Saltu al enhavo

Amadeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadeus
filmo
Originala titolo Amadeus
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19-a de septembro 1984
Daŭro 160 minutoj
Ĝenro dramo
Kameraado Miroslav Ondříček
Buĝeto Usona $18,000,000
Reĝisoro(j) Miloš Forman
Produktisto(j) Saul Zaentz
Scenaro Peter Shaffer
Laŭ la verko de Peter Shaffer
Filmita en Ĉeĥio
Loko de rakonto Vieno
Muziko de Wolfgang Amadeus Mozart
Antonio Salieri
John Strauss (muzikdirektoro)
Ĉefrolantoj F. Murray Abraham
Tom Hulce
Elizabeth Berridge
Produktinta firmao The Saul Zaentz Company
Distribuo Orion Pictures
Warner Bros.
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • BAFTA Award for Best Editing • BAFTA Award for Best Makeup and Hair • BAFTA Award for Best Sound
IMDb
vdr

Amadeus estas filmo publikigita en la jaro 1984, direktita de Miloš Forman. Ĝi gajnis ok Akademiajn Premiojn en 1985. Ĝi pritraktas la naturon de genio kontraŭ mezkvaliteco kaj la rilaton inter Dio kaj homo.

Amadeus estis bazita sur la teatra dramo de la sama nomo fare de Peter Shaffer. Li estis inspirita de "Mozart kaj Salieri", mallonga dramo fare de Aleksandr Puŝkin, poste adaptita al opero de la sama nomo de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kiu estis libere bazita de la vivoj de Wolfgang Amadeus Mozart kaj Antonio Salieri.

Resumo de la filmo

[redakti | redakti fonton]

Vieno, novembro 1823. En la mezo de la nokto, perdita maljunulo krias: “Pardonu, Mozart, pardonu al via murdisto!”. Ĉar la ĉambro estas ŝlosita, liaj servistoj provas delogi lin per bakaĵoj, sed ili aŭdas nur obtuzajn sonojn sekvitajn per akra kriego. Ili perforte malfermas la pordon kaj trovas sian majstron kiu tenas tranĉilon en sia mano kaj el lia gorĝo el fluas sango. Ĉi tiu viro nomiĝas Antonio Salieri, iam fama muzikisto kaj kortega komponisto. Lia suicidprovo prenas lin rekte al la psikiatria hospitalo, kie li estas aŭdita en konfeso de pastro, Patro Vogler.

De sia infanaĝo, malgraŭ sia patro, kiu malaprobis liajn muzikajn ambiciojn, Salieri dediĉis sin al la servo de Dio, devontigante lin festi per sia muziko koste de senĉesa laboro kaj lia ĉasteco. Kontraŭ la prezo de liaj oferoj, li postulas eternan gloron. La hazarda morto de lia patro ebligis al Antonio Salieri preni sian venĝon kaj komenci karieron kiel kortega komponisto ĉe la muzikema imperiestro Jozefo la 2-a. Lia talento gajnis al si la plej altajn distingojn dum pluraj jaroj.

Sed iam la mondo aŭdis pri juna knabo nomita Wolfgang Amadeus Mozart, promociita ĉie en Eŭropo fare de lia patro Leopoldo. Lia brileco ravas la plej grandajn homojn kaj la plej brilajn kortegojn. En 1781, tamen, la talento de la juna Mozart eksplodis en Vieno, antaŭita de flata reputacio, sed sen multe da edukado kaj kun spontaneco, kiu estis eksterloka en la rigida mondo de la kortego. Mozart estas iĝanta la plej granda komponisto de la jarcento. Salieri estis la unua kiu konvinkiĝis pri tio. Kiam oni havas talenton sed devas alfronti genion, kiel pluvivi? Realigante la minacon kiun la juna Mozart prezentas al lia kariero, Salieri, freneza pro fiero, malakceptas dion kaj provas forigi Mozart alirante lin por malkovri kial li estas tiel talenta.

Akademiaj Premioj

[redakti | redakti fonton]

La filmo gajnis ok Akademiajn Premiojn kaj kandidatiĝis pluan tri.

Gajnitaj Akademiaj Premioj

[redakti | redakti fonton]
  • Akademia Premio por plej bona filmo - Saul Zaentz
  • Akademia Premio por plej bona aktoro - F. Murray Abraham
  • Akademia Premio por plej bona reĝisoro - Miloš Forman
  • Akademia Premio por plej bona art-direktado - Patrizia von Brandenstein, Karel Cerny
  • Akademia Premio por plej bonaj kostumoj - Theodor Pistek
  • Akademia Premio por plej bona ŝminkado - Paul LeBlanc, Dick Smith
  • Akademia Premio por plej bona sono - Mark Berger, Thomas Scott, Todd Boekelheide, Christopher Newman
  • Akademia Premio por plej bona adaptita scenaro - Peter Shaffer

Kandidatigitaj Akademiaj Premioj

[redakti | redakti fonton]
  • Akademia Premio por plej bona aktoro - Tom Hulce
  • Akademia Premio por plej bona cinematografio - Miroslav Ondrícek
  • Akademia Premio por plej bona redaktado - Nena Danevic, Michael Chandler

Oraj Globoj

[redakti | redakti fonton]

Kandidatigitaj

[redakti | redakti fonton]
  • Ora Globo por plej bona aktoro en filma dramo - Tom Hulce
  • Ora Globo por plej bona subtena aktoro en filma dramo - Jeffrey Jones