Haligo
Haligo | ||||
---|---|---|---|---|
grupo de insuloj [ ] | ||||
Akvejo | Norda maro, Vadmaro | |||
Koordinatoj | 54° 34′ 0″ N, 8° 39′ 0″ O (mapo)54.5666666666678.65Koordinatoj: 54° 34′ 0″ N, 8° 39′ 0″ O (mapo) | |||
|
||||
Haligo | ||||
Vikimedia Komunejo: Halligen [ ] | ||||
La haligoj estas etaj insuloj en la dana kaj nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto "haligo" - en la altgermana, platgermana, frisa kaj dana Hallig - supozeble venas de la ĝermana radiko hol, kio signifas "malalta", "ebena" - la sama vortero, kiu ankaŭ troveblas en la vorto Holando ("malalta lando", historia kerna regiono de Nederlando), kaj en la angla vorto hollow (malaltaĵo, kavo). Ĝis la 16-a jarcento per la vorto "Hallig" la homoj borde de la Norda Maro karakterizis la tutan apudmarbordan landon ne protektitan per digo kaj regule subakviĝantan.
Situo
[redakti | redakti fonton]Haligoj en Danio
[redakti | redakti fonton]- Jordsand – subakviĝis dum la jaro 1999 kaj ekde tiam "nur" restas sablejo
- Mandø – ekde la jaro 1937 protektita kontraŭ inundoj per digo (kaj ekde tiam do ne plu haligo). Iom sudokcidente situas la alta sablejo Koresand.
- Langli - restas la sola restinta haligo de Danio.
Haligoj en Germanio
[redakti | redakti fonton]La dek germanaj haligoj ĉiuj troveblas en la distrikto Norda Frislando:
n-ro | Haligo | vilaĝetaj montoj |
loĝan- taro |
areo km2 |
komunumo | komunumaro | ligo al la kontinento |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Langeneß | 16 | 110 | 9,56 | Langeneß | Amt Pellworm | • fervojeto sur vadomara digo tra Oland al Dagebüll (nur por varoj kaj lokuloj) • aŭta pramo al Schlüttsiel (laŭ regula horaro) |
2 | Hooge | 10 | 120 | 5,74 | Hooge | Amt Pellworm | • aŭta pramo al Schlüttsiel (laŭ regula horaro) aŭ turista ŝipo de Sankt Peter-Ording |
3 | Gröde | 2 | 17 | 2,77 | Gröde | Amt Pellworm | • ŝipo al Schlüttsiel (neregule) laŭ inter konsento kun la kapitano de la ŝipo MS Rungholt |
4 | Nordstrand- ischmoor |
4 | 18 | 1,75 | Nordstrand | Amt Nordstrand | • fervojeto sur vadomara digo al la poldero Beltringharder Koog |
5 | Oland | 1 | 20 | 2,01 | Langeneß | Amt Pellworm | • fervojeto sur vadomara digo al Dagebüll • ŝipo al Schlüttsiel (neregule) |
6 | Süderoog | 1 | 2 | 0,60 | Pellworm | Amt Pellworm | Naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo • piedira vadomara vojo (nur dum malalta tajdo) al Pellworm |
7 | Südfall | 1 | - | 0,50 | Pellworm | Amt Pellworm | • vadomara vojo (nur dum malalta tajdo) Naturprotekta zono: vizito eblas post oficiala aliĝo ĉe la birdoprotekta oficisto |
8 | Hamburga Haligo | 2 | - | 1,10 | Reußenköge | sen komunumaro | • strato al la poldero Sönke-Nissen-Koog (vojimposto por aŭtoj) |
9 | Norderoog | 1* | - | 0,09 | Hooge | Amt Pellworm | Naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo |
10 | Habel | 1 | - | 0,07 | Gröde | Amt Pellworm | Naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo • aliro perpiede (60 minutoj) tra la grundo de la vadomaro dum malalta tajdo (ekde la digo de Ockholm) |
Haligoj | 38 | 297 | 23,14 |
* Anstataŭ vilaĝeta monto sur la haligo Norderoog la domoj staras sur altaj palisoj.
En la okcidento, ĉe la mara flanko de la germanaj haligoj, situas tri grandaj altaj sablejoj, kiuj iom protektas la haligojn kontraŭ tro fortaj ondoj de la Norda Maro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la "Fondaĵo Nordfrisaj Haligoj" (germanlingvaj)
- turismaj paĝoj pri la haligoj de la Norda Maro (samlingvaj)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]54° 34' norde, 8° 39' oriente Mapo