Haladzo
Aspekto
Haladzo estas malbonodora, pli-malpli venena gaso, eliĝanta el brulanta korpo aŭ el putraĵo:
- mortiga, naŭza, sufoka haladzo;
- marĉa, strata haladzo;
- memmortigo per haladzo (per karbona oksido el hejtaparato aŭ motoro) [1];
- la pikanta fumhaladzo de la brulintaĵo [2];
- restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro [3].
Laŭ Reta Vortaro
Komparu ankaŭ la jenajn: emanaĵo, fumo, miasmo, vaporo. brumo, nebulo