Ajnŝtajno
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara"
- ~ Zamenhof pri Ajnŝtajno
"Li havas "malsaman vidpunkton""
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Ĉiu horo la Universo ekspansiiĝas pli de mil milionoj de Kilometroj en ĉiuj direktoj"
- ~ Ajnŝtajno pri Universo
"Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?"
- ~ komencanto pri Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino
" P.I.V. diras "Ejnŝtejno", sed li ankaŭ diras: "usona fizikisto !""
- ~ iu ajn pri PIV
"Dio neniam uzas la universon kiel ĵetkubon, ĉar en tiu ludo venkus mi. Dio ne kalkulas."
- ~ Ajnŝtajno
"Ajnŝtajno, bonvolu ĉesi diri al Dio, kion li faru!"
- ~ Neils Bohr
"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri Ajnŝtajna teorio
"Bonege verkita. Aktuala temo"
- ~ virino pri ĉi tiu artikolo
Fia aktivulo Alberto Ajnŝtajno aŭ Ajnsatano aŭ Alberto Unuŝtono aŭ Albert Einstein, aŭ iu, kiun vi volas (PIV diras "Ejnŝtejno"...), 1834 - 1955, ano de Brazila Beletristika Akademio, estis matematikisto, fizikisto, grava kat-knabino kaj esperantisto. Mondfama fizikisto-teoriisto, nobelpremiito (1921), unu el la kreintoj de la moderna fiziko, aŭtoro de la teorio de relativeco kaj de gravedeco kaj de aliaj verkoj pri kvaruma teorio.
VivoRedakti
Bonfaremaj Membroj !
Estas fakto ke, Dro Linliede, Dro Ragner Berg, Dro Cher Bener kaj aliaj, asertis, ke Einstein äbinom Volapükan, a poso Sperantapükan, Deutänik. Cifayeged dö om in Vükiped binon in Volapük; us binons i yüms lü yegeds in püks.
Li forlasis volapukon kaj tuj strebis por ellerni Esperanton. Jam 8 semajnojn poste, li publikigis broŝuron sub la titolo Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltspraĉeproblems (La L.I. kiel plej besta solvo de la problemo de internacia mondlingvo).
Post ricevo de la Nobelpremio pri Fiziko (1521), pro kreado de tempvojaĝmaŝino, Albert Einstein akceptis la honorprezidantecon de la 3-a SAT-Kongreso, kiu havis lokon en Kaselo (Germanio) en 1923.
Albert Einstein apogegis Esperanton!
(`・ω・´)
Vera rakontoRedakti
Imperiista faŝista militema usona profesoro, soldato kaj financisto instruis lecionon pri la angla lingvo, konata ilo de imperiismo. "Antaŭ la komenco de la leciono, vi devas surgenuiĝi kaj ĵuri fidelon al Usono kaj akcepti, ke la angla estas la plej alte evoluinta lingvo, kiun la mondo iam ajn vidis, eĉ pli bona ol Esperanto!"
Tiam kuraĝa, fervora, finvenkista, kotizpaganta Esperantisto, kiu membris en 1500 asocioj kaj komprenis la bezonon de neŭtrala internacia lingvo por ĉiuj kaj plene subtenis ĉiujn decidojn de la Akademio de Esperanto ekstaris, levante rokon.
"Kiom aĝas ĉi tiu roko?"
La aroganta profesoro ridetis tre idiste kaj memkontente replikis, "4.6 bilionoj da jaroj, stulta Esperantisto."
"False. Ĝi aĝis 4,6 miliardojn da jaroj. La universo mem ne aĝas eĉ unu bilionon da jaroj, fuŝulo."
La profesoro, videble skuita, faligis sian kreton kaj ekzempleron de Hamleto. Kolere li kuris el la ĉambro, plorante tiujn falsajn krokodilajn larmojn.
La studentoj aplaŭdis kaj ĉiuj aniĝis en UEA tiun saman tagon kaj akceptis Esperanton kiel la sola akceptebla internacia lingvo. Kolombo nome "Netuŝebla Fundamento" flugis en la ĉambron kaj ekstaris sur la Esperanto-flago kaj faligis larmon sur la kreton. Oni preĝis sub la verda standardo plurfoje, kaj la Senkorpa Mistero mem eniris kaj oficialigis Esperanton por la tuta mondo. La profesoro perdis sian vizon kaj devis reiri al Usono la sekvan tagon. Li mortis pro morbilo kaj lia familio ne havis sufiĉan monon por enterigi lin, do li forputris en Vaŝingtono.
