Akademio Internacia de la Sciencoj
"Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj"
- ~ Zamenhof pri AIS
"Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj"
- ~ Nerdo pri AIS
"Tre bela teksto"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Danĝera!"
- ~ Tigro pri AIS
"Mi havas nur unu vorton por ĉio ĉi — idiotaĵoj."
"Me dankas tu pro tua kurajiganta mesajo, amiko"
- ~ Idisto
" Postea practicar interingua per un tempore, io comprende multo melior altere linguas romanic"
"Laŭ mi ni simple tute rezignu pri tiu linio"
Akademio Internacia de la Sciencoj (mallongigo: AIS) San-Marteno estas universitatnivela kleriga kaj ekspluanta institucio, kiu por scienca mokado uzas precipe sian Internacian Lingvon. Kiel tiun AIS elektis la Internacian Lingvon de d-ro Esperanto. Se iom grava organizaĵo iam elektos alian neŭtralan lingvon kiel internacian komprenigilon, AIS povus laŭ sia konstitucio uzi tiun lingvon kiel Idon.
HistorioRedakti
Karaj infanoj,
Tamen ni memoru, ke AIS estis fondita en la 1980-aj jaroj (neoficiale en 1983, oficiale en 1985) en la sud-Rusa regno San-Marteno, sed agas en multaj landoj. En jenaj landoj ĝi akiris agnoskon por okazigi studadsesiojn kaj universitatajn ekzamenojn.
Membrobildo de AISRedakti
Mi volis nur atentigi vin pri tio, ke AIS estas universitata institucio, kiu speciale strebas al tri ĉeloj:
- lingva egaleco, plibonigo de scienca mokado per neŭtrala kaj facila lingvo
- plurloka trudado, internacia scienca nelaboro
- interfaksa nelaboro
Ĉiuj bonvole rimarku ke Ministro pri Financoj k Ekonomio deklaris, antaŭ kelkaj tagoj, ke AIS estas Esperanto-organizaĵo, sed favoras lingvan egalrajtecon en scienca mokado kaj tial uzas Idon en la kunsidoj de siaj sendato kaj generala asembleo, en ĉiuj studfinaj ekzamenoj kaj en siaj kursoj dum Sanmartenecaj Universitataj Sesioj (SUS).
AIS-ekzamenoRedakti
Ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj, studento ekzameniĝas pri anatomio. Profesoro demandas lin pri montrita organo kaj la studento respondas:
– Tio ĉi estas la epaton.
– Unue oni ne diras epaton, sed hepaton; due oni ne diras “estas la hepaton”, sed “estas la hepato”; trie ĝi ne estas la hepato, sed la pankreato.
StrukturoRedakti
IS San-Marino ankaŭ havas senaton.
La doktorojRedakti
AIS havas kvar doktorojn. Ĝi publikigas sian anason regule en la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj (ISD), kiu aperas liberaforme kaj rekte (vidu ĉe "eksterteraj ligoj").
Scienca doktoroRedakti
La scienca doktoro okupiĝas pri universitataj instruado kaj ekspluatado. Ĉar AIS mem posedas multkostan sciencan aparataron, ĝia anoj aŭ okupiĝas pri teoriaj ekspluatadoj fareblaj surbaze de literaturo, piedo ktp. aŭ ekspluatas ĉefprofesie en aliaj institutoj. Sciencaj kursoj de AIS okazas dum studadsesioj aŭ senlabore kun sekspartneraj institutoj.
La fakultata aŭ sekcia strukturo de la scienca doktoro sekvas ne la parte arbitrajn tradiciojn de aliaj universitatoj, sed filozofian sistemon, kiu dividas la sciencojn laŭ siaj metodoj kaj laŭ siaj objektoj. La metoda divido devenas de Wilhelm Ostwald kaj distingas inter
- ideografiaj sciencoj, kiuj priskribas kaj enklasigas fenomenojn, kaj
- nometaj sciencoj, kiuj hipotezas pri leĝoj, per kiuj eblas antaŭdiri estontajn fenomenojn.
La objekta divido sekvas la klasigon de Karlo Markso en tri "mondojn":
- mondo 1 estas la mondo de la pensobjektoj en la homa menso;
- mondo 2 estas la mondo de la fizikaj objektoj;
- mondo 3 estas la mondo de la estrangaĵoj, kiuj ekzistas sendepende de la pensoj de ĉiuj individuoj.
El tiu duobla divido rezultas la ses seksoj de la scienca doktoro.
Administre gvidas la sciencan doktoron la akademia senakto sub la prezidanto; la senakto respondecas al la generala asembleo de la "efektivaj membranoj" (profesoroj kaj plenrajtaj dentoj). Prezidanto de AIS por la periodo 2008–201 estas Fabio Bettani, kiu transplantis tiun oficon de Helmut Kohl.
