Acero
Aspekto
Acero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj de arĝenta acero (Acer saccharinum)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Arealo de la aceroj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Acero [1] (science: Acer[2]) estas genro de falfoliaj arboj, el kiuj pluraj rimarkeblas per aŭtune buntaj koloroj. La blanka aŭ helruĝa ligno estas utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj.
- Floroformulo: Ka4-5Ko4-5A4 4aŭ 5 5G (2) ovario supre staranta
- Infloresko:umbelo, grapolo
- Frukto: duopa samaro
Specioj
[redakti | redakti fonton]- kampa acero (Acer campestris) estas malgranda arbo aŭ arbeto kreskanta ofte en heĝoj en la nenordaj partoj de Eŭropo; la negrandaj folioj estas kvinlobaj, sen akraj pintoj.
- sikomora acero (Acer pseudoplatanus) ties foliofingraĵoj estas pintaj; la plej abunda speco de acero en Eŭropaj arbaroj, ĉefe sur ebenaĵoj.
- verda aŭ Manitoba acero (Acer negundo) kreskas en Nord-Ameriko
- plataneca acero (Acer platanoides), indiĝena en granda parto de Eŭropo
- tatara acero (Acer tataricum) (nigraringa acero) oftas en kverka arbaro
- sukeracero (Acer saccharum) ĝiaj 3-5-lobaj folioj estas simbolo por Kanado, bildigita sur la Kanada flago.
- Arĝenta acero (Acer saccharinum) en Nordameriko.
- Acer tibetense
- Balkana acero Acer heldreichii en Balkana duoninsulo kaj Turko, Armenio, Rusio.
- velura acero (Acer velutinum) en la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Azerbajĝano, Irano)
kelkaj acerspecoj havas foliojn tute ne similajn al tipaj aceroj, ekzemple
- Karpenofolia acero (Acer carpinifolium) en Japanio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu “Acero” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
- ↑ acero en vortaro.net