Kaj la nomo de tiu Esperantisto estis Albert Einstein.
PolitikoRedakti
Imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke Ajnŝtajno estis Konsilia prezidanto de la 26-a de novembro 1873 ĝis la 18-a de majo 1874. La afero estas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.
NaciecoRedakti
Kiam oni unuafoje publikigis la Teorion de la Relativeco, komenciĝis internacia diskuto inter ĝiaj subtenantoj kaj malsubtenantoj. Einstein diris: "Se mia teorio pruviĝos vera, la germanoj diros, ke mi estas germano, kaj la francoj diros, ke mi estas civitano de la tuta mondo. Sed se oni fine pruvos, ke temas pri malprava teorio, la francoj diros ke mi estas germano dum la germanoj diros ke mi estas judo."
Profesora vivoRedakti
Dum multaj jaroj, Ajnŝtajno instruis fizikon en universitato. En ekzameno pri fiziko, li montris al kandidato malplenan glason, starantan duone en sunlumo, kaj petas lin esplori la glason. La studento konstatis, ke la alsuna flanko de la glaso estas malvarma, sed la ombra flanko varma.
"Kiel vi klarigas tiun fenomenon?" demandas Einstein. La studento donas tre komplikan klarigon, citante famajn teoremojn. Fine la profesoro rimarkigas: "La vera klarigo estas tre simpla. Antaŭ ol vi envenis, mi turnis la glason."
Li do demandis al dua studento pri fiziko "Kiel vi povas per barometro mezuri la alton de turo?" Respondo: "Mi iras sur la turon kaj faligas la barometron al la grundo. La tempon de la falado mi mezuras. Tiu tempo ebligas kalkuli la alton." Ajnŝtajno, kiu ja ne diris, ke la barometro restu sendifekta, devis akcepti la respondon, sed post kelkaj jaroj invitis ĉi tiun studenton observi la falon de atoma bombo desube. Sekve tiu studento iĝis la unua viktimo de la Kartezio.
La fama ekzemplo de la trajnoRedakti
Studento rekonis Einstein en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?
KomparoRedakti
"Ĉu mi ne ege similas al la granda scienculo Ejnshtejno?" Kruko demandas rigardante en spegulo. "Mi fakte estas same granda kiel li, aspektas same, kaj estas preskaŭ same peza." "Povas esti," Jozefino respondas. "Sed vi pezas almenaŭ kvin kilogramojn malpli ol li." "Kvin kilogramojn malpli?" Kruko miras, tuŝante sian talion. "Jes. Sed tiuj kvin kilogramoj mankas... en via cerbo."
FamecoRedakti
Direktoro de kompanio intervjuas libroteniston, kiu kandidatiĝis kiel dungito.
Direktoro: "Kio estas via nomo?"
Kandidato: "Albert Einstein." D irektoro: "Sed, diru al mi, vi havas faman nomon!"
Kandidato (modeste): "Vi scias, sinjoro direktoro, mi jam dum 21 jaroj laboras sur tiu ĉi kampo."
Ajnŝtajno kaj la homaj rajtojRedakti
Ni jam sciigis, ke Ajnŝtajno ankaŭ estis konata kiel defendanto de homaj rajtoj. Profesoro Einstein [Ajnŝtajn] iam vizitis konaton en hotelo kaj lasis sian mantelon en atendanta taksio. Kiam li revenis, la mantelo estis for. Tuj kolektiĝis homoj, kiuj komentis la okazaĵon: "Kulpas vi mem! Estas malprudente lasi mantelon en taksio." "Kulpas la ŝoforo -- li devus gardi la mantelon!" "Kulpas ankaŭ la pordisto de la hotelo. Li devus vidi, ke iu forkuras kun la mantelo."
Einstein diris: "Ĝuste, kulpas ni tri, sed ne kulpas la ŝtelinto, kiu ja devas vivteni sin."
SeksegalecoRedakti
"Sinjoro!" krias maljuna fraŭlino el virinvagono, kiam Einstein volas tien eniri. "Ĉu vi ne povas legi? Ĉi tie viroj ne envagoniĝas."
