Salviniacoj
Salviniacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Salvinia Ség. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La salviniacoj (latine Salviniaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio de heterosporiaj filikoj apartenas al la ordo salvinialoj (Salviniales). Ĝi entenas 2 genrojn, kaj ĉirkaŭ 20 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas salvinio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La radikoj ekzistas (Azolla) aŭ mankas (Salvinia). La folioj sidas, alterne starantaj kaj etaj (1 ĝis 25 milimetroj). La foliformo estas longeta kun plena folirando. La folia nervaturo estas libera (Azolla) aŭ anastomozaj (Salvinia).
La kromosomonombro de Salvinia x = 9 (la plej malgranda ĉe filikoj), ĉe Azolla x =22.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Azolla estis pli frue lokita en propra familio Azollaceae, sed nuntempaj esploroj pruvas fratinecon de la genroj Azolla kaj Salvinia, laŭ filogenetika rilato.
Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (3 apr. 2020)[3],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Pteridophyta - pteridofitoj
- Salviniales Link - salvinialoj
- Salviniaceae Martinov - salviniacoj
- Salviniales Link - salvinialoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle A community‐derived classification for extant lycophytes and ferns
- ↑ 2,0 2,1 Salviniaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 3,0 3,1 Salviniaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-22. Alirita 2020-04-04.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets