Kéthely
Kéthely [kEthej] estas vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali. La loknomo signifas laŭvorte: du lokoj, tamen esence signifas: mardoloko, tio estas: bazarado okazas ĉiumarde.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.6479/17.3928
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro: 2410
- Poŝtkodo: 8713
- Telefonprefikso: 85
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kéthely situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatono-Nagyatád, laŭ fervojo Balatonszentgyörgy-Somogyszob. Balatono troviĝas 7, Marcali 9, Keszthely 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1274 laŭ tiama hungara ortografio "Kedhel". La vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio inter 1586-1686, dume ĝi ne senhomiĝis. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno, sed post 4 jaroj kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto, klubo de maljunuloj, restoracio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1714, en 1750 barokigita, la turo estas 33 m-ojn alta
- statuo pri Sankta Triunuo
- kapelo de 1870
- baroka Kastelo de Kéthely
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kéthely naskiĝis: