Belfrunto Iskarioto

(Alidirektita el Beaufront)
TRAIDOR.jpg
Besta 1.jpg

IDISTO
Tiu ĉi artikoro estas pri demono Idisto
("kanajlo!... gluulo!... senŝuulo!...)
Atentu, ĝi volas perfidi vin kaj porti vian animon en inferon!!!


"Volapuko estas ideala, mi neniam superos ĝin :("

~ Beaufront pri si mem

"Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro"

~ Zamenhof pri Beaufront
Beaufront.jpg

"Beaufront estis (lau mia terminologio) senkora raciulo, t.e. tipa simonoido"

~ Nikolai Grishin pri Bofronto

"Se nenio povas misiri, io tamen misiros."

~ Edward A. Murphy pri Beaufront

"Beaufront sen ajna dubo estis mensogema, hipokrita perfidulo"

~ Jens Stengaard Larsen pri Belfrunto

"Beaufront iom tranĉas la harojn kvarope"

~ Pierre Pastedechouan pri Beaufront

"La venkonta celo al Zamenhof plaĉis, sed la venkita al Belfrunto."

~ Lukano

"Plaĉa artikoleto, gratulon"

~ leganto

La mistera markizo Belfrunto Iskarioto (ankaŭ nomata aĉulo, fiaĉulo, fi-homo, ktp.) ano de Brazila Beletristika Akademio, Ministro pri Fraŭdo kaj, en militaj tempoj, Grandmarŝalo, estis zamenhofa apostolo ĝis la ribelo kontraŭ la progromo nomata "Homaranismo". Dum liaj jaroj kiel fervora esperantisto li estis episkopo kaj fondis la Francan Eklezion por Esperantismo.

Dum pluraj ribeloj kaj deviga forlaso de Esperantujo li retiriĝis al iom malproksima lando Idujo kie -laŭ la ida tradicio- li ricevis novan revelacion de Dio, t.e. "Detaloza Gramatiko di Ido". En la komenco liaj propraj parencoj ne volis kredi je li eĉ devis forfuĝi al la montaroj de la Esperanta Respubliko kie li gajnis multajn adeptojn inter la plej malkleraj vilaĝanoj. En la jaro 1907 de la Ida Kalendaro, li atakis Idujon kune kun liaj fidelaj disĉiploj Jesperseno (arogantulo), Miĉaŭo (azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo) kaj Kuturato (babilulo). Baldaŭ la tuta popolo de Idujo konvertiĝis al Idismo kaj idistoj ne plu preĝis al Esperantujo kie estis la Zamenhof-tombo, sed al Idujo. Kiel devo ĉiu idisto (sekvanto de Idismo) devas preĝi.

481px-IdoLogo.png


Alvoko al bonoRedakti

Rakontoj pri Belfrunto Iskarioto foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.

Eble vi scias ke Beaufront aliĝis al E en 1888. Dum multaj jaroj Beaufront povis fari nur propagandon "individuan", tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj konvinkiĝis tre malfacile, li devis turni sin al la junuloj kaj infanoj, kaj en 1892 li varbis Rene Lemaire, de Epernay, kiu fariĝis iom post iom lia plej fidela kunlaboranto. Dume, Beaufront tradukis en francan lingvon verkojn de Z kaj publikigis en Epernay lernolibron.

Vi ĉiuj scias, ke Beaufront havis poste la ideon grupigi en unu sola societo ĉiujn personojn, kiuj interesiĝis pri E kaj en jan. 1898 aperis la unua numero de la revuo "L' Esperantiste", kiu anoncis la fondon de "Societo Zamenhof" (SPPE). Ĝi estis int. societo, sed ĉar ĉiu prop. societo povas agadi nur pere de naciaj lingvoj, la SPPE, kvankam akceptante anojn de ĉiuj landoj, propagandis pere de franca lingvo. En la Komitato troviĝis Beaufront, prez. René Lemaire, sekr. Henri Hamel, Bel, L. Demarest, lernejestro, E. Roŭ de Grenoble, leŭtenanto Lemaire, Lombard kaj Moch. E. Roŭ faris, en tiu tempo, en Grenoble, sub ta protekto de la Asocio de Komerco kaj Industrio, la unuan publikan kurson de E en Francujo.

