19-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de oktobro estas la 292-a tago de la jaro (la 293-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 73 tagoj restas.
Je la 19-a de oktobro okazis interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -202: Dua Punika milito: decida venko de Romia respubliko kontraŭ Kartago en la batalo de Zama (nun en Tunizo) inter Skipio Afrika kaj Hanibal Barka
- 439: Nord-Afriko: reĝo de vandaloj kaj alanoj Gaisariks konkeris Kartagon
- 1216: Henriko la 3-a iĝis reĝo de Anglio
- 1303: Nordrejn-Vestfalio: Siegen iĝis urbo
- 1377: Imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a en sia testamento starigis heredaĵon por siaj filoj
- 1453: Centjara milito: franca armeo rekonkeris Bordeaux, kion oni konsideras fino de la milito
- 1466: Dektrijara Milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj Ordeno de germanaj kavaliroj finiĝas per paco de Toruń
- 1469: En Valadolido okazis nupto de reĝino de Kastilio Isabel la 1-a kun Fernando la 2-a, tronheredanto de Aragono
- 1512: Marteno Lutero iĝis doktoro pri teologio
- 1655: Sveda diluvo: reĝo Karolo la 10-a Gustavo eniris kun sia armeo al konkerita Krakovo
- 1706: Granda Nordia Milito: sur la teritorio de Krono de la Regno de Pollando okazis batalo de Kalisz inter sveda armeo kaj trupoj de Elektoprinclando Saksio kaj Rusa Carlando
- 1781: Usona Milito de Sendependeco: britaj trupoj de generalo Charles Cornwallis kapitulacis dum sieĝo de Yorktown - fino de la brita dominado en Usono
- 1783: Francio: unua homa flugo per varmaerbalono en Annonay (nuna Ardèche)
- 1796: Franca armeo konkeris Bastia, likvidante ribelintan reĝlandon
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte komencis retiriĝi de Moskvo
- 1813: Malvenko de Napoleona armeo en la Batalo de Leipzig
- 1845: En Dresdeno okazis premiero de la opero Tannhäuser
- 1848: Printempo de la Popoloj: Konsilio de Rutenaj Sciencistoj komencis en Lvovo sian laboron
- 1868: Hispana peseto establiĝis kiel monunuo
- 1881: Regopovoj de la Rusia Imperio adoptis leĝon, kiu senigis statuson de socia klaso szlachta el la eksa Grandprinclando Litovio
- 1889: Karlo la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1900: Ito Hirobumi denove iĝas ĉefministro de Japanio
- 1900: Germana fizikisto Max Planck formulis la leĝon de Planck
- 1901: Brazila inĝeniero Alberto Santos-Dumont rondiris la Eiffel-Turon en sia 33-metra aerŝipo
- 1912: Unua Balkana milito: batalo de Elasona (Lariso) - unua kolizio inter la armeoj de Grekio kaj Otomana Imperio; Italio transprenis Tripolon de Otomana Imperio
- Unua Mondmilito
- 1914: Okcidenta Fronto: Aliancitaj fortoj komencis batali kontraŭ germanaj soldatoj en la unua batalo de Ipro
- 1917: Germanoj entreprenis land-maran operacon kontraŭ estonaj insuloj Saaremaa, Hiiumaa, Vormsi kaj aliaj
- 1918: Oni fondis Nacian Konsilion de Teŝina princlando; en Lvovo fondiĝis Ukraina Nacia Konsilio, kiu proklamis Okcidentan Ukrainan Popolan Respublikon; en Rusio estis establita Volgo-Germana ASSR
- 1919: Belorusaj porinstruistaj kursoj malfermiĝas en Minsko
- 1925: Unua voĉdono por aŭtonomeca parlamento de Memel-regiono
- 1926: Dua Pola Respubliko: lerneja inspektoro de Lvovo Stanisław Sobiński estis murdita de ukrainaj naciistoj
- 1930: Surakvigo de patrola ŝipo President Masaryk, la plej granda unuo de Ĉeĥoslovaka milita ŝiparo
- 1933: Germanio retiriĝis de la Ligo de Nacioj
- 1934: En Hispanio estis subpremita revolucio de Asturio