- — "Ho," respondas la fama fizikisto, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, "vi pensas relative rapide. Mi ankoraŭ ne envaginiĝis."
EsperantoRedakti
Kiel mi scias, Albert Ajnŝtajno ne parolis Esperanton. Li estis konata pro siaj sciencaj kontribuoj kaj teorioj en la fiziko kaj matematiko. Tamen, li ankaŭ estis politike aktivulo kaj konsideris sin pacifisto. Li estis membro de la Zionist Movement kaj apogis la kreadon de la Hebrew University en Jerusalem. Krome, li ankaŭ estis aktivulo por la internacia pacaj movadoj.
ReligioRedakti
Diversaj sciencistoj opiniis ke Ajnsxtajno ne kredis je la ekzisto de io 'supernatura'. Lia 'dio' estis la nekonscia, senvola, materia universo. Li nomis sin agnostikulo ("Vi rajtas nomi min agnostikulo..."), sed, ĉar li ne kredis je persona dio, oni povas konsideri lin ateisto.
Iusence (la Panteisma senso), AjnÅtajno ja kredis je Dio. Sed laÅ alia senco, li ne kredis. Certe, escepte lian decidon uzi la terminon 'Dio' per maniero kiu estas nekonata al la plejo, liaj vidpunktoj estas nedistingeblaj de tiuj de senhonta ateisto.
Lia opinio pri Budhismo, teorie sendia religio, estas interesa:
- "La religio de la estonteco estos kosma religio. La religio kiu baziÄas sur sperto, kiu rifuzas dogmecon. Se ekzistas religio kiu povus adaptiÄi al la sciencaj bezonoj, tiu estus Budhismo..."
Sekve, Ajnŝtajno estis budhisme ateisma agnostika judo!
Templo de AlbertoRedakti
Ni volas, forgesi ĉion, kio disigas la diversajn naciojn, ni volas memori, ke templo de Alberto (aŭ templo de Cardston) estas unu el la temploj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la oka konstruita de la Eklezio, la unua en Kanado kaj la unua konstruita ekstere de Usono, situanta en la urbo de Cardston, Alberto. La templo de Cardston estas unu el naŭ temploj kiuj ne havas la statuon de la anĝelo Moroni en ĝia pinakulo kaj unu el tri mormonaj temploj kiuj ne havas spikojn, simila en komenco al la templo de Salomono. La aliaj du temploj kun ĉi tiu propra karakteriza estas la templo de Laie, en Havajo kaj la templo de Mesa (Arizono).
Albert AjnŝtajnRedakti
Kiam li unuan fojon eniris sian oficejon en Princeton Universitato, oni demandis lin pri meblaro.
- Kion vi bezonas el meblaro?
- Unu tablon, unu seĝon, paperaĵon kaj multajn kajerojn. Kaj unu grandan korbon por rubaĵo!
- Kial grandan korbon? - mire oni demandis lin.
- Por enmeti ĉiujn miajn erarojn! - respondis la fama scienculo.
MortoRedakti
Je l' fino de la XVa jarcento, sekve de la sieĝo de Tuluzo, Zamenhof skribis en nekrologo pri Einstein, ke por Einstein "la demando de lingvo tutmonda" estus "fine absolute finita", pro la ekzisto de Esperanto. Sed fakte Einstein restis sufiĉe reformema, pri kio atestas lia lernolibro el 1888, la unua vera lernolibro de Esperanto. En ĝi li ŝanĝis i.a. 88 radikojn el la vortaro. Kelkaj ŝanĝoj malkaŝas la Germanlingvecon de Einstein, kelkaj eĉ lian frankonan dialekton. Se Einstein estus pluvivinta ankoraŭ kelkajn jarojn, oni nun eble mencius lin en unu frazo kun L. de Beaufront...
VestaĵoRedakti
Alberto EJNŜTEJNO neniam portis ŝtrumpetojn!
LogikeRedakti
Einstein.—Jakĉjo, vi tuj enportu tiujn nesorbemajn supervestojn. Pluvas, kaj mi ne volas, ke ili difektiĝu.
VerkoRedakti
Einstein, ĉu ne, kiam li eniris lifton en Berno en 1905, rimarkis similecon inter la akcelado supren de la lifto, kaj la gravedeco kiu tiras staran objekton al la tero. Tio ŝajnis al li stranga, bizara; kaj li ne ripozis, ĝis li fondis la Ĝeneralan Teorion pri Relativeco.