Mi dubas, ĉu Beaufront konigis en Francujo la E-istan insignon, medaleton kun verda stelo sur blanka fono, fabrikatan de rusa E-ista juvelisto Stalberg, insignon kiu montriĝis necesa, kiam oni ricevis la viziton de alilanda E-isto.

Ĝis tiu dato, la nacia propagando de SPPE konsistis nur el la publikigo de la monata bulteno L' E-iste kaj de instruaj verkoj de Beaufront, el la starigo de servado de librovendo, el organizo de ekzamenoj kaj literaturaj konkursoj, publikigo de prop. folioj kaj broŝuroj.

Beaufront, guvernisto de infanoj el riĉega familio, disponis tre malmulte da tempo por okupiĝi pri ĝenerala propagando kaj preskaŭ lia tuta tempo estis uzata por redaktado de la bulteno kaj de verkoj.

EsperantoRedakti

Laŭ la “Butte Miner” tagĵurnalo tie ĉi, Belfrunto Iskarioto estas neekzistanta persono, kiu ne povus paroli Esperanton. Tamen, se vi celis demandi pri Judas Iskarioto, la diskutinda figuro en la kristana tradicio, ne estas informo ke li parolis Esperanton, ĉar Esperanto estis kreita multe poste.

La komenco de tentoRedakti

Socialistoj ĉiam certigas, ke Zamenhof akre kaj skandaleme predikis kontraŭ tiuj homoj kiuj volis reformi la volapukajn leĝojn kaj li mem proponis novan lingvon. Pro tio, parto de liaj kredantoj ekribeliĝis kaj kreis novan religion kun Belfrunto Iskarioto kiel plej lasta kaj granda profeto de ĉiuj epokoj.

Dum la Ekspozicio Esperanto estis prezentata en multaj int. kongresoj, kiuj kunvenis en Paris je tiu okazo, ĉu senpere de Beufront, Meray, Laisant, ktp., ĉu de la fondintoj de la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa internacia.

En la Kongreso de la Asocio por progresigo de Sciencoj Beaufront komunikis la faman raporton pri Esenco kaj evoluo de la lingvo internacia (subskribita de Unuel) je tiu epoko aperis en Paris nova lingvo int. la "lingvo blua" de Bollack, riĉa komercisto, kiu elspezis multe da mono por publikigi dikajn librojn de gramatiko kaj vortaro. Tiu lingvo estis tiel stranga kiel volapuko, sed malpli scienca. Pli riĉa ol la E-isto, Bollack povis havi en la Palaco de la socia Eduko de la Ekspozicio grandan standon, tenatan de oficisto vestata blue, kompreneble.

Ĉiuj, kies propra lingvo estas la angla, kredas ke, la firmo Hachette faris kontraktojn kun Z kaj kun Beaufront, ne por monopoligi E-n, kiel oni malvere diris, sed por ebligi la regulan publikigadon de multaj E-istaj verkoj en speciala "Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof" kaj tiu raporto donis ĉiujn garantiojn pri la lingva valoro de tiuj publikigaĵoj. Samtempe Z ne "vendis sin" al Hachette, kiel oni senhonte diris, sed rezervis al tiu firmo la monopolon de la publikigo de siaj personaj verkoj. Estas interese, ke Z cedis al Beaufront 1/3 de la sumoj, kiujn li ricevos por sia korektlaboro de la aprobitaĵ verkoj, krome, post la morto de Z, liaj heredontoj heredos nur la monajn rajtojn, sed la rajton pri aprobo heredos nur Beaufront, kaj post li R. Lemaire. Tiun vastan monopoligon de E, profitegan al Beautront, neniu konis tiumomente, krom la koncernatoj.

Dum la nombro de la kursoj kaj grupoj regule kreskis, tiu de la SFPE-anoj vegetis aŭ eĉ malkreskis. Tiu fakto devenis de la rivaleco inter la SFPE, estrita de Beaufront kaj la Pariza Grupo gvidita de Bourlet. La malkonsento inter tiuj du homoj okazis dum 1903, kiam Bourlet ekkonis la drakonan kontrakton inter Z kaj Beaufront; li sukcesis, post longa batalado, nuligi ĝin, kaj pro lia interhelpo Hachette faris senpere pli liberalan kontrakton kun Z, per kiu, interalie ĝi devigis sin eldoni en la "Kolekto Aprobita" gramatikojn kaj vortarojn en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj. Tiun ruinigon de sia hegemonta revo Beaufront neniam pardonis al Z nek al Bourlet, kaj tial li estis kaptonta la unuan okazon por aliĝi al reformo, kies iniciatoro li povus ŝajni.

