Olhão
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Olhão (stacidomo). |
Olhão | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 45 396 (2011) [ ] | ||||
Loĝdenso | 347 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 2′ N, 7° 50′ U (mapo)37.027777777778-7.8388888888889Koordinatoj: 37° 2′ N, 7° 50′ U (mapo) [ ] | ||||
Areo | 130,86 km² (13 086 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Olhão [ ] | |||||
Olhão, kaj oficiale Olhão da Restauração, estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 28 000 loĝantoj (2021).
Ĝi estas sidejo de la Municipo Olhão kun 130,86 km² de areo kaj 44 623 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo, kiu enhavas ankaŭ insulon Armona, limas norde kun São Brás de Alportel, norde kaj oriente kun Tavira, okcidente kun Faro kaj sudoriente estas marbordo de Atlantiko.
Submunicipoj
[redakti | redakti fonton]La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:
- Moncarapacho e Fuseta
- Olhão
- Pechão
- Quelfes
Historio
[redakti | redakti fonton]Kvankam oni trovis restaĵojn el Neolitiko la loĝado en la nuna setlejo ŝajne devenas de la komenco de la 17-a jarcento. Ŝajne la loko profitis abundon de fontoj, kio venis al la loknomo, kiel okuletoj, kaj laŭ araba etimologio kaj laŭ popola etimologio tra diferencaj vojoj. La unuaj lokanoj profitis ankaŭ la evitadon de impostado.[1] En 1747 oni konstruis fortikaĵon en la Insulo Armona. Sed la tertremo de 1755 tute detruis tiun fortikaĵon kaj ankaŭ la kerno de la urbo suferis damaĝojn.
Dum la sieĝo de Ĝibraltaro, inter 1779 kaj 1783, kaj poste de Kadizo la maristoj de Olhão progresis ekonomie komercante varojn (ĉefe fiŝojn) kaj al sieĝantoj kaj sieĝatoj. Dum la invadoj fare de francoj Olhão graviĝis politike per insurekcio kontraŭ la francoj (en la 16a de Junio 1808, aktuale tago de la urbo), kio rezultis en forpelo de la francoj el Algarve. Sekve fiŝkaptistoj de Olhão navigis al Brazilo por diskonigi al la estonta Johano la 6-a la novaĵo de la restarigo de la Reĝlando Algarvo, kio rezultis en favoroj al lokanoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Turo de Bías
- Domaro Moncarapacho
- Farrobeira
- Dom-Muzeo Dro. José Fernandes Mascarenhas
- Doganejo Alfândega (Olhão)
- Urba Muzeo de Olhão
- Dom-Muzeo de Pechão
- Malnova Fonto, de Pechão
- Ĉaledo de Belamandil
- Torrejão
- Norio de tri maŝinoj en Belamandil
- Romia ponto de Quelfes
- Ermitejo de Nossa Senhora da Soledade ou Igreja Pequena
- Preĝejoj de São Sebastião dos Matinhos, de Fuzeta (kun rigardejo), de Moncarapacho, de Nossa Senhora do Rosário (en foto de tabelo), de Pechão kaj de Quelfes
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Fuseta
-
Preĝejo de Pechão en Olhão
-
Romia ponto de Quelfes
-
Preĝejo de Nossa Senhora do Rosário
-
Moncarapacho
-
Preĝejo de Moncarapacho
-
Moncarapacho
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Carlos Pereira Calixto, Apontamentos para a história das fortificações da Praça de Faro, pp. 220-221