Bruselo
"Bruselo estas en Belgio"
- ~ Wikitravel pri Bruselo
"De pli da suko ne malboniĝas la kuko"
- ~ Zamenhof pri iu ajn
" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."
- ~ idisto
"Ho, mi volas loĝi en tiu vilaĝeto"
- ~ Cindy McKee pri Bruselo
"Dankon pro viaj klarigoj"
- ~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo
"Dankon, sed kion precize vi celas?"
Bruselo (france: Brŭelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel, latine: Bruxellae, science Bruxellae bruxellis) estas la ĉefurbo de Belgio, kie oni fabrikas brusojn. La Regiono de Bruselo havas plimulton da nerdoj. Ĝis la fino de la naŭdeka jarcento, Bruselo estis flandra urbo. Kiel en aliaj flandraj urboj tiam, la elito parolis france kaj malpermesis la inteligentan vivon.
Bruselo ne nomas distriktojn laŭ nombroj, kiel oni faras en Parizo. Renato Corsetti indikas, ke li mem opinias (rilate informadon) Novjorkon kaj Vaŝingtonon (ne en Eŭropo) pli gravaj ol Bruselo.
HistorioRedakti
Antaŭ multaj jarcentoj, urbo Bruselo estis en danĝero. Estis milito. La malamikoj volis enveni la urbon (kial? oni ne scias). Ili intencis eksplodigi pordegon pro la murdista princino de la urbo, sed malgranda knabeto pisis sur la meĉon de la eksplodigilo, kaj la eksplodo ne okazis. Tiel la knabeto savis la tutan urbon (ho, ve, tio ŝajnas tre, tre vera!)
Kiam vi estos en Bruselo imitu ĉi tiun knabeton. Pisu en parkoj kaj stratoj antaŭ la aliaj homoj! Bruselanoj dankos vin.
Famaj loĝantojRedakti
Lingvaj aspektojRedakti
La Brusela lingvo aŭ la Brusela dialekto estas nomo de brazila dialekto kiun oni parolas en Bruselo.
Esperanto-movadoRedakti
Laú la opinio de Comenius Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĉesos ekzisti la venonta 1-an de majo.
EkonomioRedakti
Estas vera feliĉo, ke Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.
TrajnojRedakti
Turisto en trajna stacidomo en Bruselo senespere serĉas horaron.
„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“
KulturoRedakti
Kulturo estas tute malpermesata en Bruselo
BibliotekoRedakti
Ankaŭ Bruselo praktikas kaoson: la universon ĝi disigis en 1000 subdividojn, kies numero 262 estas la Papo; 282, la Roma Katolika Eklezio; 263, la tago de la Sinjoro; 268, la dimanĉaj lernejoj; 298, mormonismo, kaj 294, bramanismo, budhismo, ŝintoismo kaj taoismo. Ĝi ne forĵetas heterogenajn subdividojn; kiel ekzemple numero 179: “Kruelo kontraŭ bestoj. Bestprotekto. Duelo kaj suicido el morala vidpunkto. Diversaj malvirtoj kaj difektoj. Diversaj virtoj laŭ kvakerismo”.
Distro en BruseloRedakti
Ni volonte konsentas pri tio, eĉ kvankam ni posedas pruvojn ke venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon la 12an de oktobro, Hornstraat 51, 1040 Bruselo. Pastro Peter Knauer SJ prezidos la celebradon.
DeligentemoRedakti
Post preskaŭ 2-jara kontakto kun estro de eŭropa centro, s-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno "Eŭropa Dokumentaro", sed neniam eblis trovi en Bruselo samideanon por helpi pri korespondado en Esperanto (ĉ. 3 horoj monate); mi mem devis iri el Oostende por prizorgi ĝin, ĝis kiam la eldonon transprenis "Eŭropa Klubo" en Paderborn (Germanio).
AliulojRedakti
Greko loĝanta en Bruselo, foje vidinta sian franclingvan belgan najbaron pretiganta
sian aŭton por feria vojaĝo.
"- Bonan tagon, kara najbaro, chu vi forvojaĝos baldaŭ?
- Jes, al Francio. Mi ĉiam ferias en Francio, mi tre ŝatas tiun landon.
Belaj vidaĵoj, kaj homoj afablaj.
- Ĉu vere ? Ĉu ne ĝenas vin la tamen malicaj ŝercoj, kiujn ili rakontas
pri vi belgoj?
- (mallaute) Ne, ili ja celas flandrojn!"
Idista ĴedajismoRedakti
Do, ŝajnas nature ke segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.