Ĉiatura
Ĉiatura | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1921–) populated place in Georgia (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 803 (2014) [ ] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 17′ N, 43° 17′ O (mapo)42.28944444444443.283611111111Koordinatoj: 42° 17′ N, 43° 17′ O (mapo) [ ] | ||||
Horzono | UTC 04:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chiatura [ ] | |||||
Ĉiatura (kartvele ჭიათურა) estas urbo en Kartvelio, en regiono Imeretien, apud rivero Kvirila, ĉe piedoj de Grand-Kaŭkazio kun loĝantaro de ĉ. 30.000 (69.000en 1991). Ĝi estis centro de la plej granda mangan-ercejo de la mondo antaŭ la unua mondmilito (40%). Oni malkovris la ercon en 1849 la minado komenciĝis en 1877-1879 subĉiele. La urbo kaj la erc-densigejo situas en mallarĝa valo, ĝin interligas kun la minejoj de la najbaraj montoj per kabla fervojo.
Ekde 1879, ĉiu minkampo estis en germanaj posedoj, ekz. Gute Hoffnungshütte, die Friedrich Krupp AG, Gruben- und Hüttenverein, Bergwerks-Aktien-Gesellschaftkaj Kaukasischen Grubenverein. Plimulto de la eksportita manganerco estis prilaborita ĝis 1918 en Germanio.
La 28-an de aŭgusto 1924, la urbo estis elirpunkto por la aŭgusta ribelo de Kartvelio kontraŭ regado de la bolŝevikoj en suda Kaŭkazio.
Pro la malboniĝantaj cirkonstancoj en la urbo ekde 1992 ĝis 2004, duono de la loĝantaro alilokiĝis.
Kaŭze de la krutaj flankoj de la valo, la ministoj estis devigitaj malŝpari multe da tempo por grimpi el la urbo al la minejoj je malprofito de produktiveco. Ekde la jaro 1954, la Sovet-Unia registaro rapide instalis vastan telferan sistemon de 25 telferaj linioj por transporti la laboristojn tra la valo kaj supren al la minejoj. Nuntempe, ĉiam uzante la samajn instalaĵojn konstruitajn en la kvindekaj jaroj, telferaj linioj ankoraŭ funkcias kaj estas la ĉefa transportsistemo de la urbo. Ĉiatura famas pri siaj multjaraĝaj telferaj vagonetoj kaj turisme allogas kiel "la urbo de telferoj" [1]
Temas ja pri la unua porpasaĝera telfero konstruita en Sovet-Unio. La vagonetoj, konstruitaj en la jaro 1953, persistas en sia senpanea tasko kaj eĉ ne postulis rimarkindajn riparojn dum la lastaj 60 jaroj. La suma longo de la 17 telferaj linioj, ĝis nun funkciantaj, estas ĉirkaŭ 7 kilometroj.
Ĉiu linio de la telfera reto havas siajn proprajn karakteraĵojn: la plej malnova linio jam festis 60 jarojn, la plej apika supreniras je angulo de 48 gradoj, la plej longa havas longon de 950 metroj, la plej alta grimpas je alto de 190 metroj [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ Esperanta Retradio Ĉiatura - la urbeto de telferoj la 16-an de marto 2022