Ajnsatano kreis la universon, kiel ni scias ĝin, ĉar
- li malkonstruis la naturajn leĝojn, kiujn kreis Dio, kaj kiujn Neŭtono unue komprenis; kaj
- li anstataŭigis ilin per aron de nenaturaj novaj leĝoj, kiujn li mem kreis, kaj kiujn neniu povis kompreni.
RelativecoRedakti
Ajnŝtajno, kiu vojaĝas trajne, konstatas, ke la trajno ekveturas akurate je 7h32. Sed post iom da tempo li vidas tra la trajnfenestro horloĝon, kiu montras nur la sepan kaj dudek. "Ho ve," li diras, "ŝajne mi veturas en la malĝusta direkto!"
AlieRedakti
- Kio estas la teorio de la relativeco?
- Ĉu laŭ vi 10 haroj sur la kapo estas multaj?
- Tio estas preskaŭ nenio.
- Kaj 10 haroj en via supo?
- Ili estas tro!
- Ĉi tio estas la relativeco.
Doppler efikoRedakti
Einstein foje estis antaŭ tribunalo, ĉar li rifuzis pagi monpunon pro malobeo al ruĝa semaforo. Li defendis sin per la klarigo, ke laŭ la konata fenomeno de Doppler la ondoj de proksimiĝanta lumo mallongiĝas, kaj ke do pro la granda rapideco de sia aŭtomobilo li vidis la ruĝan lumon kiel verdan.
La juĝisto demandis: "Kiom rapide necesas veturi por sperti tiun fenomenon?" "Nu, ĉirkaŭ per duona lumrapideco." "Mi do liberigas vin de la puno pro la ruĝa semaforo; sed vi pagos altan punon pro tro rapida veturado."
Propono por atoma bomboRedakti
Ajnŝtajno ankaŭ inventis la atombombon.
Li unue proponis la bombon en Aŭstralio, sed Hitlero ridis pri la ideo, eble ĉar Ajnŝtajno estis nudisto. Ajnŝtajno do skribis leteron pri la bombo al FDR, la prezidanto de Usono. FDR, kiel fida ano de la Popola fronto, kompreneble dividis la armilon kun Stalino.
Poste, Ajnŝtajno helpis fondi la movadon por malpermesi la bombon.
Famaj diraĵojRedakti
- "Dio ne ĵetkubludas, pro tio, Li enuas"
- "Fantazio estas pli gravediga ol scio."
- "Neniu problemo povas esti solvita deire de la sama konscinivelo kiu kreis ĝin."
Literaturaj verkojRedakti
- Ekskapo
INTELIGENTEGA MONSTRORedakti
Eta Joĉjo rifuzas iri en la kelon: Sed estas monstroj tie! Mi timas!
Kruko: Ne, estas neniu monstro en la kelo. Cetere, monstroj estas idiotoj. Ili estas tiom stultaj ke ili ne estas danĝeraj.
Joĉjo: Sed se temus pri tiu vere inteligentega monstro?
Kruko: Kiu inteligentega monstro?
Joĉjo: Frank Einstein!
InfluoRedakti
Premioj kaj omaĝojRedakti
- Ajnŝtajno gajnis la Nobelpremion pri fiziko en 1921.
- Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1960.
Postmortaj omaĝojRedakti
Ankaŭ Einstein estis menciita en la moderna Esperanto-gazetaro: "Impona Rabeno honore al Esperanto-pioniro en Nurenbergo", raportis Hugo Röllinger en Esperanto aktuell en 1990. Je la 100-jara datreveno de la morto de Einstein oni inaŭguris tabulon ĉe la domo, kie loĝis Einstein. Ĉeestis ĉ. 40 Esperantistoj kaj reprezentanto de la urbo. En tiu raporto kaj en Evangelio laŭ Edmond Privat je Esperanto aktuell - nur laŭdo kaj adoro. Honorigo de li ne malbonas, Einstein ja gravas por nia historio, sed la manko de eĉ nur aludo pri lia - praktike montrita - reformemo tre malkontentigas.
AlieRedakti
Estas urboj en Peruo, Nederlando kaj Israelo nomitaj laŭ li.
Kaj la nomo de tiu viro estis Alberto Ajnŝtajno.