Alcázar del Rey
Alcázar del Rey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16464 | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Belén García Jiménez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 158 (2013) | ||
Loĝdenso | 3,4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 4′ N, 2° 49′ U (mapo)40.062222222222-2.8094444444444Koordinatoj: 40° 4′ N, 2° 49′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 885 m [ ] | ||
Areo | 46,5 km² (4 650 ha) | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcázar del Rey [ ] | |||
Alcázar del Rey [alKAzar delREJ] (Alcázar del Rey) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas alcazareño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 158 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Alcázar del Rey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 885 m; je 63 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 108 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 128 km el Toledo, regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46.5 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′44″N 2°48′34″O.
Ĝi limas norde kun Vellisca; oriente kun Loranca del Campo kaj Carrascosa del Campo; sude kun Rozalén del Monte kaj Uclés, kaj okcidente kun Huelves.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis antaŭromiajn restojn kaj estas ankoraŭ de romia ŝoseo al Segobrigo. En la araba epoko estis alkazaro de ĉirkaŭ la 9a jarcento, kiu nomigas la urbon, sur la monteto kie nun estas la preĝejo. Meze de la 12a jarcento la urbo pasis al kristanoj en epoko de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, sed eĉ poste okazis sinsekvaj rekonkeroj de unu flanko kaj de la alia. En dokumento de la 13a jarcento jam oni mencias la urbon. Dum la 14a kaj 15a jarcentoj okazis diversaj ŝanĝoj en la feŭdaj nobelaj posedantoj. Tiam ĝi nomiĝis Alcázar de Huete kaj iĝis Alcázar del Rey kiam ĝi pasis al reĝa posedo kaj jam ne plu de nobeloj.
La 9an de decembro de 1808, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la Generalo Castaños kunvokis en Alcázar del Rey Ĝenerala Asembleo por decidi la movadoj por retiriĝo al Kvenko post la malvenko de la Batalo de Tudela.
En la Dua Hispana Respubliko la vilaĝo ŝanĝis sian nomon al Alcázar de la República (de la respubliko, anstataŭ de la reĝo). Dum la Hispana Enlanda Milito, la vilaĝo estis en teritorio respublika ĝis la fino de la milito kaj relative trankvile dum la tuta miltio, escepte la murdo fare de milicanoj de du lokaj pastroj, kaj la incendio de la preĝejo. Poste tiu estis kazerno por respublikanoj. Dum la akra vintro de 1937 la vilaĝo estis okupita de granda kvanto de trupoj kiuj estis survoje al la batalo de Teruel. Eĉ junuloj de la vilaĝo estis rekrutitaj de la respublika armeo kaj el ili mortiĝi multaj eĉ en la koncentrejo nazia de Gusen.[1]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 939 loĝantoj al 845, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 100 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Alcázar del Rey super 1,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcázar del Rey kie oni falis al la nunaj 158.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis de partioj dekstraj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de la Nacia Statistika Instituto (2005), la loĝantaro de Alcázar del Rey estis de 227 loĝantoj: 114 (50,22%) virinoj kaj 113 (49,77%) viroj. El la 227 loĝantoj, 90 (39,65%) estis 60jaraĝaj almenaŭ. En 2005 same el la totalo 217 (95,60%) korespondis al hispanoj kaj 10 (4,40%) al eksterlandaj.
Evolución demográfica de Alcázar del Rey | |||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1842 | 1848 | 1857 | 1860 | 1877 | 1887 | 1897 | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | ||||||||
517 | 650 | 848 | 886 | 824 | 767 | 785 | 806 | 889 | 795 | 939 | 845 | 910 | 716 | 460 | 319 | 262 | 244 | 227 | 224 | 214 | 217 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado (produktado de mielo) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo kun krenelturo devena el la araba alkazaro.
- Supozita ventomuelejo nun en ruinoj, sed sen fakta certeco, ke estis vera ventomuelejo; maljunuloj memoras, ke ĝi iam estis uzata nur kiel kolombejo.
- Enŝtonaj tomboj, ĉu romiaj.
- Paŝtistaj kabanoj.
Bildaro de la Preĝejo de Santo Domingo
[redakti | redakti fonton]-
Norda enirejo
-
Detalo
-
Detalo
-
Turo
-
Malantaŭa parto
-
Embrazuro en la turo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Víctimas de Cuenca en el campo de exterminio nazi de Gusen. Arkivita el la originalo je 2007-11-23. Alirita 2014-02-02.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En la retejo Pueblos de España Arkivigite je 2007-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo en la retejo de la Diputación de Cuenca Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine