Centra ringo de Moskvo
Centra ringo de Moskvo | ||
---|---|---|
urban rail transit system (en) vagonara servo cirkla metrolinio | ||
Antaŭe | Moskva Unurelvojo vd | |
Poste | Nekrasovskaja linio vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Situo | Moskvo | |
Posedata de | Rusaj Fervojoj • Metroo de Moskvo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Centra ringo de Moskvo Московское центральное кольцо (МЦК) | |
---|---|
Superrigardo | |
Loko | Moskvo Rusio |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Rusaj fervojoj Metroo de Moskvo |
Historio | |
Malfermo | 10-a de septembro 2016 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 54 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
31 stacioj | |
La Centra ringo de Moskvo aŭ MCK (ruse Московское центральное кольцо, МЦК),[1][2] nomita Linio 14 aŭ nur Ĉirkaŭira linio (ruse Окружная линия) kaj markita en ruĝa/blanka koloro estas 54 km longa cirkla fervojlinio kiu ĉirkaŭiras historian Moskvon. La linio estas rekonstruita el la malgranda cirkla fervoja ringo kaj malfermita al pasaĝeroj la 10-an de septembro 2016[3][4] kaj estas ekspluatata de la posedata de Registaro de Moskvo kompanio MKZD tra la Metroo de Moskvo, kun la kontrolitaj de la ŝtato Rusaj fervojoj elektitaj kiel la ekspluatada subkontraktisto. La infrastrukturo, trakoj kaj kajoj estas posedataj kaj administritaj fare de Rusaj fervojoj,[5] dum plej multaj stacidomoj estas posedataj de MKZD.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fervojo estis komisiita en 1897 sub la aŭspicioj de caro Nikolao la 2-a, tiel akirante la kromnomon "Reĝa Fervojo" .[6] La planado daŭris kvin jarojn. Dek tri alternativaj dezajnoj estis reviziitaj dum la procezo. La gajninta oferto estis por kvar-traka fervojlinio, kun du trakoj asignitaj al frajto, kaj la aliaj du uzataj de trajnoj por pasaĝeroj. La projekto venis kun estimita kosto de 40 milionoj da rubloj.
Konstruado komenciĝis en majo 1902. Sekvante malvenkon de la Rusa-japana milito en 1905, la konstruo estis prokrastita. Tial ke la kostoj superis la estimitan koston per triono, la nombro de konstruotaj vojoj estis reduktita al du. Pontoj, de kiuj estas 35 (4 grandaj kaj 31 malgrandaj), estis aparte multekostaj. Ilia malalta interspaco malhelpis elektrizadon dum pli ol la venonta jarcento.[7] La vasta fervoja infrastrukturo inkludis loĝejojn, akvoturojn, forĝejojn, kaj diversajn butikojn.[8][7] Stacidomoj - arĥitekturaj ĉefverkoj konstruitaj en la tipa rusa industria stilo de la frua 20-a jarcento - havis elektron.[8] Hejtado estis provizita de kahelfornoj, kelkaj el kiuj estis faritaj en Rusio, kaj iuj importitaj el Nederlando. Horloĝojn de stacioj estis aĉetitaj de svisa produktanto Paul Buhre. Konataj pro ilia ĝusteco, ĉi tiuj horloĝoj, provizore, iĝis la urba referenca horo. Nur unu el tiuj horloĝoj supervivis. Ĝi situas en mastruma oficejo de stacio Presnja.
La unua trajno veturis en 1907.[6] La 19-an de julio 1908, la fervojo estis oficiale malfermita. La malferma ceremonio okazis kun ĉeesto de la Caro, de la membroj de la reĝa familio, kaj de oficialuloj de la registaro kaj urbo.
En la unuaj monatoj, la fervojo estis uzata ekskluzive por pasaĝera trafiko. Pro alta vojaĝkosto - 3,40 rubloj - vojaĝado estis praktike neekzistanta, kaj la linio alportis entute 132 rublojn de enspezo ekde la enservigo. Tial, la 10-an de oktobro 1908, pasaĝeraj trajnoj estis nuligitaj favore al frajto.
Inter la Dua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio de 1917, la pasaĝera servo estis restarigita, kvankam frajto restis la sola vivtena fonto de enspezoj. En la malfruaj 1920-aj jaroj, aliaj formoj de publika transporto aperis, kaj, en 1934, pasaĝera servo finiĝis, nur por rekomenci, denove, 82 jarojn poste.
Mapoj
[redakti | redakti fonton]-
Centra ringo de Moskvo
-
Centra ringo de Moskvo
Stacioj
[redakti | redakti fonton]La 31 stacioj de la Centra ringo de Moskvo laŭ la horloĝa movo (aŭ inverse)
Stacio | Ruslingva nomo | Oficiala latinlitera nomo | Interkonektoj |
---|---|---|---|
Okruĵnaja | Окружная | Okrujnaya | Okruĵnaja Okruĵnaja |
Vladikino | Владыкино | Vladykino | Vladikino |
Botaniĉeskij sad | Ботанический сад | Botanichesky Sad | Botaniĉeskij sad |
Rostokino | Ростокино | Rostokino | Rostokino |
Belokamennaja | Белокаменная | Belokamennaya | |
Bulvar Rokossovskogo | Бульвар Рокоссовского | Bulvar Rokossovskogo | Bulvar Rokossovskogo |
Lokomotiv | Локомотив | Lokomotiv | Ĉerkizovskaja |
Izmajlovo | Измайлово | Izmaylovo | Partizanskaja |
Sokolinaja Gora | Соколиная Гора | Sokolinaya Gora | |
Ŝosse Entuziastov | Шоссе Энтузиастов | Shosse Entuziastov | Ŝosse Entuziastov |
Andronovka | Андроновка | Andronovka | |
Niĵegorodskaja | Нижегородская | Nijegorodskaya | Niĵegorodskaja Niĵegorodskaja |
Novoĥoĥlovskaja | Новохохловская | Novohohlovskaya | Novoĥoĥlovskaja |
Ugreŝskaja | Угрешская | Ugreshskaya | Volgogradskij prospekt |
Dubrovka | Дубровка | Dubrovka | Dubrovka Koĵuĥovskaja |
Avtozavodskaja | Автозаводская | Avtozavodskaya | Avtozavodskaja |
ZIL | ЗИЛ | ZIL | ZIL ZIL |
Verĥnije Kotli | Верхние Котлы | Verkhniye Kotly | Nagatinskaja |
Krimskaja | Крымская | Krymskaya | Krimskaja |
Ploŝĉad Gagarina | Площадь Гагарина | Ploschad Gagarina | Leninskij prospekt |
Luĵniki | Лужники | Lujniki | Sportivnaja |
Kutuzovskaja | Кутузовская | Kutuzovskaya | Kutuzovskaja |
Moskva-Siti | Москва-Сити | Moskva-City | Moskva-Siti Testovskaja |
Ŝelepiĥa | Шелепиха | Shelepikha | Ŝelepiĥa Testovskaja |
Ĥoroŝovo | Хорошёво | Khoroshyovo | Poleĵajevskaja Ĥoroŝovskaja |
Zorge | Зорге | Zorge | |
Panfilovskaja | Панфиловская | Panfilovskaya | Oktjabrjskoje Pole |
Streŝnevo | Стрешнево | Streshnevo | Streŝnevo |
Baltijskaja | Балтийская | Baltiyskaya | Vojkovskaja |
Koptevo | Коптево | Koptevo | |
Liĥobori | Лихоборы | Likhobory | Liĥobori |
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Elektrotrajno ES2G-008 Lastoĉka alproksimiĝas al stacio
-
Московское центральное кольцо
= Centra ringo de Moskvo -
Vladimir Putin kaj Sergej Sobjanin ĉe inaŭguro de Centra ringo de Moskvo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ МКЖД официально переименовали в Московское центральное кольцо. Rossiya Segodnya.
- ↑ МКЖД получила название Московское центральное кольцо.
- ↑ Rupasova, Anastasia. How Moscow’s new light rail system will make life easier for passengers (2016-09-09). (La aŭtoro malĝuste rilatas al la sistemo kiel "malpeza fervojo", eĉ se ŝi ĝuste identigas veturantan materialon kiel Lastoĉka, kiu estas norma fervoja vagonaro)
- ↑ Власти Москвы запустят МЦК для пассажиров 10 сентября (Moskvaj aŭtoritatoj komencos funkciigi pasaĝeran servon sur Centra ringo de Moskvo la 10-an de septembro).
- ↑ Стартовал второй этап тестовой обкатки «Московской кругосветки». www.gudok.ru. Alirita 2016-12-04.
- ↑ 6,0 6,1 Московская кругосветка № 23 (54) (ruse). Большая Москва (2015-06-24). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-03-18.
- ↑ 7,0 7,1 История МЦК. Единый Транспортный Портал. Arkivita el la originalo je 2019-01-21. Alirita 16 septembro 2016.
- ↑ 8,0 8,1 Кочкурова, Анна. Альбом сооружений Московской окружной железной дороги 1903-1908 гг.. История России до 1917 года. Alirita 15 septembro 2016.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Rusaj fervojoj
- Moskva fervojo
- Metroo de Moskvo
- Kolcevaja linio (Moskvo)
- Bolŝaja kolcevaja linio (Moskvo)
- Listo de stacioj de Moskva metroo
- Moskvo
- Lastoĉka
- Moskvaj centraj diametroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (ruse)
- Oficiala retejo (МКЖД)
- Neoficiala retejo (МКЖД)
- Oficiala retejo (Rusaj fervojoj)
- Oficiala mapo de la Metroo de Moskvo Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de UrbanRail.Net
- Speciala eldono «Моё метро» Arkivigite je 2016-09-16 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moscow Central Circle en la angla Vikipedio.