Jelenec
Jelenec | |
hungare: Gímes | |
municipo | |
Preĝejo en Jelenec
| |
|
|
Oficiala nomo: Jelenec | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Nitra |
Historiaj regionoj | 4
|
Situo | Jelenec |
- alteco | 192 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 22′ 43″ N 18° 13′ 25″ O / 48.37861 °N, 18.22361 °O (mapo) |
Areo | 108,0 km² (10 800 ha) |
Loĝantaro | 2 033 (31.12.2010) |
Denseco | 18,82 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1113 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 951 73 |
Telefona antaŭkodo | 421-37 |
Aŭtokodoj | NR |
ISO 3166-2 | 500372 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Jelenec | |
Retpaĝo: www.jelenec.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Jelenec, hungare Gímes estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Laŭ la malnova hungara ortografio la nomo estis Ghymes. Ĝis 1948 la slovaka oficiala nomo estis Gymeš.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Nitra-Zlaté Moravce kaj fervojo Zbehy-Zlaté Moravce preteriras. Nitra troviĝas 14 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Marcus Aurelius tie batalis kontraŭ la kvadoj en 174. La unua mencio devenis el 1113 pri la vilaĝo en formo Gimes. Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento. Ĉirkaŭ en 1270 ĉeĥa reĝo Otokaro la 2-a vane sieĝis ĝin. En la 16-a jarcento la turkoj bruldetruis kaj la fortikaĵon, kaj la vilaĝon. En 1726 la vilaĝo ricevis rajton por foiro, alivorte iĝis kampurbo. En 1618 Gabrielo Bethlen detruis la fortikaĵon. En 1833 familio Forgách fondis sukerofabrikon. En 1910 loĝis tie 1134 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la urbeto apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nitra, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 loĝis tie 1942 da homoj, (1217 slovakoj kaj 711 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo sur montopinto, la fortikaĵo longe estis pilgrimloko
- baroka kastelo de Forgách (forgAĉ) de 1722, en 1770 pligrandiĝis
- katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1722, en 1790 renoviĝis
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuka el la 18-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Gimes naskiĝis hungara ĉambelano Miklós Forgách.
Nomportanto
[redakti | redakti fonton]Muzika grupo prenis la nomon Ghymes, kiu estas la mezepoka hungara loknomo.
|