Kolora bulvardo (Tjumeno)
Kolora bulvardo | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Цветной бульвар | ||||||||||||||||||||||||
strato | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Itinero | ||||||||||||||||||||||||
kvartalo inter stratoj Lenin, Pervomajskaja, Herzen kaj Orĝonikidze
| ||||||||||||||||||||||||
Kolora bulvardo (ruse Цветной бульвар) okupas la tutan kvartalon inter stratoj Lenin, Pervomajskaja, Herzen kaj Orĝonikidze.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bazarplaco
[redakti | redakti fonton]Meze de la 19a jarcento laŭ propono de la urbestro Ivan Ikonnikov estis kreita nova Bazarplaco, kiu okupis grandan areon inter la nunaj stratoj Herzen, Pervomajskaja, Ĥoĥrjakov kaj Orĝonikidze. En orienta parto de la nuna Kolora bulvardo, surloke de la distrejo “La Ora Pordego de Siberio” (ruse Золотые ворота Сибири) kaj la sportejo “Centralnij” (Centra; ruse Центральный) troviĝis fiŝbazaro, surloke de la nuna cirko — la viandobazaro. Surloke de la nuna fontano situis fajrobrigada gvatoturo sur 12 lignaj apogiloj. Sub ĝi troviĝis koĉa pesilo, sur kiu oni pesis koĉojn kun fojno kaj basto. Apude staris pesilo por viando kaj sakoj[1].
Sur la gvatoturo staris budo, ĉirkaŭ kiu marŝis deĵoranto kaj rigardis je binoklo. Post rimarki incendion, li tintigis la sonorilon, kriis en hupo malsupren kaj pendigis nigrajn balonetojn sur masto, tiel montrante en kiu urboparto okazis la incendio[1].
Tio estis la urborando, post kiu situis prizono, orfejo kaj fabrikoj kun proletaj kvartaloj.
Urba ĝardeno
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1920-aj jaroj strato Lenin estis daŭrigita ĝis la nuna strato Orĝonikidze, kio konturis la estontan bulvardon[2].
En 1928 komenciĝis konstruado de stadiono, malfermita en 1934. En 1936 ĉirkaŭ ĝi estis plantitaj arboj. Okcidente de ĝi dum komunista sabato kunlaborantoj de la municipa kaleŝejo plantis arbojn, kiuj formis la urban ĝardenon[2]. Vintre la stadiono transformiĝis je glitejo.
En 1961 en la urbo aperis la profesia (de facto) futbala teamo. Unue ĝi nomiĝis “Geolog” (Geologo), poste “Priboj” (Surfo), “Neftjanik” (Naftisto), “Stroitel” (Konstruisto), ŝanĝante sian nomon depende de kompanio, kiu subtenis ĝin. Do ankaŭ la stadiono ŝanĝis sian nomon: “Neftjanik” (Naftisto), poste alinomita al “Gazovik” (Gazisto) kaj en 1991 al “Centralnij” (Centra). En la 1980-aj jaroj la stadiono grave kadukiĝis kaj ekde mezo de la 1990-aj jaroj ne plu estis uzata. Oni planis konstrui sur ĝia loko atletikan sportejon, sed poste ŝanĝis la decidon favore al sportejo por la futsala klubo “Tjumen” (ruse Тюмень), kiu tiutempe ludis en la sportejo “Sano” (ruse Здоровье) en Transriverejo. La stadiono estis detruita. El ĉiuj gipsaj skulptaĵoj, starigitaj tie en la 1970-aj jaroj, postvivis nur “Futbalisto”, kiu estis transportita al la eksterurba ripozejo “Domo de Junpioniroj” (ruse Дом пионеров)[3].
Areo en la orienta parto, surloke de la nuna eventejo “La Ora Pordego de Siberio”, nomiĝis Placo de Orĝonikidze pro proksimeco al la samnoma strato. En la 1930-aj jaroj apude aperis paraŝutista saltoturo, kiu funkciis ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj. En 1959 ĝi estis transdonita sub aŭspicio de la Maŝinkonstrua Teknikumo. En 1960 la lernantoj plantis tie arbojn kaj florojn, aranĝis promenjojn[2]. Poste la turo estis detruita kaj sur ĝia loko konstruita la koncerto-danca halo, malfermita la 28-an de februaro 1975[4].
En 1936 la okcidenta parto de la areo estis transformita je la urba ĝardeno, oficiale malfermita en 1944 kiel la Centra Urba Ĝardeno (ruse Центральный городской сад)[5]. Ĉi tie aperis somera subĉiela kinejo, du subĉielaj dancejoj, atrakcionoj, fontanoj “Cigno” (ruse Лебедь) kaj “Feliĉa infanaĝo” (ruse Счастливое детство) kaj statuoj de Lenin kaj Stalin. Krome haveblis la betona statuo de Aleksandr Puŝkin[6] farita en 1949 en Moskvo laŭ dezajno de la leningrada skulptisto Apollon Manujlov (1894-1978)[7]. Ĝi estis du metrojn alta kaj pezis ĉirkaŭ 700 kg[8]. Evidente temas pri la modelo, kiun la skulptisto prezentis en 1949 por la konkurso pri kreado de la monumento al Aleksandr Puŝkin sur Placo de Artoj en Leningrado. Venkis alia propono, sed en 1956 laŭ tiu modelo estis farita skulptaĵo, starigita en Pulkovskoje ŝoseo, ĉe turniĝo al la urbo Puŝkin. Ĝi staras tie ĝis nun, komplete restaŭrita en 1999[9].
En la 1990-aj jaroj la parko pro neglekto kadukiĝis, multaj urbanoj evitis ĝin kiel lokon kie kolektiĝas marĝenuloj.
Rekonstruo (2004)
[redakti | redakti fonton]En 2003 estis anoncita konkurso de dezajnaj projektoj por planota rekonstruo de la parko kaj fine de somero samjare la konkursa komisiono elektis la gajninton. Oni promesis realigi ĉion en tri jaroj. Sed en oktobro 2003 la guberniestro Sergej Sobjanin subskribis ordonon pri konstruado de bulvardo sur tiu ĉi loko[2]. La dezajnon faris la tjumena arkitekto Konstantin Sterĵantov, la skulptaĵojn faris la Arta Fonduso (Ekaterinburgo)[10]. La 26-an de januaro 2004 la parko estis fermita por rekonstruo, kiu devis finiĝi ĝis la 14-a de aŭgusto 2004 kiam estis festota la 60-jara datreveno de Tjumena provinco. Sed la konstruistoj malfruiĝis, do la bulvardo estis malfermita nur parte kaj por kelkaj festotagoj, post kio estis denove fermita por fini la konstruadon, kiu daŭris kelkajn jarojn.
Novaj objektoj
[redakti | redakti fonton]La 13-an de aŭgusto 2004 estis malfermita la cirko, konstruita laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Igor Litovka. La unuan prezentaĵon vizitis infanoj el orfejoj. La 19-an de novembro estis malfermita la sportejo Centra, kies konstruado komenciĝis en la sovetia epoko. La fontano estis finita printempe 2006, kiam aperis kvar inaj figuroj kaj arko.
Malnovan spektoradegon 26 metrojn altan oni unue planis transloki al la skvaro de Deputitoj, sed poste sendis al Barnaulo[11]. Ĝin anstataŭis nova spektoradego, starigita iom flanke de la antaŭa loko[10]. Ĝi ekfunkciis la 31-an de decembro 2017 kaj estis je 11 metrojn pli alta (pinto estas 37 metrojn super tero), havis 18 kaĝojn kapablajn enspacigi po ses homojn, kun klimatiziloj kaj hejtiloj. Plena cirklo okazis je 20 minutoj[12][13].
