Maťovské Vojkovce
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Maťovské Vojkovce, hungare Mátyócvajkóc estas freŝa malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 112 m
- Loĝantaro: 590
- Poŝtkodo: 079 01
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 59
Situo
[redakti | redakti fonton]Maťovské Vojkovce situas sur ebenaĵo, laŭ la ukraina landlimo kun trapasejo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Uĵhorodo-Veľké Kapušany. La lasta troviĝas 5 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio 2 vilaĝoj formiĝis tie: Mátyóc (slovake Maťovce) (la unua mencio devenis el 1279 en formo Porchal) kaj Vajkóc (slovake Vajkovce) (la unua mencio devenis el 1338 en formo "Weychkocsh"). En 1910 loĝis en Mátyóc 523, en Vajkóc 259 da homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 Maťovce kaj Vajkovce unuiĝis. En 2001 loĝis en Maťovské Vojkovce 587 da homoj, (503 hungaroj, 67 slovakoj, 17 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1882 en vilaĝparto Vojkovce
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
- novklasikisma greko-katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1911 en vilaĝparto Maťovce
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis en 1841 en Mátyóc inĝeniero Kajetán Banovits, fondinto de Trafika Muzeo en Budapeŝto
- naskiĝis en 1908 en Mátyóc abelisto-apotekisto Georgo Árvay