- 1935: Ligo de Nacioj altrudis ekonomiajn sankciojn al faŝisma Italio pro ĝia invado al Etiopio
- Dua Mondmilito
- 1939: kadre de Aranĝo T4 SS pafmortigis 151 pacientojn de psika malsanulejo en Kocborowo (nun Starogard Gdanski); helpa germana polico murdis en Bielsko-Biala 25 personojn; germana polico pafmortigis en distrikto Bydgoski 12 polojn de Gogolin kaj Tryszczyn kaj en Bydgoszcz arestis 91 membrojn de Pola Okcidenta Asocio; Berlino: Ankaro: subskribo de pakto pri reciproka helpo inter Turkio, Francio kaj Britio
- 1940: germanaj submarŝipoj sinkigis la 18-an kaj 19-an de oktobro 28 ŝipojn de Aliancanoj, navigantaj al Britio; Atlantiko: dutaga batalo pri konvojo HX-79 (49 ŝipoj) - oni sinkigis 12 ŝipojn
- 1941: Germana polico okazigis en Lvovo surstratan homkaptadon por akiri multe da personoj por trudlaboro en Tria Regno; Orienta Fronto: germana 14-a Kirasita Divizio konkeris Taganrogon; batalo de Moskvo: en Moskvo formiĝis milico el la loĝantoj de la urbo; en Afganio la registaro decidis forigi ĉiujn italojn kaj germanojn
- 1942: en Poznań germanoj ekzekutis 5 loĝantojn de Lodzo, kaj germana polico pafmortigis en Podwysokie 6 personojn
- 1943: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en Stalowa Wola ĉ. 60 personojn, en Staszów 23 judojn, en ruinoj de Varsovia geto 20 kaj en Jasło 17; Operaco Reinhardt: de Varsovio al koncentrejo Bergen-Belsen foriris lasta transporto de judoj kun civitaneco de aliaj ŝtatoj
- 1944: Gestapo pafmortigis 30 polojn en Piotrków Trybunalski pro posedo de armiloj kaj aparteno al konspiraj organizaĵoj; SS forveturigis de Bergen-Belsen 750 polajn judinojn al Elsnig/Elbe, kie ili komencis labori; sur Filipinoj oni kreis la unuan taĉmenton de kamikazoj; usonaj trupoj alteriĝis al Filipinaj insuloj; en okupita de Ruĝa Armeo Debrecen oni kreis Provizoran Nacian Registaron de Hungario
- 1943: En Usono streptomicino, unua antibiotiko kuracanta tuberkulozon, estis izolita de esploristoj en Universitato Rutgers
- 1945: Stutgarta deklaracio pri kulpo: Evangelia Eklezio en Germanio konfesis kunkulpecon en la krimoj de nacisocialismo
- 1945: Medicina Fakultato de Ankara Universitato estis malfermita
- 1950: Korea milito: militistaro de Unuiĝintaj Nacioj konkeris Pjongjangon, sed estis atakita de ĉinaj trupoj, kiuj invadas Koreion por savi Nord-Koreion de totala malvenko
- 1950: Tibeto estis okupita (oficiale "liberigita") de trupoj de la Ĉina Popola Respubliko
- 1954: Aŭstraj montogrimpistoj kun nepalano unuafoje eniris sur Ĉo Oju
- 1955: Soveta Armeo ĉesis aliancan okupacion de Aŭstrio
- 1956: Sovetunio kaj Japanio subskribis en Moskvo deklaron pri la fino de la milito kaj renovigo de diplomatiaj rilatoj
- 1956: En Moskvo oni ordonis batalpretecon por la sovetia Speciala Korpuso postenigita en Hungario kaj militfortoj apartenantaj al Balta Armea Distrikto
- 1956: Pola Popola Respubliko: Władysław Gomułka iĝis ĝenerala sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1957: Post kiam Socialisma federacia respubliko Jugoslavio agnoskis Orientan Germanion, Okcidenta Germanio rompis rilatojn kun ĝi, aplikante unuafoje Hallstein-doktrinon
- 1960: Malvarma milito: Usona embargo kontraŭ Kubo komenciĝis
- 1960: Maŭritanio eksendependiĝas de Francio
- 1964: Ĉinio faris nuklean teston
- 1969: Turisma marko: reprezentantoj de promenorganizoj el kvin landoj fondis Eŭropan Asocion de Migra Turismo, kiu hodiaŭ kun membroj el 30 landoj zorgas pri la listo de eŭropaj promenitineroj
- 1971: Malfermo de la Metroo de Munkeno
- 1974: Proklamo de la konstitucio de Niuo, kiu iĝas asociita ŝtato kadre de Novzelando