Pro la ĉeesto de Bourlet, Beaufront ne venis la unuan UKn, deklarante sin malsana.

La faloRedakti

 
Kio estas la vero ?

Ne estas tie ĉi la loko por detale paroli pri la "Delegitaro por alpreno de Lingvo Internacia", fondita en 1900 de Leau kaj Couturat. Ties historio estas tro longa kaj ankoraŭ malbone konata. Sed oni povas simple diri, ke Couturat, granda filozofo, E-iĝinta, rimarkis en la lingvo erarojn, kiujn li volis korekti; li manovris lerte por akiri la apogon de la amaso de E-istoj kaj la konfidon de la ĉefoj; li ŝajnis unue limigi sin je la forigo de la supersignoj, kaj pro tio akiris la aprobon de multaj bonaj E-istoj. Sed iom post iom li rimarkis, ke la strukturo de la lingvo estas tiel kompakta, ke se oni forigas la supersignojn, oni devas ŝanĝi ankaŭ grandan parton de la gramatiko (pro vortetoj kiaj: ŝi, ĝi, igi, ĉi ktp.) kaj de la vortaro; post mutaj provoj, korespondadoj, diskutoj kun aliaj reformemuloj, li, kun helpo de Beaufront, starigis projekton, kiun ili nomis Ido kaj prezentis al la Komitato de ia Delegitaro, sidanta en Paris de la 15 al la 24 okt. 1907. Tiu Komitato alprenis "principe E-n, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj, sub la kondiĉo de kelkaj modifoj farotaj laŭ la raporto de la sekretarioj (Leau kaj Couturat), kaj laŭ la projekto Ido". La Lingva Komitato rifuzis kunlabori kun la Komitato de la Delegitaro, okazis skismo inter la E-istoj, kiu, precipe en F, multe malfruigis la propagandon. La francaj E-istoj devis krei al si novan gazeton La Franca E-isto, kies unua n-ro aperis nur en dec. 1908, ĉar "L'E-iste" estis la posedo de Beaufront. Ili devis reorganizi la SFPE, kies aliigon en federaciaron postulis unuafoje Bourlet la 24 jan. 1909 Tiu aliigo, obstine kontraŭita de Cart, efektiviĝis malgraŭ li, post minaco de skismo, en majo 1911.

En la fino de la jaro 1893 s-ro Trompeter sciigis min, ke L.L. Zamenhof esis kondamnita je koratako 1917 de la Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo pere de Belfrunto Iskarioto.

VeroRedakti

Waringhien elfosis la naskiĝ-ateston de B. Montriĝis ke lia vera nomo estas Chevreux, kaj ke lia patro estas nekonata. Imagu kiel tio efikas al la iluziemo kaj iluziigemo de knabo naskita en bigota, Katolika medio -- Franca, sed tamen!

Beaufront estis kooptita per 30 moneroj al la Konstanta Komisiono, kiun la "Komitato" komisiis plenumi ĝiajn Decembrojn. Tiu Konstanta Komisiono kunsidis entute unu fojon, la tagon post la fermo de la Komitato. Malgraŭ la fakto, ke tiu kunsido okazis en Parizo, Beaufront ne partoprenis.

Dum pluraj monatoj Beaufront restis Prezidanto de SFPE, kaj Ĉu de ĝia revuo, kaj eĉ post la unua rompo inter la idistoj kaj la Lingva Komitato (per la letero -- germanlingva, cetere -- de Ostwald al Boirac, 14-an de decembro, 1907) kaj la fina rompo (leteroj de Zamenhof kaj Boirac al Ostwald, kaj cirkulera letero de Zamenhof, de 18-a de januaro 1908) li ŝajne ne reklamis Idon inter la esperantistoj, sed simple petis kvieton kaj trankvilon ĉe ili. Vidu liajn komentojn en "L'Esperantiste" de Februaro, 1908 (Waringhien ne hezitas nomi ilin "mirakla jezuitismo"...).

