Azova maro
Azova maro | |
---|---|
maro • golfeto | |
Satelita foto de la Azova maro | |
Profundeco | |
Averaĝa | 8 m |
Maksimuma | 14 m |
Areo | 37 600 km² |
Speco | Enlanda maro |
Oceano | Atlantiko |
Loko | Apudmaro de la Nigra maro inter Ukrainio kaj Ruslando |
Koordinatoj | 46° 6′ 0″ N, 36° 30′ 0″ O (mapo)46.136.5Koordinatoj: 46° 6′ 0″ N, 36° 30′ 0″ O (mapo) |
Alfluantoj | Don |
Insuloj | neniu, sed kelkaj terlangoj |
Urboj | Mariupolo, Azov, Berdjansko |
Apartaĵo | tre malprofunda, tial en somero tre varma |
Mapo de la Azova maro
| |
La Azova maro aŭ Maro de Azov (ukraine Азовське море, ruse Азовское море, krime-tatara: Azaq deñizi), estas duonfermita maro ligita al Atlantiko per diversaj markoloj: Kerĉa Markolo (al la Nigra Maro) - Bospora Markolo (al la Marmora Maro) - Dardaneloj (al la Egea Maro) - Ĝibraltara Markolo (al Mediteraneo). Laŭ distanco de la oceano, la Azova Maro estas la plej kontinenta maro sur la planedo. La Kerĉa Markolo estas en la manoj de Rusio ekde la aneksado de Krimeo en 2014 kaj depost tiam Ukrainio ne plu havas aliron al la Azova Maro[1].
La Azova Maro estas la plej malprofunda maro en la mondo: la profundo ne superas 13,5 metrojn , la averaĝa profundo estas ĉirkaŭ 7,4 m (laŭ diversaj taksoj - de 6,8 ĝis 8 m)[2]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo devenas de la rusia urbo Azov, kiu situas en la loko, kie la riveroj Don kaj Kubano enfluas la maron.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ĉebordaj ŝtatoj estas Ukrainio okcidente kaj Rusio oriente. La preskaŭinsulo Krimeo kaj la Tamanja duoninsulo dividas la Azovan Maron disde la Nigra Maro. La okcidenta bordo de la maro estas malprofunda sistemo el multaj insuloj kaj duoninsuloj, golfetoj kaj lagoj de sala akvo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉar la rivero Don per kanaloj estas ligita kun la rivero Volgo (kaj pere de ĝi kun la Kaspia Maro, la Balta Maro kaj la Blanka Maro), la Azova Maro estas grava ligo por la ŝipa trafiko de Rusio kaj orienta Ukrainio al la direkto de la Nigra Maro - al Rumanio, Bulgario, Grekio kaj Turkio.
Ripozo
[redakti | redakti fonton]La areo de la maro estas 38.000 km², kaj la pleja profundeco nur 15 m. Pro tio dum la somero la akvo atingas relative altajn temperaturojn, tre agrablajn por banado. La nekrutaj deklivoj estas aparte oportunaj por ripozo kun infanoj. Ĉe la maro situas kelkaj ripozlokoj, inter ili plej popularas Jejsk, Primorsko-Aĥtarsk kaj Taganrog en Rusio, Berdjansko en Ukrainio.
Fiŝkaptado
[redakti | redakti fonton]Laŭ biologia produktivo la maro havas la unuan lokon en la mondo. Plej grande kreskas en ĝi bentoso kaj fitoplanktono. Tio kaŭzas ankaŭ grandan produktadon de fiŝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Alexander Rosemann, Der russische Überfall auf die Ukraine – eine militärische Lageanalyse, SIRIUS – Zeitschrift für Strategische Analysen, vol. 6, no. 3, 2022, pp. 253-270.
- ↑ (ru) Dobrovolsky A.D., Zalogin B.S. , Maroj de Sovetunio, 1982, 191 p.