- 1975: Premiero de la usona filmo One Flew Over the Cuckoo's Nest
- 1984: Pollando: proksime al Włocławek Sekureca Servo forkaptis kaj poste torturis kaj dronigis Jerzy Popiełuszko, kapelanon de Solidareco
- 1985: 19-jara studento de Universitato de Gdańsk Marcin Antonowicz estis serioze batita de Civitana Milico en Olsztyn, pro kio li en novembro mortis
- 1986: Prezidento de Mozambiko Samora Machel kun ministraro kaj registaranoj pereis en katastrofo de Tu-134 en sud-afrika montaro, revenante de Zambio al Maputo
- 1987: "Nigra lundo" en la Novjorka Borso – indico Dow Jones falis al 22,6%, kaj kune kun ĝi aliaj borsaj indicoj
- 1988: Algirdas Brazauskas estis elektita ĉefgvidanto de Komunisma Partio de Litovio, kiu baldaŭ malmembriĝis de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1988: Belorusa SSR: Organiza Komitato de la Belorusa Popola Fronto "Renesanco", favora al perestrojko estis fondita por i.a. memorigi viktimojn de amasaj reprezalioj fare de stalinismo en Belorusio
- 1993: Benazir Bhutto la duan fojon iĝis ĉefministrino de Pakistano
- 1994: Dum atenco de sinmortiginto de Hamas kontraŭ buso en centro de Tel-Avivo pereis 22 personoj, 50 vundiĝis
- 1995: Litova Voja Muzeo malfermiĝis en Vievis (distrikto Vilno)
- 1997: Papo Johano Paŭlo la 2-a titolis Sanktan Tereza de Lisieux kiel doktoro de la eklezio
- 1998: 59 personoj vundiĝis kiam membroj de Hamas ĵetis grenadojn en bushaltejon en Be'er Ŝeba
- 2002: Irlandanoj akceptis en ripetita referendumo Traktaton de Nico
- 2003: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis Patrinon Teresa
- 2005: Proceso de Saddam Hussein komenciĝis
- 2005: Uragano Wilma iĝis la plej intensa en Atlantiko kun atmosfera premo de 882 baroj
- 2007: Filipinoj: 11 personoj pereis, pli ol 100 vundiĝis dum bombatenco en komerca centro de Manilo
- 2007: Parlamento de Montenegro aprobis novan konstitucion, laŭ kiu la montenegra lingvo estis anstataŭigita de la serba kiel oficiala lingvo
- 2010: Dum terorisma atenco kontraŭ parlamentejo en Grozno, ĉefurbo de Ĉeĉenio (Rusio), pereis 6 personoj (inkluzive 3 teroristojn)
- 2010: Eŭropa Konsilio pri Kora-pulma revivigo publikigis gvidliniojn
- 2010: Pollando: dum atenco kontraŭ deputitejo de partio Rajto kaj Justeco en Lodzo mortis parlamentano Marek Rosiak
- 2014: Papo Francisko kune kun emerita papo Benedikto la 16-a beatigis papon Paŭlo la 6-a
- 2017: Unua interstela objekto ʻOumuamua trovita dum pasado tra la sunsistemo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 238-a tago de la rusa agreso: Ukrainio paffaligis de la 13-a de septembro 223 irandevenajn senpilotajn aviadilojn (kamikazoj); Etna purigado: Ĥersonon forlasis jam 5 mil ukrainoj — okupaciaj regopovoj planas elurbigi ĉ. 60 mil; rusoj en okupita Mariupol malmuntis monumenton al viktimoj de holodomoro, starigitan en 2004; Verĥovna Rada de Ukrainio kondamnis Iranon pro apogo de Rusio per senpilotaj aviadiloj, kun alvoko al tuja ĉeso de armilliverado, kiu estas uzata al farado de militkrimoj, krimoj kontraŭ la homeco kaj terorismaj agoj; prezidanto de Ukrainio honorigis 71 soldatojn per ŝtataj distingoj