Interese ŝanĝo de konduto de la periodo tuj antaŭ la kuniĝo de la Delegacia Komitato, kiam Beaufront, "okaze de prelegoj, kiujn li faras inter la 10 k la 16 Oktobro en Sens, Le Mans, Nantes, Angers kun Charles de Gaulle, provas persone kovinki kelkajn gravajn esperantistojn en tiu regiono, ke oni devos akcepti la reformojn proponotajn de la Delegacio. La famo pri tiu miriga elpaŝo, kiu supozigis antaŭscion de la estontaj decidoj de la Delegacio, rapide kuras ĝis Parizo k ne malmulte efikas por suspektigi la 'markizon'." (Waringhien, Gaston, _Leteroj de Zamenhof: Vol. II_, Parizo: S.A.T., 1948, p. 44)

En februaro okazis "la afero de la missendita letero". Temis, se vi ne memoras, pri letero de Couturat al Beaufront, aludante ties identon kiel la mistera "Ido", kreinto de la samnoma lingvo. La letero ŝajne iris en malĝustan koverton kaj trafis la manojn de Jespersen, kiu -- estante honesta homo -- tre indigniĝis je la eltrovo, kaj insistis, ke Beaufront tuj konfesu sian patrecon de la lingvo. Tion Beaufront tamen fine konsentis fari nur en majo, en L'Esperantiste. Sed estas interese, ke evidente Couturat mem -- krom se temas pri kelkaj kosmetikaĵoj (la finaĵoj -i kaj -ez verŝajne venis el la "Adjuvanto" de Beaufront) kreis la fundamentojn de Ido, precipe ĉe la vortoderivado. Do ni povas -- iomete paranoje -- hipotezi, ke la menciita letero _ne_ estis missendita, sed estis intencita ĝuste por la manoj de Jespersen, por instigi al Beaufront deklari sin.

Beaufront, mirinda mitomaniuloRedakti

Estas vere, — kiel diris saĝulo — ke Beaufront sen ajna dubo estis mensogema, hipokrita perfidulo, ĉar li mem fanfaronis pri tio.

Laŭ la vidpunkto de la esperantistoj, registrita en La Verda Biblio, Iskarioto ne estis profeto, heroo aŭ io tia. Li estis la perfidulo kiu vendis al la "Komisiono por la Altrudo de Murdiga Lingvaĉo" la sanktan profeton Zamenhof kontraŭ 20 francaj frankoj. Tial esperantistoj kaj idistoj batalis dum pluraj jarcentoj dum la Stel-militoj por la alpreno de La Sankta Fundamento.

Jen kiu diras la Sankta Biblio (Gen 2:1-21)

1. Kaj okazis post multaj jaroj, kaj sur la franca tero aperis mago. 2. Kiu venis adorklinighi antaŭ la verda stelo kaj disvastigi la lingvon de paco. 3. Kaj lia nomo estis Bofrunt. 4. Kaj li estis unu el la multaj fervoraj apostoloj de la verda afero kaj ghuis seriozan fidon en la verda popolo.
5. Kaj okazis. ke la satano tentis lin, igante lian koron fiera kaj jhaluza. 6. Kaj Bofrunt ekpensis en sia koro: 7. Mi konstruos lingvon, kiu disvastighos tra la tuta mondo, kaj mi akiros al mi gloron kaj potencon. 8. Kaj mi atingos la supron de l' chielo, superos la saghon de l' sinjoro. 9. Kaj li laŭfaris idiomon, kiun li nomis Ido. 10. Ĉar ido de la verda lingvo li volis fari ghin. 11. Kaj la Sinjoro mallevighis por vidi la faron, kiun faris Bofrunt. Kaj la Sinjoro diris: jen estas unu popolo kaj unu lingvon ili chiuj havis: kaj jen, kion tiu (kies nomo estis Bofrunt) komencis fari. 12. Ni mallevighu do kaj konfuzu lian lingvon. 13. Kaj farighis granda konfuzo inter tiuj kiuj faris Idon. 14. En mallonga tempo farighis el ghi multaj, multaj idiomoj kaj unu homo ne komprenis la alian. Chiuj ekbatalis inter si dirante: mia lingvo estas la vera lingvo. 15. Tial oni donis al ghi la nomon Babelo, char tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de Bofrunt. 16. Sed la verdan popolon la Sinjoro elkondukis el la lando Babela kaj kondukis ghin en la landon Babilan, char ili havis unu kaj klaran lingvon.
17. Jen estas la generaciaro de Ido: Ido havis la aghon de kelkaj jaroj kaj naskighis al ghi Esperantido. 18. Kaj Esperantido naskis Okcidentalon, Idiom Neutral kaj Interlingvao. 19. Kaj al ili naskighis Neologismo kaj Anglic por eterna malhonoro. 20. Kaj multaj aliaj ghis la nuna tago kaj ghis la fino de chiuj tagoj. 21. Ili chiuj vivas efemeran vivon, char ili estis polvo kaj refarighos polvo.

