Briteliro

Brex.jpg

"Bonvolu NEPRE NE diri ion pri tiu ĉi temo!"

~ Vladimir Putin

Briteliro (angle Brexit) estas la dua libro en la Biblio de brita israelismo. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Brita Moseo, kiuj nomiĝas angle Bajbel.

La brita israelismo (ankaŭ nomita anglo-israelismo) estas movado, kiu opinias, ke la homoj de Anglujo (aŭ pli larĝe, la gentoj de Unuiĝinta Reĝlando) estas "genetike, rase kaj lingve la rektaj posteuloj" de la Dek Perditaj Triboj de antikva Israelo. Kun radikoj en la biblia epoko, brita israelismo inspiris plurajn anglajn verkojn de la 19-a jarcento, precipe Nia nacia israela origino el 1840 de John Wilson. La movado neniam havis estran organizon aŭ centralizitan strukturon. Diversaj britaj israelismaj organizoj estis starigitaj laŭlonge de la Brita Imperio tiel kiel en Usono de la 1870-aj jaroj; kelkaj el ĉi tiuj organizoj ankoraŭ estas aktivaj hodiaŭ. En Ameriko, ĝiaj ideoj okazigis la kristanan identecismon.

La centraj pretendoj de la brita israelismo estis konfirmitaj per la trovoj de moderna arkeologia, etnologia, genetika kaj lingva esplorado.

La briteliro kaj EsperantoRedakti

Ŝajnas ke Britio fakte eliros el la Eŭropa Unio ("EU"). En Neciklopedio, ni jam scias kion ĉi tio signifas por nia akcio-borso, sed kion ĝi signifas por nia Esperanto?

La redaktanto fidas, ke en la reto, multaj samideanoj nun spekulas ke Esperanto ŝancas gajni en la loterio kaj fariĝi la unu-nura oficiala lingvo de la EU, nun ke la ĉiopova kaj ĉie-blekita angla lingvo estos malfavorata.

Sed la vero estas ke eĉ la angla ne estis la unu-nura labor-lingvo de la EU. La EU fakte havas 24 oficialajn lingvojn kaj 24 labor-lingvojn.

Sed mi scias, ke ni estas same verda kiel la apudaj esperantistoj, sed ĉu ni vere kredu ke pro la ŝoko de la Brita Eliro ke la tuta eŭropa landaro ekdecidos tuj forviŝi la 24 kore amatajn nacilingvojn por post pli ol cent jaroj finfine akcepti artefaritan internacian lingvon?

Nepre jes. Eble lundon.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.