La 18-an de aŭgusto 2020 ekfunkciis nova spektoradego. Ĝi estas 52 metrojn alta[14]. Ĝi havas 18 kaĝojn kapablajn enspacigi po ses homojn, kun klimatiziloj kaj hejtiloj. Ĝi estis aĉetita kontraŭ 50 milionoj da rubloj. Dum iu tempo apude restis la malnova spektoradego, 37 metrojn alta[15].
Statuoj
[redakti | redakti fonton]La statuo de Stalin estis forigita ankoraŭ en la sovetia tempo. Oni promesis dum la rekonstruo lasi la statuon de Lenin, sed poste diris ke laboristoj hazarde damaĝis ĝin, do ankaŭ ĝi estis forigita. La statuon de Puŝkin deziris preni por sia kolekto loka riĉulo, sed lin avancis direktoro de la biblioteko de Puŝkin, kiu forportis ĝin al la librejo en la Transriverejo[16].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nuntempan nomon la bulvardo ricevis nur la 26-an de februaro 2007 post konkurso, aranĝita de la urba administracio. Inter aliaj proponoj estis: Centra bulvardo, Suna bulvardo, Bulvardo de Deziroj, Tjumena Arbato, Gulajevskij (Gulajev-bulvardo)[17].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Laŭ ideo de la dezajnistoj la bulvardo konsistas el kvin placoj: Placo de Artoj (ruse площадь Искусств), Fontana placo (ruse Фонтанная площадь), Placo de Geamantoj (ruse площадь Влюбленных, Cirka placo (ruse Цирковая площадь) kaj Sporta placo (ruse Спортивная площадь). Cetere respektivaj indikiloj mankas, do apenaŭ iu el la urbanoj konas nomojn kaj situojn de tiuj placoj[18].
Okcidenta parto
[redakti | redakti fonton]La bulvardo komenciĝas de strato Pervomajskaja. Poste laŭlonge de strato Lenin viciĝas duetaĝaj manĝejoj (domoj N 52a, 52, 54в, 68/101, 68/102), inter kiuj elstaras la unuetaĝa McDonald's (domo N 54) — la unua en la urbo — malfermita la 16-an de februaro 2008. Ĝi estis konstruita surloke de publika necesejo kadre de kontrakto, subskribita inter la registaro de Tjumena provinco kaj la kompanio kaj havas areon 300 m²[19]. Rimarkindas ke ĝia M-simbolo aspektas ĉi-foje iom strange — ambaŭflanke de la konstruaĵo staras po unu duono de la litero. Laŭ ideo de la dezajnistoj en rigardo ili devis surmetiĝi unu sur alian tiel ke preteriranto vidu la literon, formitan el du duonoj, starantaj ĉe kontraŭaj flankoj de la manĝejo. Tamen la konstruaĵo staras tro proksime al strato Lenin, pro kio mankas distanco necesa por tia perspektivo, do la dezajnista ideo fiaskis.
En la okcidenta parto de la bulvardo rimarkindas grupo da bronzaj skulptaĵoj, kiuj reprezentas tri famajn sovetiajn klaŭnojn — Karandaŝ kun sia terhundo Kljaksa, Jurij Nikulin kaj Oleg Popov. Apude staras bronzaj seĝoj (unu kun jako metita sur ĝin), do oni povas fari foton kun la famaj artistoj. La tri klaŭnoj estis elektitaj, ĉar iliaj biografioj proksime interplektiĝis. La juna Jurij Nikulin komencis sian karieron en la Moskva cirko (Kolora bulvardo, Moskvo) subestre de Karandaŝ kaj tie konatiĝis kun Oleg Popov. Nun tiu ĉi cirko estas nomita omaĝe al Jurij Nikulin[20].