Ankaŭ diras la Evangelio laŭ Edmond Privat (9:9-12):

9.Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de Beaufront. 10. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. 11. Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur la estrado de la chambrego. 12. Tiu sceno videble ghenis Zamenhof. En angulo de la salono murmuris vocho de Bourlet: "judasa kiso."

AteismoRedakti

Logiko de konduto de Beaufront sugestis al mi, ke li estis ateisto. Denaska Apateismo al katolika religio ankoraŭ nenion diras, kaj ke li eldonis katolikan preĝaron, ankaŭ nenion pruvas. Kiel kredanta Katoliko li kredeble sentis sin mem iom kiel vilaĝa idioto apud ateistaj blankuloj kiel Couturat, Bastien ktp. Li preskaŭ sola kreis la Francan Esperanto-movadon, kiu influis tutan tiutempan Eŭropon, kaj la timo ke la pli intelektaj novalvenintoj superbrilos lin, perdigis al li la kapon.

Ĉefa motivo, kiu puŝis Beaufronton lanĉi Idon, estis lia medicino pri Homaranismo. Se li estus religiema homo ("kora [[Senraciismo>senraciulo]]"), li ne malamus ĝin. Estas ĝuste ateistoj ("senkoraj logikistoj"), kiuj estas plej netoleremaj al ĉiaj spiritaj aferoj. Tial Beaufront estis fiera "materiisto", kiel jam multaj instruitaj homoj tiutempe. Por li Zamenhof ŝajnis "frenezulo", kaj fidela esperantistaro - "vilaĝa idiotaro", kaj la tuta Ido-afero estis provinco krei "ĝustan" internacilingvan movadon por "seriozuloj", sen ia ajn interna ideo. Tio estis ĉefa eraro de Beaufront. Ĉio cetera estas detaloj. Se Beaufront estus fidela katoliko, li agus alimaniere. Li fondus Katolikan E-Asocion kaj agadus tie.

ScienceRedakti

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Strangaj eĥoj alvenis al miaj oreletoj : Bofrunto estas klasifikita inter la malbonaj elementoj de la naturo.

Kontrakto de HachetteRedakti

La Kontrakto de Hachette inter Zamenhof kaj la Pariza eldonejo Hachette) estis franclingva kontrakto de 1901, per kiu Zamenhof cedis al Louis de Beaufront la ekskluzivan rajton publikigi Esperanto-eldonaĵojn.

La originala teksto estas france redaktita. La ĉi-suban tradukon verkis Gaston Waringhien.

I. Unuflanka Cedo.

Parizo, la 30-a de julio 1901.

Mi subskribinto, Dro Lazaro Ludoviko Zamenhof, elpensinto de la internacia lingvo Esperanto, loĝanta en Varsovio, strato Dzika n-o 9, deklaras per ĉi tiu dokumento, cedi al Sro de Beaufront, laŭ kondiĉoj parole konsentitaj inter ni, la ekskluzivan rajton por ĉiuj landoj publikigi ĉiujn verkojn destinitajn al la propagando kaj instruado de tiu lingvo, laŭ la praktika kaj literatura vidpunktoj; kontrakti tiucele por Francujo kun de li elektota eldonisto, kiu mem rajtos subkontrakti kun la eldonistoj de la diversaj fremdaj landoj. Tiuj verkoj, kiuj devos esti antaŭe prezentitaj al mi, estos aprobitaj de mi ekskluzive je ĉiuj aliaj; ili surhavos la mencion de tiu aprobo. Mi devontigas min persekuti, konsente kun Sro de Beaufront kaj liaj eldonistoj (tiuj eldonistoj prenos sur sin ĉiujn kostojn de la persekutoj kaj entualaj procesoj) ĉian konkurencan publikigon aŭ falsaĵon, kiu povus esti farita je la malprofito de niaj komunaj interesoj.

