Saltu al enhavo

Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo
11-a duko de Savojo
Regado 1580 ĝis 1630
Antaŭulo Emanuelo Filiberto de Savojo, lia patro
Sekvanto Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, lia filo
Savoja blazono en 1563
Savoja blazono en 1563
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1562 (1562-01-12)
en Rivoli
Morto 26-an de julio 1630 (1630-07-26) (68-jaraĝa)
en Savigliano
Tombo Basilica Shrine of Our Lady of Mondovi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Duklando Savojo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Emanuelo Filiberto de Savojo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Margaret of France, Duchess of Berry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catalina Micaela of Spain (en) Traduki (1585–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, Félix de Savoie (en) Traduki, Maria Apollonia of Savoy (en) Traduki, Dom Antoine de Savoie (en) Traduki, Francesca Caterina of Savoy (en) Traduki, Philip Emmanuel, Prince of Piedmont (en) Traduki, Tommaso Francesco, 1st Prince of Carignano (en) Traduki, Isabella of Savoy, Hereditary Princess of Modena (en) Traduki, Prince Maurice of Savoy (en) Traduki, Prince Emanuele Filiberto of Savoy (en) Traduki, Margaret of Savoy (en) Traduki, Margherita di Savoia, Marchesa di Dronero (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Torino vd
Aktiva dum 1580–1630 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo Emanuelo I

Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kromnomita "La Granda" (france: Charles-Emmanuel Ier de Savoie "le Grand" kaj itale: Carlo Emanuele I di Savoia "il grande") naskiĝis en la kastelo de Rivoli je la 12-a de januaro 1562 kaj mortis en Savigliano je la 26-a de julio 1630.

Li estis la filo de la 10-a duko Emanuelo Filiberto (1528-1580) kaj de lia edzino Margareto de Francio (1523-1574), kiu estis la filino de la franca reĝo Francisko la 1-a (1494-1547) kaj de lia edzino Klaŭdo de Francio (1499-1524).

Post la morto de sia patro en 1580 li fariĝis 11-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco (1580-1630).

Li edziĝis en Zaragozo je la 11-a de marto 1585 kun Katerino Mikaelino de Hispanio (1567-1597), kiu estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 2-a (1527-1598) kaj de lia edzino Elizabeto de Francio (1545-1568). Ŝi naskis al li dek gefilojn sed liaj amorantinoj ankaŭ naskis al li plurajn nelegitimaj gefilojn :

Aliancita kun Hispanio per sia edzino, li profitis la religiajn konfliktojn por ekkapti la markizecon de Saluco en 1588 kaj ricevis de la "Ligintoj" la grafecon de Provenco en 1590. Sed la franca reĝo Henriko la 4-a invadis Savojon kaj Piemonton, kaj per la Traktato de Ljono en 1601 deprenis la provincojn de Bugey [buĵe], de Valromey [valrome] kaj la landon de Gex [ĵeks].

Karlo-Emanuelo la 1-a planis konkeri la riĉan kaj prosperan urbon de Ĝenevo kiel novan ĉefurbon de sia duklando. Sed lia ekspedicio de 1602 tute fiaskis kaj li estis devigita garantii al la urbo pacon kaj multajn rajtojn per la Traktato de Saint-Julien en 1603.

Li mortis en 1630 kaj lia filo Viktoro-Amadeo heredis la Domestrecon de Savojo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]