De strato Pervomajskaja ĝis la fontano centre de la bulvardo etendiĝas atrakcioj. Meze de ili staras la ŝtalbetona statuo “Ora poneo” kiel simbolo de la venko en la ĉiujara konkurso Golden Pony Awards. La konkurso estis lanĉita en 2002 de la itala eldonejo Facto Edizioni kaj la tjumena atrakcia parko ricevis ĝin en marto 2014. En aŭgusto de la sama jaro estis instalita tiu ĉi skulptaĵo kiel simbolo de la venko[21]. La kompanio, kiu posedas la atrakciojn, estis establita en 2000. Sur la bulvardo tutjare funkcias pli ol 40 atrakcioj[22].
Apude, ĉe angulo de stratoj Herzen kaj Pervomajskaja, staras la Tjumena Ŝtata Cirko, kiu funkcias tutjare. Ĝi ne havas propran artistan teamon, sed kiel parto de la ŝtata kompanio “Rosgoscirk” (Rusia Ŝtata Cirko) akceptas aliurbajn artistojn. Ĝi staras rekte kontraŭ la sidejo de la urba administracio en strato Pervomajskaja, pro kio lokaj ŝercemuloj nomas la spacon inter ili Placo de Du Cirkoj.
Sur areo inter strato Pervomajskaja, la cirko kaj atrakcioj ofte okazas amasaj festoj, oni starigas tie scenejon por koncertoj.
Sekvas la spektoradego kun ŝirmitaj kaĝoj, kio ebligas ĝian uzadon tutjare, sendepende de vetero. La 27-an de julio 2018 estis solene malfermita muzika horloĝo, kiu troviĝas ĉe flanko de la spektoradego, turnita al la centra promenejo. La horloĝo havas diametron 11 metroj kaj ĝia ciferplato forme de suno estas ĉirkaŭita de steloj kaj duonluno. La sunaj lumstrioj finiĝas ĉe dometoj, malantaŭe kies ŝutroj sin kaŝas personoj el fabeloj de Aleksandr Puŝkin: marvirino, kato Bajun, sciuro, spegulo, maljunulo kun ora fiŝo, caro Saltan, virkoko. Ĉiuhore malfermiĝas unu fenestro kaj aperas fabela persono, kiu salutas ĉeestantojn. Ĉiuj figuroj moviĝas, la kato havas lumantajn okulojn. La horloĝo sonas de la 10a matene ĝis la 10a vespere[23].
Centra parto
[redakti | redakti fonton]Centre de la placo situas fontano “Sezonoj de jaro” (ruse Времена года), kie sub arko staras kvar bronzaj virinaj figuroj, simbolantaj diversajn sezonojn. La fontano estas farita el naturaj ŝtonoj kaj plurkolora vitro. Tio estas la plej granda fontano en la urbo[6].
Je egala distanco norde kaj sude de ĝi situas monumentoj forme de inaj figuroj. Unu figuro situas ĉe strato Lenin kaj nomiĝas “Tenero” (ruse Нежность). Ĝin faris el vitroplasto la skulptisto Georg Gevorkjan el Ekaterinburgo[24]. La dua skulptaĵo fare de la sama aŭtoro situas ĉe strato Herzen kaj nomiĝas “Melodio” (ruse Мелодия). Ĉi-kaze la ina figuro tenas en siaj manoj fluton, do temas pri helena muzo[25]. Inter tiu skulptaĵo kaj la fontano situas la skulptaĵo Cikonio (ruse Аист), bildiganta tiun ĉi birdon en nesto kiel simbolon de nasko de infanoj. Oriente de ĝi troviĝas baseno, laŭ kiu somere navigas boatetoj kaj somere ĝi transformiĝas je glitejo.
Orienta parto
[redakti | redakti fonton]La orienta duono de la bulvardo estas formita de du paralelaj konstruaĵoj. Ĉe la norda flanko, laŭlonge de strato Lenin, etendiĝas domo N 60, okupita de la sportejo Centralnij (La Centra), kie okazas diversaj sportaj eventoj.