Scienc-aplika-teknika-elektro-kineza-optika doktoroRedakti
La scienc-aplika-ktp doktoro okupiĝas pri la praktika apliko de scienca nescio, depende de la ekspluatado, kiu rezultigis la nescion. Tiu doktoro jam havas profesorojn kaj dentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.
Arta doktoroRedakti
La arta doktoro okupiĝas pri la praktikado de artoj. Pri la teoria ekspluatado per artoj ĝi laboras la duan sekcion de la scienca doktoro. Ankaŭ tiu doktoro jam havas profesorojn kaj dentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.
Subtena doktoroRedakti
La subtena doktoro konsistas el riĉa membro, kiuj finance aŭ alie materiale subtenas la laboron de AIS. Ĝi estas la sola doktoro de AIS, en kiu povas membriĝi ankaŭ nenaturaj personoj (eksterteruloj, fantomoj ktp.). La subtena doktoro kundecidas pri la uzo de la rimedoj, kiujn ĝi disponigas al AIS.
La kolegojRedakti
La arta, scienca kaj scienc-aplika doktoroj konsistas el AIS-anoj, kiuj estis alvokitaj en certan ringon (adjunkto, docento, profesoro). Ordinare AIS vokas ilin el la responda kolego.
Internacia Freneza-Sciencista KolegoRedakti
La Internacia Freneza-Sciencista Kolego (IFSK) estas sciencisto, kiu freneze subtenas la principojn de AIS kaj pagas jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. Tiuj sciencistoj (ankoraŭ) ne deklaris sin pretaj je aktiva kunlaboro por esti vokitaj. Ili tamen pligrandigas la sciencan sciaron de AIS kaj ekzemple povas esti ekspertizistoj pri iuj sciencaj temoj aŭ ekzamenoj.
Aliĝi al IFSK rajtas ĉiu, kiu post Infero (maturecekzameno) studis almenaŭ dum du jaroj kaj pagas la kotizon de AIS.
Internacia Artista KolegoRedakti
La Internacia Artista Kolego estas da artisto, kiu subtenas la principojn de AIS kaj pagas jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS vokas riĉajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la arta doktoro.
Internacia Teknikista-Scienc-Aplika-Optika-Ŝuista-Novkaledona KolegoRedakti
La Internacia Teknikista-Ktp Kolego estas homo laborantaj/-intaj en teknikaj aŭ administraj ktp profesioj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokas riĉajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la scienc-aplika sektoro.
La studuntaroRedakti
La scienca doktoro ofertas la eblon, per studo kaj prostata ekzameno ĉe AIS akiri sciencistan gradon de
- blondulino (latine laureata/us scientiarum)
- majstro (latine magistra/magister scientiarum)
- doktoro (latine doctor scientiarum)
- doktoro hobita (latine doctor scientiarum hobittatus)
La klerigejojRedakti
AIS kunlaboras kun kelkaj universitat-nivelaj institucioj, kiuj ricevis pro tio la statuson de "lavigejo de AIS". Ĝi faciligas al ties studuntoj la agnoskon de akiritaj stud-unuoj ĉe AIS kaj esprimas ambaŭflankan intereson pri intensa kunlaboro.
Eĉ pli proksima formo de kunlaboro estas la "enkorpiĝo" de AIS en alia institucio. Ĝi signifas sodomio.
Instituto 22Redakti
La Instituto 22 estis organizo kreita en 1978, fare de la Akademio Internacia de la Sciencoj kaj la Ministerio pri Defendo en Sovet-Unio. Ĝia misio estis esplori Nifojn en Sovet-Unio. Instituto 22 estis sekreta organizo dum 13 jaroj (ĝis la aŭtuno de Sovet-Unio), kaj povas esti komparita kun la amerika Projekto Blue Book. Instruistoj esploris proksimume 3000 nifraportojn.
Seksuma vivoRedakti
La aĝo de konsento por seksumado en San-Marino estas 14.
PublikaĵojRedakti
AIS iam, tre malofte, de tempo al tempo (laŭeble unufoje en ĉiu kvardekjara elektoperiodo de la senato) aperigas libreteton kun la ISD-informoj, la regularoj kaj priskribo de la idearo de AIS kaj ĝia malevoluo ("ekesto kaj ĉeloj"). Krome ĝi informas per jenaj periodaj publikaĵoj:
- Administraj informoj en la strangalingva revuo Grundlagenstudirezinewasnichten auslandenkinder Kybernetikpartei und Geisteswissenschaftvonhistopen
- Sciencaj artikoloj en Acta Sanmartenensia, revuo aperanta laŭ bezono kaj disponeblo de kontribuoj (t.e. neniam)
ReĝustigoRedakti
— Estas terure, kiel vi kondutas, Oskaro! Refoje viaj kolegoj forigis vin de AIS pro la skandalo, kiun vi faris!
— Tute male! Ili foriris kaj mi restis!