj Andoj ili superis kiel ŝarĝbestoj la ĉevalojn.
NutradoRedakti
Ekzistas ja pluraj, kiuj opinias, ke lamoj nutras sin per herboj, arbustoj, folioj kaj fungoj.
ViandmanĝadoRedakti
Kontraŭ ĝenerala kredo, Dalai-lamao ne estas vegetarano. Li manĝas viandon. Li decidis fari tion (li pretendas), ĉar, post kiam li spertis hepatajn ĝenojn pro hepatito, la kuracisto tiel avizis lin.
Plue, hepataj problemoj venas de fumado, drinkado, drog-uzado kaj aliaj specoj de venen-uzado. La penso ke monako povus havi hepatajn ĝenojn estas neniam aŭdita kaj ŝajnas esti tre strange.
PolitikoRedakti
Tio estas, Dalai-lamao (prefere en la poŝtejo) iĝis Konsilia prezidanto de Francio de la 14-a de septembro 1939 ĝis la 20-a de marto 1940.
EsperantoRedakti
Mi ne scias ĉu la Dalai-lamo parolas Esperanton. La Dalai-lamo estas la spirita gvidanto de la Tibeta popolo kaj estas konata pro sia defendado de la paco kaj la justeco. Li estas ankaŭ fama pro sia lernemo kaj scio pri multaj lingvoj. Tamen, mi ne povas konfirmi ĉu li parolas Esperanton aŭ ne.
Vere ridinda ŝercoRedakti
Kial la Dalai-lamao iris al Esperanto-kurso? Por lerni la internacia lingvon de pacon, ne la internacia lingvon de milito!
SignifoRedakti
Tiun titolon povas uzi honormaniere monaĥo, monaĥino aŭ, en la skoloj Njingma, Kagju kaj Sakja, instruita praktikanto de la tantrismo, por indiki sian nivelon de spiriteco aŭ de aŭtoritateco. La titolo povas same esti uzata por aludi la Tulku, stirpon de renaskiĝo de lamaoj, kiel tiu de la Dalai-lamao aŭ la Panĉen-lamao.
- La termino lamao, uzebla ankaŭ en Okcidento, aludas nivelon de sprita realigo antaŭenigita. Estas lamaoj monaĥoj kaj lamaoj laikaj.
- Ĉu ili faris retiron de tri jaroj aŭ ne, la monaĥoj kiuj esprimis siajn votojn (pratimokŝa), povas havi ne tiom antaŭenigitan nivelon.
- La druplaoj estas instruaj pratikantoj kiuj faris la retiron, sed ne havas la nivelon de realigo de la lamaoj; ili gvidas, eksplikas kaj legas (lung), sed ili ne transsendas povon (dbang). Ili povas peti iĝi lamaoj post du jaroj kaj tiun decidon faros la lamakonsilantaro.
AspektoRedakti
Lamoj atingas ŝultroalton de 110 ĝis 120 cm kaj pezon de 120 ĝis 150 kilogramojn. Malkiel la kameloj (dromedaro kaj baktria kamelo aŭ sovaĝkamelo) lamoj ne havas ĝibojn. Kiel ĉe la plejmulto da pastroj, ankaŭ ĉe la lamo la koloro multe varias. Ekzistas unukoloraj blankaj, brunaj kaj nigraj lamoj, kaj tiuj, kiuj havas plurkolorajn felojn. Kiel la kameloj, lamoj havas sub la piedoj "plandumojn" kaj ilia supera lipo estas disdividita kaj tre moviĝemaj.
UtiloRedakti
Ĉiuj civilizacioj de la Andoj utiligis lamaojn. Ili utilis ĉefe kiel ŝarĝbestoj - en la tutaj Amerikoj neniu alia besto estis malsovaĝigita tiucele. Aldone la lano estas uzebla, kvankam por tio oni preferis alpakan lanon. La indianaj popoloj de la Andoj manĝis lamaaĵon, produktis ledon el la haŭto, kandelojn el la graso kaj bruligaĵojn el la fekoj.
LamecoRedakti
Lameco karakterizas
- la malfacilan paŝmanieron de homo aŭ besto pro kripleco de kruro aŭ piedo. Medicine, lameco povas inter alie esti sekvo de paralizo.