Ĉe la suda flanko, do laŭlonge de strato Herzen, situas la eventejo "La Ora Pordego de Siberio” (ruse Золотые ворота Сибири). Origine tio estis la koncerto-danca halo, konstruita en la sovetia epoko. En la 1990-aj jaroj ĝi estis privatigita, rekonstruita kaj transformiĝis je la eventejo "Imperial", posedita de Hamlet Paŝajan, kiu tiutempe estis influa komercisto kaj estro de la armena komunumo de la urbo. La ejo estis plurfoje kritikata pro sia pompa malbongusta dezajno kun sennombraj anĝeletoj, orumaĵoj ktp, sed la posedanto obstine rifuzis iujn ajn ŝanĝojn. Tamen en la ejo okazis multaj gravaj eventoj, inkluzive de tiuj oficialaj, ĉar tio estas la plej granda solenejo de la urbo, kapabla enspacigi ĝis 700 homojn. En 2012 la komerco de Hamlet Paŝajan kolapsis, trafita de la ekonomia krizo kaj kreditoroj[26], kaj la konstruaĵo transiris al nova posedanto — la tjumena komercisto Igor Samkajev. Ĝi estis redezajnita, alinomita kaj denove malfermiĝis la 11-an de junio 2015 kiel eventejo. Ĝi plu estas la plej granda halo en la urbocentro, kapabla enspacigi ĝis 850 homoj[4].
Inter la du menciitaj konstruaĵoj en aprilo 2017 estis starigita du metrojn alta spegula ŝildo kun surskribo: “Mi dankas pro la servo”. Ĝi estas destinita por memfotoj, esprimantaj dankemon de la urbanoj al polico pro ĝia servo. Samtempe oni starigis en diversaj aĉetcentroj de la urbo ujojn por kolekti dankmesaĝojn. La plejaj emerituloj estis premiitaj[27].
Antaŭ Novjaro sur tiu areo aperas neĝaj figuroj kaj deglitejoj[28]. La 12-an de junio ĉiujare ĉi tie okazas la festivalo “Ponto de Amikeco” (ruse Мост дружбы) dum kiu etnaj komunumoj de Tjumena provinco prezentas siajn tradiciojn, kantas, dancas, regalas ĉiujn per tradiciaj pladoj, starigas siajn tradiciajn loĝejojn ktp[29].
Rande de la promenejo troviĝis eta bronza skulptaĵo “Pantofloj” (ruse Тапки) kun surskribo: “Pure kiel hejme” (ruse Чисто как дома). Ĝi estis starigita la 24-an de aprilo 2010 iom pli oriente — post arkado, sed vintre estis hazarde damaĝita de neĝoforiga buldozo. Oni restaŭris ĝin, sed poste ĝi kelkfoje estis denove jen damaĝita, jen ŝtelita kaj fine oni ŝovis ĝin ĉi tien[30]. Ĝi estas ne originala elpensaĵo, sed nura kopiaĵo de simila skulptaĵo situanta antaŭ hotelo en Tomsko.
Apud ĝi kreskas 10 abioj de la specio Picea pungens, plantitaj de la firmao DMS la 7-an de oktobro 2016 kadre de bonfara aranĝo, pri kio informas respektiva tabulo, prezentanta ankaŭ bazajn informojn pri tiu ĉi specio.
Finas la bulvardon granda arkado sur ok ŝtalaj kolonoj, aperinta dum la ĝenerala rekonstruo de la bulvardo. Post ĝi trotuaro kondukas al sensemafora pasejo trans strato Orĝonikidze. Dek metrojn for post la arkado direkte al strato Orĝonikidze troviĝas la simbola kilometro nulo — bronza disko, enmuntita en la pavimo, forme de geografia plurpinta stelo, indikanta direkton al gravaj urboj (Ekaterinburgo, Ĥanti-Mansijsko, Saleĥardo, Kurgano, Moskvo kaj aliaj).
