Fritita ovo
Fritita ovo estas ovo kiu estas fritita en pato kun iom da graso.
Oni opinias ke fritita ovo estas perfekta kiam la ovoblanko solidiĝis sed la ovoflavo ankoraŭ estas iom likva. Kelkaj homoj preferas tamen, ankaŭ turni la ovon, do ke la tuta ova amaso malfluidiĝas.
Du pantranĉaĵoj kun ŝinko aŭ fromaĝo kaj unu, du aŭ tri frititaj ovoj nomiĝas en Germanio Strammer Max kaj en Nederlando Uitsmijter (Elĵetisto) .
En Flandrio fritita ovo nomiĝas krom, Spiegelei kiel en Nederlando, ankaŭ Paardenoog (ĉevalokulo).
En Indonezio fritita ovo nomiĝas Telur mata sapi (bovokula ovo).
En la rumana lingvo fritita ovo nomiĝas ochi (okulo).
En Hispanio estas dokumentoj kiuj certigas la tradicion de tia manĝaĵo. Krome eĉ pentraĵo de la komenco de la 17a jarcento (1618) de la fama pentristo Diego Velázquez montras maljunulinon fritantan ovojn.