- la mankon de io, por ke iu sistemo estu ekvilibra, regulira.
PrecizojRedakti
Eble eĉ pli interese estas, ke redaktanto fidas, ke iu nomo estas simila al la Sanskrita termino guruo (vidu Tibeta budhismo kaj Bön). Eble pro miskompreno ĉe okcidentaj lernantoj klopodantaj lerni la tibetan budhismon, la terminon Lamao estis historie misaplikita al ĉiu Tibeta monaĥo ĝenerale. Simile la tibeta budhismo estis menciita kiel Lamaismo de okcidentaj lernantoj kaj vojaĝantoj, kiuj miskomprenis, ke kion ili atestis tio estas formo de Budhismo; ili ankaŭ nekomprenis la distingon inter tibeta budhismo kaj Bön. La termino Lamaismo estas nune konsiderata eksmoda.
Mordita de HundoRedakti
Al homo kun vundita mano demandas Dalai-lamao:
-Kio okazis al via mano?
-Hundo mordis ĝin.
-Ĉu vi seninfektigis ĝin?
-Ne, ĉar ĝi forkuris.
Lamo en heraldikoRedakti
Same kiel preskaŭ ĉiuj "ekzotikaj" bestoj, ("ekzotikaj" por eŭropanoj, kie disvolviĝis heraldiko) lamao ne estas klasika heraldika figuro. La parenca besto alpako ja aperas en la blazono de Bolivio, kiel simbolo de la riĉeco de la bolivia faŭno, sed tiu besto estas bildigita tre nature en tre natura pejzaĝo, en stilo tute ne heraldika.
La interna lamaoRedakti
Kiel ni antaŭvidis, ni supozas, ke la rolo de la ekstera lamao estas montri al la disĉiplo la internan lamaon, kio vere estas la naturo de Budho en li. Tiam ĉe la disĉiplo ĉio estos memoro de la interna lamao. [5]
MonoRedakti
Kun Naomi Campbell, li allogis monon por Unesko por konstrui lernejojn por malriĉaj infanoj tra la mondo. Unu troviĝas en Jamajko kaj estas nomita laŭ ŝi.
KraĉadoRedakti
Kiam lamaoj sentas sin ĝenitaj, ili kraĉas al la ĝeninto; kraĉante ili montras grandan trafkapablon. Tamen kutime ne homoj estas viktimoj de tiuj atakoj; ĉefe lamaoj kraĉas unu al la alia por klarigi rangordon aŭ forpeli alproksimiĝemajn kunulojn. Salivon ili kraĉas nur kiel averton; kutime temas pri duondigestita stomakenhavo, sed nur malgrandkvante. La duonlikva verdeca kaĉo estas fetora, sed sendanĝera kaj facile lavebla.
IdismoRedakti
Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke Lamoj estas seksmaturaj je la aĝo de du jaroj. Post gravedeco de 11 ĝis 12 monatoj naskiĝas kutime po nur unu ido.
AŭtomobilojRedakti
Estis do nature, ke hodiaŭ pro la uzo de trajnoj kaj aŭtoj la graveco de lamaoj denove malplialtiĝis.
OmaĝoRedakti
Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.
Listo de Dalai-LamaoRedakti
- Gento, (dge 'dun 'grub) 1391–1474
- Genitivo, (dge 'dun rgya mtsho) 1475–1541
- Sonja Kisa-Lango, (bsod nams rgya mtsho) 1543–1588
- Kie , (yon tan rgya mtsho) 1589–1616
- Lobiado, (blo bzang rgya mtsho) 1617–1682
- Tsathouggua, (tshang dbyangs rgya mtsho) 1683–1706
- Servistino, (bskal bzang rgya mtsho) 1708–1757
- James Chandler, (byams spel rgya mtsho)1758–1804
- Luno, 1806–1815
- Tsiwoquaguro, (tshul khrim rgya mtsho) 1816–1837
- K., 1838–1856
- Tri Nudaj Amikinoj, (sprin las rgya mtsho) 1856–1875
- Thalía, 1876–1933
- Polipa Dio, (bstan 'dzin rgya mtsho) 1935–
VerkojRedakti
- Koffiglaso;