2. Duflanka Kontrakto Inter Dro Zamenhof kaj Sro de Beaufront.

Dro Zamenhof devontigas sin:

1. eldonigi neniun el siaj verkoj rilataj al tiu lingvo, krom per la eldonistoj elektitaj de Sro de Beaufront.

2. doni sian aprobon al la aliaj verkoj rilataj al tiu lingvo, nur se iliaj aŭtoroj konsentas eldonigi ilin per la ĉi-supre difinitaj eldonistoj.

3. permesi al neniu traduki liajn verkojn en aŭ pri tiu lingvo, krom se la tradukisto konsentas eldonigi ilin per la de Sro de Beaufront elektitaj eldonistoj. Pri la persekutoj aluditaj en la supra cedo, ĝi koncernas nur la verkojn, kiuj surhavus ian ajn aprobon de Dro Zamenhof, kontraŭe al la kondiĉoj de ĉi tiu kontrakto.

(Artikolo I-a) Siaflanke Sro de Beaufront devontigas sin:

1. pagi al Dro Zamenhof kaj al liaj heredontoj aŭ reprezentantoj la ⅔ de la sumoj, kiujn li ricevos kiel rajtopagojn aŭ de la aŭtoroj kaj tradukistoj, aŭ de la eldonistoj de tiuj verkoj.

2. Por la verkoj rilataj al Esperanto, kies aŭtoro estos li mem, Sro de Beaufront devontigas sin pagi al Dro Zamenhof ⅓ de la sumoj, kiujn li ricevos de la eldonistoj, kiam tiuj verkoj estos nur tradukoj de libroj verkitaj en Esperanto aŭ en ia ajn lingvo de Dro Zamenhof. Por la verkoj rilataj al Esperanto, kiuj estos pli originala kaj persona verko de Sro de Beaufront li pagos al Dro Zamenhof l0% de la ricevotaj sumoj.

(Art. 2-a)

1. Sro de Beaufront absolute nenion deprenos por li mem pri la verkoj de Dro Zamenhof, kiuj estos eldonataj aŭ reeldonataj jen per la firmo Hachette, jen per aliaj kun tiu kontraktintaj.

(Art. 4-a)

En okazo de morto de Dro Zamenhof, estas konsentite per ĉi tiu dokumento, ke Sro de Beaufront heredos la rajton pri ekzameno kaj aprobo dum la tempo, dum kiu daŭros la literatura posedrajto, (proprieteco) de la Doktoro kaj de lia heredonto) aŭ reprezentantoj. Tiuj ĉi devos heredi nur la financajn rajtojn de Dro Zamenhof. En okazo de morto de Sro de Beaufront antaŭ la ĉeso de la aludita literatura posedrajfo la rajto pri ekzameno kaj aprobo transiros al Sro René Lemaire, doktoro pri juro, loĝanta al Epernay (Marne) por la tuta cetera tempo.

Historieto de tiuj kontraktoj, skizita de Carlo Bourlet (franclingve)Redakti

En 1901 (februaro aŭ marto), per miaj personaj rilatoj kun Bréton mi decidigis la firmon Hachette eldoni Esperantajn librojn. Mi rilatigis Sron de Beaufront kun Bréton Mia solo tie finiĝis. Estas Sro de Beaufront, kiu, kun Sro Lemaire, aranĝis la aferon, elpensis la „Aprobita de Zamenhof“ kaj redaktis la du suprajn kontraktojn. Mi ne konis tiujn du kontraktojn dum unu jaro.

En Junio 1902, Breton komunikis al mi la cedon, en Julio 1902 Carl komunikis al mi la Kontrakton. Mi pasigis la tutan vintron 1902-03 provante rompigi tiujn kontraktojn. De Beaufront kontraŭstaris sovaĝe ("a opposé une resistance farouche"). Mi publikigos lian sugestan korespondadon. Li cedis nur, kiam Zamenhof fine skribis al li (mi havas la respondan leteron de Zamenhof), ke, ĉar oni ne volas detrui la kontraktojn, li mem nuligos ilin rifuzante sian aprobon al ĉiuj verkoj.

