Ora Tagiĝo
Ora Tagiĝo | ||
---|---|---|
partio porkrima organizaĵo | ||
Komenco | 1983 vd | |
Lando(j) | Grekio vd | |
Sidejo | Ateno | |
Ideologio |
Novnaziismo • novfaŝismo • ultranaciismo • Eŭroposkeptikismo • Granda Ideo • protektismo • antikomunismo | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Nikos Michaloliakos (en) (1983–) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ora Tagiĝo | |
---|---|
Χρυσή Αυγή | |
partio • porkrima organizaĵo | |
Lando | Grekio |
Estro | Nikolaos Miĥaloliakos (stato de somero 2012) |
Fondiĝo | novembro 1993 |
Lingvo(j) | greka |
Ĉefa sidejo | Ateno |
Ideologio | Novnaziismo, novfaŝismo, ultranaciismo, Eŭroposkeptikismo, Granda Ideo, protektismo, antikomunismo |
Retejo | xrisiavgi |
Ora Tagiĝo, greke Χρυσή Αυγή [ĥrisi avgi], estas novnaziisma, do dekstre ekstremisma politika partio en Grekio. Ĝi kiel politika partio ekzistas ekde novembro 1993 (kiel socia organizaĵo jam ekde la jaro 1985, sekve de samnoma gazeto "Ora Tagiĝo" kiu jam aperis ekde 1980), sed nur en la jaro 2010 internacie ricevis signifan atenton: En la komunuma baloto en novembro 2010 la partio en la grekia ĉefurbo Ateno ricevis 5,3 procentaĵojn de la balotaj voĉoj kaj de tiam havas unu reprezentanton en la urba parlamento. En la naciaj parlamentaj balotoj de majo 2012 la partio unuafoje ekreprezentiĝis en la grekia parlamento, per 21 parlamentanoj, kaj en la tuj sekva baloto de junio perdis tri parlamentajn seĝojn kaj do reprezentiĝas per 18 parlamentanoj.
Partiestro ekde la fondo de la organizaĵo respektive partio estas Nikolaos Miĥaloliakos (Νικόλαος - aŭ pli mallonge Νίκος - Μιχαλολιάκος). Oficiale li estas ĝenerala sekretario de la partio, sed li instigas siajn subtenantojn nomi lin "αρχηγός" [ArĥiGOS], do "gvidisto". La 28-an de septembro 2013 li malliberiĝis pro akuzo pri fondo de krima organizaĵo, post kiam jam antaŭe en sia kariero li plurfoje post provokoj estis malliberigita.