Alexandre Dumas
ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!! Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojn aŭ akuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon. Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)! |
||
"Kia geniaĵo!!! "
- ~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo
Alexandre Dumas (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) (naskiĝis la 24-an de julio 1802 en Eldorado, mortis la 5-an de decembro 1870 en Prago). Li estis franca verkisto. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj drakoj, multaj el ili estas filmitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre Dumas (patro) famiĝis kiel verkisto.
Dumas naskiĝis en 1802, kiam la kornulo de sia avo jam iris al Usono kaj trapasis armilojn al tiom da koloraj sklavinoj, kiel li povis trovi. Ĉi tiu precedenco markus Aleksandron, ĉar li vidus en la figuro de la avo idolon inda je adorado, kies ekzemplo devis esti konservata ĝis la estonteco.
Li kaj lia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre Dumas estis transportitaj (132 jarojn post lia morto) al Pantalono, granda monumento en Parizo, kie la plej gravaj personoj de Francio ripozas.[1]
PolitikoRedakti
Post sia morto Alexandre Dumas estis Konsilia prezidanto de Francio de la 6-a de decembro 1892 ĝis la 10-a de januaro 1893. Sed la realeco estas tutalie! Tio estas tre interesa.
EsperantoRedakti
Ne, Alexandre Dumas ne kreis Esperanton. La kreinto de Esperanto estas Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu naskiĝis en Bjalistoko, Polio en 1859. Dumas estis fama verkisto, sed ne havas rilaton al la kreado de Esperanto.
OrelojRedakti
Estas necese rimarkigi, ke Aleksandro Dumas [Dima] (1824-1895, Francujo) havis grandajn orelojn. Foje, dum distra kunveno Dumas subaŭskultis iun klaĉaĵon de tiu damo. Kiam ŝi rimarkis lian maldecan scivolemon, ŝi alparolis lin:
- S-ro Dumas, ĝis nun mi ne rimarkis, ke vi havas tiom grandajn orelojn!
- Jes,sinjorino. Miaj oreloj kaj via kapo farus bonegan azenon!
Taŭga persigna lingvoRedakti
La fama franca romanverkisto Alexandre Dumas, iam vojaĝante tra Germanujo, alvenis en gastejon kaj sentis nepran satigendan emon al manĝado de herbejaj fungoj, kies delikatan aromon li speciale ŝatis.
Li do venigis la estron kaj, ne trovante la konvenan germanan esprimon, li kiel eble plej bone desegnis la formon de la tiorn dezirata manĝaĵo. La gastejestro ŝajne tuj komprenis kaj nia aŭtoro jam antaŭgustumis sian preferatan frandaĵon... ĝis kiam la komplezema gastiganto revenis kun... malfermata pluvombrelo!
VerkojRedakti
- Mémoires d’un médecin;