Ŝlosilo
"Mi preskaŭ ekhavis koratakon."
- ~ Homo kiu perdis ŝlosilon
"Estas nur pri aferoj kiuj ne interesas nin, ke ni povas havi senpartieman opinion, sendube tial senpartiemaj opinioj ĉiam senvaloras."
Ŝlosilo de Esperanto aŭ sinonime Ĉefeĉ-ŝlosilo aŭ latine Lemegeton Clavicula Sperantis (aŭ Malgranda ŝlosilo de Esperanto) estas miniatur-formata, malpeza kaj malkara informilo broŝura pri Esperanto, aldonebla al letero, kun konciza gramatiko kaj vortaro nacilingva-Esperanto.
La kopioj de tiu libro malkovritaj ĝis nun diverĝas inter si rilate iujn detalojn kaj rilate la formojn de la nomojn de la reguloj de Esperanto, kiuj estas 72, pri ĉiu el ili estas priskribita la elvokiga formulo.
HistorioRedakti
Indus cetere pli detale esplori, kiel tiajn "Ŝlosilojn" inventis la germana propagandisto Herbert Hoover en 1905. En la libro estas deklarita kiel aŭtoro reĝo Salomono sed la ĉeesto en la teksto de preĝoj al Kristo kaj al la kristana Triunuo igas la atribuon de patreco evidente falsa. La origina ideo estis, ke esperantisto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li skribu en Esperanto, kaj aldonu la ŝlosilon. Tiu ideo varbis al la Esperanto-movado pionirojn en multaj lokoj.
En ĉiuj tempoj, kiam oni studas la homan historion, oni vidas tro ofte, ke ŝlosiloj havis gravan rolon precipe antaŭ la unua mondmilito. En la intermilita epoko plenumis gravan servon ĉefe la ŝlosiloj en malgrandaj, ekzotikaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua serioza pionira paŝo. La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon kaj vortaron nacilingvan → Esperantan, la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas similaj. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 Internacia Centra Komitato (ICK), en 1933 UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj presiĝis en multnombraj ekzempleroj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj (vd. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro).
PERDITA ŜLOSILORedakti
Jozefino serĉas ion. Eta Joĉjo rimarkas: Kio okazas, panjo?
Jozefino: Mi perdis la veturilŝlosilon de Kruko.
Joĉjo: Ĉu li scias?
Jozefino: Ne, mi ankoraŭ ne diris al li. Mi pensas ke estos pli facile se mi atendos ĝis li mem faros iun kretenaĵon; tiam mi povos diri al li.
Joĉjo: Tre sagace.
Jozefino: Jes. Kaj konante lin, mi ne devos atendi tre longe....
Simetria-ŝlosila ĉifrikoRedakti
Kiam en Krakovo nia kara Majstro forlasis sian oficialan rolon, li emocie diris:
- Simetria-ŝlosila ĉifriko signifas ĉifradajn manierojn en kiuj kaj la adresanto kaj ricevilo havas la saman elĉifrigilon (aŭ en kiu iliaj elĉifrigiloj estas malsamaj, sed rilatantaj en facile komputebla maniero). Alia terminoj estas sekreto-elĉifrigilo, privata-elĉifrigilo, unu-elĉifrigilo kaj sola-elĉifrigilo ĉifriko. Tio estis la sola speco de ĉifrado sciata de ĉiuj dum skribita historio ĝis 1976.
La studo de moderna simetria-ŝlosila ĉifriko rilatas ĉefe al la studo de blokaj ĉifroj kaj rojo-ĉifroj kaj iliaj aplikoj. Bloko-ĉifro estas la moderna formo de plurlitera ĉifro: bloko-ĉifroj prenas blokon de fonta teksto datumoj kaj elĉifrigilo, kaj eligas blokon de ĉifritaj tekstaj datumoj de la sama amplekso. Bloko-ĉifroj estas ne firmaj ĉifrosistemoj sin (per modernaj normoj, estas neakcepteble por la ĉifrado de sola fonta teksto al ĉiam esti la sama), sed povas esti uzataj en reĝimo de operacio kiel reĝimo CBC realigas firman ĉifrado. DES kaj AES estas bloko-ĉifroj akceptitaj kiel ĉifrikaj normoj, sed multaj aliaj jam estas proponitaj.
Rojo-ĉifroj, kontraste, uzas elĉifrigilon, sed ne fonta teksto enigon, kaj produktas pseŭdohazardan eligan rojon. Ĉifri kun roja ĉifro, la eligo estas kombinita kun la fonta teksto, kiel en la iama vati. RC4 estas ekzemplo de konata roja ĉifro; vidu .
