Cihuela
Cihuela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42126 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 24′ N, 2° 0′ U (mapo)41.406388888889-1.9986111111111Koordinatoj: 41° 24′ N, 2° 0′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 841 m [ ] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cihuela [ ] | |||
Cihuela [ziŬEla] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 650 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 62 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Deza, Torrijo de la Cañada, Villalengua, Embid de Ariza, Bordalba kaj Ariza, kelkaj el ili de la provinco Zaragozo, Aragono.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Cihuela-Deza, okupanta 1 734 hektarojn, nome 51 % de la teritorio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 876 estas referenco de konkero fare de Alfonso la 3-a de Asturio de la kastelo de Cihuela kaj aliaj apudaj. Denove tiu loko estis konkerita de kristanoj en 974 kaj definitive en 1136. En 1437 estis pactraktato inter Kastilio kaj Aragono, per kiu Cihuela restis en Kastilio, dum apudaj lokoj en Aragono.
En la 15-a jarcento la kastelo estis de Álvaro de Luna.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), karbominado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo, la ermitejo de Sankta Roĥo, tradicia arkitekturo kaj la palaco de la dukoj de Medinaceli.