Dumnonia
Aspekto
Dumnonia | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | Isca Dumnoniorum
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Dumnonia estis antikva kelta regno en sudokcidenta Britio.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La regno nomiĝis tiel pro la loĝantoj, la Dumnonioj, kiuj, kiam la romianoj okupis Anglion, loĝis en Kornvalo, Devon kaj Somerset.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kontraste al aliaj regionoj de Anglio, la romianoj ne konstruis vilaojn en Dumnonia: anstataŭe estis ĉirkaŭbaritaj bienoj. Post la foriro de la romianoj, estiĝis nebaritaj bienoj, kaj oni renovigis antaŭajn terfortikaĵojn kaj konstruis novajn fortikaĵojn kiel Tintagel. La regiono restis kristana.
Ekde la 7-a jarcento estis konflikto inter Dumnonia kaj la anglosaksoj, kiuj iom post iom konkeris Somerset kaj Devon.
Legendo
[redakti | redakti fonton]Laŭlegende reĝo Arturo estis ano de la reĝa familio de Dumnonia.
Kornvala lingvo
[redakti | redakti fonton]De la kelta dialekto de Dumnonia devenas la kornvala lingvo.