Ĉe la norda finaĵo de la arkado staras sur podioj plataj figuroj de du viroj en identaj nigraj kompletoj, kiuj tenas en la manoj kadron kun surskriboj paradbliznecov (parado de ĝemeloj), "protektu miraklon", "tjumen" kaj cifero 510. La kadro estas malplena por ebligi fotadon ene de ĝi. La artaĵo estis instalita la 11-an de julio 2015 kiam sur la bulvardo okazis la unua parado de ĝemeloj. La prezentaĵon gvidis famaj tjumenaj ĝemeloj-prezentistoj Artjom kaj Konstantin Firsov. Fine estis farita la plej granda foto de ĝemeloj, kiu estis registrita en la Libro de rekordoj de Rusio.
Du plej junaj ĝemeloj estis knaboj, kiuj naskiĝis la 9-an de majo en la familio Borcov. Du plej aĝaj estis avinoj, venintaj el Isetska distrikto speciale por partopreni la eventon. Du familioj alportis po du paroj da ĝemeloj; unu el ili havas sep gefilojn, la alia — ok. 200 partoprenintoj estis ĝis tri jarojn aĝaj. Origine por la evento registriĝis 520 ĝemeloj, sed venis nur 510 kaj tiu cifero aperis sur la artaĵo[31].
Iom pli for, proksime al strato Orĝonikidze, staras monumento al motorciklistoj — sur loko, kie origine troviĝis “Pantofloj”. Ĝi estis starigita la 19-an de majo 2012 kadre de la motorciklista festivalo laŭ iniciato de la urba motorciklista klubo “Siberiaj Akcipitroj” (ruse Сибирские ястребы). La skulptaĵo prezentas motorciklon de natura grandeco. Ĝi estas forĝita el ŝtalo, pezas 250 kg kaj estas alkroĉita al betona fundamento[32]. Ses metiistoj de la tjumena firmao “Ferrum-Art” forĝis ĝin en 2010 dum unu monato. Origine ĝi nomiĝis “Country boy” (Kampara bubo) kaj unuafoje estis prezentita en ekspozicio en Irbito, gajninte la unuan lokon en kategorio “Moto-Art”. Tiutempe ĝia stirilo moviĝis, la radoj estis en pneŭmoj kaj ankaŭ moviĝis. Poste oni decidis starigi ĝin ĉi tie, sur loko kie kutime kolektiĝas la motorciklistoj. Antaŭ la instalado oni modifis la motorciklon por ke ĝi estu malpli movebla, sed pli fortika[33]. En 2014 vandaloj rompis la stirilon, sed ĝi estis rapide restaŭrita[34].
Antaŭe la motorciklistoj ofte venis tien sur siaj motorcikloj, sed en 2017 la trafikpolico anoncis striktan malpermeson, reference al plendoj de piedirantoj. Oni postulis ke la motorcikloj estu lasitaj en parkumejo, ekster la bulvardo kiu estas sole piedira zono[35].
La 18-an de septembro 2017 anoj de la tjumena motorcikla klubo “Noktaj Lupoj” (ruse Ночные волки) aranĝis tie kunvenojn okaze de la Tago de la Pereintaj Motorciklistoj. Oni starigis je granda cirklo motorciklojn, bruligis kandelojn kaj honoris la pereintojn per minuto da silento[36].
Dekstre, antaŭ la eventejo “La Ora Pordego de Siberio” la 8-an de aprilo 2016 estis malfermita la vitroplasta skulptaĵo “Dancu kaj estu feliĉaj!” (ruse Танцуйте и будьте счастливы!) fare de la tjumena skulptisto Sergej Fefelov, dediĉita al la famaj rusiaj dancistoj Stanislav kaj Ljudmila Popov. La paro formiĝis en oktobro 1968 kaj ekde tiam gajnis plurajn naciajn kaj internaciajn premiojn. La ceremonion partoprenis aŭtoro de la frazo Stanislav Popov, la prezidanto de la Rusia Danca Unio, la vic-prezidanto de la Tutmonda Federacio de Sportaj Dancoj. La aferon iniciatis Igor Samkajev, la posedanto de la eventejo, kiu mem dum jaroj okupiĝas pri sportaj dancoj, partoprenas konkursojn kaj ĉiujare aranĝas en Tjumeno la dancan konkurson “La Ora Pordego de Siberio”[37][38]. La malfermo okazis kadre de la 15-aj Delfaj Ludoj, okazintaj en Tjumeno[39].