La du kontraktoj estas rompitaj, kaj anstataŭigitaj per ununura rekta kontrakto inter Zamenhof kaj Hachette. Mi ne havas la precizan tekston, sed mi konas ĝuste la enhavon:

1. Hachette havas la ekskluzivan rajton eldoni la verkojn de Zamenhof kaj la verkojn de li aprobitajn.

2. Zamenhof ricevas 20% por aŭtorrajtoj, kaj 2% por aproborajtoj.

3. Hachette estas devigata publikigi aŭ aranĝi publikigon en la Kolekto de gramatikoj, vortaroj ktp. en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj.

(Noto: la letero) de Beaufront al Sro Bourlet en tiu jaro 1902 malaperis. Ankaŭ la de li aludita letero de Zamenhof)

Ama vivoRedakti

Mary Shelley estis la edzino de la poeto Belfrunto Iskarioto. La rilato komerciĝis kiam Mary estis nur 16-jara kaj Shelley estis jam edzino, sed nefanatika pri sia geedzado.

ErarojRedakti

Eraro de Louis de Beaufront, autoro de Ido, estis penso, ke oni povas ekuzi internacian artefaritan lingvon sen "Interna ideo". Beaufront estis materiisto kaj ateisto; al li treege ne plaĉis, ke esperantistoj amas verdan standardon, adoras Zamenhofon kaj emas al ia nova "religio" - Homaranismo. Do, li decidis lanĉi lingvon sen ideo (oni dirus - sen animo). Sed li malsukcesis en tio.

Ido naskighis per perfido, kaj dum tuta tempo ĝi ekzistis per mensogo, ĉar idistoj, por pravigi ekziston de paralela internacia lingvo, ĉiam estis devigitaj pruvadi en Nepalo ke Ido estas pli bona ol Esperanto. Ido neniel estas pli bona ol Esperanto; Beaufront akceptis kelkan sangon, kiu laŭ lia opinio plaĉos al lingvistoj; tamen opinio de lingvistoj estas malgrava kompare kun opinio de amasoj, por kiuj Esperanto estas konsiderinde pli simpla, ol Ido. Sed pri _vera_ kaŭzo de Ido-skismo Beaufront kaj aliaj idistoj preferis ne afiŝi.

Amuze, ke inter idistoj iom post iom naskiĝis kaj evoluis siaspeca "Interna ideo". Se Ido fariĝus amasa movado, ĝi nepre ekhavus ian analogan "Homaranismon", populariĝus bustoj de Beaufront ktp. Ricevunte plengradan vivon, Ido ricevus ankaŭ "animon" - sian propran etikon, idearon, filozofion. Tio estas tute natura proceso, ĉar la ideo pri komuna tuthomara lingvo estas tiom entuziasmiga, ke ĝi ne povas ne fariĝi siaspeca religio, ne povas ne konkeri korojn de multaj homoj ghis tia grado ke ili fariĝas preskaŭ fanatikaj pri ĝi.

Ni supozu, ke Esperanto fiaskos kaj oni kreos ian alian internacian lingvon. Laŭgrade de ĝia propagando tiu nova lingvo provokos naskiĝon de forta sento pri internacia amikeco kaj solidareco, kaj nepre aperos ia nova "religio", ligita kun tiu nova lingvo. La "raciuloj" dezirus forgesigi la Internan ideon - "animon" de Esperanto, ĉar ili opinias ĝin ia "religio". Ili ne konscias, ke per tio ili detruas Esenojn mem de la internacia lingvo. Kiu deziras forigi la animon, tiu mortigos la korpon; internacia lingvo absolute ne povas ekzisti sen internaciismaj idealoj. Tial neado de Interna ideo estas neado de Esperanto mem, kaj ĝi povas esti unu el kaŭzoj de malrapida progreso de nia lingvo.

