Montara kuono
a
La Montara kuono, Cuon alpinus, nomata ankaŭ Azia natura hundo aŭ Hindia natura hundo, estas specio de kanisedo indiĝena de Suda kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas la nura vivanta membro de la genro Cuon, kiu diferencas el Canis pro sia limigita nombro de molaroj kaj pli granda nombro de mampintoj. La kuonoj estas klasitaj kiel endanĝeritaj fare de IUCN, pro pliiĝanta habitatoperdo, malpliiĝo de predbazo, konkurenco kun aliaj predantoj, persekutado kaj eble malsanoj devenaj kaj el hejmaj kaj el sovaĝiĝintaj hundoj.[1]
La kuono esta tre sociema animalo, kiu loĝas en grandaj klanoj kiu eventuale disiĝas al malgrandaj hundaroj por ĉasadi. Ili ĉefe predas mezgrandajn hufulojn. Malkiel plej sociemaj kanisedoj (sed similaj al Makul-likaonoj), kuonoj lasas siajn idojn unue manĝi post la ĉasmortigo. Kvankam ili timas el homoj, kuonaroj estas sufiĉe kuraĝaj por ataki grandajn danĝerajn animalojn kiaj aproj, bubaloj, kaj eĉ tigrojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Durbin, L. S., Hedges, S., Duckworth, J. W., Tyson, M., Lyenga, A. & Venkataraman, A. (IUCN SSC Canid Specialist Group – Dhole Working Group) (2008). Cuon alpinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2014.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- kuona retejo Arkivigite je 2005-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- mapoj en sudorienta Azio Arkivigite je 2011-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ARKive – Bildoj kaj filmetoj Arkivigite je 2006-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj en Bandipur Arkivigite je 2011-06-08 per la retarkivo Wayback Machine