Kritiko
[redakti | redakti fonton]Lastatempe la urbanoj ĉiam pli forte kritikas staton de la bulvardo. Oni plendas pri abundo de vendistoj kaj luigantoj de infanveturiloj, kiuj aspektas malorde, kondutas bruske kaj prezoj estas tro altaj. Speciale oni kritikas ulojn, kiuj proponas veturi sur ĉevaloj, poneoj kaj kamelo, supozante ke la bestoj estas severe ekspluatataj kaj krome malpurigas la bulvardon. Ankaŭ biletoj al la atrakcioj estas tro kostaj. Ĝenerale oni postulas pli da ordo kaj malpli da komerco[40].
Mankas ankaŭ biciklejoj, kio kaŭzis plurajn koliziojn de biciklistoj kaj piedirantoj. Pro tio ekde 2017 estas malpermesite bicikli laŭ la bulvardo[41].
Planoj
[redakti | redakti fonton]Oni planas komplete rekonstrui la bulvardon kadre de la totala rekonstruo de strato Lenin, anoncita en 2019. Interalie devas malaperi la fontano, sur kies loko aperos kvar malprofundaj akvejoj. La tuta spaco estos dividita je kelkaj zonoj: la infana, sporta, transita, atrakcia ktp. Oni planas unuecigi dezajnon de ĉiuj manĝejoj, planti pliajn verdaĵojn[42].
La posedanto de “La Ora Pordego de Siberio” anoncis en 2016 konstruadon de la 11-etaĝa hotelo apud sia eventejo, sed efektive sekvis nenio[43].
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]La plej proksimaj bushaltejoj estas jenaj:
- strato Lenin: Cvetnoj Bulvar (Kolora bulvardo), Cvetnoj Bulvar — 2, Centralnij Rinok (Centra merkato), Centralnij Rinok — 2.
- strato Herzen: Cvetnoj Bulvar (Kolora Bulvardo).
- strato Pervomajskaja: Herzen.
- strato Orĝonikidze: Oblastnaja Biblioteka (Provinca Biblioteko).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Stanislavo Belov (2019-10-06) Foiro en Tjumeno: komerco kaj amuziĝo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-10-11. Alirita 2019-10-11.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Иваненко А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель (ruse), p. 206. ISBN = 5-93544-006-7.
- ↑ "Футболист" с Центрального стадиона Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2018-09-07). Alirita 2019-07-19.
- ↑ 4,0 4,1 28.02.1975 — Открытие концертно-танцевального зала (ruse). Gorod-T (2018-02-27). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Тюмень. Путеводитель-справочник. Свердловск, 1974. С. 73.
- ↑ 6,0 6,1 Цветной бульвар в Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2014-04-03). Alirita 2019-07-02.
- ↑ Мастерская Мануиловых (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-22.
- ↑ Яна Шулика Тюмень: как менялся Цветной бульвар? (ruse). Moi-Portal.ru. Alirita 2019-07-20.
- ↑ Пушкину А. С., памятник (Пулковское шоссе) (ruse). Энциклопедия Санкт-Петербурга. Alirita 2019-07-22.
- ↑ 10,0 10,1 Иваненко А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель (ruse), p. 208. ISBN = 5-93544-006-7.
- ↑ Юлия Мальцева (2018-04-04) Старое тюменское колесо обозрения с Цветного бульвара перекрасят и установят в Барнауле (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-18.
- ↑ Олеся Белозерова (2017-12-31) Закрутилось: в Тюмени открыли новое колесо обозрения (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-18.[rompita ligilo]
- ↑ Мария Токмакова (2017-12-27) Колесо обозрения на Цветном бульваре планируют запустить в канун Нового года (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-18.