- Mondreago: Federacia Konsilio de Rusio anuanime agnoskis dekreton de Vladimir Putin pri enkonduko de milita stato en du eksterleĝe aneksitaj uzurpaj respublikoj kaj du ukrainaj provincoj; Pollando ricevis de EU preskaŭ 700 mln da zlotoj pro agado favora al ukrainaj rifuĝintoj (lastatempe la sepmiliona ukraino transpaŝis la landlimon); Saĥarov-Premio atribuita de Eŭropa Parlamento al ukraina nacio, reprezentata de prezidento, elektitaj gvidantoj kaj civitana socio; prezidantino de la Konsilio de Rusia Federacio dum gazetara konferenco nomis Rusian Federacion - "Sovetia Federacio"; politikan azilon en Finnlando petis 499 rusiaj civitanoj; kunlabore kun UNICEF en Vroclavo oni malfermis 5 Centrojn de Dedistanca edukado, kie 72 lernantoj frekventos siajn lernejojn; oni informis, ke kapitano de specialaj fortoj de KGB en Belorusio fine de septembro fuĝis eksterlanden — lia taĉmento provizore ne aktivas
- 2023: Inaŭguro de la Muzeo Memoro kaj Identeco nome de sankta Johano Paŭlo la 2-a en Toruń
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1433: Marsilio Ficino, itala humanisma filozofo, poeto, novplatonisto kaj astrologo (m. 1499)
- 1605: Thomas Browne, angla verkisto, kuracisto kaj sciencisto (m. 1682)
- 1609: Gerrard Winstanley, angla socia kaj religia reformisto (m. 1676)
- 1662: Vilhelmo Ernesto, duko de Saksio-Vajmaro (m. 1728)
- 1735: Johann Damascen von Kleimayrn, germana juristo kaj teologo (m. 1810)
- 1741: Pierre Choderlos de Laclos, franca generalo kaj verkisto (m. 1803)
- 1759: Gabriel Christoph Benjamin Busch, germana teologo (m. 1823)
- 1784: Leigh Hunt, angla verkisto, poeto, eseisto (m. 1859)
- 1811: Friedrich Wieseler, germana klasika filologo kaj arĥeologo (m. 1892)
- 1816: Simon Aichner, aŭstra princepiskopo kaj fakulo pri kanona juro (m. 1910)
- 1827: Eduard Reichardt, germana agrikulturĥemiisto (m. 1891)
- 1828: Ferenc Koós, hungara pastro, verkisto (m. 1905)
- 1853: Károly Agyagási, hungara tradukisto, kantpoeto (m. 1933)
- 1858: Honoratus Bonnevie, norvega filologo, prezidanto de Esperanto-klubo en Oslo, sekretario de Norvega Esperantista Ligo, delegito de Internacia Scienca Asocio Esperanta, ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto", delegito de Internacia Scienca Asocio Esperanta, tradukisto (m. 1936)
- 1879: Antonio Caetano Coutinho, brazila farmaciisto, tradukisto portugalen de la "Unuaj Lecionoj" de Théophile Cart, membro de Lingva Komitato, direktoro de "Brazila Esperantisto" kaj ties kontribuanto, komitatano de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, reviziisto de la Antologio de Brazilaj Rakontoj, gvidanto de korespondaj kursoj, honora membro de UEA (m. 1970)
- 1862: Auguste Lumière, franca kemiisto, kunkreinto de kinematografo (m. 1954)
- 1870: Josef Krumpholc, ĉeĥa pedagogo okupiĝanta pri Komenio, kunredaktanto de "Bohema esperantisto", aŭtoro de la libro Lingvo tutslava kaj Esperanto (m. 1950)
- 1871: Ludwik Wittchen, pola agrikulturisto, membro de la Asocio de Poloj en Germanio, murdita (m. 1942)
- 1876: Frederic William Hipsley, brita inĝeniero kaj esperantisto, dumviva membro de UEA (m. nekonata)
- 1881: Hans Lungwitz, germana kuracisto kaj verkisto (m. 1967)
- 1899: Miguel Ángel Asturias, gvatemala ambasadoro kaj Nobelpremiita verkisto (m. 1974)
- 1900: Karel Pavlík, ĉeĥoslovaka rezistmovadano, kapitano de Ĉeĥoslovaka armeo (m. 1943)
- 1905: János Incze, rumania hungara pentristo (m. 1999)
- 1910: László András, rumania hungara pentristo (m. 1981)
- 1910: Subrahmanyan Chandrasekhar, barata-usona Nobelpremiita astrofizikisto (m. 1995)
- 1913: Vinicius de Moraes, brazila diplomato, poeto, muzikisto (m. 1980)
- 1916: Endre Vészi, hungara poeto kaj verkisto (m. 1987)
- 1918: Russell Kirk, usona teoriisto pri politiko, historiisto, socia kaj literatura kritikisto (m. 1994)
- 1919: Arnošt Lamprecht, ĉeĥa lingvisto, fonetikisto, dialektologo kaj profesoro (m. 1985)