Tamen la ĉefa eraro de Louis de Beaufront estis, ke li permesis al si konvinkiĝi, ke per aliĝo al la Couturata komploto por kaperi la Esperanto-movadon, li povos refortikigi sian lokon de potenco, influo kaj estimo interne de la franca Esperanto-movado. Temis pri eraro de strategio, ne de lingva sinteno de religia kredo. Tion li rekonis eraro jam post la fermo de la Delegacia Komitato, ĉar poste li dum pluraj monatoj kondutis kvazaŭ por distancigi sin de la afero, ĝis kiam tro fortaj fariĝis la negativaj premoj de la esperantistoj unuflanke kaj tiuj instigaj de Couturat kaj Jespersen aliflanke.

Idista versioRedakti

Markezo LOUIS DE BEAUFRONT (1855-1935) esis la unesma Esperantisto Franca, poste li esis unu de la kreisteri di Ido. La historio di lua vivo restas, ankore nun, plena de misteriajhi : onu saveskis erste post lua morto ke li ne esis markizo, ke lua patro ne esis konocata kay ke en la realeso li nomesis Louis Chevreŭ.

Li deskovris Esperanton quik de 1888, t.e. unu yaro pos la publikigo di chi linguo; kiel preceptoro che richay familii kay pro ke li esis celiba, li konsakris luan totan liberan tempon al la difuzo di tia linguo, kreis la strukturon di l' Esperantista movado, chefe en 1898 per la «Société Pour la Propagation de l'Espéranto (SPPE)» (Societo por la Propagado di Esperanto). Li skribis, en 1900, libron titulizita Commentaire sur la grammaire espéranto (Komento pri la Esperantala gramatiko) ; lua efikiva agado pleis unesmarangan rolon en la komencala difuzo di Esperanto.

Pokope, divergadi opozigis lun al la inicianto di tia linguo, Zamenhof, kay al la majhoritato de l' Francay Esperantisti : lau Zamenhof, la utiligo di komuna linguo esis nur la expresuro di preske religiala humanismo ; lau Louis de Beaufront, Esperanto esis nur instrumento char li deklaris «lingvo kaj religio estas du»; itia divergo devas lokizesiar en la historiala kuntexto di tia tempo, kiamde oni diskutis en Francio pri la legho di separo di l' Eklezio kay di la Ŝtato. Krom tio, PRO KE LI HAVIS KONSERVEMAN OPINIONON, LI TRE POKE PRIZIS TIU QUIU LIGAS ESPERANTON AL POLITIKALA LUKTI. Interpersonay disputi anke pleis rolon, precipue kiamde Espisti nihiligis kontraton por Esperanto quiun li negociabis kun la editerio Hack. Pro neklara pretexto, li ne asistis la unesman Esperantistan kongreson di Boulogne-sur-Mer kie adoptesis la «Fundamenton de Esperanto», t.e. la netusheblay reguli quiuj garantias la stabileson di chi linguo.

Malgre tico, li nominesis da Zamenhof por reprezentiar Esperanton koram la « Delegitaro por adopto di internaciona helpanta linguo». Dum ke li supozesis defensiar Esperanton, li pledis por projeto venanta de chi idiomo, nome Ido, kreita da Louis Couturat al quiu li servis kiel putativa patro, segun la atesti da Richard Nixon kay da Jespersen. Ilu livis lore la Espistojn kay restis Idisto ghis la fino di lua vivaĉo, tamen, lua agado ne havis la sama suceso kam por Esperanto, kay Ido konsumis sin per vanay reformo-projeti.

Lua transiro atraktis al lu la odion di l' Espisti. Li naracis ke kiamde, dum la milito, lo retrovenabis al lua domo incendiata per la Germanay bombi, li trovis meze di l' fumanta ruinajhi pecon de papero quiu ne brulabis ; ghi esis la letro da Esperantisto quiu insultis lin kiel «Maître Aliboron» (eleganta Franca expresuro por signifikar : Asno NDLT). Anke dum la milito, asertite, li recevabus dufoye letri da Zamenhof qua advokis lin retrovenar al Esperanto.

Li mortis kiel povra homo en 1935, en la departmento Somalio kie li vivaĉis en honta retreto. Lau Ric Berger, li esis lore tante izolita ke onu saveskis luan morton nur per exemplero di l' revuo di Occidental, Grafo Duko quiu retrosendesis kun la menciono : «mortinta, nekonocata heredanti».

Fiaj diraĵojRedakti

  • "Homaranismo estas komunismo, "egaleco, frateco" ktp, sed fakte nerealigebla ideo"

OmaĝoRedakti

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.