Coburg
Coburg | ||||||
| ||||||
Eŭropa Urbo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 09561 | |||||
Poŝtkodo | 96450 | |||||
Aŭtomobila kodo | CO | |||||
Oficiala Municipokodo | 09463000 | |||||
NUTS | DE243 | |||||
Subdivido | 12 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Norbert Tessmer | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 41842 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 16′ N, 10° 57′ O (mapo)50.25846944444410.957869444444Koordinatoj: 50° 16′ N, 10° 57′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 292 m | |||||
Areo | 48,30 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.coburg.de/ | |||||
La urbo Coburg situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Coburg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 41 842 loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nomon kaj originon havas la urbo de la citadelo de Koburgo fondita laŭdire dum la regado de reĝo Henriko la 1-a. Tamen la unua mencio endokumenta ne estis antaŭ la 1207-a jaro. De 1245 estis Koburgo sidejo de linio de la grafoj de Henneberg kaj venis fine de la 14-a jarcento danke al nupto al la dinastio Wettin. De 1485 ĝi troviĝis inter la ernestaj duklandoj.
En la jarcentoj 15-a kaj 16-a Koburgo estis etapa celo por vojaĝantoj kaj komercistoj de sur la ŝoseo inter Nurenbergo tra Bamberg norden. Kiam regis duko Johano Ernesto (Saksio-Koburgo) la rezidejo lokiĝis envalen disde la monta fortreso: ĉi-loke loĝis Marteno Lutero dum la dieto de Augsburg en 1530. Eĉ dum la Tridekjara milito la citadelo ankoraŭ plene funkciis kiam repuŝiĝis en 1632 brave la atakojn de Johann von Aldringen kaj Albrecht von Wallenstein kaj devis kapitulaci nur post kvar monatoj da sieĝado fare de la imperiestra generalo Guillaume de Lamboy. En 1641 Koburgo fariĝis parto de Saksio-Altenburg. De 1835 ĝi estis rezidejo de la linio Saksio-Koburgo, de 1826 de Saksio-Koburgo kaj Gotao.[1]
Homoj rilataj la Koburgo
[redakti | redakti fonton]- Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), duko
- Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), duko
- Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld), feldmarŝalo
- Friedrich Hofmann
- Fritz Lütkemeyer, teatrodekoraciisto kaj kulisfabrikanto
- Johann Adolf von Schultes, regionhistoriisto
- Johann Heinrich Pertsch, klasika filologo kaj pastoro
- Johano Kazimiro (Saksio-Koburgo), duko
- Justus H. Ulbricht, historiisto
- Paul Crusius, teologo kaj matematikisto
- Wilhelm Pertsch
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Citadelo de Koburgo
- Eckardtsturm
- Edinburga Palaco
- Juda Pordego
- Kapelo Sankta Nikolao, prakatolika
- Kastelo Callenberg
- Kastelo Ehrenburg
- Kortega Ĝardeno
- Naturscienca Muzeo
- Rajdejo koburga
- Preĝejo Sankta Aŭgusteno, katolika
- Preĝejo Sankta Maŭrico, protestantisma ĉefa kirko
- Preĝejo Savinto
Servoj
[redakti | redakti fonton]- Gymnasium Albertinum, lernejo
- Gymnasium Casimirianum, lernejo
- Landa Biblioteko de Koburgo
- Landa Teatro de Koburgo
- Rückert-Premio
- Sambofestivalo
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Maŭrico-kirko -
fortikaĵo Coburg