- 1924: Lubomír Štrougal, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio 1970-1988 (m. 2023)
- 1924: István Török, rumania hungara pedagogo, redaktoro
- 1925: Czesław Kiszczak, pola generalo kaj politikisto (m. 2015)
- 1931: John le Carré, brita verkisto (m. 2020)
- 1932: Teréz Chereji-Peris, rumanihungara aktorino, teatrohistoriistino
- 1938: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto (m. 2007)
- 1938: Roger Imbert, franca-kroata esperantisto, organizanto de Pupteatra Internacia Festivalo, tradukisto, kontribuinta per originalaj satiroj (m. 2009)
- 1940: Michael Gambon, irlanda aktoro (m. 2023)
- 1940: Klára Essig Kacsó, hungara belartistino, akvarelistino
- 1942: Péter Medgyessy, ĉefministro de Hungario
- 1944: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto, pioniro de regeo, gravulo en rastafaria movado (m. 1987)
- 1945: Angus Deaton, skota Nobelpremiita ekonomikisto
- 1946: Philip Pullman, angla verkisto
- 1964: Agnès Jaoui, franca aktorino, reĝisorino kaj kantistino
- 1969: Trey Parker, usona aktoro, scenaristo, filmproduktisto kaj reĝisoro
- 1974: Róbert Kristó, rumania hungara grafikisto, fotisto
- 1975: Gyula Vorzsák, rumania hungara pentristo, instruisto
- 1975: Attila Weisz, rumania hungara arthistoriisto
- 1981: Heikki Kovalainen, finna aŭtosportisto
- 1984: Jérémy Chatelain, franca kantisto, komponisto, aktoro
- 1988: Irene Escolar, hispana aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1187: Urbano la 3-a, papo (n. 1120)
- 1216: Johano, reĝo de Anglio (n. 1166)
- 1506: Aleksandro, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (n. 1461)
- 1547: Perino del Vaga, itala pentristo (n. 1501)
- 1562: Christoph Amberger, germana pentristo (n. 1490)
- 1585: Johann Crato von Krafftheim, germana kuracisto kaj humanisto (n. 1519)
- 1609: Jacobus Arminius, nederlanda teologo, kreinto de arminianismo (n. 1559)
- 1682: Thomas Browne, angla kuracisto, verkisto kaj sciencisto (n. 1605)
- 1723: Godfrey Kneller, angla portretisto (n. 1646)
- 1745: Jonathan Swift, irlanda verkisto (n. 1667)
- 1810: Jonas Carlsson Dryander, sveda naturalisto, botanikisto kaj bibliotekisto (n. 1748)
- 1813: Józef Poniatowski, ĉefkomandanto de pola armeo en Varsovia Dukejo, marŝalo de Francio (n. 1763)
- 1856: Said ibn Sultan, sultano de Omano, sajido (n. 1797)
- 1866: János Scitovszky, primaso de Hungario (n. 1785)
- 1875: Charles Wheatstone, angla fizikisto kaj inventisto (n. 1802)
- 1889: Ludoviko la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1838)
- 1890: Richard Francis Burton, brita esploristo, orientalisto, verkisto, tradukisto (n. 1821)
- 1893: Ödön Iványi, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1854)
- 1897: George Pullman, usona konstruisto de fervojaj vagonoj (n. 1831)
- 1905: Miklós Bartha, hungara publicisto kaj politikisto (n. 1848)
- 1907: Frigyes Podmaniczky, hungara barono, verkisto, politikisto (n. 1824)
- 1909: Cesare Lombroso, itala psikiatro, kriminologo, populariganto de antropometrio (n. 1835)
- 1914: Julio Argentino Roca, argentina generalo kaj prezidento de Argentino (n. 1843)
- 1920: John Reed, usona verkisto kaj komunisto (n. 1887)
- 1921: Gotthold Gundermann, germana klasika filologo (n. 1856)
- 1931: István Szentgyörgyi, hungara aktoro kaj kantoro-instruisto (n. 1842)
- 1936: Lu Xun, ĉina verkisto kaj tradukisto (n. 1881)
- 1937: Ernest Rutherford, angla Nobelpremiita fizikisto, kunkreinto de nuklea fiziko (n. 1871)
