«Estis pli facile koni ĝin ol klarigi kial mi scias ĝin. Se oni petus vin pruvi, ke du kaj du estas kvar, eble vi trovos iun malfacilaĵon, kaj tamen vi tute certas pri la fakto.»
« (angle) It was easier to know it than to explain why I know it. If you were asked to prove that two and two made four, you might find some difficulty, and yet you are quite sure of the fact. »
« Karaj fratoj kaj fratinoj, post la granda Papo Johano Paŭlo la 2-a, la kardinaloj elektis min, simplan kaj humilan laboriston en la vinberejo de la Sinjoro. La fakto, ke la Sinjoro povas labori kaj agi eĉ kun nesufiĉaj rimedoj, konsolas min, kaj antaŭ ĉio mi konfidas min al viaj preĝoj. »
« Ni scias, ke kun la unua vekiĝo de scio, la homo alfrontas du evidentajn faktojn: La ekzisto de la mondo, en kiu li vivas; kaj la ekzisto de psika vivo en si mem. Neniu el tiuj povas pruvi aŭ malkonfirmi, sed ili estas faktoj: ili konsistigas realon por li. »
« (angle) We know that with the very first awakening of knowledge, man is confronted with two obvious facts: The existence of the world in which he lives; and the existence of psychic life in himself. Neither of these can he prove or disprove, but they are facts: they constitute reality for him. »
« Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. »
« (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. »
« Fine ni metos la Sunon mem en la centron de la Universo. Ĉion ĉi sugestas la sistema procesio de eventoj kaj la harmonio de la tuta Universo, se nur ni alfrontas la faktojn, kiel oni diras, "kun ambaŭ okuloj malfermitaj". »
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj. »
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke sciencapensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismo aŭ pozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
« …plejparto de problemoj de la privata kaj sociavivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
« Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika pensado, iĝas detruado de tuteca bildo de la mondo. La faktoj perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli. »
« Preteco al sinofero en la homo estas des pli alta, ol pli for li estas de realo. La faranta konkludojn surbaze de sia persona sperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de martireco. Sinofero estas ago malracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj amasajmovadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la realo per nepenetrebla por la faktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta vero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta skribo de la movado. »