- ↑ Сергей Кузнецов (2020-08-18) На Цветном бульваре начало работать новое колесо обозрения (ruse). Tjumenskaja oblast segodnja. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
- ↑ Екатерина Бурлева (2020-03-20) Колесо в деталях: любуемся новым тюменским аттракционом за 1,5 недели до его открытия (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27.
- ↑ Иваненко А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель (ruse), p. 209. ISBN = 5-93544-006-7.
- ↑ Иваненко А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель (ruse), p. 207–208. ISBN = 5-93544-006-7.
- ↑ Цветной бульвар (ruse). Gorod-T (2018-06-25). Alirita 2019-07-02.
- ↑ В Тюмени открылся "Макдоналдс" (ruse). Regnum (2008-02-18). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
- ↑ Скульптурная композиция «Трио» (ruse). Gorod-T (2018-05-22). Alirita 2019-07-02.
- ↑ Золотой пони (ruse). Gorod-T (2017-12-13). Alirita 2019-07-02.
- ↑ Цветной бульвар заслужил "Оскара" в парковой культуре (ruse). Vsluh.ru (2014-07-31). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Музыкальные часы (ruse). Gorod-T (2018-08-14). Alirita 2019-07-02.
- ↑ Нежность (ruse). Gorod-T (2017-10-19). Alirita 2019-07-02.
- ↑ Мелодия (ruse). Gorod-T (2018-01-23). Alirita 2019-07-02.
- ↑ Владелец клуба, в котором свою инаугурацию праздновал Собянин, попал под банкротство (ruse). Ura.ru (2012-07-31). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Екатерина Бурлева (2017-09-07) Новый зеркальный арт-объект появился на Цветном бульваре (ruse). 72.ru. Alirita 2017-04-13.[rompita ligilo]
- ↑ Елена Сторожук (2018-12-28) В Тюмени на Цветном бульваре появился ледовый городок (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Евгения Суворова (2019-06-12) Фестиваль «Мост дружбы» объединил десятки тысяч жителей Тюменской области (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-07-17. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Памятники Тюмени — «Чисто как дома» (ruse). PUTI-shestvuy (2014-08-18). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Парад близнецов в Тюмени: есть рекорд! (ruse). Park72.ru (2015-07-11). Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2021-01-27.
- ↑ Железный мотоцикл на Цветном Бульваре (ruse). PUTI-shestvuy (2015-09-15). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Кованый мотоцикл на Цветном бульваре: место встречи байкеров (ruse). Car72.ru (2012-05-30). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Инна Пахомова (2014-03-04) Мотоцикл на Цветном бульваре отремонтируют на этой неделе (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Надежда Карташова (2017-08-17) «Стояли, стоим и будем стоять!» Тюменские байкеры возмущены изгнанием с Цветного бульвара (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Екатерина Бурлева (2017-09-07) Мотоциклисты Тюмени почтят память погибших товарищей на Цветном бульваре (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Светлана Хозяинова (2016-04-09) В Тюмени танцуют даже памятники (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Скульптура "Танцуйте и будьте счастливы!" открыта в честь Станислава и Людмилы Поповых (ruse). Re-port.ru (2016-04-18). Alirita 2019-07-19.
- ↑ Евгения Шевцова (2016-04-08) Центр Тюмени украсила танцующая скульптура (ruse). Tjumenskaja Linija. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Яна Шулика (2019-07-02) «Смешались люди, кони и верблюды». 10 хлестких мнений тюменцев про хаос на Цветном бульваре (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Александра Марчук (2017-12-11) Велосипедистам въезд запрещен: Цветной бульвар станет полностью пешеходным (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-19.[rompita ligilo]
- ↑ Иван Чупров (2019-07-10) Автор перестройки центра Тюмени, взбесившей горожан, ответила критикам (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-07-19.
- ↑ Лина Птицина, Марина Шарапова (2016-02-17) Гордость Собянина пострадает. На Цветном бульваре построят высотный центр танца (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-07-19.