- 1941: Leo Belmont, pola advokato, ĵurnalisto, verkisto de pollingva literaturo, tradukisto, esperantisto, aŭtoro de pli ol 100 libroj, en tio esperantlingva Sonoj Esperantaj, pollingvaj Kanto pri vento kaj Esperanto-gramatiko en versoj mnemonikaj, gvidanto kaj vicprezidanto de la unua rusa Esperanto-Societo en Petrogrado, kunfondinto de Pola Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1865)
- 1942: Márk Antal, hungara pedagogo, kulturpolitikisto (n. 1880)
- 1943: Camille Claudel, franca skulptistino (n. 1864)
- 1944: (necerta dato) Karel Poláček, ĉeĥa juda verkisto, murdita en Auschwitz (n. 1892)
- 1950: Edna St. Vincent Millay, usona poetino kaj dramistino (n. 1892)
- 1952: Ernst Streeruwitz, aŭstra politikisto kaj industriisto (n. 1874)
- 1953: Árpád Lehotay, hungara aktoro, reĝisoro, profesoro kaj teatrestro (n. 1896)
- 1957: Vere Gordon Childe, aŭstralia arkeologo kaj antropologo pri kulturo (n. 1892)
- 1957: Géza Halász, hungara/rumania hungara aktoro (n. 1919)
- 1961: Werner Jaeger, germana klasika filologo (n. 1888)
- 1968: Aldo Capitini, itala filozofo, subtenanto de neperforto laŭ instruado de Mahatmo Gandhi (n. 1899)
- 1969: Józef Kostrzewski, pola profesoro, kunkreinto de indiĝena teorio pri setlado de slavoj sur teritorio de Pollando (n. 1885)
- 1970: Lázaro Cárdenas del Río, meksika politikisto kaj prezidento (n. 1895)
- 1979: Richard Friedenthal, germana-brita verkisto kaj eldonisto (n. 1896)
- 1984: Jerzy Popiełuszko, pola pastro, kapelano de "Solidareco", murdita, beatigita (n. 1947)
- 1986: Oldřich Lipský, ĉeĥa reĝisoro (n. 1924)
- 1986: Samora Machel, unua prezidento de Mozambiko (n. 1933)
- 1988: Son House, usona kantisto kaj gitaristo de delta bluso (n. 1902)
- 1991: Jan Zieja, pola katolika kleriko, skolto, animzorganto de kamparana movado, kapelano de Pola Enlanda Armeo, kunlaboranto de Konsilantaro por Helpo al Judoj, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, kunfondinto de Komitato por Defendo de Laboristoj, Justulo inter la popoloj (n. 1897)
- 1991: Franz Wesenauer, aŭstra romkatolika pastro (n. 1904)
- 1995: Don Cherry, usona liberĵaza muzikisto kaj poŝtrumpetisto (n. 1936)
- 1999: Nathalie Sarraute, franclingva verkistino (n. 1900)
- 2001: Digna Ochoa, homrajta advokatino en Meksiko (n. 1964)
- 2002: Zoltán Sinkó, hungara dramverkisto kaj humuristo (n. 1938)
- 2007: Jan Wolkers, nederlanda verkisto kaj artisto (n. 1925)
- 2008: Bernard Golden, usona-hungara arkeologo, kunlaboranto de multegaj revuoj, poligloto, aŭtoro de esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum, fakdelegito de UEA pri arkeologio, esperantologio kaj interlingvistiko, premiata en Belartaj Konkursoj de UEA, estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, membro de la Akademio de Esperanto, patro de denaskaj Esperanto-parolantoj (n. 1925)
- 2014: Étienne Mourrut, franca politikisto (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Paŭlo de la Kruco, sacerdoto
- Sanktaj sacerdotoj Johano de Brebeuf kaj Isaac Jogues, francaj jezuitoj kaj iliaj kunuloj, martiroj
- Sankta Petro de Alkantara, hispana franciskano
- Jerzy Popiełuszko, pola presbitero, kapelano de "Solidareco", defendanto de homrajtoj, martiro - beatigita
- Albanio: Tago de Patrino Teresa
- Nacia tago en Niuo, tago de la konstitucio, plia tago estas la 6-a de februaro
- Pollando: Nacia Memor-Tago de Senflekseblaj Klerikoj - fiksita de Pola Sejmo en 2018
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 19-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1863 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.