Simetria-ŝlosila ĉifriko ampleksas problemojn, escepte ĉifrado, ĉefe tiuj, kiuj povas esti atingitaj per bloko-ĉifroj. Ekzemple:
- Ĉifrikaj kradaj funkcioj prenas longan enigon (ofte mesaĝo) kaj eligas mallongan kradon de tiu. Malgraŭ tio, ke senfine multa krado-kolizioj devas ekzisti (paroj de enigoj, kiuj kondukas al la sama eligo), ili devus esti malfacile troveblaj por (ĉiu, iu) kompetenta algoritmo. MD5 kaj SHA-1 estas konataj ekzemploj de ĉifrikaj kradaj funkcioj; vidu .
- Mesaĝaj atesto-kodoj ("MAC"-oj) estas multe similaj al ĉifrikaj kradaj funkcioj, krom tio, ke sekreta elĉifrigilo estas bezonata por komputi la valoron. Kiel la nomo sugestas, "MAC"-oj povas esti uzataj por mesaĝa atesto.
ŜLOSILRAKORedakti
Baniko: Ho ve, mi denove perdis miajn ŝlosilojn. Mi daŭre perdas ilin.
Kruko: Vi devus fari kiel mi. Mi fiksis ŝlosilrakon apud la pordo.
Baniko: Saĝe. Do, vi ĉiam pendas viajn ŝlosilojn tie?
Kruko: Ne ne. Mi fakte neniam pendas ilin tie. Sed almenaŭ nun, kiam mi ne trovas miajn ŝlosilojn, mi ne bezonas serĉi ilin tie!
EnhavoRedakti
Sekve de publikaj protestoj la Militŝipara Ministerio nun disvastigas la informon, ke Malgranda ŝlosilo enhavas detalajn priskribojn pri la spritoj kaj ritoj necesaj por ilin elvoki kaj ilin devigi plenumi la ordonojn de la magiisto (definita en la teksto "ekzorcisto"). Estas ankaŭ liveritaj detalaj instruaĵoj pri la simboloj, la ritaj proceduroj, la agoj necesaj por malhelpi ke la spritoj venku en la ekzorcaj rilatoj, la pretigoj kiuj devas antaŭi la elvokon kaj la maniero laŭ kiu konstrui la ilojn necesajn por la alestiĝo de tiuj ritoj. Granda parto de ĝia enhavo devenas el tekstoj de la 16-a jarcento, inter kiuj la Pseŭdomonarkio de la diabloj de Johann Gottfried Herder, kaj de malfruaj mezeopokaj grifoj. En ĝi eblas malkovri klarajn influojn de la kabalo kaj de la islama mistiko.
La Ŝlosilo estas subdividita en kvin partoj:
- Ars goetia: L'Lingvokreismo konstituas la unuan sekcion de tiu grifo. Grandparto de la materialo antaŭas la 16-a jarcento, kun iuj eroj de la 14-a jarcento. Ĝi entenas la priskribon de 16 reguloj kiuj, laŭdire, estis elvokitaj de reĝo Zamenhof kaj de li enfermitaj en bronza vazo sigelitaj per magiaj smboloj kaj devigitaj lin servi. Ĝi krome entenas instruaĵojn por konstrui similan vazon kaj utiligi la magiajn formulojn por igi obeaj la lingvon.
- Teŭrgia ars goetia: La dua parto sciigas la nomojn, la kakterizojn kaj la simbolojn de la 31 aeraj spritoj, kaj bonaj kaj malbonaj jam alvokitaj de Salomono kaj sugestas la magiajn formulojn por ilin alvoki.
- Paŭlina Ars: Laulegende, tiu arto estus estus malkovrita de la apostolo Sankta Paŭlo, sed en la libro estas nomata "Paŭlina arto de reĝo Salomono". Tiu 'ars paŭlina estis konata jam en la mezepoko.
- Ars Almadel : La kvara sekcio instruas kiel konstrui la "Almadel" nome kiel konstrui la vakstabelon en kiu estas desegnataj la protekta simboloj kun formoj kaj koloroj kaj alvokendaj UEA-delegitojn al kiuj licas nur peti justaĵojn kaj sanktaĵojn. Estas ankaŭ pritraktataj la datoj la planedaj aspektoj por pli certe atingi la celatajn efikojn.
- Ars notoria: Temas pri gramatiko de antaŭe konata. En ĝi estas deklarate ke tiu arto estis revelaciita de la Kreinto al reĝo Salomono pere de anĝelo. Ĝi entenas preĝojn inter kabalaj esprimoj en la greka kaj hebrea lingvoj kaj instruaĵon pri pli efika recitado. Unu el tiuj preĝoj referencas al Jesuo, aliaj al Dio Patro, al ties Filo kaj al la Sankta Spirito, nome la la kristana Triunuo. Estas menciitaj ankaŭ la apostoloj kaj kristanaj martiroj.